×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Ĉio, kion kato kapablas

Ĉio, kion kato kapablas

Tiun ĉi grandan katfabelon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Kiel do vi scias, la kato nomiĝis Jurka, sed la princidino nomis ĝin ankoraŭ plurmaniere: katino kaj katineto, ĉiĉo, ĉiĉeto kaj ĉiĉinjo, lekulineto, kateto kaj katideto, kaj katinjo, kaj el tio jam vi vidas, ke ege ŝi ŝatis ĝin. Apenaŭ matene ŝi malfermis la okulojn, jam ŝi vidis la katinon sur kuseno: tie Jurka, pigrulino, ripozĝuis kaj ronronis por ŝajnigi, ke ion ĝi faras. Poste ambaŭ lavis sin samtempe, la katino ja multe pli funde, eĉ se nur per piedeto kaj lango; sed ĝi restis ankoraŭ longe pura, kiam la princidino jam tiom ege kaj ĉiel malpuriĝis, kiel nur infanoj tion scias.

Kaj tamen Jurka estis katino kiel ĉiu alia: nur ŝate ĝi sidis kaj dormetis sur la reĝa trono, kio al aliaj katinoj ordinare ne okazas. Eble ĝi dume rememoris, ke ĝia malproksima oĉjo, leono, estas reĝo de ĉiuj bestoj. Aŭ eble nur tiel ĝi aspektis, kvazaŭ ĝi rememorus; sufiĉis, se ia muso elŝovis la kapon el truo - unusalte Jurka ĝin kaptis kaj fiere iris meti ĝin al tronpiedoj, eĉ se tio estis dum la plej granda kaj solena kunveno.

Foje la reĝo estis juĝonta proceson de du grandsinjoroj. Ambaŭ staris antaŭ ŝtupoj de la trono kaj ege kverelis, kiu pravas. Kiam la kverelo kulminis, venis Jurka, trenmetis la kaptitan muson kaj fiere atendis laŭdon. La unua sinjoro tute ne atentis ĝin, dume la alia rapide kliniĝis kaj Jurkan karesis. "Ha," tuj diris al si la reĝo, "tiu homo estas justa, ĉar li rekonas ĉies meriton." Kaj jen, poste montriĝis, ke li pravis.

Kaj la reĝo havis en la palaco du hundojn, unu nomiĝis Bafo kaj la alia Bafeno. Kiam unuafoje ili ekvidis Jurkan dormeti sur sojlo, ili ekrigardis sin, kvazaŭ volante diri: "Aŭskultu, kolego, ĉi tiu ne estas niulo." Kaj kvazaŭ interkonsente ili kuregis kontraŭ la povran Jurka. La katino nur retiriĝis al muro kaj hirtigis la voston tiel, ke ĝi estis dika kiel balailego. Se Bafo kaj Bafeno estus pli saĝaj, ili scius, kion la katino intencas, kiam tiom ĝi hirtigas la voston; sed ĉar ili estis malsaĝaj, ili volis ĝin unue alflari. Unue Bafo, sed apenaŭ ĝi nur alflaris, jam ĝi ricevis tian sur la nazon, ke ĝi ekkvivitis, mallevis la voston kaj fuĝis, ke ankoraŭ la tutan horon ĝi ne povis ekhalti kaj poste ankoraŭ du tagojn tremis pro ektimo.

Kiam Bafeno tion vidis, iom ĝi embarasiĝis, sed opiniis devi ŝajnigi heroon. "Atendu, bastardo," ĝi diras al Jurka, "kun mi nenion komencu, mi scias boji tiel, ke ankaŭ la luno sur la ĉielo min timas." Kaj por pruvi tion, tiel forte ĝi ekbojis, ke mejlon ĉirkaŭe krevis tabuletoj en ĉiuj fenestroj.

Sed Jurka eĉ ne iom palpebrumis, kaj kiam Bafeno finbojis, ĝi diris: "Nu, iom krii ci scias, sed kiam mi eksiblas, eĉ en serpento frostiĝas la sango pro timo." Kaj ĝi eksiblis tiom terure, ke sur Bafeno hirtiĝis pro timo ĉiu haro.

Kiam iom ĝi rekonsciiĝis, ĝi komencis denove: "Nu jes, la siblado ankoraŭ ne estas heroaĵo; sed rigardu, kiel mi scias kuri!" Kaj antaŭ ol la katino ekatendis, ĝi ĉirkaŭkuris la tutan palacon tiel rapide, ke la kapo de la palaco mem vertiĝis.

