×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, 50 plus: Sporto tenas menson freŝa

Moviĝado tenas ne nur la korpon sed ankaŭ la menson freŝa, kiel konfirmas metastudaĵo. Horeto da trejnado pri daŭra produktivo kaj forto dum laŭeble multaj tagoj de la semajno plialtigas la mensan produktivon de la generacio 50 plus.

Laŭ kreskanta aĝo la homo malkonstruiĝas, kaj korpe kaj mense. Tamen eblas kontraŭagi tion: Regula moviĝado rekapabligas la korpon kaj povas protekti kontraŭ mensa kadukiĝo kaj eble eĉ kontraŭ demencaj malsanoj.

Tio funkicas eĉ tiam se oni antaŭe ne estis multe praktikinta sporton, kiel tion montras ampleksa metastudaĵo de esploristoj de la universitato de Kanbero en Aŭstralio. Korpa aktiveco laŭ tio plibonigas la mensan bonfarton, tute egale de kiu elirbazo oni startas.

Estis analizitaj entute 39 studaĵoj. Ili pritraktis la efikon de trejnado pri daŭra produktivo kaj pri forto, kaj kombinon el ambaŭ, tajĉion kaj jogon je malsamaj intensecoj - al la entuta mensa produktivo kaj al diversaj partaj kompetentecoj kiel ekzemple atento, labormemoro kaj longtempa memoro.

Per trejnado pri daŭra produktivo pliboniĝis la ĝenerala produktivo de la cerbo. Trejnado pri forto havas laŭ la esploristoj pli specifan efikon: Precipe la plenumaj cerbofunkcioj kaj la memorkapablo verŝajne profitos de tiu trejnado.

Plej taŭga laŭ la esploristoj estas kombino el modera ĝis intensa trejnado pri daŭra produktivo kaj forto. Ankaŭ la daŭro de la trejnado verŝajne ludas rolon - la trejnadaj unuoj daŭru almenaŭ 45 ĝis 60 minutojn. Kaj plej bone ili okazu dum laŭeble multaj tagoj de la semajno.

Se mankas tempo por apartaj sportaj aktivecoj, tiam ankoraŭ ĉiam eblas piediri multe. Ĉar ankaŭ tio utilas al la cerbo - kaj tio senpere fizike, kiel tion pliklarigas nova studaĵo prezentita en Ĉikago.

Ĉe ultrasonaj mezuradoj esploristoj de universitato en Nova Meksikio konstatis ke ĉiu treto sur la grundon produktas prem-ondojn kiuj disvastiĝas tra la arterioj en la korpo. La rezulto estas: Fluas pli da sango tra la cerbo. Ankoraŭ ĝis antaŭ nelonge oni kredis ke la provizado per sango de la pensorgano estas apenaŭ influata de fortostreĉoj. Ĉe la kurado laŭ la esploristoj la efiko estas ankoraŭ pli forta, ĉe biciklado aliflanke malpli forta.

La moviĝado laŭ ili rekte plibonigas la sangocirkuladon, tiel la cerbo laboras pli efike kaj la bonfarto plialtiĝas. Senhezita piedirado kaj kurado estas idealaj por la flu-efiko, ĉar la frekvenco de la paŝoj korespondas proksimume al la frekvenco de la koro kiu batas proksimume 120-foje en minuto.