×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Aplikaĵo mastrumas propran magazenon

Ciferecaj servoj por propraj magazenaj kupeoj nun helpas separi sin de malnovaj posedaĵoj.

De la ŝtrumpo ĝis la kompufono la averaĝa eŭropano de hodiaŭ posedas proksimume 10.000 objektojn. Ĝuste en la Silikona Valo kiu ja alikaze ne nepre estas konata kiel loko de rezigno pri konsumo, nun novkoncepta entrepreno disvolvas kontraŭan koncepton pri tiu moderna manio pri posedaĵoj. Estonte malnovaj posedaĵoj ne plu kolektiĝu en la kelo, sed en modernega magazeno kun granda nombro da kupeoj por la koncernaj posedaĵoj de la klientoj.

Se objekto troviĝas en tia magazeno, ĝi povas esti liverata al la kliento post elvoko helpe de aplikaĵo ene de kelkaj horoj. Se oni ne bezonas objekton oni povas lue disponigi ĝin al aliaj uzantoj kontraŭ mem elektita kotizo. La prizorga entrepreno prenas por si en tiu kazo sufiĉe abundajn 50 procentojn de la luprezo. La aplikaĵo havas valorprijuĝan funkcion, sur cifereca mapo oni povas vidi je kiu distanco de la propra loko troviĝas la dezirata objekto. Ĝis nun la servo estas disponebla nur en Kalifornio, sed se oni fidas pri la merkataj mekanismoj, tiam oni povas supozi ke post kelkaj monatoj troviĝos imitanto ekzemple en Berlino.

Intertempe pli ol 100.000 objektoj troviĝas en la cifereca katalogo de la mastruma entrepreno por la magazenoj. Oni povas trovi tie kvazaŭ ĉion por lupreno. Tenisa batilo kostas 5 dolarojn por tago, elektra gitaro haveblas por 10 dolaroj, tendo por dudek. Do jen ĉiuj aĵoj kiujn oni iam nepre bezonis kaj kiuj nun nur okupas lokon. Oni povas konsideri tiun servon kiel reuzigo de restaĵoj de la abundeca socio. Tio bone kongruas kun la moderna mito pri la "cifereca nomado" kiu sin separas laŭeble de multaj posedaĵoj kaj bezonas por la vivo ne plu multe krom aero, amo kaj rapida interreta konekto. "Ni volas ŝanĝi la koncepton pri posedaĵoj en la mondo", klarigas kunfondinto de la magazenmastruma servo. Do estu aliro portempa anstataŭ propraĵo por ĉiam.

Tio unuflanke estas konsekvenca: Post kiam la "kundivida ekonomio" dum la pasintaj jaroj kondukis al tio, ke homoj disponigis aŭ sian loĝejon, aŭ sian aŭtomobilon aŭ sian laborforton al aliaj, nun oni okupiĝas pri la cetero. Aliflanke tamen la koncepto estas ankaŭ iom laŭvola. Ĉu oni nepre devis trovi pluan negoc-ideon, ĉar ne plu estas tiom da servoj kiuj ankoraŭ ne estas ofertataj en la merkato.

Nome la kvin grandaj entreprenoj de la cifereca mondo ŝajne adoptis negoc-koncepton kiun oni ĝis nun konis nur de ĉinaj fabrikantoj de malaltprezaj produktoj, nome ke oni klonas multpromesan koncepton ene de mallongega tempo. Do ne estus mirinde ke baldaŭ ekzemple Fejsbuko ofertos tiam ludonan servon, se la koncepto de la nova entrepreno el la Silikona Valo estos sukcesa.