×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Afganino elektita por reprezenti Germanion

Tiun ĉi tekston verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo En ĉi tiu artikolo mi parolos pri la afganino Zohre Esmaeli. Sed mi komencas menciante la germanan fotomodelinon Claudia Schiffer.

Ŝi estas unu el la plej konataj modelinoj de la mondo, famiĝinta je la komenco de la 1990-aj jaroj. Laŭ la “Libro Guiness de Rekordoj” ŝi estas la modelino kiu plejfoje estis montrita en titolpaĝoj de revuoj. Ŝi ankaŭ aktoris en kelkaj filmoj. De 2006 ĝis 2017 ŝi “reprezentis” Germanion en la programo „Germanio – Lando de la Ideoj“, t.e. ŝi estis montrita en afiŝoj, faldfolioj ktp. pri tiu programo, kies celo estas varbi por la lando. Nun ŝi estis anstataŭigita en tiu rolo de la afgana modelino Zohre Esmaeli.

Zohre Esmaeli naskiĝis en 1985 en Kabulo. En 1999 ŝia familio fuĝis al Germanio, kie ŝi iĝis fotomodelino. Ŝi vivas en Berlino, sed – kiel manekeno – ŝi evidente vojaĝas multe. En 2014 ŝi publikigis – kune kun du kunlaborantoj – la germanlingvan libron Meine neue Freiheit. Von Kabul über den Laufsteg zu mir selbst (Mia nova libereco. El Kabulo tra la modparada podio al mi mem), en kiu ŝi rakontas sian vivon.

Ŝi havis 9 jarojn, kiam la talibanoj enpotenciĝis en Kabulo, kaj ĉio ŝanĝiĝis. Sub la ŝario, la leĝaro obeita de radikalaj islamanoj, ŝi eĉ ne povis forlasi la domon sola aŭ vizitadi lernejon. La vivo de ŝia familio iĝis danĝera, ĉar ŝia patro estas ŝijaisma islamano kaj la talibanoj estas sunaismaj fundamentistoj, t.e. kontraŭstara religia grupo. En 1999 la familio forlasis Afganion. Ili vendis ĉion por pagi rusajn kontrabandistojn kiuj promesis transporti ilin al Eŭropo, kie jam vivis frato de Zohre. La adoleskantino sonĝis pri aventura vojaĝo kaj ĝoje antaŭvidis novajn landojn kaj kulturojn. Tamen la vojaĝo estis tute diferenca. Ili vojaĝis en kamionoj, aŭtoj kaj busoj. Dum ses monatoj, ili trapasis dek-tri landojn: Iranon, Taĝikion, Turkmenion, Ukrainion, Hungarion, Slovakion kaj aliajn. Dum la vojaĝo la familio kelkfoje eĉ ne sciis, kie ili estis, kaj ofte ili havis nenion por manĝi aŭ trinki dum kelkaj tagoj. En Ukrainio ili vivis dum unu monato en ĉambro de 25 kvadrataj metroj, kune kun 23 homoj, ne povante bani sin nek vidi la lumon de la suno. Alifoje ili devis marŝi longajn distancojn dum la rigora rusa vintro. Fine ili alvenis al Germanio, kie ili petis la statuson de rifuĝintoj kaj ricevis provizoran loĝejon.

Jam kiam ili estis trapasintaj la germanan landlimon, la knabino Zohre estis depreninta la hiĝabon, la islaman kaptukon, kaj estis dirinta al siaj gepatroj, ke ŝi ne plu surmetos ĝin.

La familio estis feliĉa pro esti en Germanio, sed la adaptiĝo estis longdaŭra. Ili ne scipovis la lingvon, ne konis la kulturon, la kutimojn, la regulojn.

Kiam ŝi estis 16-jaraĝa, reprezentanto de agentejo de modeloj proksimiĝis al ŝi en vendejo de vestoj kaj demandis al ŝi ĉu ŝi volis labori en la kampo de modo. “Kial ne?“ ŝi pensis kaj komencis labori kiel fotomodelo. Nur poste ŝi sciigis tion al siaj gepatroj. Ili konsultis ŝian pliaĝan fraton. Li insistis, ke tiu profesio ne estas bona por ilia kulturo. "Ni estas malsamaj," li diris. Ĉar antaŭe ŝia familio ne estis permesinta, ke ŝi iru al kinejo aŭ al naĝejo kun geamikoj, aŭ ke ŝi faru vojaĝojn kun kunlernejanoj, ŝi komprenis, ke la familio neniam permesus al ŝi labori en la medio de manekenoj. Pro tio ŝi fuĝis duafoje – kiam ŝi estis 17-jaraĝa. La familio estis fuĝinta el Kabulo por vivi en sekura socio, nun ŝi fuĝis por esti libera. Ŝi ekloĝis en alia urbo en la loĝejo de parencoj de amikino.

Iom post iom ŝi konstruis sian karieron de modelo. Ŝi rekontaktiĝis kun sia familio, sed kiam ili renkontiĝas, ili ne komentas la modparadojn. Tamen ŝi diras, ke ŝi sentas, ke ŝia familio amas ŝin, kaj certas, ke amo estas pli granda ol la kulturo.

Zohre Esmaeli ne estas nur tre sukcesa fotomodelino; ŝi ankaŭ engaĝiĝis en sociaj laboroj. Ekde 2014 ŝi estas oficiala komisiitino, aŭ ambasadorino, de la germana “Instanco pri Kontraŭdiskriminaciado” kaj subtenas asocion kiu helpas afganojn. Ankaŭ en 2014 ŝi kunfondis asocion nomitan “Save Society” (Savu la Socion). En 2015 ŝi fondis propran projekton (Culture Coaches), kiu intencas helpi rifuĝintojn, inter alie por integriĝi en la germanan socion. Ĝia devizo estas: „Akcepti, Kompreni, Kunvivi“.

