×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Eta Princo, XXI

XXI

EN TIU momento aperis la vulpo:

"Bonan tagon!" diris la vulpo.

"Bonan tagon!" ĝentile respondis la eta princo. Li turniĝis, sed nenion vidis.

"Mi estas tie ĉi sub la pomarbo," diris la voĉo... "Kiu vi estas?" diris la eta princo.

"Vi estas sufiĉe beleta..." "Mi estas vulpo," diris la vulpo. "Venu ludi kun mi," proponis al ĝi la eta princo. "Mi estas tiel malgaja!... " "Mi ne povas ludi kun vi," diris la vulpo. "Mi ne estas malsovaĝigita. " "Ha, pardonu," diris la eta princo. Sed post pripenso li aldonis:

"Kion signifas malsovaĝigi? " "Vi ne estas ĉi-tiea," diris la vulpo. "Kion vi serĉas? " "Mi serĉas homojn," diris la eta princo. "Kion signifas malsovaĝigi?" "La homoj," diris la vulpo, "havas pafilojn kaj ĉasas. Kia ĝenaĵo! Ili ankaŭ bredas kokinojn. Tio estas ilia sola intereso. Ĉu vi serĉas kokinojn? " "Ne," diris la eta princo. "Mi serĉas amikojn. Kion signifas malsovaĝigi?" "Tio estas tro forgesata afero," diris la vulpo. "Tio signifas krei rilatojn..." "Krei rilatojn? " "Kompreneble," diris la vulpo. "Vi ankoraŭ estas por mi nur knabeto tute simila al cent mil knabetoj. Kaj mi ne bezonas vin. Kaj ankaŭ vi ne bezonas min. Mi estas por vi nur vulpo simila al cent mil vulpoj. Sed, se vi malsovaĝigos min, ni bezonos nin reciproke. Vi estos por mi unika en la mondo. Mi estos por vi unika en la mondo. " "Mi ekkomprenas," diris la eta princo. "Mi konas certan floron... mi kredas, ke ĝi malsovaĝigis min..." "Kredeble," diris la vulpo. Oni vidas sur Tero ĉiajn aferojn..." "Ho, tio ne estas sur Tero," diris la eta princo. La vulpo ŝajnis tre scivola:

"Ĉu sur alia planedo? " "Jes. " "Ĉu estas ĉasistoj sur tiu planedo? " "Ne. " "Jen interesa afero! Kaj ĉu estas kokinoj? " "Ne." "Nenio estas perfekta," suspiris la vulpo. Sed ĝi revenis al sia ideo:

"Mia vivo estas monotona. Mi ĉasas kokinojn kaj homoj ĉasas min. Ĉiuj kokinoj similas unuj al aliaj, kaj ĉiuj homoj ankaŭ. Do mi iom enuas. Sed, se vi malsovaĝigos min, mia vivo estos kvazaŭ suna. Mi konos sonon de paŝoj, kiuj distingiĝas de ĉiuj aliaj. La aliaj paŝoj forpelas min en grundon. Viaj vokos min kiel muziko por iri el mia ternesto. Kaj rigardu! Ĉu vi vidas tie tritikajn kampojn? Mi ne manĝas panon. Tritiko estas por mi senutila. Tritikaj kampoj memorigas min pri nenio. Kaj tio estas malgaja! Sed vi havas orajn harojn. Estos mirinde post kiam vi malsovaĝigos min! Ora tritiko memorigos min pri vi. Kaj mi amos la susuron de vento en tritiko..." La vulpo eksilentis kaj longe rigardis la etan princon:

"Mi petas... malsovaĝigu min!" ĝi diris.

