×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Ampoezio kaj gramatika genro

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Mi estas sporada, t.e. ne tro konstanta, aprezanto de poezio. Iele trapele mi trafas iun poeton aŭ nur poeziaĵon kaj entuziasmiĝas; sed ne tro longe, ĉar mia pragmatika komputileca naturo emas surterigi min sur pli solidan terenon. Ĝuste antaŭ kelkaj tagoj, en israela ĉiutaga ĵurnalo, mi hazarde malkovris la jenan poeziaĵon, kiun mi amatorece tradukis al Esperanto: Preferinde Sidiĝos ni je bordo de rivero kaj tranĉos mi marĉan kanon el kiu faros ŝalmon por ludi melodiojn al vi fakte ununuran melodion aŭdigos mi kiel kripla birdo tio ŝajnas al mi prefere ol regali vin per aifono aŭ aipodo aŭ aipedo Igis min scivola la tikla apudmeto de lirike bukolika kaj romantika etoso en la unua parto, kun la intence bruska atako al banala konsumismo en la konkludo. Enketinte pri la aŭtoro (Mordeĥai Geldman, 67-jaraĝa, psikologo, verkisto kaj poeto), mi eksciis pri la lastatempa eldono de lia 14-a poezia kolekto titolita "Teorio de unikeco", inkluzivanta ĝuste la supran poeziaĵon, kaj tial mi ĝin aĉetis. Trafoliumante la libreton, mi surpriziĝis trafanta saman ampoeziaĵon aperantan kaj sur la dekstra kaj sur la maldekstra paĝo. Mia unua reago, kaŭze de mia tuja juĝema aliro, estis pensi pri eraro de enpaĝigo. Sed poste mi trovis aliajn kvin tiaspecajn dublajn poeziaĵojn. Post pli zorga legado, mi malkovris, ke en tiuj, unuavide similaj poeziaĵoj, la poeto, je unua persono, sin adresas rekte al dua persono kaj la diferencoj troviĝas en la gramatikaj genroj.

En la hebrea lingvo (kaj en la araba - la alia vivanta semida lingvo), ĉefe dank' al diakritaj signoj por la vokaloj (kiujn oni skribite aldonas nur en poeziaj verkoj kaj en bazlernejaj lernolibroj), oni povas precize indiki, ĉu la alparolanto kaj la alparolato estas viro aŭ virino. Jen ekzemploj de frazo en kvar gramatikaj genroj laŭ la tipoj de interrilatoj ilustritaj en la supra bildo: ESPERANTE : Mi telefone vokas vin HEBREE: A : el viro al virino אֲנִי מְטַלְפֵּן אֵלַיִךְ (Ani metalfen elaiĥ) B : el viro al viro אֲנִי מְטַלְפֵּן אֵלֶיךָ (Ani metalfen eleiĥa) C : el virino al viro אֲנִי מְטַלְפֶּנֶת אֵלֶיךָ (Ani metalfenet eleiĥa) D : el virino al virino אֲנִי מְטַלְפֶּנֶת אֵלַיִךְ (Ani metalfenet elaiĥ) Do, la iomete surpriza malkovro estis, ke en la ses ampoeziaĵoj supre menciitaj, la poeto sin adresas unue al viro kaj poste, kun ekzakte la sama enhavo, al virino. Tion li tute ne povintus fari en Esperanto! Tamen, sendube el la gramatika vidpunkto, nia LLZ vere simpligis ankaŭ la interhomajn (am)rilatojn!

Nin esperantistojn ĝenerale tiklas la bunta lingvodiverseco kaj la genro aŭ gramatika sekso en la diversaj lingvoj estas fonto de sukriĉaj surprizoj. Ĝi precipe estas divido de substantivoj en klasoj: vira, ina kaj neŭtra. La adjektivoj, artikoloj, pronomoj, okaze eĉ verboj ktp., akordas kun la genro de la substantivo, t.e. ili havas malsaman formon laŭ la genro.

En la plimulto el la modernaj hindeŭropaj lingvoj, la genroj aŭ kunfandiĝis al iaj du (ina kaj vira en la itala, franca, hispana, ktp. ; utra, por ina/vira, kaj neŭtra en la dana kaj sveda) aŭ tute malaperis (en la persa kaj angla).

Kompreneble lernado de lingvo (kiel la hebrea), kiu konservas tri genrojn kaj kies adjektivoj, pronomoj kaj aparte verboj devas akordiĝi kun la, tre ofte ne regula, genro de la substantivoj, estas vera defio ĉefe por plenaĝaj lernantoj. Tial ne tro mirigas la fakto, ke mi, kies gepatra lingvo estas la itala, kvankam jam 38 jarojn parolanto de la hebrea, dum flua ne pripensita rapida interparolado, kelkfoje, kun grandega amuziĝo de miaj genepoj, min adresas al nepino per la vira verba formo aŭ al nepo ine!


