×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Eta Princo, XV

XV

LA SESA planedo estis dekoble pli vasta. Ĝi estis loĝata de maljuna sinjoro, kiu verkis dikegajn librojn.

"Nu! Jen esploristo!" li ekkriis, kiam li ekvidis la etan princon.

La eta princo sidiĝis sur la tablon kaj iomete anhelis pro laceco. Li jam tiom vojaĝis!

"De kie vi venas?" demandis la maljuna sinjoro.

"Kio estas ĉi tiu dika libro?" diris la eta princo.

"Kion vi faras tie ĉi? " "Mi estas geografo," diris la maljuna sinjoro. "Kio estas geografo? " "Geografo estas klerulo, kiu scias, kie troviĝas maroj, riveroj, urboj, montoj kaj dezertoj. " "Tio ĉi estas tre interesa," diris la eta princo. "Jen fine vera profesio! " Kaj li ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la planedon de la geografo. Li ankoraŭ neniam vidis tiel majestan planedon.

"Estas tre bela via planedo. Ĉu estas oceanoj sur ĝi?

"Mi ne povas scii tion," diris la geografo. "Kaj urboj, riveregoj, dezertoj? " "Ankaŭ tion mi ne povas scii," diris la geografo. "Sed vi estas geografo! " "Ĝuste," diris la geografo, "sed mi ne estas esploristo. Esploristoj tute mankas al mi. Ne geografoj kalkulas urbojn, riveregojn, montojn, marojn, oceanojn kaj dezertojn. Geografo estas tro grava persono por vagadi. Li ne forlasas sian skribotablon, sed tie akceptas esploristojn. Li pridemandas ilin kaj notas iliajn rememorojn. Kaj, se la rememoroj de iu el ili ŝajnas al li interesaj, la geografo enketas pri la moraleco de la esploristo.

"Kaj do? " "Ĉar esploristo, kiu mensogus, kaŭzus katastrofojn en libroj pri geografio. Kaj ankaŭ esploristo, kiu drinkus. " "Kaj do?" diris la eta princo.

"Ĉar la ebriuloj vidas duige. Tiam la geografo notus du montojn tie, kie estas nur unu. " "Mi konas iun, kiu estus malbona esploristo," diris la eta princo. "Povas esti. Do, kiam la moraleco de la esploristo ŝajnas bona, oni enketas pri lia eltrovo. " "Ĉu vi iras tien por rigardi? " "Ne. Tio estus tro komplika. Sed oni postulas de la esploristo, ke li donu pruvojn. Se ekzemple temas pri eltrovo de granda monto, oni postulas, ke li alportu el ĝi grandajn ŝtonojn. " La geografo subite ekscitiĝis.

"Sed vi mem venas de malproksime! Vi estas esploristo! Priskribu al mi vian planedon! " Kaj la geografo malfermis sian registron kaj pintigis sian krajonon. Oni skribas la esploristajn rakontojn unue per krajono. Oni atendas por skribi per inko ĝis la esploristo estos alportinta pruvojn.

"Nu?" ekdemandis la geografo.

"Ho, ĉe mi," diris la eta princo, "ja ne estas tre interese, kaj estas ege malgrande. Mi havas tri vulkanojn. Du aktivaj kaj unu estingita. Sed oni neniam scias! " "Oni neniam scias," ripetis la geografo. "Mi ankaŭ havas unu floron. " "Ni ne notas florojn," diris la geografo. "Kial do? Ili estas la plej bela afero. " "Ĉar la floroj estas eferemaj. " "Kion signifas eferema? " "Libroj pri geografio," diris la geografo, "estas la plej valoraj el ĉiuj libroj. Ili neniam elmodiĝas. Tre malofte okazas, ke monto alilokiĝas. Tre malofte okazas, ke oceano elsekiĝas. Ni priskribas eternaĵojn. " "Sed estingitaj vulkanoj povas vekiĝi," interrompis la eta princo. "Kion signifas efemera? " "Ĉu vulkanoj estas estingitaj aŭ aktivaj, estas same koncerne nin," diris la geografo. "Kio gravas por ni, estas la montoj. Ili ne ŝanĝiĝas. " "Sed, kion signifas efemera?" denove demandis la eta princo, kiu dum sia vivo neniam rezignas demandon, unufoje farinte ĝin.