"Volonte!" respondis la eta princo, "sed mi ne havas multe da tempo. Mi devas trovi amikojn kaj lerni multajn aferojn. " "Oni konas nur tion, kion oni malsovaĝigis," diris la vulpo. "La homoj ne plu havas tempon por ion ajn koni. Ili aĉetas tute pretajn objektojn ĉe vendistoj. Sed, ĉar amikvendistoj ne ekzistas, homoj ne plu havas amikojn. Se vi volas amikon, malsovaĝigu min! " "Kion necesas fari?" demandis la eta princo.

"Necesas esti tre pacienca," respondis la vulpo. "Unue vi sidiĝu iom malproksime de mi, tiele, sur la herbo. Mi rigardos vin oblikve, sed vi nenion diros. Paroloj estas fonto de miskomprenoj. Sed ĉiutage vi povos sidiĝi iomete pli proksime..." La morgaŭan tagon la eta princo revenis.

"Prefere vi revenu ĉiam je la sama horo," diris la vulpo. "Se ekzemple vi venos je la kvara posttagmeze, mi komencos esti feliĉa ekde la tria. Ju pli antaŭen pasos la tempo, des pli feliĉa mi sentos min. Jam je la kvara mi estos tremetanta kaj maltrankvila; mi malkovros la valoron de la feliĉo! Sed, se vi venos iam ajn, mi neniam scios por kiu horo prepari mian koron al feliĉo... Ritoj necesas..." "Kio estas rito?" diris la eta princo.

"Tio ankaŭ estas tro forgesita afero," diris la vulpo, "Tio, kio distingas unu tagon de la aliaj. Miaj ĉasistoj ankaŭ respektas riton. Ĉiun ĵaŭdon li dancas kun knabinoj en la vilaĝo. Tial ĵaŭdo estas mirinda tago! Mi iras promeni ĝis la vitejo. Se la ĉasistoj dancus iam ajn, la tagoj estus ĉiuj similaj, kaj mi neniel havus feriojn. " Tial la eta princo malsovaĝigis la vulpon. Sed alproksimiĝis la horo de la foriro:

"Ho," diris la vulpo... "Mi ploros. " "Estas via kulpo," diris la eta princo, " mi ne deziris por vi malbonon, sed vi volis, ke mi malsovaĝigu vin..." "Certe," diris la vulpo. "Sed vi ploros!" diris la eta princo.

"Certe," diris la vulpo. "Do, vi gajnas nenion! " "Mi gajnas ion," diris la vulpo, "pro la koloro de la tritiko." Kaj ĝi aldonis:

"Iru revidi la rozojn! Vi komprenos, ke la via estas unika en la mondo. Revenu por adiaŭi, kaj mi donacos al vi sekreton. " La eta princo iris revidi la rozojn:

"Vi tute ne similas mian rozon, vi ankaŭ estas nenio," li diris al ili. "Neniu vin malsovaĝigis, kaj vi neniun malsovaĝigis. Vi estas kiel estis mia vulpo. Ĝi estis nur vulpo simila al cent mil aliaj. Sed ĝi fariĝis mia amiko kaj ĝi nun estas unika en la mondo. " Kaj la rozoj estis tute konsternitaj.

"Vi estas belaj sed malplenaj," li daŭrigis. "Oni ne povas morti por vi. Kompreneble, ordinara pasanto kredus, ke mia propra rozo similas vin. Sed ĝi sola pli gravas ol vi ĉiuj, ĉar ĝi estas tiu, kiun mi akvumis. Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi metis sub la kloŝon. Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi ŝirmis per la ventŝirmilo. Ĉar ĝi estas tiu, kies raŭpojn mi mortigis (escepte de du aŭ tri fariĝontaj papilioj). Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi aŭskultadis, kiam ĝi plendadis aŭ fanfaronadis, aŭ eĉ, iafoje, kiam ĝi silentis. Ĉar ĝi estas mia rozo! " Kaj li revenis al la vulpo:

"Adiaŭ," li diris.... "Adiaŭ," diris la vulpo. "Jen mia sekreto. Ĝi estas tre simpla: oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per okuloj. " "La esenco estas nevidebla per okuloj," ripetis la eta princo por memori. "La homoj forgesis ĉi tiun veraĵon," diris la vulpo. "Sed vi ne forgesu ĝin. Vi fariĝas por ĉiam respondeca por tio, kion vi malsovaĝigis. Vi estas respondeca por via rozo..." "Mi estas respondeca por mia rozo..." ripetis la eta princo por memori.


