×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Esperantistoj bezonataj

Esperantistoj bezonataj

Nia hodiaŭa epoko rilate al komunikado en la mondo kaj tiel rilate al la uzo de lingvoj estas tute alia ol antaŭ pli ol cent jaroj kiam Zamenhof ankoraŭ vivis kaj donis diversajn konsilojn pri la disvastigado de Esperanto.

La ĉefa diferenco al la tiama epoko tiurilate estas ke ne plu validas tiu "ni semas kaj semas konstante" el lia poemo "La vojo".

La sukceso de Esperanto-kurso en Duolingo montras ke per la interreto eblas sufiĉe rapide atingi homojn (jam estas pli ol unu miliono) kiuj estas pretaj eklerni la lingvon, kaj eĉ multaj el ili sukcese finas la kurson. Sed stariĝas la demando kio okazu post la kurso.

Kiel tiuj dekmiloj da homoj daŭrigu iel okupiĝi pri la lingvo por pluevoluigi sian lingvoscion kaj por profiti el ĝi? Ili plej ofte ne simple povas frapi sur la pordon de E-klubo por partopreni en kluba vivo. La koncepto de lokaj kluboj en nia hodiaŭa epoko ne plu funkcias. Kio ja eblas estas la starigo de renkontejoj por diverslandaj vizitantoj en grandaj urboj. En tiaj renkontejoj povas ankaŭ okazi prelegoj kaj diskutoj. La aplikaĵo "Amikumu" povas subteni la organizadon de relative spontanaj renkontiĝoj.

Sufiĉus nur indiki por ĉiu tia granda urbo taŭgan kafejon aŭ similan gastejon en kiu vizitantoj de la urbo povu renkontiĝi kun lokaj esperantistoj kaj gastoj el aliaj landoj. La malavantaĝo de tradiciaj klubejoj estas ke tie okazas kunvenoj nur tre malofte. Kaj la etoso tie estas plej ofte tre malmoderna, fermita kaj tiel forpelas homojn kiuj hazarde alvenas por flari Esperanton. Bonŝance hodiaŭ homoj ne nur povas flari la lingvon, sed povas eĉ enprofundiĝi en ĝi helpe de la interreto.

Ne plu necesas vivi en iu centra loko, sed eble eĉ el plej fora loko homoj povas partopreni en komunaj interretaj agadoj. Tamen por povi partopreni kaj elprofiti la avantaĝojn de la lingvo en la interreto necesas pli bona scipovo de la lingvo ol la nivelo kiun oni atingas post fino de interreta kurso. Por partopreni aktive necesas fariĝi esperantisto.

La sufikso "-isto" indikas iun dediĉon. Do esperantisto estas homo kiu dediĉas almenaŭ parton de sia profesia aŭ libera tempo al la aplikado de la lingvo, ĉu parolante, ĉu skribante. Ju pli alta estas la lingva nivelo de esperantisto, des pli produktiva la koncerna persono povas esti. Por la plua kreskado de Esperanto en la mondo necesas produktado de ĉiaj materialoj en Esperanto. Eblas traduki ĉiajn enhavojn kaj eblas originale verki tekstojn. En la interreto eblas ankaŭ organizi kunlaboron inter esperantistoj, nome la lingve spertaj homoj helpos al novuloj, ekzemple per korektado de tekstoj por ebligi la publikigon en la reto.

Esperantistoj do estas urĝe bezonataj por la plua kreskado de nia lingvo.