×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Faktoj kaj personaj impresoj pri Seulo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo Mi partoprenis kune kun mia edzino en la 102-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo. Hodiaŭ mi ne volas skribi longan tekston pri ĝi, sed nur fari malmultajn rimarkojn pri la UK kaj poste noti diversajn faktojn kaj personajn impresojn pri Seulo.

Kiel en ĉiuj UK-oj estis multaj prelegoj kaj prezentadoj, tiel ke oni devis elekti la plej interesajn kaj ne povis ĉeesti ĉiujn, kiujn oni ŝatus ĉeesti.

La kongresejo estis eksterordinara. Ĝi estis en granda universitato kun grandegaj konstruaĵoj kaj bonaj salonoj. Bonŝance preskaŭ ĉiuj kongresaj eventoj okazis en salonoj proksimaj unuj al aliaj. La Solenaj Malfermo kaj Fermo kaj du t.n. "Vesperoj" okazis en grandega bela aŭditorio. La Nacia Vespero estis belega, eĉ kun klasika muziko (sed ankaŭ kun modernaj muziko kaj danco).

Rilate al Seulo: La ĉefurbo de Suda Koreio (aŭ Korea Respubliko) havas ĉirkaŭ dek milionojn da enloĝantoj. Kiam oni veturas el la flughaveno (sufiĉe malproksima) al la urbocentro (dum unu horo kaj duono), oni vidas multegajn larĝajn aŭtovojojn, sennombrajn altajn loĝdomblokojn, neniun slumon (!!!) kaj sennombrajn grandajn modernajn aŭtojn. En neniu lando ni vidis tiom da tiaj aŭtoj. Bone, ni estas en la lando de Hyundai, Kia kaj Daewoo, sed veturas ankaŭ multaj aŭtoj de aliaj firmaoj. Eble 80 procentoj el tiuj veturiloj ne nur estas grandaj, sed ankaŭ havas tre similan formon, tiu de ekzemple la modelo Sonata de Hyundai aŭ E350 de Mercedes. Poste ni perceptis, ke tiaj aŭtoj troviĝas eĉ en ŝajne malpli riĉaj loĝkvartaloj - kun tre mallarĝaj stratoj - antaŭ malgrandaj kaj malnovaj domoj. Juna koreano konfirmis al ni, ke posedi tian aŭton estas la revo pri konsumado de multaj liaj samlandanoj.

El la grandaj avenuoj eliras en multaj kazoj mallarĝegaj stratoj, en kiuj troviĝas tre simplaj domoj, metiejoj kaj vendejoj.

Figuro de la Seula reto de metroo montras, ke tiu reto estas grandega. En iu retpaĝo oni informas, ke la urboj kun la plej grandaj tiaj retoj estas Londono, Novjorko kaj Tokio. Sed en paĝo pri Seulo mi konstatis, ke la korea ĉefurbo estas je la tria loko: 330 kilometroj da metroo, dum Tokio havas 304 kilometrojn. En Seulo la metroo funkcias tre bone. La tre longaj kaj puraj trajnoj veturas ĉiuĵn tri minutojn, kaj unu afero estas aparte impresa: La reloj estas separitaj de la pasaĝerkajo per 3 metrojn alta vando el travidebla materialo (sendube ne temas pri vitro), tiel ke la pasaĝeroj ne povas fali sur la relojn. Kiam la metroo alvenas kaj ĝiaj pordoj malfermiĝas, malfermiĝas en la sama loko la pordoj de tiu vando. Sed estas unu malbona afero: Ĝenerale ne ekzistas rulŝtuparoj, kaj preskaŭ ne ekzistas liftoj. Oni vidas maljunulojn, kiuj tre malfacile kaj penige supreniras la ŝtuparojn. Ŝerce ni diris, ke eble pro tio (tio estas, pro la suprenirado en la metrooj) la seulanoj ne suferas je trodikeco.

Fakte trodikeco ŝajnas ne esti problemo en Koreio (male al multaj okcidentaj landoj). Ni vidis malmultajn dikajn seulanojn kaj malmultegajn trodikajn. Kio estas la kaŭzo? Ĉu la koreaj manĝaĵoj?

