×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Eta Princo, XXV

XXV

"HOMOJ," diris la eta princo, "enŝtopas sin en rapidvagonarojn, sed ili ne plu scias, kion ili serĉas. Tiam ili agitiĝas kaj rondiras..."

Kaj li aldonis:

"Ne indas..."

La puto, kiun ni atingis, ne similis al saharaj putoj. Saharaj putoj estas nuraj truoj fositaj en la sablo. Tiu ĉi similis al vilaĝa puto. Sed tie estis neniu vilaĝo, kaj mi pensis, ke mi nur sonĝas.

"Estas strange," mi diris al la eta princo, "ĉio estas preta: pulio, sitelo kaj ŝnuro..."

Li ridis, tuŝis la ŝnuron, ludigis la pulion. Kaj la pulio knaris kiel malnova ventoflago, kiam vento longe dormis.

"Ĉu vi aŭdas?" diris la eta princo," ni ĵus vekis tiun puton, kaj ĝi kantas..."

Mi ne volis ke li streĉiĝu:

"Lasu min fari," mi diris, "tio tro pezas por vi. " Malrapide mi suprentiris la sitelon ĝis la rando de la puto. Tie mi tute stabligis ĝin. En miaj oreloj daŭre sonis la kanto de la pulio, kaj en la ankoraŭ tremanta akvo mi vidis tremetantan sunon.

"Mi sojfas tiun ĉi akvon," diris la eta princo, "donu al mi por trinki!... " Kaj mi komprenis, kion li serĉis. Mi levis la sitelon ĝis liaj lipoj. Trinkante li fermis siajn okulojn. Tio estis dolĉa kiel festo. Tiu akvo ja estis io alia ol nura nutraĵo. Ĝi estis naskita el vojirado sub steloj, el kanto de pulio, el streĉo de miaj brakoj. Ĝi estis por la koro bona kiel donaco. Kiam mi estis knabeto, la lumo de la Kristarbo, la muziko de la meznokta meso kaj la dolĉeco de la ridetoj, same donis radiadon al la Kristnaska donaco, kiun mi ricevis.

"Homoj ĉe vi kulturas kvin mil rozojn en unu ĝardeno," diris la eta princo, " ...kaj tamen ili tie ne trovas, kion ili serĉas. " "Ili ne trovas tion," mi respondis. "Kaj ja ili povus trovi, kion ili serĉas, en unu sola rozo aŭ en iom da akvo..."

"Certe," mi respondis.

Kaj la eta princo aldonis:

"Sed la okuloj estas blindaj, necesas serĉi per la koro. " Mi estis trinkinta. Mi spiris bone. Tagiĝe la ĉielo estis mielkolora. Mi feliĉis ankaŭ pro tiu miela koloro. Kial do mi eksentis angoron?

"Necesas, ke vi plenumu vian promeson," dolĉe diris al mi la eta princo, kiu denove sidiĝis apud mi.

"Kiun promeson? " "Vi scias... buŝumon por mia ŝafeto... mi estas respondeca pri tiu floro! " Mi elpoŝigis miajn skizojn. La eta princo ekvidis ilin kaj diris ridante:

"Viaj baobaboj iom similas al brasikoj..."

"Ho! " Mi, tiel multe fiera pro miaj baobab-desegnoj! "Pri via vulpo... la oreloj iom simila al kornoj... kaj estas tro longaj! " Kaj li denove ridis. "Vi estas maljusta, etulo, mi nenion sciis desegni krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj. " "Ho, tio taŭgos," li diris, "la infanoj scias. " Do mi desegnis buŝumon. Kaj, donante ĝin al li, mi sentis korpremon:

"Vi havas projekton, kiun mi ne konas..."

"Sciu, ke morgaŭ estos la datreveno de mia falo sur la Teron..."

Kaj post silento li diris ankoraŭ:

"Mi falis proksime de ĉi tie..."

Kaj li ruĝiĝis.

