×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Esperantigo de nomoj

Mi tre ŝatis la artikolon de Andreo Bach de la 12-a de marto (“Skribi sincere”), kaj mi citas kelkajn frazojn, kiujn ankaŭ mi povus esti dirinta:

“[...] ne estante sciencisto kun serioza kaj saĝa mienoj, mi rajtas pensi, skribi kaj paroli pri kio ajn.” “Kiel redaktanto, mi kompreneble zorgas pri tio, ke mia artikoleto estu interesa por kiel eble plej multaj adresatoj, sed ne estas eble, ke ĉiukaze mi sukcesas.”

Mi aldonas la jenon: Ne nur mi ne estas sciencisto, sed mi eĉ ne estas ĵurnalisto aŭ redaktisto. Krome mi – kaj miaj kolegoj – devas skribi en fremda lingvo, Esperanto. Do ne facilas skribi ĉiusemajne bonajn, interesajn artikolojn. Plia limigo estas, ke en ERR ni konsentas ne skribi pri polemikaj aŭ malagrablaj temoj. (Pro tio, Andreo, kiam li diris “mi rajtas pensi, skribi kaj paroli pri kio ajn”, pravas nur se li diris tion pri la vivo ĝenerale aŭ, rilate al ERR, se li volas diri “ene de la limigoj de la politiko de ERR”. Evidente ĉiu ĵurnalo, revuo, radio ktp. havas specifan politikon pri la enhavo de siaj tekstoj, eĉ se, kiel en la kazo de ERR, ne estas sponsoroj. ) Alia frazo de Andreo pri kiu mi samopinias: “Estimataj kaj karaj adresatoj de miaj vortoj, aŭdigataj afable danke al Anton jam de kelkaj jaroj!” Parolante pri la sindediĉo de Anton indas aldoni, ke, dum Andreo, Gian Piero, Paulo Sérgio kaj mi produktas nur unu artikolon ĉiu-semajne, Anton kutime produktas TRI, ĉar nur kelkfoje plia kunlaboranto sendas artikolon. Krome Anton devas enretigi la tekstojn kaj sonregistraĵojn. Do vere temas pri granda sindediĉo!

Bone, ĉio tio estas nur enkonduko al mia hodiaŭa temo. Mi pensis profiti de la artikolo de Andreo, ĉar li aludis nian liberecon elekti niajn temojn (mi aldonis “ene de la politiko de ERR”). Kvankam preferendas eviti polemikajn aferojn, mi pensas, ke ni povas paroli pri esperantaj demandoj. Estis interese, ke pri mia artikolo pri la vorto “ekfirmao” ekestis ses komentoj. En tiu teksto temis pri la problemo de traduko de fremdlingvaj vortoj. Hodiaŭ mi volas paroli – mallonge – pri la esperantigo de nomoj.

Mi scias, ke pri multaj aferoj en nia lingvo ekzistas malsamaj opinioj. (Nur unu ekzemplo: la finaĵoj “io” kaj “ujo” en la nomoj de landoj. Nuntempe plejmultaj esperantistoj preferas “io”, sed en la libro Rusoj loĝas en Rusujo la aŭtoroj defendis la uzon de “ujo”. Vi povas legi pri tio en “libera folio”: http://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2008/rusojloghasenrusujo/)

Ankaŭ pri la esperantigo de aliaj nomoj ne estas konsentoj. Ŝajnas al mi, ke multaj esperantistoj ŝatas esperantigi ĉiujn nomojn. Tamen: kial? Ĉu Esperanto volas esti NORMALA, internacie uzata lingvo, aŭ iu speciala STRANGA lingvo?

Fakte en ĉiuj lingvoj kiujn mi scipovas oni adaptas al la koncerna lingvo la nomojn de grandaj kaj gravaj urboj (ekzemple la germana “München” estas “Munich” en la angla, “Munich” (evidente kun alia prononco) en la franca, Múnich [prononcata Múnitch aŭ Múnik] en la hispana, Munique en la portugala), sed oni ne adaptas la nomojn de mezaj aŭ malgrandaj urboj. Ĝenerale oni ankaŭ ne adaptas la nomojn de famaj homoj. Kiel eblas ŝanĝi la nomojn de la homoj kiujn ili ricevis je la naskiĝo kaj laŭ kiuj ili estas konataj? Newton, Einstein, Da Vinci, Rembrandt, Cervantes, Molière, Goethe, Mozart, Beethoven ktp.

Evidente ekestas problemo, kiam la skribsistemo diferencas. Oni devas adapti la nomojn skribitajn je la sistemo cirila, araba, ĉina, hebrea ktp. Pro tio povas ekzisti malsamecoj en la diversaj lingvoj. Ekzemple: fama rusa aŭtoro estas Dostoïevski en la franca, Dostoyevsky en la angla, Dostojewski en la germana. Sed vi perceptas, ke la nomo estas tre simila en la tri lingvoj.

