×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Ĉu eblas produkti elektron sur la korpo?

Se la baterio de la poŝtelefono estas malforta, tiam eksteraj energirezervujoj estas nemalhaveblaj.

Germanaj esploristoj el Karlsruhe pensas ke la reŝargado de kompufonoj funkciu ankoraŭ pli simple. Tiucele ili volas uzi la propran korpon. Per lapfermilo esploristo fiksas aparateton sur sia dekstra gambo.

Ĉirkaŭ 200 gramojn pezas la aparato kiu produktu elektron aŭtomate dum irado. La portanto ne rimarku tion. La tuto tamen estas ankoraŭ eksperimento. Ne atingeblas grandaj kvantoj da elektro, nur kelkaj mikro-ŭatoj. La esploristoj en la instituto por teknologio en Karlsruhe jam delonge esploras la eblecojn por "energirikoltado".

Ili disvolvis ankaŭ protezon kiu pelas dum surtretado kaj derulado piŝton en generatoro kaj tiel produktas kurenton. La merkata potencialo estas granda: Oni bone povus instali la mekanismon en sporta ŝuo kaj funkciigi per ĝi trejnilon pri rapideco aŭ diagnozilon por sporta produktivo. La ideo ĉerpi energion per la propra korpo estas neniel nova.

Jam en la jaro 2014 usonaj inventistoj kolektis per amasfinancado monon por baterio kiu reŝargiĝu per korpaj movoj. La projekto trovis grandan intereson - dum nur unu monato la esploristoj povis danke al privataj etaj kontribuoj kolekti ĉirkaŭ 310.000 dolarojn. Laŭ indikoj de la produktantoj unu horo da moviĝo aŭ da sporto plilongigu la funkcidaŭron de baterio de kompufono dum normala uzo je apenaŭ unu horo, en la ripoza modo eĉ je ĝis kvin horoj. Ĉe la universitato de Teksaso la sciencistoj laboras pri fadenaroj kiuj helpe de elektrolitoj produktu kurenton per distirado aŭ tordado.

Tamen la teknologio estas ankaŭ konsiderata kun kritiko. La rikolto ne povas esti granda. Por ekzemple plene reŝargi kompufonon la kuranto devus iradi seninterrompe dum kelkaj horoj. Kaj tio ankoraŭ ne konsiderus perdojn de energio en la elektroniko. Ĝenerale plej multaj projektoj pri energirikoltado sur la korpo malsukcesas ĉar la necesaj generatoroj estas tro grandaj kaj tro pezaj por la ĉiutago. Alie statas la afero ĉe la mikroenergirikoltado.

Ĉe tio ne ĉerpiĝas grandaj kvantoj da ŭatoj, sed mikro- aŭ mili-ŭatoj por funkciigi malaltnivelajn energisistemojn memstare. Ekzemploj por tio estas sendrate sendantaj termometroj ekster la domo aŭ testiloj de pneŭa premo. Oni esploras ankaŭ pri sendrate sendantaj kolumoj por la observado de sovaĝaj bestoj. Ĉe tio la sistemoj funkcios per la korpa energio de la bestoj. Eblus tiel ankaŭ elektronike kontroli la hejmbestojn.


Se la baterio de la poŝtelefono estas malforta, tiam eksteraj energirezervujoj estas nemalhaveblaj.

Germanaj esploristoj el Karlsruhe pensas ke la reŝargado de kompufonoj funkciu ankoraŭ pli simple. Tiucele ili volas uzi la propran korpon.

Per lapfermilo esploristo fiksas aparateton sur sia dekstra gambo.

Ĉirkaŭ 200 gramojn pezas la aparato kiu produktu elektron aŭtomate dum irado. La portanto ne rimarku tion. La tuto tamen estas ankoraŭ eksperimento. Ne atingeblas grandaj kvantoj da elektro, nur kelkaj mikro-ŭatoj.

La esploristoj en la instituto por teknologio en Karlsruhe jam delonge esploras la eblecojn por "energirikoltado".

Ili disvolvis ankaŭ protezon kiu pelas dum surtretado kaj derulado piŝton en generatoro kaj tiel produktas kurenton. La merkata potencialo estas granda: Oni bone povus instali la mekanismon en sporta ŝuo kaj funkciigi per ĝi trejnilon pri rapideco aŭ diagnozilon por sporta produktivo.

La ideo ĉerpi energion per la propra korpo estas neniel nova.

Jam en la jaro 2014 usonaj inventistoj kolektis per amasfinancado monon por baterio kiu reŝargiĝu per korpaj movoj. La projekto trovis grandan intereson - dum nur unu monato la esploristoj povis danke al privataj etaj kontribuoj kolekti ĉirkaŭ 310.000 dolarojn. Laŭ indikoj de la produktantoj unu horo da moviĝo aŭ da sporto plilongigu la funkcidaŭron de baterio de kompufono dum normala uzo je apenaŭ unu horo, en la ripoza modo eĉ je ĝis kvin horoj.

Ĉe la universitato de Teksaso la sciencistoj laboras pri fadenaroj kiuj helpe de elektrolitoj produktu kurenton per distirado aŭ tordado.

Tamen la teknologio estas ankaŭ konsiderata kun kritiko. La rikolto ne povas esti granda. Por ekzemple plene reŝargi kompufonon la kuranto devus iradi seninterrompe dum kelkaj horoj. Kaj tio ankoraŭ ne konsiderus perdojn de energio en la elektroniko. Ĝenerale plej multaj projektoj pri energirikoltado sur la korpo malsukcesas ĉar la necesaj generatoroj estas tro grandaj kaj tro pezaj por la ĉiutago.

Alie statas la afero ĉe la mikroenergirikoltado.

Ĉe tio ne ĉerpiĝas grandaj kvantoj da ŭatoj, sed mikro- aŭ mili-ŭatoj por funkciigi malaltnivelajn energisistemojn memstare. Ekzemploj por tio estas sendrate sendantaj termometroj ekster la domo aŭ testiloj de pneŭa premo. Oni esploras ankaŭ pri sendrate sendantaj kolumoj por la observado de sovaĝaj bestoj. Ĉe tio la sistemoj funkcios per la korpa energio de la bestoj. Eblus tiel ankaŭ elektronike kontroli la hejmbestojn.