×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Eta Princo, X

X

LI TROVIĜIS en la regiono de asteroidoj 325, 326, 327, 328, 329 kaj 330. Li do unue vizitis ilin, por tie serĉi okupon kaj por kleriĝi.

La unua estis loĝata de reĝo. Ĉi tiu, vestita per purpuro kaj ermeno, sidis sur tre simpla, tamen majesta trono.

"Ha! Jen unu regato," ekkriis la reĝo, kiam li vidis la etan princon. "Kiel do li povas koni min? Li neniam vidis min! " Li ne sciis, ke por reĝoj de mondo estas tre simpla. Ĉiuj homoj estas regatoj.

"Alproksimiĝu, por ke mi vidu vin pli bone," diris al li la reĝo, tre fiera, ke li estas reĝo por iu. La eta princo serĉis per okuloj lokon por sidiĝi, sed la planedo estis tute obstrukcita per la belega ermena mantelo. Li do restis staranta kaj, ĉar li estis laca, oscedis.

"Oscedi antaŭ reĝo estas afero kontraŭ la etiketo," diris al li la monarko. "Mi malpermesas tion al vi. " "Mi ne povas min deteni," respondis la eta princo, tute konfuzita. "Mi faris longan vojaĝon, kaj mi ne dormis..." "Tiukaze," la reĝo diris, "mi ordonas al vi oscedi. Dum multaj jaroj mi vidis neniun oscedi. La oscedoj estas por mi kuriozaĵoj. Nu! Oscedu ankoraŭ! Tio ĉi estas ordono. " "Tio timigas min... Mi ne povas plu..." diris la eta princo ruĝiĝante. "Hm! Hm!" la reĝo respondis.

Sekve, mi... mi ordonas al vi jen oscedi, jen..." Li iom balbutis kaj ŝajnis ofendita.

La reĝo nepre volis, ke lia aŭtoritato estu respektata. Li ne toleris malobeadon. Li estis absoluta monarko. Sed, ĉar li estis tre bona, li donis saĝajn ordonojn.

"Se mi ordonus al iu generalo aliformiĝi en marbirdon kaj se tiu generalo ne obeus, la kulpo ne estus lia," li kutimis diri, "la kulpo estus mia. " "Ĉu mi rajtas sidiĝi?" timeme demandis la eta princo.

"Mi ordonas, ke vi sidiĝu," respondis la reĝo kaj majeste metis sur sin unu baskon de sia ermena mantelo. Sed la eta princo miris. La planedo estis malgrandega. Super kio do la reĝo povas reĝi?

"Via reĝa moŝto," li diris al li, "mi petas, pardonu, ke mi demandas vin..." "Mi ordonas, ke vi demandu min," rapide diris la reĝo. "Via reĝa moŝto...super kio vi reĝas? " "Super ĉio," respondis la reĝo grandioze simple. "Super ĉio? " La reĝo per diskreta gesto montris sian propran planedon, la aliajn planedojn kaj la stelojn.

"Super ĉio ĉi? " "Jes, super ĉio ĉi..." la reĝo respondis. Ĉar li estis ne nur absoluta, sed ankaŭ universala monarko.

"Ĉu do la steloj obeas vin? " "Tute certe," diris al li la reĝo. "Ili tuj obeas. Mi ne toleras malobeadon. " Tia povo admiregigis la etan princon. Se li mem havus ĝin, li povus ĉeesti en la sama tago ne kvardek kvar, sed sepdek du, eĉ cent aŭ ducent sunsubirojn, neniam devigata aliloki sian seĝon! Kaj, ĉar li sentis sin iom malgaja, memorigite pri sia malgranda forlasita planedo, li kuraĝiĝis peti favoron de la reĝo:

"Mi volus vidi sunsubirojn... Plezurigu min!... Ordonu al la suno subiri!... " "Se mi ordonus al iu generalo flugi de floro al floro same kiel papilio, aŭ verki tragedion, aŭ aliformiĝi en marbirdon, kaj se la generalo ne plenumus la ricevitan ordonon, kiu malpravus? Ĉu li aŭ mi? " "Vi," firme diris la eta princo. "Tute ĝuste. Oni devas postuli de ĉiu tion, kion li povas fari. La aŭtoritato unue baziĝas sur la saĝo. Se vi ordonos al via popolo sin ĵeti en la maron, ĝi ribelos. Mi havas la rajton postuli obeadon, ĉar miaj ordonoj estas saĝaj. " "Kaj mia sunsubiro?" rememorigis lin la eta princo, kiu, farinte demandon unufoje, neniam plu forgesis ĝin.

