×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Aŭdi la propran voĉon

Aŭdi la propran voĉon

Se ni aŭdas nian propran voĉon de sonregistraĵo ĝi sonas kvazaŭ ĝi estus fremda. Kial ekestas tiu impreso?

La sono eniras la orelon de ekstere kaj de interne. Tial ni neniam perceptas nin mem tiel kiel ni sonas por aliaj homoj aŭ de sonportiloj.

Ni ofte teruriĝas se ni aŭdas nian propran voĉon de registraĵo. "Tio do ne estas mi", oni diras. Fakte ni aŭdas nin mem alimaniere ol homoj ĉirkaŭ ni. La ŝlosilo al la sekreto estas ke la akustika vojo de la sonondoj al la orelo ne estas la sama kiel al la propra orelo.

La sono nome serĉas du vojojn al la propra aŭdorgano: Tien ĝi ne nur kuras ekstere sed ankaŭ interne. Korpo kaj ostoj kondukas sonon kaj tiu sono per tio estas alimaniere filtrata. Kelkaj frekvencoj plifortiĝas, altaj frekvencoj iom malfortiĝas. La rezulto kunmiksiĝas kun la akustika sono kiun la buŝo produktas. Per tio la perceptata sono fariĝas iom alia.

Oni do neniam aŭdas sin tiel kiel tio sonas por aliaj homoj, por kiuj do registraĵo de nia voĉo apenaŭ prezentas surprizon. Eĉ se la kvalito de mikrofono kaj laŭtparolilo ludas rolon, ili apenaŭ perceptas diferencon al la sono en la rekta komunikado.

Entute la informo kiu atingas la internan orelon pere de la korpa sono tamen estas signife malpli laŭta ol akustika informo kiu disvastiĝas tra la aero. Necesus amplifi la sonon kiu alvenas tra la ostoj je 50 decibeloj por povi percepti ĝin kiel same laŭta kiel la traaeran sonon.

Trakorpa sono krome funkcias pli komplike ol la traaera sono. Ĉu ekzemple ni eldiras la vokalon a aŭ la vokalon o, tio dependas nur de la buŝo. La buŝo produktas ankaŭ direktan efikon. Simile al funelo ĝi koncentras la soninformojn antaŭen. Ĉu persono staras vidalvide, flanke aŭ malantaŭe de ni, tio same influas kiel la persono perceptas nian voĉon. Kie troviĝas en la ejo sendantoj kaj ricevantoj de sono, do buŝo kaj oreloj, tio estas decida.

Por registri la propran voĉon cele al prezento en retradio tamen la sono prenu laŭeble mallongan kaj rektan vojon de la buŝo al la mikrofono. Do ĝi ne trairu ekzemple ĉambron kaj revenu, ĉar tio kaŭzus interferojn kiuj negative influus la klarecon de la voĉo. Mi solvas tiun problemon tiel, ke mi starigas malantaŭ la mikrofono kartonon aŭ mapon kiu ŝirmas la sonon malantaŭe kaj flanke de la mikrofono. Samtempe la buŝo alproksimiĝas dum parolado al la mikrofono nur ĝis distanco de proksimume dek centimetroj por eviti ĝenan bruon pro spirado.

Mi rekomendas al geaŭskultantoj iom eksperimenti pri la registrado de la propra voĉo. Aŭskultu dum la parolado vian propran voĉon per kapaŭskultiloj por percepti vian voĉon tiel kiel ĝin perceptus aliaj homoj. Eble tiam tio instigos vin realigi sonregistraĵojn de kompletaj tekstoj, precipe se temas pri tekstoj en nia kara lingvo Esperanto.