×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Diamanta jubileo de geedzeco de esperantistoj

Diamanta jubileo de geedzeco de esperantistoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Estas sciate, ke nuntempe la geedzeco daŭras malpli longe ol en la pasinteco. Ekzemple en Germanio la averaĝa daŭro de geedzeco de la paroj kiuj divorcis en 2011 estis 14 jaroj kaj 8 monatoj. Malgraŭ tio, el la 20 milionoj da paroj en tiu lando 10 milionoj jam festis la arĝentan jubileon de geedzeco, 1 miliono la oran jubileon kaj 10.000 la feran (tio estas, ili kunvivis almenaŭ 65 jarojn). Pri la diamanta jubileo (60 jarojn de geedzeco) mi ne vidis statistikon, sed evidente ne estas multegaj paroj, kiuj sukcesas alveni al ĝi.

Mi interesiĝis pri tiuj nombroj nur pro tio, ĉar mi ĉeestis antaŭ nelonge en Braziljo la diamantan jubileon de geedzeco de paro de esperantistoj. Ĉar ambaŭ estas vegetaranoj, la festo okazis en vegetara restoracio, aŭ pli ekzakte en vegana restoracio (“Villa Vegana”), kiu apartenas al homo, kiu estas ilia amiko kaj forte apogas Esperanton. (Vidu pri li mian artikolon de la 22-a de septembro de 2015. ) La edzino estas germanino, la edzo italo. Ili renkontiĝis en esperanta aranĝo kaj komunikis en Esperanto. Kiam ili geedziĝis en Italio, la katolika sacerdoto faris la meson en Esperanto.

Ĉar ambaŭ pasigis sian infanecon dum la Dua Mondmilito – unu en Germanio, la alia en Italio – kaj do konis la hororon de la milito, de naziismo kaj faŝismo, ili decidis lukti por la paco kaj fari ion por helpi aliajn homojn.

Kiam ili alvenis al Brazilo, ili perceptis, ke ĉi tie estis bona kampo por tia agado. En 1974 ili iĝis administrantoj de la Bieno-Lernejo Bona Espero, kiu zorgis dum 50 jaroj pri malriĉaj infanoj, i.a. donante bonan bazan edukon kaj ankaŭ instruante Esperanton. (Vidu mian artikolon de la 25-a de februaro 2015 pri “Bona Espero”. ) Dum la ĉirkaŭ 40 jaroj kiujn la paro laboris en tiu bieno, ili ankaŭ partoprenis en multaj naciaj kaj internaciaj esperantaj kongresoj, ĉiam parolante favore al paco kaj spiritaj valoroj kaj farante multajn geamikojn. Iliaj nomoj: Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia.

Pri li la E-Vikipedio informas nur la jenon:

Giuseppe Grattapaglia (naskiĝis en 1933 en Italio) estas administranto, kun sia edzino Ursula, de fondaĵo Bona Espero en Brazilo.

Li estas aktivulo de Rotario kaj Rotaria Amikaro de_Esperantistoj. Eks-inĝeniero de firmao FIAT li konstruis multajn partojn de Bona Espero.

Pri la edzino la E-Vikipedio donas pli da detaloj. Mi citas kelkajn:

Ŝi eklernis Esperanton 16-jara, apud aliaj lingvoj, kaj ekde tiam aktivas en la movado, i.a. en la 1950-aj jaroj en Berlino. Post sesjara korespondado ŝi renkontis Giuseppe Grattapaglia kaj en la posta jaro ili geedziĝis.

Ŝi ekloĝis en Italio, aktivis pri kongreskaravanoj kaj eldonado de la itala landa Esperanto-revuo. Grattapaglia estis komitatano (1971-1992) kaj estrarano (1977-1983) de UEA. En sia profesia laboro kiel samtempa interpretisto en eŭropaj kongresoj, ĉefe en Italio kaj Germanio, ŝi utiligis okazojn por informi pri Esperanto, precipe politikistojn kaj ĵurnalistojn. Ekde 1974 ŝi laboras volontule kun sia edzo en Brazilo en la bieno-lernejo Bona Espero, [...]. Apud tiu laboro ŝi dum la lastaj sep jaroj aktivas en la internacia Rotaria Movado favore al Esperanto.

La vikipediaj artikoloj ne estas ĝisdatigitaj, ĉar nun, je la aĝo de pli ol 80 jaroj, ili ne plu laboras en Bona Espero, sed – inter aliaj laboroj – ili prizorgas rotarian esperantan retejon, kiujn ili kreis (https://rotaryclubdeesperantobrasil.org/).

La diamantan jubileon ĉeestis multaj geamikoj, kaj la paro ankaŭ ricevis gratulojn de pluraj partoj de la mondo.

Ankaŭ mi gratulas – denove!