Jurka ege miris pri tio, sed ŝajnigis, kvazaŭ nenio okazus. "Nu," ĝi diris, "almenaŭ mi scias, kiel ci kuros antaŭ mi; sed se irus kontraŭ mi iu centmiloble pli forta ol ci, mi eskapus antaŭ li tiel." Kaj per tri saltoj ĝi estis supre en arbosupro - tiel alte, ke Bafeno havis el tio egan kapturniĝon.

Kiam denove ĝi rekonsciiĝis, ĝi diris: "Sciu, serioza hundo ne grimpas sur arbojn; sed se ci volas scii, kion mi kapablas, atentu: mi flaras, flaras, ke reĝino en la najbara regno bakas por tagmanĝo kolombidojn, kaj ni havos morgaŭ tagmeze rostitan anseron. " La katino ankaŭ sekrete flaris, sed nenion sentis; treege ĝi ekmiris, kian egan flarsenton havas la hundo, sed nenion vidigis sur si. "Nu." ĝi diris, "nenio kompare al mia aŭdosento; ekzemple mi aŭdas, ke ĵus nun teren falis kudrilo de nia reĝino kaj en la najbara regno post kvaronhoro oni sonorigos tagmezon. " Super tio denove miregis Bafeno, sed por ne subiĝi tiel facile, ĝi diris: "Nu, sciu do: ni ne plu bojos kontraŭ ni. Ne timu min kaj descendu. " "Mi," diris Jurka post tio, "memkompreneble mi ne timas cin. Sed sciu! Ne timu min kaj grimpu al mi sur la arbon. " "Mi," diras Bafeno, "tuj mi rampus supren; sed unue ci devas por pruvi amikecon, tiel vostumi, kiel ni hundoj tion faras." Ĉe tio ĝi komencis vostumi tiel rapide, ke ĝi nur siblis.

Jurka tion provas, provas, sed ne sukcesas; nu memkomprene, tion ja disinjoro instruis nur al la hundoj! Sed por ne kompromiti sin pro timemo, ĝi descendis desur la arbo kaj iris al Bafeno. "Ni katoj," ĝi diras, "kiam ni intencas nenion malbonan, tiel ni ronronas. Tion ci povus iom provi pro amikeco al mi. " Bafeno do provis iomete ronroni, sed kiel nur! eliĝis tia grumblo, ke ĝi mem ekhontis. "Venu," ĝi rapidis diri, "prefere ni iros antaŭ la pordegon boji je homoj; hometo, kia ega farso ĝi estas! " "Mi opinias," oponis Jurka modeste, "ke tion mi ne kapablus bone; sed se ci havas nenion kontraŭ tio, ni iru sidiĝi sur tegmento-randon kaj rigardi ĉion ege de supre. " "Pardonu," diris Bafeno embarasite, "sed se mi estas alte, mi havas kapturnon. Plej bone estus, se ni irus kune ĉasi leporojn. " "Leporojn," diris la katino, "mi ne scius ĉasi; mi ne havas, knabo, tiajn krurojn. Sed se ci irus kun mi, mi montrus al ci arbon, kie ni povus kune kaptadi birdojn. " Bafeno tristiĝis. "Sciu, Jurka," ĝi diras fine, "tiel kune ĝi ne eblus. Sciu! mi restos hundo en arbaro kaj strato, kaj ci restos katino sur arboj kaj tegmento. Sed ĉi tie en la palaco kaj sur la korto kaj en la ĝardeno ni ne estos hundo kaj kato, sed du amikoj. " Tiel ankaŭ okazis, kaj ambaŭ tiel kutimiĝis je si, ke ili alproprigis al si ankaŭ siajn manierojn. Tiel Jurka ellernis postkuri la princidinon kiel hundo, kaj Bafeno vidinte, ke la katino portadas al la piedoj de la reĝo ĉasitajn musojn, triumfe portadis al li antaŭ la tronon ostojn, kiujn ĝi elrastis el balaaĵejo aŭ surstrate. Por tio ĝi ne estis tiel laŭdata, kiel la katino por la musoj.

Foje estis profunda nokto kaj Bafeno dormis en sia budo; sciu, infanoj, ke la reĝa hundo havas budon el cedra ligno aŭ mahagono. Ĵus ĝi sonĝis vidi leporon kaj ĝi kuregis post ĝin tiel, ke ankaŭ dum la sonĝo ĝiaj kruraĉoj skuiĝis, kiam ĝi eksentis sur la muzelo leĝeran frapeton. "Ha," ĝi abrupte vekiĝis, "ha, kio okazas? " "Ĉit," flustris la konata voĉo, "silentu iom." Bafeno ekkonis Jurkan; ĝi estis pli nigra ol la nokto, nur ĝiaj verdaj okuloj saĝe kaj ekscite brilis. "Mi sidas sur tegmento," flustre rakontis Jurka, "kaj meditas pri io ajn, kiel jam estas mia kutimo; kaj jen, ja ci scias mian aŭdosenton, mi aŭdas ies paŝojn malproksime, malproksime de ĉi tie en la reĝa ĝardeno. " "Ha," ekkriis Bafeno. "Silentu," eksiblis Jurka. "Vetu, Bafeno, ke li estas ŝtelisto. Ĉu vi scias? Ni iros lin kapti. " "Hu," ekbojis la hundo fervorege, "jam mi kuras." Ili leviĝis kaj kune iris en la ĝardenon.

