×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Aŭditaj vortoj formas la cerbon

Aŭditaj vortoj formas la cerbon

La unuaj tri jaroj en la vivo de infano estas aparte gravaj por ties evoluo. Kiel tio kion oni diras al ili efikas en diversaj kampoj, tion esploras sciencistoj kaj ili konkludas: Parolu pli kun infanoj!

En bunta jaketo kaŝiĝas eta sonregistrilo. Ĝi estas vortonombrilo. Pli ol 2400 infanoj en la orientusona marborda urbo Providenco ĝis nun ricevis tian jaketon. Tiel registriĝis ĉiam denove ĉiuj vortoj kiujn la infanoj estis aŭdintaj dum la tuta tago. Minimume 15.000 vortojn, sed plej bone ĉirkaŭ 21.000 vortojn aŭdu laŭ la sciencistoj infanoj sub tri-jaraj ĉiutage por ke ilia cerbo povu plej bone disvolviĝi. Sed en Providenco kelkaj el la registriloj estis montrintaj je la fino de la tago precipe en sufiĉe malriĉaj familioj malpli ol 6000 vortojn, diras sciencistino.

Ŝi estas mem patrino de eta filo, instruistino, kaj de kelkaj jaroj ŝi gvidas la programon "Providenco parolas" kiu funkcias ekde la jaro 2014. Tiu programo helpu al la infanoj de tiu urbo aŭdi kaj paroli pli por tiel povi pli bone disvolviĝi. Fine de la jaro laŭcele partoprenu ĉirkaŭ 2500 infanoj.

Helpe de la specialaj registriloj kiuj povas nombri vortojn kaj eĉ parolturnojn, la progreso de la infanoj ĉiam denove estas registrata. Ĉe endomaj vizitoj, en ludgrupoj aŭ en partoprenantaj infanvartejoj la procezo estas priparolata kaj analizata. Por progresoj oni atribuas stelojn. "Ĉe pli ol du trionoj de la familioj la nombro de paroladoj signife plialtiĝis", diras la estrino de la programo. En la jaro 2017 la paroladoj plialtiĝis je ĉirkaŭ 74 procentoj. "Ni vidis vere bonegajn progresojn", ŝi diras.

La programo memkompreneble celas unuavice al la infanoj - sed ĝi helpas ankaŭ ofte al la gepatroj. "Nia laboro komenciĝas ofte per tio ke ni unue rekonas kiel malfacile estas, esti gepatroj", diras la estrino. "Ĉiuj venas al ni ĉar ili deziras la plej bonon por sia infano, sed pli poste la gepatroj ofte diras al ni kiom la programo alportis al ili mem". Ankaŭ kelkaj bone instruitaj prizorgantinoj de infanoj nur per la registriloj rimarkis ke ili entute nur parolis sufiĉe malmulte.

La registriloj elfiltras ĉion kio devenas de la televidilo aŭ de aliaj ciferecaj aparatoj. "Ĉar ni ankaŭ rimarkis ke ekde kiam la televidilo estas enŝaltita, okazas malpli da parolado. " Pli ol kelkaj horoj da telespektado ĉiutage povas ĉe etaj infanoj ankaŭ konduki al malpli da taŭgeco por la lernejo, precipe ĉe infanoj el sufiĉe malriĉaj familioj. Studaĵo el la universitato de Novjorko montris ke ju pli infanoj spektis televidon, precipe se tio estis pli ol dum du horoj en tago, des pli malbonaj estis iliaj scipovoj de matematiko kaj ilia kogna sinregado. Ju malpli la gepatroj vivenspezis, des pli signifaj fariĝis la negativaj efikoj.

La vorto-programo el Providenco estos plivastigata. Ĝis la somero de la jaro 2018 oni volas partoprenigi 500 novajn familiojn kaj baldaŭ la programo ankaŭ funkciu en aliaj urboj. "Ekzistas grandega intereso", diras la estrino de la programo.

En Usono disvastiĝas alia simila programo en kiu oni volas atentigi kuracistojn, flegistinojn kaj gepatrojn kiom gravas paroli jam kun tre etaj beboj. Flegistino parolu jam rekte post la naskiĝo kun la bebo. Ili ekzemple kantu jam tuj "Ĉion bonan al vi" kaj tiel montru al la bebo ke tio estas tute normala konduto.

Aŭditaj vortoj formas la cerbon

La unuaj tri jaroj en la vivo de infano estas aparte gravaj por ties evoluo. Kiel tio kion oni diras al ili efikas en diversaj kampoj, tion esploras sciencistoj kaj ili konkludas: Parolu pli kun infanoj!

En bunta jaketo kaŝiĝas eta sonregistrilo. Ĝi estas vortonombrilo. Pli ol 2400 infanoj en la orientusona marborda urbo Providenco ĝis nun ricevis tian jaketon. Tiel registriĝis ĉiam denove ĉiuj vortoj kiujn la infanoj estis aŭdintaj dum la tuta tago. Minimume 15.000 vortojn, sed plej bone ĉirkaŭ 21.000 vortojn aŭdu laŭ la sciencistoj infanoj sub tri-jaraj ĉiutage por ke ilia cerbo povu plej bone disvolviĝi. Sed en Providenco kelkaj el la registriloj estis montrintaj je la fino de la tago precipe en sufiĉe malriĉaj familioj malpli ol 6000 vortojn, diras sciencistino.

Ŝi estas mem patrino de eta filo, instruistino, kaj de kelkaj jaroj ŝi gvidas la programon "Providenco parolas" kiu funkcias ekde la jaro 2014. Tiu programo helpu al la infanoj de tiu urbo aŭdi kaj paroli pli por tiel povi pli bone disvolviĝi. Fine de la jaro laŭcele partoprenu ĉirkaŭ 2500 infanoj. Até o final do ano, cerca de 2.500 crianças devem participar.

Helpe de la specialaj registriloj kiuj povas nombri vortojn kaj eĉ parolturnojn, la progreso de la infanoj ĉiam denove estas registrata. Ĉe endomaj vizitoj, en ludgrupoj aŭ en partoprenantaj infanvartejoj la procezo estas priparolata kaj analizata. Nas visitas domiciliares, nas creches ou nas creches participantes, o processo é discutido e analisado. Por progresoj oni atribuas stelojn. "Ĉe pli ol du trionoj de la familioj la nombro de paroladoj signife plialtiĝis", diras la estrino de la programo. "Em mais de dois terços das famílias, o número de discursos aumentou significativamente", diz a responsável pelo programa. En la jaro 2017 la paroladoj plialtiĝis je ĉirkaŭ 74 procentoj. "Ni vidis vere bonegajn progresojn", ŝi diras.