Denove, ne komprenante kial, mi sentis strangan angoron. Tamen demando venis en mian menson:

"Do, ne estis hazardo, ke vi promenis tute sola, mil mejlojn malproksime de ĉiuj enloĝigitaj landoj, tiam matene antaŭ ok tagoj, kiam mi konatiĝis kun vi. Ĉu vi tiam estis reiranta direkte al via falpunkto? " La eta princo denove ruĝiĝis. Kaj hezite mi aldonis:

"Eble pro la datreveno? " La eta princo refoje ruĝiĝis. Li neniam respondis al demandoj, sed kiam oni ruĝiĝas, tio signifas "jes", ĉu ne?

"Ha!" mi diris al li, "mi timas..."

Sed li respondis al mi:

"Nun vi devas labori. Vi devas reiri al via maŝino. Mi atendos vin ĉi tie. Revenu morgaŭ vespere!... " Sed mi ne estis trankviligita. Mi memoris la vulpon. Oni riskas plori iomete se oni sin lasis malsovaĝigi...


XXV XXV XXV XXV ХХV

"HOMOJ," diris la eta princo, "enŝtopas sin en rapidvagonarojn, sed ili ne plu scias, kion ili serĉas. "PEOPLE," said the little prince, "get stuck in express trains, but they don't know what they're looking for." Tiam ili agitiĝas kaj rondiras..." Then they get agitated and go around ... "

Kaj li aldonis:

"Ne indas..."

La puto, kiun ni atingis, ne similis al saharaj putoj. The well we reached did not look like Saharan wells. Saharaj putoj estas nuraj truoj fositaj en la sablo. Saharan wells are mere holes dug in the sand. Tiu ĉi similis al vilaĝa puto. Sed tie estis neniu vilaĝo, kaj mi pensis, ke mi nur sonĝas. But there was no village there, and I thought I was just dreaming.

"Estas strange," mi diris al la eta princo, "ĉio estas preta: pulio, sitelo kaj ŝnuro..." "It's strange," I said to the little prince, "everything is ready: a pulley, a bucket, and a rope..."

Li ridis, tuŝis la ŝnuron, ludigis la pulion. He laughed, touched the rope, played the pulley. Kaj la pulio knaris kiel malnova ventoflago, kiam vento longe dormis. And the pulley creaked like an old wind flag when the wind slept for a long time.

"Ĉu vi aŭdas?" diris la eta princo," ni ĵus vekis tiun puton, kaj ĝi kantas..."

Mi ne volis ke li streĉiĝu: I didn't want him to strain:

"Lasu min fari," mi diris, "tio tro pezas por vi. " Malrapide mi suprentiris la sitelon ĝis la rando de la puto. "Slowly I pulled the bucket up to the edge of the well. Tie mi tute stabligis ĝin. There I completely established it. En miaj oreloj daŭre sonis la kanto de la pulio, kaj en la ankoraŭ tremanta akvo mi vidis tremetantan sunon. The song of the pulley kept ringing in my ears, and in the still trembling water I saw a trembling sun.

"Mi sojfas tiun ĉi akvon," diris la eta princo, "donu al mi por trinki!... "I'm thirsty for this water," said the little prince, "give me a drink!..." " Kaj mi komprenis, kion li serĉis. Mi levis la sitelon ĝis liaj lipoj. Trinkante li fermis siajn okulojn. Tio estis dolĉa kiel festo. Tiu akvo ja estis io alia ol nura nutraĵo. That water was something other than just food. Ĝi estis naskita el vojirado sub steloj, el kanto de pulio, el streĉo de miaj brakoj. It was born of walking under the stars, of the song of a pulley, of the strain of my arms. Ĝi estis por la koro bona kiel donaco. Kiam mi estis knabeto, la lumo de la Kristarbo, la muziko de la meznokta meso kaj la dolĉeco de la ridetoj, same donis radiadon al la Kristnaska donaco, kiun mi ricevis. When I was a little boy, the light of the Christmas Tree, the music of the midnight mass and the sweetness of the smiles, also gave radiation to the Christmas present I received.