"Via sunsubiro vi havos. Mi ĝin postulos. Sed, pro mia scio pri la regarto, mi atendos, ĝis la kondiĉoj estos favoraj. " "Kiam tio okazos?" demandis la eta princo.

"Hm! Hm!" respondis al li la reĝo, kiu unue konsultis dikan kalendaron, "Hm! Hm! tio okazos ĉirkaŭ... ĉirkaŭ... tio estos hodiaŭ vespere ĉirkaŭ la sepa kaj kvardek minutoj! Kaj vi vidos kiel bone obeata mi estas. " La eta princo oscedis. Li bedaŭris sian maltrafitan sunsubiron. Kaj jam li iom enuis. "Mi havas plu nenion por fari ĉi tie," li diris al la reĝo. "Mi tuj foriros! " "Ne foriru! " respondis la reĝo, kiu tiel multe fieris havi regaton. "Ne foriru! Mi faros vin ministro! " "Ministro pri kio? " "Pri... justico! " "Sed estas neniu juĝota! " "Oni ne scias," diris la reĝo. "Mi ankoraŭ ne ĉirkaŭiris mian reĝlandon. Mi estas tre maljuna, mi ne havas lokon por kaleŝego, kaj piediri lacigas min. " "Ho! sed mi jam vidis," diris la princo, kiu kliniĝis por ankoraŭfoje rigardi al la alia flanko de la planedo. "Ankaŭ tie estas neniu..." "Do vi juĝos vin mem," respondis la reĝo. "Tio estas plej malfacila. Estas multe pli malfacile juĝi sin mem, ol juĝi la aliajn. Se vi sukcesos bone juĝi vin, tio signifos, ke vi estas vera saĝulo. " "Mi ĉie ajn povas min mem juĝi," diris la eta princo. "Mi por tio ne bezonas loĝi ĉi tie. " "Hm! Hm!" la reĝo diris. "Mi ja kredas ke ie sur mia planedo estas maljuna rato. Mi aŭdas ĝin dumnokte Vi povos juĝi tiun maljunan raton. De tempo al tempo vi kondamnos ĝin al morto. Tiel ĝia vivo dependos de via juĝo. Sed ĉiufoje vi amnestios ĝin, por ŝpari ĝin. Estas nur unu. " "Mi," respondis la eta princo, "ne ŝatas kondamni al morto, kaj mi pensas, ke mi tuj foriros. " "Ne," diris la reĝo. Sed la eta princo, fininte siajn preparojn, ne volis ĉagreni la maljunan monarkon:

"Se Via Reĝa Moŝto dezirus esti akurate obeata, Li povus doni al mi saĝan ordonon. Ekzemple, Li povus ordoni al mi foriri antaŭ pasos unu minuto. Ŝajnas al mi, ke la kondiĉoj estas favoraj..." Ĉar la reĝo nenion respondis, la eta princo unue hezitis kaj poste kun suspiro ekiris for.

"Mi nomumas vin mia ambasadoro," tiam rapide kriis la reĝo. Li surhavis mienon de grava aŭtoritatulo.

"La grandpersonoj certe estas strangaj," diris al si la eta princo dumvoje.


X X X X

LI TROVIĜIS en la regiono de asteroidoj 325, 326, 327, 328, 329 kaj 330. HE WAS IN the region of asteroids 325, 326, 327, 328, 329 and 330. Li do unue vizitis ilin, por tie serĉi okupon kaj por kleriĝi. So he first visited them to look for work and to learn.

