×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Alkoholo helpas ĉe fremdaj lingvoj

Alkoholo malblokas la langon.

Ĉu tio validas ankaŭ por la parolado de ĵus lernita fremdlingvo, tion esploristoj volas ekscii kaj donas al siaj testpersonoj bieron. Ĉu biero, vino aŭ brando: Alkoholo igas multajn homojn parolemaj.

Tamen post konsumo de certa kvanto la lango plipeziĝas kaj tio kion oni diras fariĝas malfacile komprenebla. Kiel la alkoholo de unu glaso da biero efikas al la kapablo paroli en fremda lingvo, tion esploristoj el tri universitatoj en Liverpool, Londono kaj Maastricht kunlabore eltrovis. Por tio ili invitis 50 studentojn kies gepatra lingvo estas la germana kaj kiuj nur antaŭ nelonge estis lernintaj la nederlandan.

La unua grupo de la testantoj ricevis antaŭ la testo bieron, dum la alia grupo ricevis senalkoholan trinkaĵon. La grandeco de la biero orientiĝis laŭ la pezo de la testanto. Viro kun pezo de 70 kilogramoj ekzemple ricevis 460 mililitrojn da kvinprocenta biero. Post kiam la partoprenantoj en la studo estis trinkintaj la koncernan trinkaĵon ili ricevis la taskon konversacii dum kelkaj minutoj en la nederlanda. Oni petis la testpersonojn dum la konversacio taksi sian propran scipovon de la fremda lingvo. La konversacio estis sonregistrita kaj poste estis prijuĝata de denaskaj nederlandlingvuloj.

Montriĝis ke tiuj kiuj antaŭe estis trinkintaj glason da biero ricevis pli bonan prijuĝon - precipe koncerne la prononcon - kompare al tiuj kiuj estis konsumintaj senalkoholan trinkaĵon. Ĉe la memprijuĝo de la parolkapablo aliflanke la alkoholo ne montris mezureblajn diferencojn inter la grupoj. La esploristoj do konstatis ke konsumo de alkoholo vere povas pozitive efiki al la kapablo paroli ĵus lernitan fremdlingvon.

Ili tamen klare substrekis ke ĉe tio temis pri malgranda kvanto da alkoholo. "Ni devas esti singardaj pri la efikoj de tiuj rezultoj, ĝis ni scios pli pri tio kio kaŭzas la observitajn rezultojn. Ebla mekanismo povus esti la timoforviŝa efiko de alkoholo", klarigas psikologino el Londono kiu estis kunlaborinta en la studo. Ĝis tio tamen estos sendube pruvebla, laŭ la psikologino necesos ankoraŭ pluaj studoj. Koncerne la paroladon de Esperanto post lernado, iom da biero certe ankaŭ havos similan efikon, ĉar la malbloka efiko aperas ankaŭ ĉe parolado en la propra lingvo.

Esperanto kompare kun aliaj lingvoj donas al la parolanto pli da certeco ĉar la reguloj estas multe pli klaraj ol ĉe aliaj lingvoj. Sed necesas bone kompreni la regulojn por senerare povi apliki ilin.


Alkoholo malblokas la langon.

Ĉu tio validas ankaŭ por la parolado de ĵus lernita fremdlingvo, tion esploristoj volas ekscii kaj donas al siaj testpersonoj bieron.

Ĉu biero, vino aŭ brando: Alkoholo igas multajn homojn parolemaj.

Tamen post konsumo de certa kvanto la lango plipeziĝas kaj tio kion oni diras fariĝas malfacile komprenebla. Kiel la alkoholo de unu glaso da biero efikas al la kapablo paroli en fremda lingvo, tion esploristoj el tri universitatoj en Liverpool, Londono kaj Maastricht kunlabore eltrovis.

Por tio ili invitis 50 studentojn kies gepatra lingvo estas la germana kaj kiuj nur antaŭ nelonge estis lernintaj la nederlandan.

La unua grupo de la testantoj ricevis antaŭ la testo bieron, dum la alia grupo ricevis senalkoholan trinkaĵon. La grandeco de la biero orientiĝis laŭ la pezo de la testanto. Viro kun pezo de 70 kilogramoj ekzemple ricevis 460 mililitrojn da kvinprocenta biero. Post kiam la partoprenantoj en la studo estis trinkintaj la koncernan trinkaĵon ili ricevis la taskon konversacii dum kelkaj minutoj en la nederlanda. Oni petis la testpersonojn dum la konversacio taksi sian propran scipovon de la fremda lingvo.

La konversacio estis sonregistrita kaj poste estis prijuĝata de denaskaj nederlandlingvuloj.

Montriĝis ke tiuj kiuj antaŭe estis trinkintaj glason da biero ricevis pli bonan prijuĝon - precipe koncerne la prononcon - kompare al tiuj kiuj estis konsumintaj senalkoholan trinkaĵon. Ĉe la memprijuĝo de la parolkapablo aliflanke la alkoholo ne montris mezureblajn diferencojn inter la grupoj.

La esploristoj do konstatis ke konsumo de alkoholo vere povas pozitive efiki al la kapablo paroli ĵus lernitan fremdlingvon.

Ili tamen klare substrekis ke ĉe tio temis pri malgranda kvanto da alkoholo. "Ni devas esti singardaj pri la efikoj de tiuj rezultoj, ĝis ni scios pli pri tio kio kaŭzas la observitajn rezultojn. Ebla mekanismo povus esti la timoforviŝa efiko de alkoholo", klarigas psikologino el Londono kiu estis kunlaborinta en la studo. Ĝis tio tamen estos sendube pruvebla, laŭ la psikologino necesos ankoraŭ pluaj studoj.

Koncerne la paroladon de Esperanto post lernado, iom da biero certe ankaŭ havos similan efikon, ĉar la malbloka efiko aperas ankaŭ ĉe parolado en la propra lingvo.

Esperanto kompare kun aliaj lingvoj donas al la parolanto pli da certeco ĉar la reguloj estas multe pli klaraj ol ĉe aliaj lingvoj. Sed necesas bone kompreni la regulojn por senerare povi apliki ilin.