×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Firmiga lernado

Ekzercadi, ekzercadi - egale ĉu oni lernas ludi muzikinstrumenton aŭ paroli lingvon - la ekzercado ne estas evitebla. Jam la latinanoj sciis ke "Repetitio est mater studiorum" (la ripetado estas la patrino de la studado). Sed kiam sufiĉas la lernado? Ĉu oni finu se oni perfekte regas la lernitaĵon? Eksperimentoj de esploristoj de la Brown universitato sugestas en kelkaj kazoj tamen daŭrigi la lernadon.

Ĉe la trejnada programo temis pri la lernado de vidaj lertecoj. La testpersonoj devis decidi kiu el du bildoj montras sencohavan skemon. Post ok trejnadaj raŭndoj (entute 20 minutoj) la volontuloj ŝajne bonege regis la taskon. Unu el la du grupoj plenumis post mallonga paŭzo ok pluajn raŭndojn kun la sama tasko. La alia grupo trejnadis dum ok raŭndoj novan sed similan lertecon.

Ĉe la testo la sekvan tagon la unua grupo estis signife pli forta ĉe la unua tasko. La firmiga lernado evidente kondukis al mensa firmigo de la unua lernitaĵo. Se oni aliflanke lernas duan similan aferon post nur mallonga intervalo, laŭ la esploristoj aperas interferoj kiuj negative efikas je la unua lerteco. Tiuj negativaj influoj estas nur eviteblaj se inter du taskoj pasas sufiĉe da tempo, kiel tion montris plua eksperimento. Ĉe tiu eksperimento la testpersonoj rajtis fari paŭzon de tri kaj duona horoj inter ambaŭ lerntaskoj.

Kio distingas la procedojn, tion la esploristoj konstatis ĉe la sekva trejnado, ĉe kiu krome la cerba aktiveco estis registrata helpe de magnetresona spektroskopio. La diferencoj montriĝis en la nivelo de du cerbaj mesaĝaj substancoj kiuj regas la plastecon - do la formeblecon - de la cerbo.

Dum la lernitaĵo estas ankoraŭ formebla, ĝi restas vundebla - precipe se rekte post la lernado sekvas nova lerntasko. Ĉe la firmiga lernado aliflanke ŝanĝiĝas la nivelo de la mesaĝaj substancoj kaj la nova scio relative rapide fizike fiksiĝas en la cerbo. "Evidente sufiĉas mallonga fazo de firmiga lernado", diras kunaŭtoro de la studaĵo. Kutime la stabiliĝo okazas senkonscie kaj bezonas normale iom da tempo.

La kunaŭtoro estas konvinkita ke la truko helpas ĉe la akiro de mensaj kaj motoraj kapabloj. Li donas ankaŭ konkretajn konsilojn kiel la lernado surbaze de liaj ekkonoj estas plibonigebla: Firmiga lernado helpas por ke freŝa lernitaĵo vere engravuriĝas. Sed atenton, se oni volas aŭ devas lerni rekte post tio ion similan! Ankaŭ en ceteraj kazoj oni neniam lernu du similajn aferojn rekte unu post la alia. Se oni havas sufiĉe da tempo, tiam estas plej bone fari plurhoran paŭzon inter du lerntaskoj. Firmiga lernado estas ideala, se oni devas lerni ion vere gravan. Oni plialtigas la ŝancon ne forgesi ĝin.