×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, En nokto de vintra solstico

Tiun ĉi kanton verkis Luiza Carol el Israelo Kantas Chantal Allen el Francio En nokto de vintra solstico La plej longa nokto de l' jaro naskigas sopirojn pri lum'. Atendas kaj tero kaj maro la mildan kareson de l' sun'. Gefratoj, ĉi-nokte ni kantu pri paco, justec', amikec'; la semojn de ĝojo ni plantu por nova tutmonda junec'. En nokto de vintra solstico burĝonas la sem' de l' esper' kaj sonĝas pri luma feliĉo la mar', la ĉiel' kaj la ter'. Gefratoj, ĉi-nokte ni kantu pri paco, justec', amikec'; la semojn de ĝojo ni plantu por nova tutmonda junec'.


Tiun ĉi kanton verkis Luiza Carol el Israelo Kantas Chantal Allen el Francio

En nokto de vintra solstico

La plej longa nokto de l' jaro naskigas sopirojn pri lum'. Atendas kaj tero kaj maro la mildan kareson de l' sun'.

Gefratoj, ĉi-nokte ni kantu pri paco, justec', amikec'; la semojn de ĝojo ni plantu por nova tutmonda junec'.

En nokto de vintra solstico burĝonas la sem' de l' esper' kaj sonĝas pri luma feliĉo la mar', la ĉiel' kaj la ter'.

Gefratoj, ĉi-nokte ni kantu pri paco, justec', amikec'; la semojn de ĝojo ni plantu por nova tutmonda junec'.