×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Ĉu komputila programo povas esti speco de kuracilo?

Ĉu komputila programo povas esti speco de kuracilo?

Unu el la plej gravaj problemoj de publika sano en preskaŭ la tuta mondo estas la uzado de drogaĉoj, de kiuj homoj fariĝas ĥemie dependaj. Oni certe devas konsideri tion grava malsano, kiu severe damaĝas la socian kunvivadon, la fizikan sanon kaj povas eĉ mortigi. Temas pri vera internacia epidemio. Ĝis nun, la flegado de tiaj pacientoj, eĉ en plej kompetentaj medicinaj centroj, montras relative malmulte da kontentigaj rezultoj.

Nuntempe, la plej altranga institucio en Usono, koncerne enkondukon de novaj kuraciloj – “Food and Drug Administration” – ekzamenas novan teknologiaĵon, kiu promesas helpi en flegado de drogaĉo-dependuloj. Unuafoje, oni intencas uzi komputilan “aplikaĵon”, kiu montris pozitivajn rezultojn je la unuaj provoj. Oni submetas la novan metodon al la samaj kriterioj uzataj, kiam oni proponas novajn medikamentojn. La fundamento de la komputila programo estas ampleksa “konduto-trejnado”, surbaze de la supozo, ke la medio, en kiu troviĝas la paciento, povas esti esence grava por lia flegado. Ĝi liveras al la malsanulo diversajn rekompencojn, kuraĝigojn, kaj malkuraĝigojn, dum la tempo, kiam li klopodas resti for de la drogaĉo-uzado. La paciento sekvas serion da 62 moduloj, kvazaŭ li plenumus trejnadon, laŭ etapoj. Oni provis uzi la sistemon por helpi pacientojn dependantajn de mariĥuano, kokaino, alkoholo kaj aliaj drogaĉoj. Unu studaĵo enhavis pli ol 500 pacientojn en 10 medicinaj servoj. Duono de ili ricevis ordinaran psikiatrian flegadon, kaj la alia duono, la novan flegmanieron, per interreto (foje kun persona konsilado, ĉeesta aŭ neĉeesta). Ili krome ricevis konsiladon pri evitado de infektaj malsanoj rilataj al drogaĉoj. Fine de la studo, oni konstatis, ke la pacientoj el la dua grupo pli ofte sukcesis ne uzi drogaĉojn ol tiuj, de la unua grupo. La tuta esploro daŭris 12 semajnojn. Alia studaĵo inkluzivis nur pacientojn dependantajn de opio-similaj drogaĉoj. Ankaŭ en tiu esploro la rezulto estis statistike pli favora en la grupo, kiu ricevis perkomputilan helpon. La afero estas tre komplika. Fakuloj admonas, ke oni ne rajtas tro optimisme esperi miraklajn rezultojn. Sed multaj aliaj esploroj pri tio nepre alvenos, ĉar malfermiĝis novaj perspektivoj fronte al grava sanproblemo. Unu aspekto tamen estas tute certa. Medicino alvenas al tempo, kiam komputilaj programoj komencas fariĝi veraj kuraciloj.