Estis nigrenigra nokto. Bafeno volis kuri antaŭen, sed en la mallumo ĝi ege eraris kaj stumblis ĉiupaŝe. "Jurka," ĝi flustris angore. "Jurka, mi ne vidas eĉ je paŝdistanco! " "Mi," diris Jurka, "mi vidas nokte same kiel tage. Mi iros antaŭe kaj ci sekvu min laŭ flaro." Tion ankaŭ ili faris.

"Ho," ekdiris Bafeno subite, "mi flaras ies spurojn." Kun la muzelo ĝis ĉe la tero ĝi kuregis laŭ la spuro, kvazaŭ ĝi vidus plej klare. Jurka post ĝin. "Ĉit," ĝi ekflustris post tempeto, "jam mi vidas lin. Li estas ĝuste antaŭ ci. " "Ha," ekkriis Bafeno fortvoĉe, "hrrrr, hrrrr, kontrrrraŭ lin! Ha, ha, ulo, ha frripono, ha fiulo, ha ci nenifarrrrulo! Strrrangolu lin, sufoku lin, bategu lin, frrrapegu lin, rrrefaldu manikojn je li kaj ŝirrru lin. Ha, ha, ha! " Kiam la ŝtelisto tion aŭdis, li terure ektimis kaj fuĝis. Bafeno tuj post lin, mordis liajn surojn, disŝiris krurumojn, saltis sub liajn krurojn kaj faligis lin, kaj ankoraŭ ekmordis lian orelon. La ŝtelisto apenaŭ povis leviĝi kaj pro timo surrampis arbon. Sed nun estis vico de Jurka: ĝi rampis post lin, saltis sur lian nukon kaj ungis, mordis, gratis, hakis kiel ĝi povis. "Pff," ĝi bavis dume kaj siblis, "mi sssapumos cin, sssenvivigos cin, bassstonos cin, dissskarnos cin je ssssplitoj. " "Ha," blekis malsupre Bafeno, "sufoku lin, bategu lin, murdu lin, faligu lin, ĵetu lin al mi, mortigu lin, frapegu lin, katenu lin, mordu lin, ne lasu lin! " "Mi kapitulacas," ekkriis la ŝtelisto en mortangoro kaj falis desur la arbo kiel sako, ekgenuis, levis la manojn al la ĉielo kaj petis: "Ne mortigu min, mi petas, ja mi kapitulacas. Konduku min, pro dio, kien vi volas! " Do tiel ili ekiris revene: unue Jurka kun la vosto levita kiel sabro, poste la ŝtelisto kun la levitaj manoj, kaj fine Bafeno. Dumvoje renkontis ilin gardistoj kun lanternoj, ĉar la bruo vekis ilin, kaj aliĝis al la procesio. Tiel alkondukis Jurka kaj Bafeno kun granda pompo la ŝteliston en la kastelon. Mem la reĝo kaj reĝino vekiĝis kaj rigardis tion tra fenestro, nur la princidino dormis kaj preterdormis ĉion ĉi, kaj ŝi preterdormus eble ankaŭ matenmanĝon, se Jurka, kiel ĉiumatene, ne estus veninta ĝuripozi en ŝiaj kusenoj kun mieno tiel rava, kvazaŭ nokte tute nenio okazus.

Ankoraŭ plurajn aferojn sciis Jurka, sed la fabelo ne havus finon. Tial nur koncize mi diras, ke iam ĝi kaptadis per piedeto fiŝojn en rivereto, ŝate manĝis kukum-salaton, kaptadis birdojn, kvankam tio estis al ĝi malpermesite, kaj dume mienis senkulpe kiel anĝelo kaj sciis ludi tiel bele, ke tion oni rigardus la tutan tagon. Kiu volus scii pri Jurka ankoraŭ pli, tiu rigardu kun la amo kiun ajn katon; ĉiu havas en si parton de Jurka kaj ĉiu scias mil belajn kaj gajajn petolaĵojn kaj kaŝas ilin antaŭ neniu, kiu ne turmentas ĝin.