La enloĝantoj de la ĉefurbo estas bone vestitaj; aparte la junaj virinoj surhavas modernajn ĉarmajn kaj tre variajn vestaĵojn. Ĉe la viroj la nuna okcidenta modo havi barbon ne alvenis. Ni vidis neniun viron kun barbo. Ni ankaŭ ne vidis tatuaĵojn, pircingaĵojn nek punkulojn.

Kiel mi diris, la metrooj estas puraj, kaj tio ankaŭ validas ĝenerale por la stratoj. Kaj oni vidas neniun grafitiaĉon (kiuj tiom malbeligas multe da okcidentaj urboj). Ankaŭ tute mankas almozuloj kaj malriĉaj senhejmuloj.

La urbo ŝajne estas tre sekura. Eĉ nokte oni (ankaŭ virinoj) povas piediri sola sen timo.

La publikaj necesejoj estas puraj kaj - male al la plejmultaj eŭropaj - senpagaj. Ankaŭ kontraŭe al Eŭropo, maljunuloj ne pagas en muzeoj kaj palacoj.

Ni piediris multe, sed ni vidis neniun (!) superbazaron aŭ pli-malpli grandan bazaron (por aĉeti manĝaĵojn). Ĉiuj vendejoj estas malgrandaj.

Evidente mi povus rakonti multe pli, sed ĉi tiu teksto ne estu tro longa. Pro tio nur unu afero ankoraŭ: Kiam ni vizitis konfucean sanktejon, la ĉiĉeronino diris, ke ĉiuj koreanoj estas konfuceanoj. Ni pensis, ke tio ne eblas. En alia loko ĉiĉerono asertis, ke nur 8 procentoj estas konfuceanoj, sed ke fakte ĉiuj koreanoj estas mense konfuceanoj. Poste en kongresa prelego estis asertite, ke 33% el la koreanoj estas kristanaj protestantoj kaj 15% estas katolikaj, kaj oni menciis ankaŭ ŭonbulismon, kiu estas religio naskiĝinta en Koreio. Kiam iu demandis pri konfuceismo, unu el la koreaj ĉeestantoj konfirmis, ke ĉiuj liaj samlandanoj estas mense konfuceanoj.


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Mi partoprenis kune kun mia edzino en la 102-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo. Hodiaŭ mi ne volas skribi longan tekston pri ĝi, sed nur fari malmultajn rimarkojn pri la UK kaj poste noti diversajn faktojn kaj personajn impresojn pri Seulo.

Kiel en ĉiuj UK-oj estis multaj prelegoj kaj prezentadoj, tiel ke oni devis elekti la plej interesajn kaj ne povis ĉeesti ĉiujn, kiujn oni ŝatus ĉeesti.

La kongresejo estis eksterordinara. Ĝi estis en granda universitato kun grandegaj konstruaĵoj kaj bonaj salonoj. Bonŝance preskaŭ ĉiuj kongresaj eventoj okazis en salonoj proksimaj unuj al aliaj. La Solenaj Malfermo kaj Fermo kaj du t.n. "Vesperoj" okazis en grandega bela aŭditorio.

La Nacia Vespero estis belega, eĉ kun klasika muziko (sed ankaŭ kun modernaj muziko kaj danco).

Rilate al Seulo:

La ĉefurbo de Suda Koreio (aŭ Korea Respubliko) havas ĉirkaŭ dek milionojn da enloĝantoj. Kiam oni veturas el la flughaveno (sufiĉe malproksima) al la urbocentro (dum unu horo kaj duono), oni vidas multegajn larĝajn aŭtovojojn, sennombrajn altajn loĝdomblokojn, neniun slumon (!!!) kaj sennombrajn grandajn modernajn aŭtojn. En neniu lando ni vidis tiom da tiaj aŭtoj. Bone, ni estas en la lando de Hyundai, Kia kaj Daewoo, sed veturas ankaŭ multaj aŭtoj de aliaj firmaoj. Eble 80 procentoj el tiuj veturiloj ne nur estas grandaj, sed ankaŭ havas tre similan formon, tiu de ekzemple la modelo Sonata de Hyundai aŭ E350 de Mercedes. Poste ni perceptis, ke tiaj aŭtoj troviĝas eĉ en ŝajne malpli riĉaj loĝkvartaloj - kun tre mallarĝaj stratoj - antaŭ malgrandaj kaj malnovaj domoj. Juna koreano konfirmis al ni, ke posedi tian aŭton estas la revo pri konsumado de multaj liaj samlandanoj.

