×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Filmo pri Stefan Zweig

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Mi tre ŝatas spekti bonajn filmojn. Nuntempe multaj homoj, precipe junuloj, spektas filmojn sur komputiloj, malgrandaj platkomputiloj aŭ eĉ poŝtelefonoj. Mi – maljunulo – neniam faris tion. Kelkfoje mi spektas filmojn hejme sur granda televida ekrano, sed mi multe preferas vidi ilin sur granda kina ekrano.

Kiaj estas bonaj filmoj? Tio evidente dependas de la persona gusto. Ekzemple ofte mi ne ŝatas la filmojn, kiuj ricevis Oskar-premion kaj kiuj do supozeble estas bonaj.

Inter aliaj mi tre ŝatas biografiojn pri konataj homoj (ekzemple pri la anglaj reĝinoj Elizabeto la 1-a kaj la 2-a, la reĝo Georgo la 6-a, la usona kantisto Ray Charles, la brazila kantisto Tim Maia, la angla sciencisto Stephen Hawking, Giordano Bruno, Yves Saint-Laurent ktp. ). Nun mi spektis la filmon „Vor der Morgenröte” (Antaŭ la Aŭroro) pri la aŭstra verkisto Stefan Zweig (prononcita Ŝtefan Cvajk). En Brazilo la titolo estas “Stefan Zweig, Adiaŭ, Eŭropo“.

Stefan Zweig naskiĝis en Vieno (Aŭstrio), en 1881, en riĉa juda familio. Li studis Filozofion kaj Literaturon kaj doktoriĝis en 1904. En la 1920-aj kaj 30-aj jaroj li estis unu el la plej popularaj eŭropaj aŭtoroj. Li skribis pri pluraj verkistoj - Dickens, Tolstoj, Dostojevskij, Hölderlin, Nietzsche, Balzac, Stendhal, inter aliaj – kaj pri kelkaj aliaj gravaj homoj. Li ankaŭ tradukis verkojn de francaj poetoj. Li vojaĝis multe kaj ekkonis multajn verkistojn kaj artistojn. Stefan Zweig estis konvinkita pacifisto. En 1933 Hitler enpotenciĝis en Germanio, kaj la influo de la nazioj rapide estis sentata en Aŭstrio. En februaro 1934 Zweig, kiu estis judo, foriris al Londono kun sia dua edzino, Lotte Altmann. Kiam la nazioj invadis Francion, la paro definitive forlasis Eŭropon kaj veturis al Usono. En 1941, ili transloĝiĝis al Brazilo, sed jam en februaro de la sekva jaro ili memmortigis sin. La verkisto estis deprimita pro la situacio en Eŭropo, kie la naziismo minacis la tutan kontinenton.

Kiel aŭstro, li evidente skribis en la germana. Mi memoras, ke, kiam mi estis studento, mi tre ŝatis liajn biografiojn, i.a. pri kelkaj el la sube menciitaj verkistoj. Mi ankaŭ ŝatis lian faman verkon Schachnovelle (Ŝaknovelo). Cetere kelkaj malgrandaj el liaj verkoj estis tradukitaj al Esperanto (vidu la E-Vikipedion) kaj du el tiuj esperantaj tradukoj estas eĉ alireblaj en la interreto kaj elŝuteblaj: Ŝaknovelo kaj Brulanta Sekreto.

Stefan Zweig estas grava por Brazilo, ne pro tio ke li loĝis en tiu lando (fakte nur kelkajn monatojn), sed pro lia verko Brazilo – Lando de la Estonteco. Oni diras, ke li skribis ĝin por ricevi permeson de la tiama brazila diktatoro Getúlio Vargas loĝi daŭre en Brazilo, sed fakto estas, ke Zweig entuziasmiĝis pri la lando. Nuntempe la domo en kiu li loĝis en la urbo Petrópolis estas kultura centro, nomita “Casa (t.e. Domo) Stefan Zweig”.

Kio pri la filmo?

Ĝi montras kelkajn epizodojn de la lastaj jaroj de la vivo de la verkisto: solena akcepto en la tiama ĉefurbo de Brazilo, Rio de Ĵanejro, en 1936; kongreso de PEN-klubo internacia en Bonaero (Argentino) en la sama jaro; vizito al bieno de sukerkano en nordorienta Brazilo en 1941; vivo en Novjorko (Usono) en 1941; vivo kaj morto en Petrópolis (Brazilo).

Mi ne estas filmkritikisto. Cetere filmkritikistoj ofte malsamopinias (kiel cetere ankaŭ ekonomistoj pri la necesaj ekonomiaj rimedoj). Ofte oni ankaŭ faras mensogan propagandon pri iu filmo. En la brazila filmafiŝo estas skribite: „Unu el la plej bonaj filmoj de la jaro“. Laŭ mi ĝi ne estas granda filmo. Evidente mi komprenas, ke pro la temo (sintenoj kaj pensoj de Zweig pri la monda situacio dum la naziismo, lia melankolio kaj deprimo) ne estis facile fari entuziasmigan filmon, sed fakte pluraj scenoj estas tro monotonaj kaj ne necesaj.

Kiel mi diris, filmkritikistoj ofte malsamopinias. Tio ankaŭ veras pri tiu filmo - kiel mi vidis nun en la germana Vikipedio en artikolo pri ĝi.

Estu kiel ajn, mi ŝatis spekti la filmon, ĉar ĝi estas interesa pro montri parton de la vivo de fama verkisto, kaj mi pensas, ke ĝi estas aparte interesa por brazilanoj. Mi rekomendas ĝin al ĉiuj.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Mi tre ŝatas spekti bonajn filmojn. Nuntempe multaj homoj, precipe junuloj, spektas filmojn sur komputiloj, malgrandaj platkomputiloj aŭ eĉ poŝtelefonoj. Mi – maljunulo – neniam faris tion. Kelkfoje mi spektas filmojn hejme sur granda televida ekrano, sed mi multe preferas vidi ilin sur granda kina ekrano.

Kiaj estas bonaj filmoj? Tio evidente dependas de la persona gusto. Ekzemple ofte mi ne ŝatas la filmojn, kiuj ricevis Oskar-premion kaj kiuj do supozeble estas bonaj.

Inter aliaj mi tre ŝatas biografiojn pri konataj homoj (ekzemple pri la anglaj reĝinoj Elizabeto la 1-a kaj la 2-a, la reĝo Georgo la 6-a, la usona kantisto Ray Charles, la brazila kantisto Tim Maia, la angla sciencisto Stephen Hawking, Giordano Bruno, Yves Saint-Laurent ktp. ).

Nun mi spektis la filmon „Vor der Morgenröte” (Antaŭ la Aŭroro) pri la aŭstra verkisto Stefan Zweig (prononcita Ŝtefan Cvajk). En Brazilo la titolo estas “Stefan Zweig, Adiaŭ, Eŭropo“.