"Tio signifas ion, kio estas minacata de baldaŭa forpaso. " "Ĉu mia floro estas minacata de baldaŭa forpaso? " "Tutcerte. " "Mia floro estas efemera," diris la eta princo, "kaj ĝi havas nur kvar dornojn por sin defendi kontraŭ la mondo! Kaj mi lasis ĝin tute sola! " "Tiel li unuafoje ekbedaŭris. Sed li tuj rekuraĝiĝis.

"Kion vi konsilas, ke mi vizitu?" li demandis.

"La planedon Tero," respondis la geografo. "Ĝi havas bonan reputacion..." Kaj la eta princo foriris, meditante pri sia floro.


XV XV XV

LA SESA planedo estis dekoble pli vasta. THE SIXTH planet was ten times larger. Ĝi estis loĝata de maljuna sinjoro, kiu verkis dikegajn librojn. It was inhabited by an old gentleman who wrote huge books.

"Nu! Jen esploristo!" Here's an explorer! " li ekkriis, kiam li ekvidis la etan princon. he exclaimed when he saw the little prince.

La eta princo sidiĝis sur la tablon kaj iomete anhelis pro laceco. The little prince sat down at the table and gasped a little tiredly. Li jam tiom vojaĝis! He has traveled so much already!

"De kie vi venas?" demandis la maljuna sinjoro.

"Kio estas ĉi tiu dika libro?" diris la eta princo.

"Kion vi faras tie ĉi? " "Mi estas geografo," diris la maljuna sinjoro. "I am a geographer," said the old gentleman. "Kio estas geografo? " "Geografo estas klerulo, kiu scias, kie troviĝas maroj, riveroj, urboj, montoj kaj dezertoj. " "A geographer is a scholar who knows where seas, rivers, cities, mountains and deserts are located." "Tio ĉi estas tre interesa," diris la eta princo. "This is very interesting," said the little prince. "Jen fine vera profesio! " "That's a real profession after all!" Kaj li ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la planedon de la geografo. And he glanced around at the geographer's planet. Li ankoraŭ neniam vidis tiel majestan planedon. He had never seen such a majestic planet.

"Estas tre bela via planedo. Ĉu estas oceanoj sur ĝi?

"Mi ne povas scii tion," diris la geografo. "I can't know that," said the geographer. "Kaj urboj, riveregoj, dezertoj? " "And cities, rivers, deserts?" "Ankaŭ tion mi ne povas scii," diris la geografo. "I can't know that either," said the geographer. "Sed vi estas geografo! " "Ĝuste," diris la geografo, "sed mi ne estas esploristo. "That's right," said the geographer, "but I'm not a researcher. Esploristoj tute mankas al mi. I miss researchers completely. Ne geografoj kalkulas urbojn, riveregojn, montojn, marojn, oceanojn kaj dezertojn. No geographers count cities, rivers, mountains, seas, oceans and deserts. Geografo estas tro grava persono por vagadi. Li ne forlasas sian skribotablon, sed tie akceptas esploristojn. He does not leave his desk, but welcomes researchers there. Li pridemandas ilin kaj notas iliajn rememorojn. He interrogates them and notes their recollections. Kaj, se la rememoroj de iu el ili ŝajnas al li interesaj, la geografo enketas pri la moraleco de la esploristo. And, if the recollections of any of them seem to him interesting, the geographer inquires into the morality of the explorer.

"Kaj do? " "Ĉar esploristo, kiu mensogus, kaŭzus katastrofojn en libroj pri geografio. “Because a researcher who would lie would cause disasters in geography books. Kaj ankaŭ esploristo, kiu drinkus. " And also a researcher who would drink. " "Kaj do?" diris la eta princo.

