×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Du kantoj el la rusa

Du kantoj el la rusa

Adiaŭe

Adiaŭe donacu al mi bileton, por ke veturu mi ien ajn. Ne gravas al mi direkto aŭ lok', nur ekveturu trajn'. Adiaŭe donacu elkorajn vortojn, por ke amara ne estu voj'. Ne gravas al mi ilia enhav': estas ja lasta foj'. Turmentas min viaj okuloj karaj, via karega por mi vizaĝ'... nek sudo nek nordo gravas por mi, gravas por mi vojaĝ'. Sed se vi elkrios «revenu, kara!», trajna obee ĉesiĝos kur', ĉar via rideto estas por mi sola en viv' plezur'. Venis temp' Neatendite venis temp', vokanta al la malproksimo. Ŝnuregon, kamarad', deligu, voj' atendas nin senlima. Sovaĝe fajfas ŝtorma vent' kaj brue ondas mar'... Refreno: Sed malgraŭ ĉio ni foriras, karaj, suprenigu ni velaron jam. Sed malgraŭ ĉio ni foriras, karaj, supreniĝas la velar'. – Pripensu bone, kamarad', ĉu vere indas forveturi? Surborda viv' trankvilas pli, sencelas vane aventuri. Rigardu kiel fajfas vent' kaj brue ondas mar'... Refreno.

Verŝajne kulpas vojdezir', verŝajne kulpas romantismo. Sed ne forgesu pri efiko de ĉi-loka aĉa ismo. Sovaĝe fajfas ŝtorma vent' kaj brue ondas mar'... Refreno.