×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Eta Princo, XXVII

XXVII

KAJ NUN, kompreneble, jam pasis ses jaroj... Mi ankoraŭ neniam rakontis tiun ĉi historion.

La kamaradoj, kiuj revidis min, estis ja kontentaj revidi min vivanta. Mi estis malgaja, sed mi diris al ili: "Ja pro laciĝo..." Nun mi konsoliĝis iom, verdire... ne tute.

Sed mi ja scias, ke li revenis sur nian planedon, ĉar ĉe tagiĝo mi ne retrovis lian korpon. Ĝi ne estis tre peza korpo... Kaj mi ŝatas dumnokte aŭskulti stelojn. Tio estas kvazaŭ tintus kvincent milionoj da tintiletoj... Sed tamen io ne estas en ordo.

Mi forgesis aldoni rimenon al la buŝumo, kiun mi desegnis por la eta princo! Li certe neniam povis ligi ĝin al la ŝafeto. Do, mi demandadas min: "Kio okazis sur lia planedo? Eble la ŝafeto manĝis la floron..." Foje mi diras al mi: "Certe ne!

La eta princo enfermas sian floron ĉiunokte sub ĝia vitra kloŝo kaj li bone vartas sian ŝafeton..." Tiam mi estas feliĉa. Kaj ĉiuj steloj dolĉe ridadas. Alifoje mi diras al mi: "Oni iam estas senatenta, kaj tio sufiĉas!

Iuvespere li forgesis la vitran kloŝon, aŭ dumnokte la ŝafeto eliris senbrue..." Tiam ĉiuj tintiletoj aliformiĝas en larmojn!... Jen estas tre granda mistero.

Por vi, kiuj ankoraŭ amas la etan princon, same kiel por mi, nenio en la universo estas sama, se ie ajn - oni ne scias kie - ŝafeto, kiun oni ne konas, manĝis aŭ ne manĝis rozon... Rigardu la ĉielon!

Demandu vin: ĉu, jes aŭ ne, la ŝafeto manĝis la floron? Kaj vi vidos, kiel tiam ĉio estas alia... Kaj neniu grandpersono iam ajn komprenos, ke tio tiel gravas!

Tio ĉi estas por mi la plej bela kaj la plej malgaja pejzaĝo en la mondo.

Ĝi estas la sama pejzaĝo, kiel la antaŭa, sed mi desegnis ĝin ankoraŭ unu fojon, por bone montri ĝin al vi. Tie ĉi la eta princo aperis sur la tero... kaj malaperis. Atente rigardu tiun pejzaĝon, por esti certaj, ke vi rekonos ĝin, se vi iam vojaĝos en Afriko, en la dezerto.

Kaj, se iam okazos al vi trapasi tie, ne rapidu - mi petas vin! - atendu iom, ĝuste sub la stelo! Se tiam infano venos al vi, se li ridos, se li havos orkolorajn harojn, se li ne respondos, kiam oni demandos lin, vi ja divenos, kiu li estas. Tiam estu bonaj! Ne lasu min tiel malgaja: rapide skribu al mi, ke li revenis...


XXVII XXVII XXVII

KAJ NUN, kompreneble, jam pasis ses jaroj... Mi ankoraŭ neniam rakontis tiun ĉi historion. AND NOW, of course, it's been six years ... I've never told this story before.

La kamaradoj, kiuj revidis min, estis ja kontentaj revidi min vivanta. The comrades who saw me again were indeed glad to see me alive again. Mi estis malgaja, sed mi diris al ili: "Ja pro laciĝo..." I was sad, but I said to them, "I'm tired ..." Nun mi konsoliĝis iom, verdire... ne tute. Now I was a little comforted, really ... not at all.

Sed mi ja scias, ke li revenis sur nian planedon, ĉar ĉe tagiĝo mi ne retrovis lian korpon. But I do know that he returned to our planet, because at daybreak I did not find his body. Ĝi ne estis tre peza korpo... Kaj mi ŝatas dumnokte aŭskulti stelojn. Tio estas kvazaŭ tintus kvincent milionoj da tintiletoj... That's like ringing five hundred million bells ... Sed tamen io ne estas en ordo.

Mi forgesis aldoni rimenon al la buŝumo, kiun mi desegnis por la eta princo! I forgot to add a strap to the mouthpiece I designed for the little prince! Li certe neniam povis ligi ĝin al la ŝafeto. He could certainly never tie it to the lamb. Do, mi demandadas min: "Kio okazis sur lia planedo? So, I ask myself, “What happened on his planet? Eble la ŝafeto manĝis la floron..." Foje mi diras al mi: "Certe ne!

La eta princo enfermas sian floron ĉiunokte sub ĝia vitra kloŝo kaj li bone vartas sian ŝafeton..." Tiam mi estas feliĉa. The little prince locks his flower every night under its glass bell and he takes good care of his lamb ... "Then I am happy. Kaj ĉiuj steloj dolĉe ridadas. And all the stars laugh sweetly. Alifoje mi diras al mi: "Oni iam estas senatenta, kaj tio sufiĉas! Other times I say to myself, “One is sometimes careless, and that’s enough!

Iuvespere li forgesis la vitran kloŝon, aŭ dumnokte la ŝafeto eliris senbrue..." Tiam ĉiuj tintiletoj aliformiĝas en larmojn!... One evening he forgot the glass bell, or at night the lamb came out quietly ... "Then all the bells are transformed into tears! ... Jen estas tre granda mistero.

Por vi, kiuj ankoraŭ amas la etan princon, same kiel por mi, nenio en la universo estas sama, se ie ajn - oni ne scias kie - ŝafeto, kiun oni ne konas, manĝis aŭ ne manĝis rozon... Rigardu la ĉielon!

Demandu vin: ĉu, jes aŭ ne, la ŝafeto manĝis la floron? Kaj vi vidos, kiel tiam ĉio estas alia... Kaj neniu grandpersono iam ajn komprenos, ke tio tiel gravas! And no great person will ever understand that this is so important!

Tio ĉi estas por mi la plej bela kaj la plej malgaja pejzaĝo en la mondo. This is for me the most beautiful and the saddest landscape in the world.

Ĝi estas la sama pejzaĝo, kiel la antaŭa, sed mi desegnis ĝin ankoraŭ unu fojon, por bone montri ĝin al vi. Tie ĉi la eta princo aperis sur la tero... kaj malaperis. Atente rigardu tiun pejzaĝon, por esti certaj, ke vi rekonos ĝin, se vi iam vojaĝos en Afriko, en la dezerto. Look closely at that landscape to be sure you will recognize it if you ever travel in Africa, in the desert.

Kaj, se iam okazos al vi trapasi tie, ne rapidu - mi petas vin! And, if you ever happen to pass through there, don't hurry - I beg you! - atendu iom, ĝuste sub la stelo! Se tiam infano venos al vi, se li ridos, se li havos orkolorajn harojn, se li ne respondos, kiam oni demandos lin, vi ja divenos, kiu li estas. If then a child comes to you, if he laughs, if he has golden hair, if he does not answer when asked, you will guess who he is. Tiam estu bonaj! Ne lasu min tiel malgaja: rapide skribu al mi, ke li revenis...