×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, DMSO

DMSO (dimethyl sulfoxide) estas kromprodukto ricevata dum produktado de papero. La substanco estas konata jam de 100 jaroj. Kiam la ĉefo de la Fako pri Transplantado de la Medicina Lernejo de la Universitato Oregon, d-ro Stanley W. Jacob malkovris mirindajn proprecojn de DMSO, montriĝis, ke temas pri la scienca sensaciaĵo.

Ĉi substanco estas nekutime forta antioksidanto, (t.e. ĝi ege malakcelas la oksidiĝon – laŭ la reta PIV). Ĝi apartenas al malmultaj rimedoj, kiuj facilege transiras la barieron sango-cerbo. La tuja apliko de DMSO pervejne en la kazo de damaĝo de la cerbo povas savi la sanon kaj la vivon, ĉar dum kelkaj minutoj ĝi pligrandigas la fluon de la sango al la cerbo. Kiam okazas la encerba sangofluo aŭ troa kumuliĝo de aliaj fluaĵoj danke al la apliko de DMSO tia kriza situacio estas malŝarĝita.

DMSO estas certe la plej bona natura rimedo, kiu ege facile penetras la haŭton. Tio estas tre utila, kiam oni intencas perhaŭte enkonduki alian terapeŭtan kuracrimedon. Al la naturterapiaj legendoj apartenas la aplikado de DMSO kiel la unuahelpa rimedo. Tuja uzo de la 50-percenta DMSO kun la 50-percenta altkvalita aloo, eĉ kiam temas pri tre pezaj kazoj de brulvundoj, donas reveleciajn efektojn, des pli ke ne aperas post tiaj akcidentoj cikatroj, kiuj po r la elkuracitaj brulvundigitaj personoj povus esti tragedio ĝis la fino de la vivo.

Kiam ni ekzemple danĝere tro sunbruniĝis kaj povas okazi pro tio brulvundiĝo, tiam rapida uzo de la menciita solvaĵo sur la haŭton savos ĝin kaj ne aperos normalaj en tiaj kazoj vezikoj. Simile ni povas esti protektataj kontraŭ brulvundiĝo ĉe la aplikado de raditerapio, ĉar sufiĉas, ke la paciento mem, aŭ iu el la familianoj, priŝmiros la lokon de la radiado per la menciita substanco. DMSO havas neniun negativan influon je la penetrado de la korpo per la aplikitaj radioj. Ĝi plej efikas uzata kiel pervejnaj enverŝoj.

Kaze de kancermalsanoj oni aplikis enverŝojn, kiuj enhavis jenajn konsisterojn: DMSO – 1g /1 kg de la pezo (eĉ 3-4 donas neniujn kromefikojn), la Vitamino C (nepre kiel sodium ascorbate!) - 25 g kaj la Vitamino B17 (laetril) – 6 g. Okazis 5-semajna aplikado (5 tagojn semajne), ĉiu enverŝo daŭris 4 horojn. Post tiu ĉi periodo oni daŭrigis la perbuŝan prenadon de DMSO kaj vit. B17. DMSO forte efikas kontraŭinflame, sen kromefikoj.

Antaŭ multaj jaroj unu el usonaj kuracistoj estis uzanta DMSO por enkonduki kemiterapian rimedon al la cerbo, kio normale, pro la bariero sango-serbo, estas neebla. Li aplikis danke al tio 10-oble malpli da kemiterapio ol tio estas kutime (necesa) kun bonegaj efikoj. Imagu, ke kiam la aŭtoritatoj de Teksaso komisiis esplori la metodon, strangakaze montriĝis, ke neniu dokumentaro estis trovebla. Do temas pri laŭvica kazo en medicino, kiam io komencis bone efiki kaj neniu scias kial, ĉio estis haltita… DMSO je la koncentriteco ĉ. 99,5% estas aĉetebla en polaj vendejoj kun kemiaj reakciiloj. La tuta afero vekas grandan interesiĝon de pacientoj. Eble venis tempo profunde esplori la bonefikan substancon? Kiu devus ŝalti la verdan lumon por tio?


