×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Bela feliso en Ameriko

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paῠlo Sergio Viana el Brazilo Antaŭ kelkaj semajnoj publikiĝis en Brazilo faka libro pri la plej impona feliso en Ameriko: la tiel nomata makul-jaguaro. La libron produktis grupo de biologiisto, ĵurnalisto kaj fotografiisto, kiuj partoprenas Instituton pri Esplorado kaj Konservado de Karnovoraj Mamuloj. Ĝi celas unuavice konsciigi la publikon pri la graveco de tiu bela besto, kaj pri la danĝeroj, kiuj minacas ĝin.

La makul-jaguaro (Pantera onca) estas la tria plej granda feliso en la mondo, kaj certe unu el la plej belaj bestoj. Ĝi estas tipe sudamerika besto kaj grava elemento en la mitologio kaj fantazio de amerikaj popoloj. Ĝi povas atingi longecon de pli ol 2 metroj kaj pezon de pli ol 130 kilogramoj, kaj nur leono kaj tigro estas pli grandaj en tiu genro. Tamen, ĝia mordo estas la plej potenca. Ĝi vivas prefere proksime al riveroj (ĝi estas naĝema besto) kaj bezonas vastajn arbaroareojn, kie ĝi povas ĉasi aligatorojn, sovaĝporkojn, simiojn, cervojn, fiŝojn kaj aliajn bestojn. Kvankam oni povas konsideri ĝin katego, ĝi ne miaŭas, sed timige blekas. Ĝi vivas proksimume 10-20 jarojn. Ĝia koloro estas brunflava, kun tipaj nigraj makuloj, simile kiel iuj aziaj panteroj. En la sama specio ekzistas ankaŭ individuoj kun tute nigra felo. Ĝi reprezentas gravan eron en la ĉeno de ekologia ekvilibro en la arbaroj. Lastatempe, tiaj bestoj atakas bovinojn kaj bovidojn en brazilaj bienoj. Tio incitas homojn ĉasi kaj mortigi ilin. Evidente, tiu nenormala konduto, flanke de la jaguaroj, signifas malekvilibron en ilia vivmedio. Arbaroj detruiĝas, kaj la bezonataj areoj por ilia vivo reduktiĝas. Krome, malpurigado de riveroj aldonas plian kruelan limigon al ilia vivo. Rezultas malpliiĝo en la kvanto de tiuj esence gravaj bestoj en la amerikaj arbaroj. Oni kalkulis, ke en la Atlantika Arbaro, en Brazilo, troviĝas apenaŭ 300 individuoj; en la nordorienta brazila savano, eble 200, kaj en Amazonio la kvanto estas duba. Ĉiu makul-jaguaro bezonas multajn kvadratajn kilometrojn da arbaro por sia natura vivo. Aliflanke, ĝia estingiĝo kaŭzas pligrandiĝon de la kvanto da aliaj bestoj, kiuj siavice povas invadi homajn plantejojn kaj eĉ detrui la naturan vegetaĵaron. Kiel oni scias, la naturo enhavas delikatan ekvilibron inter la specioj, en certa medio. Kion fari? Biologoj planas per la nova libro konsciigi kaj motivigi homojn protekti la jaguarojn. Anstataŭ ĉasi ilin, oni devas konservi la arbarojn kaj la bestojn. Bona maniero aligi homojn al tiu movado estas konstrui rimedojn por ekologia turismo, kiu instruu la homojn pri la graveco respekti la naturan medion.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paῠlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ kelkaj semajnoj publikiĝis en Brazilo faka libro pri la plej impona feliso en Ameriko: la tiel nomata makul-jaguaro. La libron produktis grupo de biologiisto, ĵurnalisto kaj fotografiisto, kiuj partoprenas Instituton pri Esplorado kaj Konservado de Karnovoraj Mamuloj. Ĝi celas unuavice konsciigi la publikon pri la graveco de tiu bela besto, kaj pri la danĝeroj, kiuj minacas ĝin.