"Homoj ĉe vi kulturas kvin mil rozojn en unu ĝardeno," diris la eta princo, " ...kaj tamen ili tie ne trovas, kion ili serĉas. "People here cultivate five thousand roses in one garden," said the little prince, "and yet they do not find what they are looking for there. " "Ili ne trovas tion," mi respondis. "Kaj ja ili povus trovi, kion ili serĉas, en unu sola rozo aŭ en iom da akvo..."

"Certe," mi respondis.

Kaj la eta princo aldonis:

"Sed la okuloj estas blindaj, necesas serĉi per la koro. "But the eyes are blind, it is necessary to search with the heart. " Mi estis trinkinta. "I was drunk. Mi spiris bone. I breathed well. Tagiĝe la ĉielo estis mielkolora. During the day the sky was honey-colored. Mi feliĉis ankaŭ pro tiu miela koloro. I was happy too because of that honey color. Kial do mi eksentis angoron? So why did I feel anxious?

"Necesas, ke vi plenumu vian promeson," dolĉe diris al mi la eta princo, kiu denove sidiĝis apud mi. "You must keep your promise," said the little prince, who sat down beside me again.

"Kiun promeson? " "Vi scias... buŝumon por mia ŝafeto... mi estas respondeca pri tiu floro! " Mi elpoŝigis miajn skizojn. “I took out my sketches. La eta princo ekvidis ilin kaj diris ridante:

"Viaj baobaboj iom similas al brasikoj..." "Your baobabs are a bit like cabbages ..."

"Ho! " Mi, tiel multe fiera pro miaj baobab-desegnoj! “Me, so much proud of my baobab drawings! "Pri via vulpo... la oreloj iom simila al kornoj... kaj estas tro longaj! "About your fox ... the ears are a bit like horns ... and they're too long! " Kaj li denove ridis. "Vi estas maljusta, etulo, mi nenion sciis desegni krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj. “You’re unfair, little one, I didn’t know how to draw anything but closed and open boas. " "Ho, tio taŭgos," li diris, "la infanoj scias. "Oh, that will be all right," he said, "the children know. " Do mi desegnis buŝumon. Kaj, donante ĝin al li, mi sentis korpremon: And, giving it to him, I felt heartbroken:

"Vi havas projekton, kiun mi ne konas..."

"Sciu, ke morgaŭ estos la datreveno de mia falo sur la Teron..." "Know that tomorrow will be the anniversary of my fall to Earth ..."

Kaj post silento li diris ankoraŭ:

"Mi falis proksime de ĉi tie..."

Kaj li ruĝiĝis.

Denove, ne komprenante kial, mi sentis strangan angoron. Again, not understanding why, I felt a strange anguish. Tamen demando venis en mian menson:

"Do, ne estis hazardo, ke vi promenis tute sola, mil mejlojn malproksime de ĉiuj enloĝigitaj landoj, tiam matene antaŭ ok tagoj, kiam mi konatiĝis kun vi. “So, it was no coincidence that you walked all alone, a thousand miles away from all the inhabited lands, then in the morning eight days ago, when I met you. Ĉu vi tiam estis reiranta direkte al via falpunkto? Were you then heading back towards your tipping point? " La eta princo denove ruĝiĝis. Kaj hezite mi aldonis: And hesitantly I added:

"Eble pro la datreveno? " La eta princo refoje ruĝiĝis. Li neniam respondis al demandoj, sed kiam oni ruĝiĝas, tio signifas "jes", ĉu ne? He never answered questions, but when one blushes, it means “yes,” right?

"Ha!" mi diris al li, "mi timas..."

Sed li respondis al mi:

"Nun vi devas labori. Vi devas reiri al via maŝino. You need to get back to your machine. Mi atendos vin ĉi tie. Revenu morgaŭ vespere!... " Sed mi ne estis trankviligita. "But I was not relieved. Mi memoris la vulpon. I remembered the fox. Oni riskas plori iomete se oni sin lasis malsovaĝigi... You risk crying a little if you let yourself be tamed ...