La unua estis loĝata de reĝo. The first was inhabited by a king. Ĉi tiu, vestita per purpuro kaj ermeno, sidis sur tre simpla, tamen majesta trono. This one, dressed in purple and ermine, sat on a very simple, yet majestic throne.

"Ha! Jen unu regato," ekkriis la reĝo, kiam li vidis la etan princon. Here is one ruler, "cried the king, when he saw the little prince. "Kiel do li povas koni min? "So how can he know me?" Li neniam vidis min! " He never saw me! " Li ne sciis, ke por reĝoj de mondo estas tre simpla. He did not know that for kings of a world it is very simple. Ĉiuj homoj estas regatoj. All people are ruled.

"Alproksimiĝu, por ke mi vidu vin pli bone," diris al li la reĝo, tre fiera, ke li estas reĝo por iu. "Come near, that I may see you better," said the king, very proud that he was king to someone. La eta princo serĉis per okuloj lokon por sidiĝi, sed la planedo estis tute obstrukcita per la belega ermena mantelo. The little prince looked with his eyes for a place to sit, but the planet was completely obstructed by the beautiful ermine cloak. Li do restis staranta kaj, ĉar li estis laca, oscedis. So he remained standing and, as he was tired, yawned.

"Oscedi antaŭ reĝo estas afero kontraŭ la etiketo," diris al li la monarko. "To yawn before a king is a matter against etiquette," the monarch told him. "Mi malpermesas tion al vi. " "I forbid you to do that." "Mi ne povas min deteni," respondis la eta princo, tute konfuzita. "I can't stop myself," replied the little prince, utterly confused. "Mi faris longan vojaĝon, kaj mi ne dormis..." "I made a long journey, and I didn't sleep ..." "Tiukaze," la reĝo diris, "mi ordonas al vi oscedi. "In that case," said the king, "I command you to yawn." Dum multaj jaroj mi vidis neniun oscedi. For many years I saw no one yawn. La oscedoj estas por mi kuriozaĵoj. The yawns are curious to me. Nu! Oscedu ankoraŭ! Osced still! Tio ĉi estas ordono. " This is an order. " "Tio timigas min... Mi ne povas plu..." diris la eta princo ruĝiĝante. "That frightens me ... I can't go on ..." said the little prince, blushing. "Hm! Hm!" la reĝo respondis.

Sekve, mi... mi ordonas al vi jen oscedi, jen..." So, I ... I command you to yawn, here ... " Li iom balbutis kaj ŝajnis ofendita. He stammered a little and seemed offended.

La reĝo nepre volis, ke lia aŭtoritato estu respektata. The king desperately wanted his authority to be respected. Li ne toleris malobeadon. He did not tolerate disobedience. Li estis absoluta monarko. He was an absolute monarch. Sed, ĉar li estis tre bona, li donis saĝajn ordonojn. But, as he was very good, he gave wise orders.

"Se mi ordonus al iu generalo aliformiĝi en marbirdon kaj se tiu generalo ne obeus, la kulpo ne estus lia," li kutimis diri, "la kulpo estus mia. " "If I ordered any general to transform into a seabird and if that general did not obey, the fault would not be his," he used to say, "the fault would be mine." "Ĉu mi rajtas sidiĝi?" "May I sit down?" timeme demandis la eta princo. asked the little prince timidly.

"Mi ordonas, ke vi sidiĝu," respondis la reĝo kaj majeste metis sur sin unu baskon de sia ermena mantelo. "I command you to sit down," replied the king, and majestically put on one apron from his ermine cloak. Sed la eta princo miris. La planedo estis malgrandega. The planet was tiny. Super kio do la reĝo povas reĝi? What, then, can the king reign over?

"Via reĝa moŝto," li diris al li, "mi petas, pardonu, ke mi demandas vin..." "Your Majesty," he said to him, "I beg your pardon, I ask you..." "Mi ordonas, ke vi demandu min," rapide diris la reĝo. "Via reĝa moŝto...super kio vi reĝas? " "Your Majesty ... over what do you reign?" "Super ĉio," respondis la reĝo grandioze simple. "Above all," replied the king grandly simply. "Super ĉio? " La reĝo per diskreta gesto montris sian propran planedon, la aliajn planedojn kaj la stelojn. The king with a discreet gesture pointed to his own planet, the other planets and the stars.

