×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Antaŭprintempa ekskurso al la Inn-rivero

Post longa frosta fazo kun multaj nebulaj tagoj nun la vintro finfine en Supra Aŭstrio pli kaj pli retiriĝas. En la Alpoj ja estas sufiĉe da neĝo por ebligi la ĝuon de skiado, kaj la turismaj kaj gastigaj entreprenoj estas tre kontentaj pro la elstare bona ski-sezono. Sed por pasigi la vintron sufiĉe agrable, la skiado estas elemento kiu ne povas servi al ĉiuj kaj certe ne dum la tuta tempo.

Multaj homoj volas kaj povas nur simple promeni, ekzemple se temas pri etaj infanoj. Kaj tio certe ne estas alloga dum sensuna vetero kiam la grundoj estas ankoraŭ frostiĝintaj kaj kovritaj de neĝo kaj glacio. Des pli ni ĝojas se finfine reaperas la suno kaj se ĝi varmigas la aeron kaj tiel logas la homojn iri eksteren por kapti la sopiratajn sunradiojn.

Kaj tiucele oni serĉas lokojn kie eblas bone promeni, sidi sur benko, trinki kafon sur teraso. Por tio bonege taŭgas vojoj laŭlonge de riveroj. Kaj fakte ĉe ni hejme proksime al nia domo ja estas rivero kie eblas promeni en natura medio. Tamen tiu promenejo ne sufiĉas. Oni volas foje ankaŭ vidi alian pejzaĝon kaj viziti aliajn lokojn por vidi ankaŭ aliajn homojn.

Tial ni entreprenis ekskurson dum sunbrila tago al la rivero Inn. Tiu rivero fontas en Svislando, trafluas Tirolon, poste la sudorienton de Bavario kaj tiam formas la limon al Supra Aŭstrio kaj fine ĝi enbuŝiĝas en la bavara urbo Passau en la Danubon. Ok kilometrojn sude de Passau situas ĉe la Inn-rivero la vilaĝo Wernstein. La rivero tie estas sufiĉe larĝa, el Passau dum somero tien venas ekskursaj boatoj, kaj oni povas sur nova pendanta ponto piede aŭ bicikle transiri la riveron al la bavara flanko kaj tie surgrimpi monteton kie troviĝas impona kastelo el la mezepoko.

Ĝuste tion ni faris pasintan merkredon. Kiam ni alvenis en Wernstein iom antaŭ la 11-a horo la suno brilis kaj jam estis agrabla temperaturo en la aero. Do ni povis ĝui la lokon kaj la promenadon al la kastelo sur la monto. Post la tagmanĝo en apudrivera gastejo ni decidis veturi al Passau por tie promeni same laŭlonge de la rivero Inn kaj por iomete viziti la centron de la urbo.

Dum la promeno en Passau ni malkovris mallarĝan ponton por piedirantoj kaj biciklantoj simila al tiu en Wernstein. Sed tiu ponto en Passau estis malfermita jam en la jaro 1916 kaj estis mastrumata de privata akcia kompanio kiu enkasigis 5 pfenigojn por la transpaso de la ponto. Laŭlonge de la rivero troviĝis multaj homoj, inter ili multaj studentinoj, kiuj sidis sur benkoj kaj lernis. Sur terasoj sidis homoj trinkantaj kafon. La tuta etoso estis vere tre serena. Tie kie la suno atingis la grundon, la neĝo kaj la glacio estis malaperintaj kaj tiel oni antaŭsentis jam la printempon kiu laŭ la meteorologio komenciĝos la 1-an de marto.

Tagoj kiel tiu de la ekskurso estas vere feliĉigaj kaj donas novan vivoĝojon.