DMSO (dimethyl sulfoxide) estas kromprodukto ricevata dum produktado de papero. La substanco estas konata jam de 100 jaroj. Kiam la ĉefo de la Fako pri Transplantado de la Medicina Lernejo de la Universitato Oregon, d-ro Stanley W. Jacob malkovris mirindajn proprecojn de DMSO, montriĝis, ke temas pri la scienca sensaciaĵo.

Ĉi substanco estas nekutime forta antioksidanto, (t.e. ĝi ege malakcelas la oksidiĝon – laŭ la reta PIV). Ĝi apartenas al malmultaj rimedoj, kiuj facilege transiras la barieron sango-cerbo. La tuja apliko de DMSO pervejne en la kazo de damaĝo de la cerbo povas savi la sanon kaj la vivon, ĉar dum kelkaj minutoj ĝi pligrandigas la fluon de la sango al la cerbo. Kiam okazas la encerba sangofluo aŭ troa kumuliĝo de aliaj fluaĵoj danke al la apliko de DMSO tia kriza situacio estas malŝarĝita.

DMSO estas certe la plej bona natura rimedo, kiu ege facile penetras la haŭton. Tio estas tre utila, kiam oni intencas perhaŭte enkonduki alian terapeŭtan kuracrimedon. Al la naturterapiaj legendoj apartenas la aplikado de DMSO kiel la unuahelpa rimedo. Tuja uzo de la 50-percenta DMSO kun la 50-percenta altkvalita aloo, eĉ kiam temas pri tre pezaj kazoj de brulvundoj, donas reveleciajn efektojn, des pli ke ne aperas post tiaj akcidentoj cikatroj, kiuj po r la elkuracitaj brulvundigitaj personoj povus esti tragedio ĝis la fino de la vivo.

Kiam ni ekzemple danĝere tro sunbruniĝis kaj povas okazi pro tio brulvundiĝo, tiam rapida uzo de la menciita solvaĵo sur la haŭton savos ĝin kaj ne aperos normalaj en tiaj kazoj vezikoj. Simile ni povas esti protektataj kontraŭ brulvundiĝo ĉe la aplikado de raditerapio, ĉar sufiĉas, ke la paciento mem, aŭ iu el la familianoj, priŝmiros la lokon de la radiado per la menciita substanco. DMSO havas neniun negativan influon je la penetrado de la korpo per la aplikitaj radioj. Ĝi plej efikas uzata kiel pervejnaj enverŝoj.

Kaze de kancermalsanoj oni aplikis enverŝojn, kiuj enhavis jenajn konsisterojn: DMSO – 1g /1 kg de la pezo (eĉ 3-4 donas neniujn kromefikojn), la Vitamino C (nepre kiel sodium ascorbate!) - 25 g kaj la Vitamino B17 (laetril) – 6 g. Okazis 5-semajna aplikado (5 tagojn semajne), ĉiu enverŝo daŭris 4 horojn. Post tiu ĉi periodo oni daŭrigis la perbuŝan prenadon de DMSO kaj vit. B17. DMSO forte efikas kontraŭinflame, sen kromefikoj.

Antaŭ multaj jaroj unu el usonaj kuracistoj estis uzanta DMSO por enkonduki kemiterapian rimedon al la cerbo, kio normale, pro la bariero sango-serbo, estas neebla. Li aplikis danke al tio 10-oble malpli da kemiterapio ol tio estas kutime (necesa) kun bonegaj efikoj. Imagu, ke kiam la aŭtoritatoj de Teksaso komisiis esplori la metodon, strangakaze montriĝis, ke neniu dokumentaro estis trovebla. Do temas pri laŭvica kazo en medicino, kiam io komencis bone efiki kaj neniu scias kial, ĉio estis haltita…

DMSO je la koncentriteco ĉ. 99,5% estas aĉetebla en polaj vendejoj kun kemiaj reakciiloj. La tuta afero vekas grandan interesiĝon de pacientoj. Eble venis tempo profunde esplori la bonefikan substancon? Kiu devus ŝalti la verdan lumon por tio?