×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Eta Princo, XX

XX

SED OKAZIS, ke la eta princo, longe paŝinte sur sablo, rokoj kaj neĝo, fine malkovris vojon. Kaj ĉiuj vojoj kondukas al homoj.

"Bonan tagon!" li diris.

Estis tie ĝardeno plena de rozoj.

"Bonan tagon!" diris la rozoj.

La eta princo rigardi ilin. Ili ĉiuj similis al lia floro.

"Kiuj estas vi?" li demandis miregante.

"Ni estas rozoj," diris la rozoj. "Ĉu?!" diris la eta princo.

Kaj li sentis sin tre malfeliĉa. Lia floro rakontis al li, ke en la universo ĝi estas sola en sia speco. Kaj jen estis kvin mil kiel ĝi, tute samaj, en unu sola ĝardeno!

"Ĝi ofendiĝus," li diris al si, "se ĝi vidus ĉi tion... ĝi treege tusus kaj ŝajnugus sin mortanta, por eviti ridindon. Kaj mi devus ŝajnigi kvazaŭ mi flegas ĝin, ĉar alie ĝi vere mortus, nur por humiligi ankaŭ min..." Poste li aldone diris al si: "Mi kredis, ke mi posedas unikan floron, sed mi posedas nur ordinaran rozon. Ĝi kaj miaj tri vulkanoj, kies supro atingas altecon de miaj genuoj kaj el kiuj unu estas eble por ĉiam estingita, ja ne faras min tre grandioza princo..." Kaj, kuŝante sur herbejo, li ploris.


XX XX XX XX

SED OKAZIS, ke la eta princo, longe paŝinte sur sablo, rokoj kaj neĝo, fine malkovris vojon. BUT IT HAPPENED that the little prince, after a long walk on sand, rocks, and snow, had at last discovered a path. Kaj ĉiuj vojoj kondukas al homoj. And all roads lead to people.

"Bonan tagon!" li diris.

Estis tie ĝardeno plena de rozoj. There was a garden full of roses.

"Bonan tagon!" diris la rozoj.

La eta princo rigardi ilin. Ili ĉiuj similis al lia floro.

"Kiuj estas vi?" li demandis miregante. he asked in astonishment.

"Ni estas rozoj," diris la rozoj. "Ĉu?!" diris la eta princo.

Kaj li sentis sin tre malfeliĉa. And he felt very unhappy. Lia floro rakontis al li, ke en la universo ĝi estas sola en sia speco. His flower told him that in the universe it is unique in its kind. Kaj jen estis kvin mil kiel ĝi, tute samaj, en unu sola ĝardeno! And there were five thousand like it, all the same, in one garden!

"Ĝi ofendiĝus," li diris al si, "se ĝi vidus ĉi tion... ĝi treege tusus kaj ŝajnugus sin mortanta, por eviti ridindon. "It would be offended," he said to himself, "if it saw this... It would cough profusely and pretend to be dying, to avoid ridicule." Kaj mi devus ŝajnigi kvazaŭ mi flegas ĝin, ĉar alie ĝi vere mortus, nur por humiligi ankaŭ min..." And I should pretend to take care of it, or it would really die, just to humiliate me too ... " Poste li aldone diris al si: "Mi kredis, ke mi posedas unikan floron, sed mi posedas nur ordinaran rozon. Then he added to himself, "I thought I possessed a unique flower, but I possessed only an ordinary rose. Ĝi kaj miaj tri vulkanoj, kies supro atingas altecon de miaj genuoj kaj el kiuj unu estas eble por ĉiam estingita, ja ne faras min tre grandioza princo..." It and my three volcanoes, the top of which reaches the height of my knees and one of which is perhaps extinct forever, do not make me a very grand prince ... " Kaj, kuŝante sur herbejo, li ploris. And, lying on a meadow, he wept.