×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Bona ideo: Kluboj de legado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paῠlo Sergio Viana el Brazilo En Brazilo, la loĝantaro ankoraῠ ne kutimas regule legi librojn, ĝenerale. Relative malmultaj homoj legas pli ol unu, du librojn en ĉiu jaro. Tamen, la kvanto da legemuloj malrapide kreskadas, dum la lastaj jaroj. La partopreno de grandaj homamasoj, okaze de internaciaj librofoiroj, en grandaj urboj, atingas la ciferojn de pluraj centmiloj.

Dum la lastaj jaroj okazis alia ĝojiga fenomeno, kiun la gazetaro kaj interretaj informiloj diskonigas: plimultiĝas tra la lando la tiel nomataj “librokluboj”, aῠ “kluboj de legado”. Ili estas neformalaj rondoj, kiuj regule kunsidas en publikaj lokoj (aῠ hejme) por diskuti pri libroj. Tion ili faras en bibliotekoj, kafejoj, kulturcentroj aῠ komunumaj amuzejoj. Ĝenerale, la partoprenantoj interkonsentas legi certan verkon en ĉiu monato. Dum la kunsido, ili interŝanĝas siajn impresojn pri la rakonto (se temas pri fikciaĵo), pri ĝia stilo, pri psikologiaj kaj sociaj implikoj, pri la pensoj kaj sentoj dum la legado. Fine, oni proponas ĉi tiun demandon: “Ĉu vi rekomendus ĉi tiun libron al amiko?”. Plej multenombre partoprenas virinoj, kaj la klubanoj unuanime asertas, ke tiu sperto estas agrabla kaj mense riĉiga. Krom la “sindevigo” legi bonan libron, oni havas la okazon amikiĝi kaj interŝanĝi malsamajn manierojn rigardi la mondon. Tiu fenomeno estas tiel signifoplena, ke eldonejoj en Brazilo komencas apogi klubojn de legado. Ili disponigas librojn al grupoj kaj institucioj kontraῠ favoraj prezoj, kaj informas per interreto pri ilia funkciado. Fakte, kvankam la kluboj estas neformalaj, ili devas esti bone organizitaj, se oni deziras longan daῠron kaj fidelan partoprenantaron. Unu aῠ du homoj devas “estri” la kalendaron pri kunsidoj, la tempon por ĉiu kunsido, la voĉdonadon por elekti la legotajn librojn, la prizorgadon pri la loko, kie oni kunsidas ... kaj eĉ biskvitojn kaj teon, eventuale. Gravas ankaῠ memorigi la partoprenantojn per retmesaĝo, du-tri tagojn antaῠ ĉiu kunsido. Jen estas interesa, spontana iniciato de privataj homoj, kiu fariĝas pli kaj pli ofta. Supozeble, ĝi povus esti inspira ankaῠ por ni, Esperantistoj. En ĉiu urbo tra la mondo, kie troviĝas grupeto da Esperantoparolantoj, tie oni povus kunmeti similan klubeton. Ankaῠ per interreto homoj povas regule konektiĝi por komenti pri legitaj verkoj en organizita maniero. Klereco kaj regado de la lingvo certe kreskus, kaj same la libroproduktado. Niaj eldonistoj nepre celebrus. Ĉu utopio?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paῠlo Sergio Viana el Brazilo

En Brazilo, la loĝantaro ankoraῠ ne kutimas regule legi librojn, ĝenerale. Relative malmultaj homoj legas pli ol unu, du librojn en ĉiu jaro. Tamen, la kvanto da legemuloj malrapide kreskadas, dum la lastaj jaroj. La partopreno de grandaj homamasoj, okaze de internaciaj librofoiroj, en grandaj urboj, atingas la ciferojn de pluraj centmiloj.