Ŝi diras, ke kiam ŝi fuĝis el Afganio, ŝi ricevis helpon, kaj nun ankaŭ ŝi volas helpi.

Kiel mi menciis supre, ĉi-jare ŝi estis elektita por reprezenti Germanion en la varbprogramo „Germanio – Lando de la Ideoj“. Do la afgana modelino estas nun la vizaĝo – kaj korpo – de Germanio, lando kiu ekde kelkaj jardekoj volas esti multkultura, estas fakte multkultura kaj fieras pri tio (kvankam ankoraŭ ekzistas multaj problemaj en la kampo de integrado kaj integriĝo de homoj el tre malsamaj kulturoj).

Tiun ĉi tekston verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En ĉi tiu artikolo mi parolos pri la afganino Zohre Esmaeli. Sed mi komencas menciante la germanan fotomodelinon Claudia Schiffer.

Ŝi estas unu el la plej konataj modelinoj de la mondo, famiĝinta je la komenco de la 1990-aj jaroj. Laŭ la “Libro Guiness de Rekordoj” ŝi estas la modelino kiu plejfoje estis montrita en titolpaĝoj de revuoj. Ŝi ankaŭ aktoris en kelkaj filmoj. De 2006 ĝis 2017 ŝi “reprezentis” Germanion en la programo „Germanio – Lando de la Ideoj“, t.e. ŝi estis montrita en afiŝoj, faldfolioj ktp. pri tiu programo, kies celo estas varbi por la lando. Nun ŝi estis anstataŭigita en tiu rolo de la afgana modelino Zohre Esmaeli.

Zohre Esmaeli naskiĝis en 1985 en Kabulo. En 1999 ŝia familio fuĝis al Germanio, kie ŝi iĝis fotomodelino. Ŝi vivas en Berlino, sed – kiel manekeno – ŝi evidente vojaĝas multe. En 2014 ŝi publikigis – kune kun du kunlaborantoj – la germanlingvan libron Meine neue Freiheit. Von Kabul über den Laufsteg zu mir selbst (Mia nova libereco. El Kabulo tra la modparada podio al mi mem), en kiu ŝi rakontas sian vivon.

Ŝi havis 9 jarojn, kiam la talibanoj enpotenciĝis en Kabulo, kaj ĉio ŝanĝiĝis. Sub la ŝario, la leĝaro obeita de radikalaj islamanoj, ŝi eĉ ne povis forlasi la domon sola aŭ vizitadi lernejon. La vivo de ŝia familio iĝis danĝera, ĉar ŝia patro estas ŝijaisma islamano kaj la talibanoj estas sunaismaj fundamentistoj, t.e. kontraŭstara religia grupo. En 1999 la familio forlasis Afganion. Ili vendis ĉion por pagi rusajn kontrabandistojn kiuj promesis transporti ilin al Eŭropo, kie jam vivis frato de Zohre. La adoleskantino sonĝis pri aventura vojaĝo kaj ĝoje antaŭvidis novajn landojn kaj kulturojn. Tamen la vojaĝo estis tute diferenca. Ili vojaĝis en kamionoj, aŭtoj kaj busoj. Dum ses monatoj, ili trapasis dek-tri landojn: Iranon, Taĝikion, Turkmenion, Ukrainion, Hungarion, Slovakion kaj aliajn. Dum la vojaĝo la familio kelkfoje eĉ ne sciis, kie ili estis, kaj ofte ili havis nenion por manĝi aŭ trinki dum kelkaj tagoj. En Ukrainio ili vivis dum unu monato en ĉambro de 25 kvadrataj metroj, kune kun 23 homoj, ne povante bani sin nek vidi la lumon de la suno. Alifoje ili devis marŝi longajn distancojn dum la rigora rusa vintro. Fine ili alvenis al Germanio, kie ili petis la statuson de rifuĝintoj kaj ricevis provizoran loĝejon.

Jam kiam ili estis trapasintaj la germanan landlimon, la knabino Zohre estis depreninta la hiĝabon, la islaman kaptukon, kaj estis dirinta al siaj gepatroj, ke ŝi ne plu surmetos ĝin.

La familio estis feliĉa pro esti en Germanio, sed la adaptiĝo estis longdaŭra. Ili ne scipovis la lingvon, ne konis la kulturon, la kutimojn, la regulojn.

Kiam ŝi estis 16-jaraĝa, reprezentanto de agentejo de modeloj proksimiĝis al ŝi en vendejo de vestoj kaj demandis al ŝi ĉu ŝi volis labori en la kampo de modo. “Kial ne?“ ŝi pensis kaj komencis labori kiel fotomodelo. Nur poste ŝi sciigis tion al siaj gepatroj. Ili konsultis ŝian pliaĝan fraton. Li insistis, ke tiu profesio ne estas bona por ilia kulturo. "Ni estas malsamaj," li diris.

Ĉar antaŭe ŝia familio ne estis permesinta, ke ŝi iru al kinejo aŭ al naĝejo kun geamikoj, aŭ ke ŝi faru vojaĝojn kun kunlernejanoj, ŝi komprenis, ke la familio neniam permesus al ŝi labori en la medio de manekenoj. Pro tio ŝi fuĝis duafoje – kiam ŝi estis 17-jaraĝa. La familio estis fuĝinta el Kabulo por vivi en sekura socio, nun ŝi fuĝis por esti libera. Ŝi ekloĝis en alia urbo en la loĝejo de parencoj de amikino.