"Ĉar la ebriuloj vidas duige. “Because the drunks see secondarily. Tiam la geografo notus du montojn tie, kie estas nur unu. " Then the geographer would point out two mountains where there is only one. " "Mi konas iun, kiu estus malbona esploristo," diris la eta princo. "I know someone who would be a bad explorer," said the little prince. "Povas esti. Do, kiam la moraleco de la esploristo ŝajnas bona, oni enketas pri lia eltrovo. " So when the morality of the researcher seems good, one investigates his discovery. " "Ĉu vi iras tien por rigardi? " "Ne. Tio estus tro komplika. Sed oni postulas de la esploristo, ke li donu pruvojn. But the researcher is required to provide evidence. Se ekzemple temas pri eltrovo de granda monto, oni postulas, ke li alportu el ĝi grandajn ŝtonojn. " In the case of the discovery of a great mountain, for example, he is required to bring large stones from it. " La geografo subite ekscitiĝis. The geographer was suddenly excited.

"Sed vi mem venas de malproksime! "But you yourself come from afar! Vi estas esploristo! Priskribu al mi vian planedon! " Describe to me your planet! " Kaj la geografo malfermis sian registron kaj pintigis sian krajonon. And the geographer opened his register and sharpened his pencil. Oni skribas la esploristajn rakontojn unue per krajono. The explorer's stories are written first in pencil. Oni atendas por skribi per inko ĝis la esploristo estos alportinta pruvojn. It is expected to be written in ink until the researcher has brought evidence.

"Nu?" ekdemandis la geografo. asked the geographer.

"Ho, ĉe mi," diris la eta princo, "ja ne estas tre interese, kaj estas ege malgrande. "Oh, with me," said the little prince, "it is not very interesting, and it is very small. Mi havas tri vulkanojn. I have three volcanoes. Du aktivaj kaj unu estingita. Two active and one extinct. Sed oni neniam scias! " But you never know! " "Oni neniam scias," ripetis la geografo. "You never know," repeated the geographer. "Mi ankaŭ havas unu floron. " "I have one flower, too." "Ni ne notas florojn," diris la geografo. "We don't note flowers," said the geographer. "Kial do? "Then why? Ili estas la plej bela afero. " They are the most beautiful thing. " "Ĉar la floroj estas eferemaj. " "Because the flowers are ephemeral." "Kion signifas eferema? " "What does ephemeral mean?" "Libroj pri geografio," diris la geografo, "estas la plej valoraj el ĉiuj libroj. “Books on geography,” said the geographer, “are the most valuable of all books. Ili neniam elmodiĝas. They never go out of style. Tre malofte okazas, ke monto alilokiĝas. It is very rare for a mountain to be relocated. Tre malofte okazas, ke oceano elsekiĝas. It is very rare for the ocean to dry up. Ni priskribas eternaĵojn. " We describe eternities. " "Sed estingitaj vulkanoj povas vekiĝi," interrompis la eta princo. "But extinct volcanoes can wake up," interrupted the little prince. "Kion signifas efemera? " "What does ephemeral mean?" "Ĉu vulkanoj estas estingitaj aŭ aktivaj, estas same koncerne nin," diris la geografo. “Whether volcanoes are extinct or active is the same for us,” the geographer said. "Kio gravas por ni, estas la montoj. “What matters to us is the mountains. Ili ne ŝanĝiĝas. " They do not change. " "Sed, kion signifas efemera?" "But what does ephemeral mean?" denove demandis la eta princo, kiu dum sia vivo neniam rezignas demandon, unufoje farinte ĝin. asked the little prince again, who in his life never gave up a question once he had asked it.

"Tio signifas ion, kio estas minacata de baldaŭa forpaso. " "That means something that is threatened with imminent demise." "Ĉu mia floro estas minacata de baldaŭa forpaso? " "Is my flower threatened with imminent death?" "Tutcerte. " "Certainly." "Mia floro estas efemera," diris la eta princo, "kaj ĝi havas nur kvar dornojn por sin defendi kontraŭ la mondo! "My flower is ephemeral," said the little prince, "and it has only four thorns to defend itself against the world!" Kaj mi lasis ĝin tute sola! " And I left it all alone! " "Tiel li unuafoje ekbedaŭris. "That's how he regretted it for the first time. Sed li tuj rekuraĝiĝis. But he was immediately encouraged.

"Kion vi konsilas, ke mi vizitu?" "What do you advise me to visit?" li demandis.

"La planedon Tero," respondis la geografo. "The planet Earth," replied the geographer. "Ĝi havas bonan reputacion..." "It has a good reputation ..." Kaj la eta princo foriris, meditante pri sia floro. And the little prince went away, meditating on his flower.