XXI XXI XXI XXI

EN TIU momento aperis la vulpo: AT THAT moment the fox appeared:

"Bonan tagon!" diris la vulpo.

"Bonan tagon!" ĝentile respondis la eta princo. Li turniĝis, sed nenion vidis.

"Mi estas tie ĉi sub la pomarbo," diris la voĉo... "Kiu vi estas?" diris la eta princo.

"Vi estas sufiĉe beleta..." "You're pretty enough ..." "Mi estas vulpo," diris la vulpo. "Venu ludi kun mi," proponis al ĝi la eta princo. "Come and play with me," the little prince suggested. "Mi estas tiel malgaja!... " "I'm so sad! ..." "Mi ne povas ludi kun vi," diris la vulpo. "Mi ne estas malsovaĝigita. " "I'm not tamed." "Ha, pardonu," diris la eta princo. "Ah, I'm sorry," said the little prince. Sed post pripenso li aldonis: But after some thought he added:

"Kion signifas malsovaĝigi? " "What does it mean to tame?" "Vi ne estas ĉi-tiea," diris la vulpo. "You are not here," said the fox. "Kion vi serĉas? " "What are you looking for?" "Mi serĉas homojn," diris la eta princo. "I'm looking for people," said the little prince. "Kion signifas malsovaĝigi?" "What does it mean to tame?" "La homoj," diris la vulpo, "havas pafilojn kaj ĉasas. "People," said the fox, "have guns and hunt. Kia ĝenaĵo! What a nuisance! Ili ankaŭ bredas kokinojn. They also raise chickens. Tio estas ilia sola intereso. That is their only interest. Ĉu vi serĉas kokinojn? " Are you looking for chickens? " "Ne," diris la eta princo. "Mi serĉas amikojn. Kion signifas malsovaĝigi?" "Tio estas tro forgesata afero," diris la vulpo. "That's too much to forget," said the fox. "Tio signifas krei rilatojn..." "That means creating relationships ..." "Krei rilatojn? " "Kompreneble," diris la vulpo. "Of course," said the fox. "Vi ankoraŭ estas por mi nur knabeto tute simila al cent mil knabetoj. "You're still just a little boy to me, like a hundred thousand little boys. Kaj mi ne bezonas vin. Kaj ankaŭ vi ne bezonas min. Mi estas por vi nur vulpo simila al cent mil vulpoj. I am to you only a fox like a hundred thousand foxes. Sed, se vi malsovaĝigos min, ni bezonos nin reciproke. But, if you tame me, we will need each other. Vi estos por mi unika en la mondo. You will be unique in the world for me. Mi estos por vi unika en la mondo. " "Mi ekkomprenas," diris la eta princo. "I understand," said the little prince. "Mi konas certan floron... mi kredas, ke ĝi malsovaĝigis min..." "I know a certain flower ... I think it tamed me ..." "Kredeble," diris la vulpo. "Probably," said the fox. Oni vidas sur Tero ĉiajn aferojn..." We see all sorts of things on Earth ... " "Ho, tio ne estas sur Tero," diris la eta princo. "Oh, that's not on Earth," said the little prince. La vulpo ŝajnis tre scivola: The fox seemed very curious:

"Ĉu sur alia planedo? " "On another planet?" "Jes. " "Ĉu estas ĉasistoj sur tiu planedo? " "Are there hunters on that planet?" "Ne. " "Jen interesa afero! Kaj ĉu estas kokinoj? " "Ne." "Nenio estas perfekta," suspiris la vulpo. Sed ĝi revenis al sia ideo:

