×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Eta Princo, XVII

XVII

KIAM oni volas spriti, oni foje mensogas iom. Mi ne estis tre honesta, parolante al vi pri la lanternistoj. Mi riskas doni malĝustan ideon pri nia planedo al tiuj, kiuj ne konas ĝin. La homoj okupas tre malmulte da spaco sur la Tero. Se la duo da miliardoj da homoj, kiuj loĝas sur la Tero, starus iom dense kiel por mitingo, entenus ilin facile publika placo longa kaj larĝa dudek mejlojn. Oni povus amasigi la tutan homaron sur la plej malgranda pacifika insuleto.

Kompreneble, la grandpersonoj ne kredos vin. Ili kredas, ke ili okupas multe da spaco. Ili vidas sin gravaj, kiel baobaboj. Vi do konsilos al ili kalkuli. Ili amegas ciferojn: tio plaĉos al ili. Sed vi ne perdu vian propran tempon. Estas senutile. Vi fidas min.

Do, la eta princo, alveninte sur Teron, miris vidante neniun. Li jam ektimis, ke li eraris pri la planedo, kiam lunkolora ringo ekmoviĝetis sur la sablo.

"Bonan nokton!" trafe-maltrafe diris la eta princo.

"Bonan nokton," diris la serpento. "Sur kiun planedon mi falis?" demandis la eta princo.

"Sur Teron, en Afriko," respondis la serpento. "Ha!... Ĉu do estas neniu sur la Tero? " "Ĉi tie estas dezerto. Neniu troviĝas en dezertoj. Tero estas granda," diris la serpento. La eta princo sidiĝis sur ŝtonon kaj levis siajn okulojn al la ĉielo:

"Mi demandas min," li diris, "ĉu la steloj brilas por ke ĉiu povu iam retrovi la sian. Rigardu mian planedon! Ĝi estas ĝuste super ni... Sed kiel malproksime ĝi estas! " "Ĝi estas bela," diris la serpento. "Kial vi venis ĉi tien? " "Mi havas malfacilaĵojn kun certa floro," diris la eta princo. "Ha!" diris la serpento.

Kaj ili silentis.

Fine la eta princo reparolis:

"Kie estas homoj? Oni estas iom soleca en la dezerto..." "Oni estas soleca ankaŭ inter homoj," diris la serpento. La eta princo longe rigardis ĝin:

Vi estas stranga besto, maldika kiel fingro," li fine diris. "Sed mi estas pli potenca, ol fingro de reĝo," diris la serpento. La eta princo ekridetis:

"Vi ne estas tre potenca... vi eĉ ne havas krurojn... vi eĉ ne povas vojaĝi..." "Mi povas konduki vin pli malproksimen ol ŝipo," diris la serpento. Ĝi volviĝis ĉirkaŭ maleolo de la eta princo kiel ora braceleto:

"Kiun mi tuŝas, tiun mi redonas al tero, el kiu li devenas," ĝi aldonis. "Sed vi estas pura kaj venas de stelo..." La eta princo nenion respondis.

"Mi kompatas vin, tiel solan sur ĉi tiu granita Tero. Mi povas iam helpi vin, se vi tro nostalgios pri via planedo. Mi povas..." "Ho! Mi sufiĉe bone komprenis," diris la eta princo, "sed kial vi ĉiam sprimiĝas per enigmoj? " "Mi solvas ilin ĉiujn," diris la serpento. Kaj ili eksilentis.


XVII XVII XVII XVII

KIAM oni volas spriti, oni foje mensogas iom. If you want to scratch, you can sometimes mention a bit. Mi ne estis tre honesta, parolante al vi pri la lanternistoj. I wasn’t very honest in talking to you about the lantern makers. Mi riskas doni malĝustan ideon pri nia planedo al tiuj, kiuj ne konas ĝin. I risk giving a wrong idea of our planet to those who don’t know it. La homoj okupas tre malmulte da spaco sur la Tero. Humans occupy very little space on Earth. Se la duo da miliardoj da homoj, kiuj loĝas sur la Tero, starus iom dense kiel por mitingo, entenus ilin facile publika placo longa kaj larĝa dudek mejlojn. If the two billion people who live on Earth were to stand a little densely as for a rally, they would be easily contained by a public square twenty miles long and twenty miles wide. Oni povus amasigi la tutan homaron sur la plej malgranda pacifika insuleto. One could gather all of humanity on the smallest Pacific islet.

