×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Du plus du ne ĉiam estas kvar

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Iu polo, dum 22 jaroj loĝanta kaj laboranta en Aŭstralio kiel inĝeniero, kie li elmigris el Pollando, estas la aŭtoro de iu libro, pri kio ĉe la fino. Estante ankoraŭ en Pollando, antaŭ la dormo, li ne legis tamen librojn pri la konstruado de pontoj sed plej volonte tiujn pri fiziologio. Scii, kiel funkcias la ĉeloj, histoj kaj organoj de la homo ege fascinis lin.

Post la alveno al Aŭstralio, krom labori li decidis komenci studojn pri medicino, sed baldaŭ montriĝis, ke lia universitato edukis medicinistojn ĉefe tiamaniere, ke ili „vendu” medikamentojn. Ne temis pri tio, ke la medicinisto elektas mem la plej taŭgan en difinita kazo kuracrimedon, sed lia tasko estas rekomendi tre difinitajn kuracilojn.

Li decidis rezigni pri tiuspeca edukado sed medicino plu tiris lin. Li komencis okupiĝi pri naturterapio. Baldaŭ „lia mondo malfermiĝis”, ĉar montriĝis, ke ofte oni povas tre facile kuraci homon sen uzi kemiterapion en la vasta senco de la vorto. La uzo de kemiaĵoj – tute inverse - kreas grandajn problemojn. Jen tiel lia pasio pri naturoterapio daŭras ĝis hodiaŭ. Li konfesas: - Strangege kontentigas min, kiam venas homo, kiu de multaj jaroj ne povas supervenki sian malsanon, ĉar nenio ĝis nun scipovis helpi al li, kaj jen subite, dum monato aŭ du, tia persono resaniĝas.

Kompreneble, la natura medicino ne estas rimedo kontraŭ absolute ĉio, sed oni devas scii, ke en multaj kazoj, ofte senesperaj, la savo ekzistas. Li rememoras, ke dum siaj inĝenierstudoj, iun tagon, dum unu el lekcioj, la gvidanta ĝin doktorino pri matematiko diris al siaj studentoj: - De hodiaŭ vi rigardos matematikon per tute alia ekrigardo. Ekde nun du plus du povas esti kvin, povas esti nul… Ne estis facile kompreni tion, sed ŝi iom post iom pruvis, ke du plus du ne devas esti kvar, ĉar ĉio dependas de la maniero rigardi la demandon.

„Du plus du estas kvar” estas nur aparta kazo de matematiko. Simile estas en medicino – atentigas la pola inĝeniero, kiu dum pli ol dudek jaroj sukcesis tralegi kaj trastudi milojn da sciencaj prilaboraĵoj kaj esplorrezultoj. Laŭ li granda naiveco estas atendi, ke kiam oni aplikas kemiaĵon, kiu estas fremda por la organismo, artefarita substanco, ke ĝi povas esti la anstataŭaĵo de iu natura substanco, kiu ĝuste mankas al ni. Tio ne povas helpi, kaj fakte ne helpas, pri kio atestas miloj da pacientoj prenantaj sintetikaĵojn sen la kontentiga rezulto, kiu estas plena resaniĝo. T.n. kronikaj, longedaŭraj malsanoj en multaj kazoj estas plene resanigeblaj sen uzi sintetikaĵojn, sed plej bone „sub la okulo” de kuracisto.

La konkludojn de siaj multjaraj studoj li priskribis en du libroj, kie li listigas la ekzistantajn sciencajn prilaboraĵojn kaj milojn da kazoj, kiuj pruvas la efikecon de pluraj naturaj substancoj, facile atingeblaj, multe pli malaltprezaj. Tamen la substancoj, ties formoj kaj kvantoj devus esti aplikataj de kuracisto, kies scio estas necesa, garantias sekurecon kaj per tio kondukas al resaniĝo sen kromefikoj, kiujn plurkaze elvokas sintetikaj, do malpli aŭ pli toksikaj „kuraciloj”.

En la historio ekzistis kaj plu ekzistas kuracistoj specialistoj, kiuj elprofitis kaj plu elprofitas tiujn naturajn, amikajn rimedojn, kun la sukceso multe pli granda ol tio okazas en pluraj abunde financataj ŝtataj hospitaloj. Iliaj sukcesoj tamen troviĝas en iu ombro de forgeso, kvazaŭ bone kaŝita mistero, nekomprenebla por ni, kiuj suferas malsanojn anstataŭ ĝui la vivon. La aplikado de kelkaj ekstersistemaj sed pli efikaj metodoj estas iom riska bedaŭrinde, ĉar ligiĝas kun la perdo de grandegaj profitoj de farmacikonzernoj. La riskuloj ofte devas agi kaŝeme, por ne perdi laborpostenojn, bonan nomon kaj eĉ… propran vivon. Sed por ili nia vivo, nia sano pli valoras ol ĉio.

Kiel estis menciite komence, mi volus rekomendi al vi la libron, kies la unua volumo aperis kaj estas legebla en kelkaj lingvoj (pola, angla, germana, itala, ĉeĥa). La dua volumo – nur pole, estas la kompletigo de la unua. Ĝi entenas multajn fakajn indikojn por kuracistoj. Ĝi ĵetas tre optimismigan lumon al nia sano, sed por ĉi sanon konservi aŭ reatingi estas necesa nia konscio, antaŭ ol la hodiaŭa mondo kunigos fortojn, por kontraŭbatali la malsanojn, agnoskataj kiel nekuraceblaj.

La libro estas titolita „Kaŝitaj terapioj” kaj ĝi ne koncentriĝas pri la sendube sukcesa medicino de t.n. „akraj kazoj”, ekipita per la moderna kirurgia kaj diagnostika aparataro, sed ĝi estas dediĉita al t.n. nekuraceblaj kaj longedaŭraj malsanoj. La ĉefa transsendo de la libro estas, ke ekzistas nur unu medicino – tiu, kiu estas efika! Kaj la efika ĝi estas nur tiam, kiam ĝi alkondukas al tiu situacio, kiam oni permesas agi al la naturo mem, forigante ĉion, kio la procezon de memresaniĝo de nia organismo malhelpas. Rezulte de ajna ago, la „lasta vorto” apartenas al la naturo.

Ĉi-sube vi trovos la ligilojn al koncernaj retpaĝoj. Plej gravas, ke ni rigardu la eblecojn de ajna medicino per tute aliaj okuloj, ol faras tion televido, reklamoj kaj diversaj bone financataj kaj titolitaj personoj, ripetantaj persiste: - Du plus du estas kvar! Sed kiel ni scias, ne ĉiam. Gravas, ke al tiu nova, malfermita rigardo al medicino aliĝu niaj kuracistoj. En la libro, oni povas trovi la titolojn de prilaboraĵoj kaj esploroj de diversaj spertuloj pri medicino. Mi volus substreki, ke la rolo de niaj kuracistoj estas neanstataŭigebla, ĉar ni, pacientoj, esperas ilian fakan kaj zorgeman gvidadon dum nia saniĝo. Nur la elekto de la plej ĝusta kuracmetodo, post la konsciiga konsilo de bona kuracisto, restu nia rajto!

http://hiddentherapies.com/

https://www.timeforvitamins.com/collections/home-page/products/the-hidden-therapies-what-your-doctor-wont-tell-you

https://ukryteterapie.pl/kategoria/ksiazki