×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Eta Princo, XXII

XXII

"BONAN TAGON!" diris la eta princo.

"Bonan tagon!" diris la relŝanĝisto.

"Kion vi faras ĉi tie?" demandis la eta princo.

"Mi apartigas vojaĝantojn po kapoj da mil unuoj," diris la relŝanĝisto. "Mi ekspedas, jen dekstren, jen maldekstren, la trajnojn, kiuj forportas ilin. " Kaj lumanta rapidvagonaro, muĝanta kiel fulmotondro, tremigis la budon de la relŝanĝisto.

"Ili certe urĝiĝas," diris la eta princo. "Kion ili serĉas? " "Tion ne scias eĉ la lokomotivestro," respondis la relŝanĝisto. Kaj en la inversa direkto muĝis dua lumanta rapidvagonaro.

"Ĉu ili jam revenas?" demandis la eta princo.

"Ili ne estas la samaj," diris la relŝanĝisto. "Temas pri interŝanĝo. " "Ĉu ili ne estis kontentaj tie, kie ili estis? " "Oni neniam estas kontenta tie, kie oni estas," diris la relŝanĝisto. Kaj kiel fulmotondro muĝis tria lumanta rapidvagonaro.

"Ĉu ili postsekvas la unuajn vagonarojn?" demandis la eta princo.

"Ili postsekvas nenion ajn," diris la relŝanĝisto. "Ili tie dormas aŭ oscedas. Nur la infanoj platigas siajn nazojn sur la fenestroj. " "Nur la infanoj scias, kion ili serĉas," diris la eta princo. "Ili dediĉas tempon al pupo el ĉifonoj, kaj ĝi fariĝas tre grava, kaj se oni forprenas ĝin de ili, ili ploras..." "Ili havas fortunon," diris la relŝanĝisto.


XXII XXII XXII XXII

"BONAN TAGON!" diris la eta princo.

"Bonan tagon!" diris la relŝanĝisto. said the railroader.

"Kion vi faras ĉi tie?" demandis la eta princo.

"Mi apartigas vojaĝantojn po kapoj da mil unuoj," diris la relŝanĝisto. "I separate passengers by the heads of a thousand units," said the railroader. "Mi ekspedas, jen dekstren, jen maldekstren, la trajnojn, kiuj forportas ilin. " "I ship, here to the right, here to the left, the trains that carry them away." Kaj lumanta rapidvagonaro, muĝanta kiel fulmotondro, tremigis la budon de la relŝanĝisto. And a shining express train, roaring like a thunderclap, shook the railroader's booth.

"Ili certe urĝiĝas," diris la eta princo. "They are certainly in a hurry," said the little prince. "Kion ili serĉas? " "Tion ne scias eĉ la lokomotivestro," respondis la relŝanĝisto. "Not even the locomotive driver knows that," replied the shifter. Kaj en la inversa direkto muĝis dua lumanta rapidvagonaro. And in the reverse direction a second shining express train roared.

"Ĉu ili jam revenas?" demandis la eta princo.

"Ili ne estas la samaj," diris la relŝanĝisto. "They're not the same," said the switchman. "Temas pri interŝanĝo. " "It's about exchange." "Ĉu ili ne estis kontentaj tie, kie ili estis? " "Weren't they happy where they were?" "Oni neniam estas kontenta tie, kie oni estas," diris la relŝanĝisto. "One is never content where one is," said the railroader. Kaj kiel fulmotondro muĝis tria lumanta rapidvagonaro. And like a thunderstorm roared a third shining express train.

"Ĉu ili postsekvas la unuajn vagonarojn?" "Are they following the first trains?" demandis la eta princo.

"Ili postsekvas nenion ajn," diris la relŝanĝisto. "They're not after anything," said the railroader. "Ili tie dormas aŭ oscedas. "They sleep or yawn there. Nur la infanoj platigas siajn nazojn sur la fenestroj. " Only the children flatten their noses on the windows. " "Nur la infanoj scias, kion ili serĉas," diris la eta princo. "Ili dediĉas tempon al pupo el ĉifonoj, kaj ĝi fariĝas tre grava, kaj se oni forprenas ĝin de ili, ili ploras..." "They dedicate time to a rag doll, and it becomes very important, and if you take it away from them, they cry ..." "Ili havas fortunon," diris la relŝanĝisto. "They're lucky," said the switchman.