Kompreneble, la grandpersonoj ne kredos vin. Of course, the adults will not believe you. Ili kredas, ke ili okupas multe da spaco. They believe they take up a lot of space. Ili vidas sin gravaj, kiel baobaboj. They see themselves as important as baobabs. Vi do konsilos al ili kalkuli. So you advise them to count. Ili amegas ciferojn: tio plaĉos al ili. They love numbers: they like that. Sed vi ne perdu vian propran tempon. But don’t waste your own time. Estas senutile. It is useless. Vi fidas min. You trust me.

Do, la eta princo, alveninte sur Teron, miris vidante neniun. So, the little prince, on arriving on Earth, was astonished to see no one. Li jam ektimis, ke li eraris pri la planedo, kiam lunkolora ringo ekmoviĝetis sur la sablo. He was already afraid that he was wrong about the planet when a moon-colored ring began to move on the sand.

"Bonan nokton!" trafe-maltrafe diris la eta princo. said the little prince rightly or wrongly.

"Bonan nokton," diris la serpento. "Good night," said the snake. "Sur kiun planedon mi falis?" "What planet did I fall on?" demandis la eta princo. asked the little prince.

"Sur Teron, en Afriko," respondis la serpento. "On Earth, in Africa," replied the serpent. "Ha!... Ĉu do estas neniu sur la Tero? " So is there no one on Earth? " "Ĉi tie estas dezerto. "It's a desert here. Neniu troviĝas en dezertoj. No one is found in deserts. Tero estas granda," diris la serpento. Earth is big, "said the snake. La eta princo sidiĝis sur ŝtonon kaj levis siajn okulojn al la ĉielo: The little prince sat down on a stone and raised his eyes to the sky:

"Mi demandas min," li diris, "ĉu la steloj brilas por ke ĉiu povu iam retrovi la sian. “I wonder,” he said, “whether the stars are shining so that everyone can one day find theirs. Rigardu mian planedon! Look at my planet! Ĝi estas ĝuste super ni... Sed kiel malproksime ĝi estas! " It’s right above us ... But how far it is! " "Ĝi estas bela," diris la serpento. "It's beautiful," said the snake. "Kial vi venis ĉi tien? " "Why did you come here?" "Mi havas malfacilaĵojn kun certa floro," diris la eta princo. "I have trouble with a certain flower," said the little prince. "Ha!" diris la serpento. said the snake.

Kaj ili silentis. And they were silent.

Fine la eta princo reparolis: At last the little prince spoke again:

"Kie estas homoj? "Where are the people?" Oni estas iom soleca en la dezerto..." You're a little lonely in the desert ... " "Oni estas soleca ankaŭ inter homoj," diris la serpento. "One is lonely among men too," said the serpent. La eta princo longe rigardis ĝin: The little prince looked at it for a long time:

Vi estas stranga besto, maldika kiel fingro," li fine diris. You’re a strange animal, thin as a finger, ”he finally said. "Sed mi estas pli potenca, ol fingro de reĝo," diris la serpento. "But I am more powerful than a king's finger," said the serpent. La eta princo ekridetis: The little prince smiled.

"Vi ne estas tre potenca... vi eĉ ne havas krurojn... vi eĉ ne povas vojaĝi..." "You're not very powerful ... you don't even have legs ... you can't even travel ..." "Mi povas konduki vin pli malproksimen ol ŝipo," diris la serpento. "I can take you farther than a ship," said the snake. Ĝi volviĝis ĉirkaŭ maleolo de la eta princo kiel ora braceleto: It wrapped around the little prince's ankle like a gold bracelet:

"Kiun mi tuŝas, tiun mi redonas al tero, el kiu li devenas," ĝi aldonis. “Whoever I touch, I give back to the land he comes from,” it added. "Sed vi estas pura kaj venas de stelo..." "But you're clean and you come from a star ..." La eta princo nenion respondis. The little prince did not answer.

"Mi kompatas vin, tiel solan sur ĉi tiu granita Tero. “I pity you, so alone on this granite Earth. Mi povas iam helpi vin, se vi tro nostalgios pri via planedo. I can help you someday if you get too nostalgic for your planet. Mi povas..." "Ho! Mi sufiĉe bone komprenis," diris la eta princo, "sed kial vi ĉiam sprimiĝas per enigmoj? " I understood quite well, "said the little prince," but why do you always express yourself in riddles? " "Mi solvas ilin ĉiujn," diris la serpento. "I solve them all," said the snake. Kaj ili eksilentis.