El la grandaj avenuoj eliras en multaj kazoj mallarĝegaj stratoj, en kiuj troviĝas tre simplaj domoj, metiejoj kaj vendejoj.

Figuro de la Seula reto de metroo montras, ke tiu reto estas grandega. En iu retpaĝo oni informas, ke la urboj kun la plej grandaj tiaj retoj estas Londono, Novjorko kaj Tokio. Sed en paĝo pri Seulo mi konstatis, ke la korea ĉefurbo estas je la tria loko: 330 kilometroj da metroo, dum Tokio havas 304 kilometrojn. En Seulo la metroo funkcias tre bone. La tre longaj kaj puraj trajnoj veturas ĉiuĵn tri minutojn, kaj unu afero estas aparte impresa: La reloj estas separitaj de la pasaĝerkajo per 3 metrojn alta vando el travidebla materialo (sendube ne temas pri vitro), tiel ke la pasaĝeroj ne povas fali sur la relojn. Kiam la metroo alvenas kaj ĝiaj pordoj malfermiĝas, malfermiĝas en la sama loko la pordoj de tiu vando. Sed estas unu malbona afero: Ĝenerale ne ekzistas rulŝtuparoj, kaj preskaŭ ne ekzistas liftoj. Oni vidas maljunulojn, kiuj tre malfacile kaj penige supreniras la ŝtuparojn. Ŝerce ni diris, ke eble pro tio (tio estas, pro la suprenirado en la metrooj) la seulanoj ne suferas je trodikeco.

Fakte trodikeco ŝajnas ne esti problemo en Koreio (male al multaj okcidentaj landoj). Ni vidis malmultajn dikajn seulanojn kaj malmultegajn trodikajn. Kio estas la kaŭzo? Ĉu la koreaj manĝaĵoj?

La enloĝantoj de la ĉefurbo estas bone vestitaj; aparte la junaj virinoj surhavas modernajn ĉarmajn kaj tre variajn vestaĵojn. Ĉe la viroj la nuna okcidenta modo havi barbon ne alvenis. Ni vidis neniun viron kun barbo. Ni ankaŭ ne vidis tatuaĵojn, pircingaĵojn nek punkulojn.

Kiel mi diris, la metrooj estas puraj, kaj tio ankaŭ validas ĝenerale por la stratoj. Kaj oni vidas neniun grafitiaĉon (kiuj tiom malbeligas multe da okcidentaj urboj). Ankaŭ tute mankas almozuloj kaj malriĉaj senhejmuloj.

La urbo ŝajne estas tre sekura. Eĉ nokte oni (ankaŭ virinoj) povas piediri sola sen timo.

La publikaj necesejoj estas puraj kaj - male al la plejmultaj eŭropaj - senpagaj. Ankaŭ kontraŭe al Eŭropo, maljunuloj ne pagas en muzeoj kaj palacoj.

Ni piediris multe, sed ni vidis neniun (!) superbazaron aŭ pli-malpli grandan bazaron (por aĉeti manĝaĵojn). Ĉiuj vendejoj estas malgrandaj.

Evidente mi povus rakonti multe pli, sed ĉi tiu teksto ne estu tro longa. Pro tio nur unu afero ankoraŭ:

Kiam ni vizitis konfucean sanktejon, la ĉiĉeronino diris, ke ĉiuj koreanoj estas konfuceanoj. Ni pensis, ke tio ne eblas. En alia loko ĉiĉerono asertis, ke nur 8 procentoj estas konfuceanoj, sed ke fakte ĉiuj koreanoj estas mense konfuceanoj. Poste en kongresa prelego estis asertite, ke 33% el la koreanoj estas kristanaj protestantoj kaj 15% estas katolikaj, kaj oni menciis ankaŭ ŭonbulismon, kiu estas religio naskiĝinta en Koreio. Kiam iu demandis pri konfuceismo, unu el la koreaj ĉeestantoj konfirmis, ke ĉiuj liaj samlandanoj estas mense konfuceanoj.