Kio instigis min skribi pri ĉi tiu temo estis intervjuo kiun mi legis en la revuo esperanto. Estis intervjuo kun la hispano Jorge Camacho, “Esperanta verkisto, redaktoro, eks-akademiano”. La intervjuinto, dirinte “Vi esperantigis vian nomon, uzis ‘Georgo Kamaĉo' en Esperantio, poste revenis al via hispana nomo”, demandis, kial li faris tion. Li respondis:

“Tutsimple, mi deziris uzi la saman nomon en Esperantujo kiel en la ‘ekstera' aŭ ‘normala' mondo. Krome, sistema esperantigo de homnomoj stompas la detalojn. Foje mi legis revizi-cele rakonton okazantan en Novjorko, unu el kies roluloj komence nomiĝis Marko; ĉu temis pri anglalingva Mark, latin-amerika Marcos, italdevena Marco, kataluna Marc...?”

Mi povas aldoni plian problemon. Kion farus la poŝtoficejoj kaj la leterportistoj, se ĉiuj nomoj de urboj kaj stratoj estus adaptitaj al la lingvo de tiuj kiuj sendas la leterojn kaj poŝtpaketojn? Ekzemple: mi sendas ion al germana amiko kiu loĝas ĉe la jena adreso: (Urbo) Rheda (Strato) Schwarzer Weg

Kion farus la poŝtoficistoj se oni skribus sur la koverto la jenan esperantigitan adreson? Redo (aŭ Redao) Ŝvarcera Vego aŭ (tradukita) Nigra Pado

Ni pensu pri tio.

Kiel vi vidis, mi estas kontraŭ la esperantigo de nomoj de famaj homoj. Mi preferus doni la proksimuman esperantan prononcon inter krampoj. Ekzemple: Shakespeare (Ŝejkspir), Molière (Mol'jer), Newton (Njuten). Evidente ekestas – kiel en aliaj lingvoj – problemo, kiam en Esperanto ne ekzistas la sama fonemo (sono) kiel en la originala lingvo, ekzemple la “ö” de la germana aŭ franca, la “õ” de la franca aŭ portugala. Pro tio mi uzis la adjektivon “proksimuman”. En Esperanto – kiel en aliaj língvoj – oni prononcus “Gete” anstataŭ “Goethe”, kaj “Kamoes” anstataŭ “Camões”. Do oni indikus tiujn nomojn jene: Goethe (Gete), Camões (Kamoes).

Rilate al la propraj nomoj, mi pensas, ke la esperantistoj povas decidi, ĉu ili volas esperantigi ilin. Sed eĉ en tiu kazo, estus pli bone, ke ili metus la realan nomon inter krampoj, specife se ili estas pli-malpli konataj. Imagu ĉi tiun esperantigitan nomon: Vilhelmo Oldo. Kiu estas tiu fama esperantisto? Se li estus uzinta tiun nomon, sendube estintus bone, meti inter krampojn la realan nomon (William Auld).

Mi tre ŝatis la artikolon de Andreo Bach de la 12-a de marto (“Skribi sincere”), kaj mi citas kelkajn frazojn, kiujn ankaŭ mi povus esti dirinta:

“[...] ne estante sciencisto kun serioza kaj saĝa mienoj, mi rajtas pensi, skribi kaj paroli pri kio ajn.” “Kiel redaktanto, mi kompreneble zorgas pri tio, ke mia artikoleto estu interesa por kiel eble plej multaj adresatoj, sed ne estas eble, ke ĉiukaze mi sukcesas.”

Mi aldonas la jenon: Ne nur mi ne estas sciencisto, sed mi eĉ ne estas ĵurnalisto aŭ redaktisto. Krome mi – kaj miaj kolegoj – devas skribi en fremda lingvo, Esperanto. Do ne facilas skribi ĉiusemajne bonajn, interesajn artikolojn. Plia limigo estas, ke en ERR ni konsentas ne skribi pri polemikaj aŭ malagrablaj temoj. (Pro tio, Andreo, kiam li diris “mi rajtas pensi, skribi kaj paroli pri kio ajn”, pravas nur se li diris tion pri la vivo ĝenerale aŭ, rilate al ERR, se li volas diri “ene de la limigoj de la politiko de ERR”. Evidente ĉiu ĵurnalo, revuo, radio ktp. havas specifan politikon pri la enhavo de siaj tekstoj, eĉ se, kiel en la kazo de ERR, ne estas sponsoroj. )

Alia frazo de Andreo pri kiu mi samopinias: “Estimataj kaj karaj adresatoj de miaj vortoj, aŭdigataj afable danke al Anton jam de kelkaj jaroj!”

Parolante pri la sindediĉo de Anton indas aldoni, ke, dum Andreo, Gian Piero, Paulo Sérgio kaj mi produktas nur unu artikolon ĉiu-semajne, Anton kutime produktas TRI, ĉar nur kelkfoje plia kunlaboranto sendas artikolon. Krome Anton devas enretigi la tekstojn kaj sonregistraĵojn. Do vere temas pri granda sindediĉo!

