×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Artefarita imuneco

Vakcino estas nenatura enkonduko en la organismon de substanco, kiu povas esti iu malfortigita bakterio, viruso (aŭ nur parto de ili) nomata antigeno, cele krei artefaritan imunecon. Tiu ĉi imuneco ekestas dank' al tio, ke la imunsitemo de tia organismo mobiliziĝas kaj komencas elkrei antikorpojn, rezulte de kio en la organismo postrestas la memorkapablo pri la kontakto kun koncerna antigeno. Lige kun tio, kiam en estonteco vakcinita persono kontaktiĝos kun la vera minaco flanke de la koncerna, reala bakterio aŭ viruso de malsano, ties organismo estas pretigita al sindefendo kaj dank' al tiamaniere artefarita imuneco oni evitas diversajn danĝerajn infektojn. Vakcinoj havas siajn radikojn en la antikva ĉina popola medicino, kaj la unuaj vakcinoj kontraŭ variolo aperis jam 200 jarojn antaŭ Kristo. Variolo povis dum unuopa epidemio mortigi tiutempe milojn da homoj. Tiutempuloj verŝajne rimarkis, ke la kontakto de sana persono kun la likvo organa de la infektito povas doni estonte la imunecon kontraŭ tiu malsano. Tiucele oni faris etajn vundojn sur la korpo de sanulo kaj priŝutis tian lokon per „pulvoro” el krustoj de malsanulo. Nuntempe farmacifirmaoj produktas jam verŝajne centojn da vakcinoj kaj kombinaĵoj. Laŭ la pola kaj monda spertoj ju pli multe da vakcinoj oni aplikas des pli multe da komplikaĵoj postvakcinaj kaj eĉ kazoj de morto ĉe beboj.

En Usono ekzistas devo vakcini ĉiun infanon antaŭ la 2-a vivojaro kontraŭ 36 malsanoj, kaj samtempe en tiu lando okazas la plej granda kvanto da postvakcinaj komplikaĵoj, granda kvanto da mortoj ligitaj kun la vakcinado kaj la plej granda mortokvanto de beboj superanta 7 je 1000 sanaj naskiĝoj. Tia situacio povas okazi pro la troŝarĝo per vakcinoj. Imagu, ke tia bebo dum 24 monatoj ricevas 36 vakcinojn!!! Simila mortokvanto estas en Pollando sed ĉe 24 devigaj vakcinoj samperiode.

Neniu konas la verajn konsekvencojn de tiom granda nombro da vakcinkombinaĵoj. Pro tio sub la influo de la gepartoj de la vakcinitaj infanoj, kiuj havis komplikaĵojn, la Usona Kongreso devigis la organizaĵon nomatan Centro pri Kontrolo de Infektaj Malsanoj publikigi liston de gravaj postvakcinaj komplikaĵoj. Oni kalkulas, ke dum 18 jaroj en Usono povis morti pro tio 6000 beboj, sed povas esti, ke eĉ 60000. Vakcinoj povas kaŭzi problemojn neŭrologiajn, disvolvajn (kiel aŭtismo kaj mensa nesufiĉo), aŭtoimunajn malsanojn (kiel alergio, artrito kaj diabeto), kanceron kaj malbonfarton de la ĉefaj organoj de la korpo. Ne ĉiu vakcino estas danĝera por ĉiu, tamen ĉefe ĉe la homoj, kies imunsistemo estas tro aktiva aŭ kiuj posedas malfortan kapablon pri mempurigado, povas okazi atako de organismo kontraŭ propraj organoj (inkluzive la cerbon, kiu ĉe beboj intense disvolviĝas). Atentu, pro tiaj vakcinaldonaĵoj kiel hidrargo (la kunmetaĵo konata kiel „thimerosal”) okazas ofte venenigo. La veneno per la sango translokiĝas al aliaj organoj, kie ĝi povas restadi dum monatoj kaj pli longe. Plej danĝera vivperiodo ĉe la homo se temas pri vakcinoj, estas la unuaj 6 semajnoj.

Pli prudentaj vakcinkalendaroj aplikas skandinaviaj landoj, kie la unua vakcinado okazas nur en la 5-a monato de la vivo. Ĝenerale en la okcidenta Eŭropo ekzistas la devo pri malpli multe da devigaj vakcinoj, kaj en tiuj landoj oni observas multe malpli grandan nombron da komplikaĵoj, de kio sekvas, ke la sistemoj estas multe pli sekuraj. Pro la menciitaj kaŭzoj, junaj gepatroj, bone pripensu precipe la elekton de nedeviga vakcinado, ĉar la prezo de tio povas esti multe pli granda ol la prezo de vakcino mem.

La sonartikolo ekestis surbaze de la eldiro de profesorino dr-o docentrajtigito Maria Dorota Majewska (https://www.youtube.com/watch?v=qhO8Yx-3iJA), biokemikisto, mikrobiologo, dum pli ol 25 jaroj laboranta en Usono i.a. en la Harvard-Universitato kaj la Nacia San-Instituto. Nuntempe ŝi laboras en la Instituto pri Psikiatrio kaj Neŭrologio, kie oni esploras potencialajn ligojn inter kelkaj vakcinoj (kun hidrargo!) kaj aŭtismo.

Vakcino estas nenatura enkonduko en la organismon de substanco, kiu povas esti iu malfortigita bakterio, viruso (aŭ nur parto de ili) nomata antigeno, cele krei artefaritan imunecon. Tiu ĉi imuneco ekestas dank' al tio, ke la imunsitemo de tia organismo mobiliziĝas kaj komencas elkrei antikorpojn, rezulte de kio en la organismo postrestas la memorkapablo pri la kontakto kun koncerna antigeno. Lige kun tio, kiam en estonteco vakcinita persono kontaktiĝos kun la vera minaco flanke de la koncerna, reala bakterio aŭ viruso de malsano, ties organismo estas pretigita al sindefendo kaj dank' al tiamaniere artefarita imuneco oni evitas diversajn danĝerajn infektojn.

Vakcinoj havas siajn radikojn en la antikva ĉina popola medicino, kaj la unuaj vakcinoj kontraŭ variolo aperis jam 200 jarojn antaŭ Kristo. Variolo povis dum unuopa epidemio mortigi tiutempe milojn da homoj. Tiutempuloj verŝajne rimarkis, ke la kontakto de sana persono kun la likvo organa de la infektito povas doni estonte la imunecon kontraŭ tiu malsano. Tiucele oni faris etajn vundojn sur la korpo de sanulo kaj priŝutis tian lokon per „pulvoro” el krustoj de malsanulo. Nuntempe farmacifirmaoj produktas jam verŝajne centojn da vakcinoj kaj kombinaĵoj. Laŭ la pola kaj monda spertoj ju pli multe da vakcinoj oni aplikas des pli multe da komplikaĵoj postvakcinaj kaj eĉ kazoj de morto ĉe beboj.