"Mia vivo estas monotona. “My life is monotonous. Mi ĉasas kokinojn kaj homoj ĉasas min. I hunt chickens and people hunt me. Ĉiuj kokinoj similas unuj al aliaj, kaj ĉiuj homoj ankaŭ. All hens look like each other, and so do all humans. Do mi iom enuas. So I'm a little bored. Sed, se vi malsovaĝigos min, mia vivo estos kvazaŭ suna. But if you tame me, my life will be like sunshine. Mi konos sonon de paŝoj, kiuj distingiĝas de ĉiuj aliaj. I will know the sound of footsteps that stand out from all the others. La aliaj paŝoj forpelas min en grundon. The other steps drive me to the ground. Viaj vokos min kiel muziko por iri el mia ternesto. Yours will call me like music to go out of my nest. Kaj rigardu! Ĉu vi vidas tie tritikajn kampojn? Do you see wheat fields there? Mi ne manĝas panon. Tritiko estas por mi senutila. Wheat is useless to me. Tritikaj kampoj memorigas min pri nenio. Wheat fields remind me of nothing. Kaj tio estas malgaja! Sed vi havas orajn harojn. But you have golden hair. Estos mirinde post kiam vi malsovaĝigos min! It will be amazing after you tame me! Ora tritiko memorigos min pri vi. Golden wheat will remind me of you. Kaj mi amos la susuron de vento en tritiko..." And I will love the whisper of wind in wheat ... " La vulpo eksilentis kaj longe rigardis la etan princon:

"Mi petas... malsovaĝigu min!" "Please ... tame me!" ĝi diris.

"Volonte!" respondis la eta princo, "sed mi ne havas multe da tempo. Mi devas trovi amikojn kaj lerni multajn aferojn. " "Oni konas nur tion, kion oni malsovaĝigis," diris la vulpo. "We only know what has been tamed," said the fox. "La homoj ne plu havas tempon por ion ajn koni. Ili aĉetas tute pretajn objektojn ĉe vendistoj. They buy completely ready-made items from vendors. Sed, ĉar amikvendistoj ne ekzistas, homoj ne plu havas amikojn. But, because friend sellers don’t exist, people no longer have friends. Se vi volas amikon, malsovaĝigu min! " "Kion necesas fari?" demandis la eta princo.

"Necesas esti tre pacienca," respondis la vulpo. "Unue vi sidiĝu iom malproksime de mi, tiele, sur la herbo. Mi rigardos vin oblikve, sed vi nenion diros. I'll look at you sideways, but you won't say anything. Paroloj estas fonto de miskomprenoj. Speeches are a source of misunderstandings. Sed ĉiutage vi povos sidiĝi iomete pli proksime..." But every day you can sit a little closer ... " La morgaŭan tagon la eta princo revenis. The next day the little prince returned.

"Prefere vi revenu ĉiam je la sama horo," diris la vulpo. "Se ekzemple vi venos je la kvara posttagmeze, mi komencos esti feliĉa ekde la tria. “If for example you come at four in the afternoon, I will start to be happy from three. Ju pli antaŭen pasos la tempo, des pli feliĉa mi sentos min. The more time passes, the happier I will feel. Jam je la kvara mi estos tremetanta kaj maltrankvila; mi malkovros la valoron de la feliĉo! By four o'clock I will be trembling and anxious; I will discover the value of happiness! Sed, se vi venos iam ajn, mi neniam scios por kiu horo prepari mian koron al feliĉo... Ritoj necesas..." But, if you ever come, I will never know for what hour to prepare my heart for happiness ... Rituals are necessary ... " "Kio estas rito?" "What is a ritual?" diris la eta princo.