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Mi estas sporada, t.e. ne tro konstanta, aprezanto de poezio. Iele trapele mi trafas iun poeton aŭ nur poeziaĵon kaj entuziasmiĝas; sed ne tro longe, ĉar mia pragmatika komputileca naturo emas surterigi min sur pli solidan terenon. Ĝuste antaŭ kelkaj tagoj, en israela ĉiutaga ĵurnalo, mi hazarde malkovris la jenan poeziaĵon, kiun mi amatorece tradukis al Esperanto:

Preferinde

Sidiĝos ni je bordo de rivero kaj tranĉos mi marĉan kanon el kiu faros ŝalmon por ludi melodiojn al vi fakte ununuran melodion aŭdigos mi kiel kripla birdo tio ŝajnas al mi prefere ol regali vin per aifono aŭ aipodo aŭ aipedo

Igis min scivola la tikla apudmeto de lirike bukolika kaj romantika etoso en la unua parto, kun la intence bruska atako al banala konsumismo en la konkludo. Enketinte pri la aŭtoro (Mordeĥai Geldman, 67-jaraĝa, psikologo, verkisto kaj poeto), mi eksciis pri la lastatempa eldono de lia 14-a poezia kolekto titolita "Teorio de unikeco", inkluzivanta ĝuste la supran poeziaĵon, kaj tial mi ĝin aĉetis.

Trafoliumante la libreton, mi surpriziĝis trafanta saman ampoeziaĵon aperantan kaj sur la dekstra kaj sur la maldekstra paĝo. Mia unua reago, kaŭze de mia tuja juĝema aliro, estis pensi pri eraro de enpaĝigo. Sed poste mi trovis aliajn kvin tiaspecajn dublajn poeziaĵojn. Post pli zorga legado, mi malkovris, ke en tiuj, unuavide similaj poeziaĵoj, la poeto, je unua persono, sin adresas rekte al dua persono kaj la diferencoj troviĝas en la gramatikaj genroj.

En la hebrea lingvo (kaj en la araba - la alia vivanta semida lingvo), ĉefe dank' al diakritaj signoj por la vokaloj (kiujn oni skribite aldonas nur en poeziaj verkoj kaj en bazlernejaj lernolibroj), oni povas precize indiki, ĉu la alparolanto kaj la alparolato estas viro aŭ virino. Jen ekzemploj de frazo en kvar gramatikaj genroj laŭ la tipoj de interrilatoj ilustritaj en la supra bildo:

ESPERANTE : Mi telefone vokas vin

HEBREE:

A : el viro al virino אֲנִי מְטַלְפֵּן אֵלַיִךְ (Ani metalfen elaiĥ)

B : el viro al viro אֲנִי מְטַלְפֵּן אֵלֶיךָ (Ani metalfen eleiĥa)

C : el virino al viro אֲנִי מְטַלְפֶּנֶת אֵלֶיךָ (Ani metalfenet eleiĥa) D : el virino al virino אֲנִי מְטַלְפֶּנֶת אֵלַיִךְ (Ani metalfenet elaiĥ)

Do, la iomete surpriza malkovro estis, ke en la ses ampoeziaĵoj supre menciitaj, la poeto sin adresas unue al viro kaj poste, kun ekzakte la sama enhavo, al virino. Tion li tute ne povintus fari en Esperanto! Tamen, sendube el la gramatika vidpunkto, nia LLZ vere simpligis ankaŭ la interhomajn (am)rilatojn!

Nin esperantistojn ĝenerale tiklas la bunta lingvodiverseco kaj la genro aŭ gramatika sekso en la diversaj lingvoj estas fonto de sukriĉaj surprizoj. Ĝi precipe estas divido de substantivoj en klasoj: vira, ina kaj neŭtra. La adjektivoj, artikoloj, pronomoj, okaze eĉ verboj ktp., akordas kun la genro de la substantivo, t.e. ili havas malsaman formon laŭ la genro.

En la plimulto el la modernaj hindeŭropaj lingvoj, la genroj aŭ kunfandiĝis al iaj du (ina kaj vira en la itala, franca, hispana, ktp. ; utra, por ina/vira, kaj neŭtra en la dana kaj sveda) aŭ tute malaperis (en la persa kaj angla).

Kompreneble lernado de lingvo (kiel la hebrea), kiu konservas tri genrojn kaj kies adjektivoj, pronomoj kaj aparte verboj devas akordiĝi kun la, tre ofte ne regula, genro de la substantivoj, estas vera defio ĉefe por plenaĝaj lernantoj. Tial ne tro mirigas la fakto, ke mi, kies gepatra lingvo estas la itala, kvankam jam 38 jarojn parolanto de la hebrea, dum flua ne pripensita rapida interparolado, kelkfoje, kun grandega amuziĝo de miaj genepoj, min adresas al nepino per la vira verba formo aŭ al nepo ine!