Bone, ĉio tio estas nur enkonduko al mia hodiaŭa temo. Mi pensis profiti de la artikolo de Andreo, ĉar li aludis nian liberecon elekti niajn temojn (mi aldonis “ene de la politiko de ERR”). Kvankam preferendas eviti polemikajn aferojn, mi pensas, ke ni povas paroli pri esperantaj demandoj. Estis interese, ke pri mia artikolo pri la vorto “ekfirmao” ekestis ses komentoj. En tiu teksto temis pri la problemo de traduko de fremdlingvaj vortoj. Hodiaŭ mi volas paroli – mallonge – pri la esperantigo de nomoj.

Mi scias, ke pri multaj aferoj en nia lingvo ekzistas malsamaj opinioj. (Nur unu ekzemplo: la finaĵoj “io” kaj “ujo” en la nomoj de landoj. Nuntempe plejmultaj esperantistoj preferas “io”, sed en la libro Rusoj loĝas en Rusujo la aŭtoroj defendis la uzon de “ujo”. Vi povas legi pri tio en “libera folio”: http://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2008/rusojloghasenrusujo/)

Ankaŭ pri la esperantigo de aliaj nomoj ne estas konsentoj. Ŝajnas al mi, ke multaj esperantistoj ŝatas esperantigi ĉiujn nomojn. Tamen: kial? Ĉu Esperanto volas esti NORMALA, internacie uzata lingvo, aŭ iu speciala STRANGA lingvo?

Fakte en ĉiuj lingvoj kiujn mi scipovas oni adaptas al la koncerna lingvo la nomojn de grandaj kaj gravaj urboj (ekzemple la germana “München” estas “Munich” en la angla, “Munich” (evidente kun alia prononco) en la franca, Múnich [prononcata Múnitch aŭ Múnik] en la hispana, Munique en la portugala), sed oni ne adaptas la nomojn de mezaj aŭ malgrandaj urboj. Ĝenerale oni ankaŭ ne adaptas la nomojn de famaj homoj. Kiel eblas ŝanĝi la nomojn de la homoj kiujn ili ricevis je la naskiĝo kaj laŭ kiuj ili estas konataj? Newton, Einstein, Da Vinci, Rembrandt, Cervantes, Molière, Goethe, Mozart, Beethoven ktp.

Evidente ekestas problemo, kiam la skribsistemo diferencas. Oni devas adapti la nomojn skribitajn je la sistemo cirila, araba, ĉina, hebrea ktp. Pro tio povas ekzisti malsamecoj en la diversaj lingvoj. Ekzemple: fama rusa aŭtoro estas Dostoïevski en la franca, Dostoyevsky en la angla, Dostojewski en la germana. Sed vi perceptas, ke la nomo estas tre simila en la tri lingvoj.

Kio instigis min skribi pri ĉi tiu temo estis intervjuo kiun mi legis en la revuo esperanto. Estis intervjuo kun la hispano Jorge Camacho, “Esperanta verkisto, redaktoro, eks-akademiano”. La intervjuinto, dirinte “Vi esperantigis vian nomon, uzis ‘Georgo Kamaĉo' en Esperantio, poste revenis al via hispana nomo”, demandis, kial li faris tion. Li respondis:

“Tutsimple, mi deziris uzi la saman nomon en Esperantujo kiel en la ‘ekstera' aŭ ‘normala' mondo. Krome, sistema esperantigo de homnomoj stompas la detalojn. Foje mi legis revizi-cele rakonton okazantan en Novjorko, unu el kies roluloj komence nomiĝis Marko; ĉu temis pri anglalingva Mark, latin-amerika Marcos, italdevena Marco, kataluna Marc...?”

Mi povas aldoni plian problemon. Kion farus la poŝtoficejoj kaj la leterportistoj, se ĉiuj nomoj de urboj kaj stratoj estus adaptitaj al la lingvo de tiuj kiuj sendas la leterojn kaj poŝtpaketojn? Ekzemple: mi sendas ion al germana amiko kiu loĝas ĉe la jena adreso: (Urbo) Rheda (Strato) Schwarzer Weg

Kion farus la poŝtoficistoj se oni skribus sur la koverto la jenan esperantigitan adreson? Redo (aŭ Redao) Ŝvarcera Vego aŭ (tradukita) Nigra Pado

Ni pensu pri tio.

Kiel vi vidis, mi estas kontraŭ la esperantigo de nomoj de famaj homoj. Mi preferus doni la proksimuman esperantan prononcon inter krampoj. Ekzemple: Shakespeare (Ŝejkspir), Molière (Mol’jer), Newton (Njuten). Evidente ekestas – kiel en aliaj lingvoj – problemo, kiam en Esperanto ne ekzistas la sama fonemo (sono) kiel en la originala lingvo, ekzemple la “ö” de la germana aŭ franca, la “õ” de la franca aŭ portugala. Pro tio mi uzis la adjektivon “proksimuman”. En Esperanto – kiel en aliaj língvoj – oni prononcus “Gete” anstataŭ “Goethe”, kaj “Kamoes” anstataŭ “Camões”. Do oni indikus tiujn nomojn jene: Goethe (Gete), Camões (Kamoes).