×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, "Cent jaroj da soleco" - 50 jaroj da sukceso

Literatura produktado enhavas kuriozan trajton: milionoj da libroj estis verkitaj dum jarcentoj, la plej multaj falis en pli aŭ malpli rapidan forgeson, dum aliaj (relative malmultaj) restas kiel neforgesebla trezoro de la homaro. Al ĉi tiuj, novaj generacioj revenas kaj revenas, jarojn sinsekve. Ili ne mortas, male ili fariĝas pli kaj pli vivaj. Ili fariĝas klasikaj libroj. Oni diras, ke al ĉi tiu lasta tipo de libroj apartenas tiaj, en kiuj oni ĉiam trovas ion novan, dum relegado. Jen estas la revo de ĉiu verkisto.

En ĉi tiu jaro 2017 oni celebras la 50-an jubileon de moderna klasika libro: “Cent Jaroj da Soleco” de la kolombiano Gabriel Garcia Márquez. En Kolombio, unualoke en Cartagena, urbo, kiun oni konsideras “la urbo de la aŭtoro”, oni kunvokis la popolon al publika, komuna legado de la verko. Oni legis en diversaj lingvoj, kaj la celebrado inkluzivas multajn kultureventojn dum la tuta jaro 2017. Oni apenaŭ povus elpensi pli indan omaĝon. Meritoplene!

La romano estas pinta reprezentanto de nova tendenco en la monda literaturo, al kiu fervore aliĝis latinamerikaj aŭtoroj – la tiel nomata “fantasta realismo”. La historio okazas en urbo Macondo kaj inkluzivas sinsekvon da generacioj de familio Buendia, kun tre kuriozaj homfiguroj kaj epizodoj. Fantazio atingas mirindajn nivelojn, sub aspekto de realaj okazaĵoj. Simple neforgesebla. Multaj kritikistoj asertas, ke ĝi estas la plej grava verko en hispanlingva literaturo, post Don Kiĥoto. Garcia Márquez naskiĝis en urbeto Aracataca, en la jaro 1927, kaj mortis en 2014. Li studis juron sed diplomiĝis kiel ĵurnalisto. Kiam li estis juna, li ricevis fortan influon de verkoj de Franz Kafka. Liaj multaj libroj eldoniĝis je milionoj da ekzempleroj, en dekoj da lingvoj. Ankaŭ filmoj ili fariĝis. En 1982 li gajnis Nobel-premion pri literaturo.

En Esperanto, la majstroverko de Garcia Márquez publikiĝis en la jaro 1992, pere de eldonejo Fonto. Eldonejo Mondial republikigis ĝin. La tradukinto estis Fernando de Diego kaj multaj kritikistoj konsideras la tradukon “majstra”. Jen mi lasas al vi amikan konsilon: se vi ne legis, legu; se vi jam legis, relegu! Vi ne pentos.