"Tio ankaŭ estas tro forgesita afero," diris la vulpo, "Tio, kio distingas unu tagon de la aliaj. "That's too much of a forgotten thing, too," said the fox. Miaj ĉasistoj ankaŭ respektas riton. My hunters also respect a ritual. Ĉiun ĵaŭdon li dancas kun knabinoj en la vilaĝo. Every Thursday he dances with girls in the village. Tial ĵaŭdo estas mirinda tago! That’s why Thursday is a wonderful day! Mi iras promeni ĝis la vitejo. I'm going for a walk to the vineyard. Se la ĉasistoj dancus iam ajn, la tagoj estus ĉiuj similaj, kaj mi neniel havus feriojn. " If the hunters ever danced, the days would all be the same, and I would have no vacation at all. " Tial la eta princo malsovaĝigis la vulpon. So the little prince tamed the fox. Sed alproksimiĝis la horo de la foriro:

"Ho," diris la vulpo... "Mi ploros. " "Oh," said the fox ... "I'll cry." "Estas via kulpo," diris la eta princo, " mi ne deziris por vi malbonon, sed vi volis, ke mi malsovaĝigu vin..." "It's your fault," said the little prince, "I didn't want to hurt you, but you wanted me to tame you ..." "Certe," diris la vulpo. "Sed vi ploros!" diris la eta princo.

"Certe," diris la vulpo. "Do, vi gajnas nenion! " "Mi gajnas ion," diris la vulpo, "pro la koloro de la tritiko." Kaj ĝi aldonis:

"Iru revidi la rozojn! "Go see the roses again! Vi komprenos, ke la via estas unika en la mondo. You will understand that yours is unique in the world. Revenu por adiaŭi, kaj mi donacos al vi sekreton. " Come back to say goodbye, and I'll give you a secret. " La eta princo iris revidi la rozojn:

"Vi tute ne similas mian rozon, vi ankaŭ estas nenio," li diris al ili. "Neniu vin malsovaĝigis, kaj vi neniun malsovaĝigis. Vi estas kiel estis mia vulpo. Ĝi estis nur vulpo simila al cent mil aliaj. Sed ĝi fariĝis mia amiko kaj ĝi nun estas unika en la mondo. " Kaj la rozoj estis tute konsternitaj.

"Vi estas belaj sed malplenaj," li daŭrigis. "Oni ne povas morti por vi. Kompreneble, ordinara pasanto kredus, ke mia propra rozo similas vin. Of course, an ordinary passer-by would believe that my own rose looks like you. Sed ĝi sola pli gravas ol vi ĉiuj, ĉar ĝi estas tiu, kiun mi akvumis. But it alone is more important than all of you, because it is the one I watered. Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi metis sub la kloŝon. Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi ŝirmis per la ventŝirmilo. Because it’s the one I shielded with the windshield. Ĉar ĝi estas tiu, kies raŭpojn mi mortigis (escepte de du aŭ tri fariĝontaj papilioj). Because it’s the one whose caterpillars I killed (except for two or three to become butterflies). Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi aŭskultadis, kiam ĝi plendadis aŭ fanfaronadis, aŭ eĉ, iafoje, kiam ĝi silentis. For it is the one I listened to when it complained or boasted, or even, sometimes, when it was silent. Ĉar ĝi estas mia rozo! " Kaj li revenis al la vulpo:

"Adiaŭ," li diris.... "Adiaŭ," diris la vulpo. "Jen mia sekreto. Ĝi estas tre simpla: oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per okuloj. " The essence is invisible to the naked eye. " "La esenco estas nevidebla per okuloj," ripetis la eta princo por memori. "La homoj forgesis ĉi tiun veraĵon," diris la vulpo. "People have forgotten this truth," said the fox. "Sed vi ne forgesu ĝin. Vi fariĝas por ĉiam respondeca por tio, kion vi malsovaĝigis. You become forever responsible for what you have tamed. Vi estas respondeca por via rozo..." "Mi estas respondeca por mia rozo..." ripetis la eta princo por memori. "I am responsible for my rose ..." repeated the little prince to remember.