"Super ĉio ĉi? " "Jes, super ĉio ĉi..." la reĝo respondis. Ĉar li estis ne nur absoluta, sed ankaŭ universala monarko. Because he was not only an absolute, but also a universal monarch.

"Ĉu do la steloj obeas vin? " "So do the stars obey you?" "Tute certe," diris al li la reĝo. "Certainly," said the king. "Ili tuj obeas. “They immediately obey. Mi ne toleras malobeadon. " I do not tolerate disobedience. " Tia povo admiregigis la etan princon. Such power astonished the little prince. Se li mem havus ĝin, li povus ĉeesti en la sama tago ne kvardek kvar, sed sepdek du, eĉ cent aŭ ducent sunsubirojn, neniam devigata aliloki sian seĝon! If he had it himself, he could be present on the same day not forty-four, but seventy-two, even a hundred or two hundred sunsets, never obliged to relocate his chair! Kaj, ĉar li sentis sin iom malgaja, memorigite pri sia malgranda forlasita planedo, li kuraĝiĝis peti favoron de la reĝo: And, as he felt a little sad, reminded of his little abandoned planet, he dared to ask the king's favor:

"Mi volus vidi sunsubirojn... Plezurigu min!... "I'd like to see sunsets ... Have fun! ... Ordonu al la suno subiri!... " "Se mi ordonus al iu generalo flugi de floro al floro same kiel papilio, aŭ verki tragedion, aŭ aliformiĝi en marbirdon, kaj se la generalo ne plenumus la ricevitan ordonon, kiu malpravus? "If I ordered a general to fly from flower to flower like a butterfly, or write a tragedy, or transform into a seabird, and if the general did not carry out the order he received, who would be wrong? Ĉu li aŭ mi? " "Vi," firme diris la eta princo. "You," said the little prince firmly. "Tute ĝuste. Oni devas postuli de ĉiu tion, kion li povas fari. One must demand of everyone what he can do. La aŭtoritato unue baziĝas sur la saĝo. Authority is based first on wisdom. Se vi ordonos al via popolo sin ĵeti en la maron, ĝi ribelos. If you command your people to throw themselves into the sea, it will rebel. Mi havas la rajton postuli obeadon, ĉar miaj ordonoj estas saĝaj. " I have the right to demand obedience because my commandments are wise. " "Kaj mia sunsubiro?" "And my sunset?" rememorigis lin la eta princo, kiu, farinte demandon unufoje, neniam plu forgesis ĝin. reminded him of the little prince, who, having asked a question once, never forgot it again.

"Via sunsubiro vi havos. Mi ĝin postulos. I will demand it. Sed, pro mia scio pri la regarto, mi atendos, ĝis la kondiĉoj estos favoraj. " But, because of my knowledge of the look, I will wait until the conditions are favorable. " "Kiam tio okazos?" demandis la eta princo.

"Hm! Hm!" respondis al li la reĝo, kiu unue konsultis dikan kalendaron, "Hm! replied the king, who first consulted a thick calendar, "Hm! Hm! tio okazos ĉirkaŭ... ĉirkaŭ... tio estos hodiaŭ vespere ĉirkaŭ la sepa kaj kvardek minutoj! that will happen around ... around ... that will be around seven forty tonight! Kaj vi vidos kiel bone obeata mi estas. " And you will see how well obeyed I am. " La eta princo oscedis. Li bedaŭris sian maltrafitan sunsubiron. He regretted his missed sunset. Kaj jam li iom enuis. "Mi havas plu nenion por fari ĉi tie," li diris al la reĝo. "Mi tuj foriros! " "I'm going away!" "Ne foriru! " respondis la reĝo, kiu tiel multe fieris havi regaton. replied the king, who was so proud to have a ruler. "Ne foriru! Mi faros vin ministro! " "Ministro pri kio? " "Pri... justico! " "About ... justice!" "Sed estas neniu juĝota! " "But there is no one to judge!" "Oni ne scias," diris la reĝo. "Mi ankoraŭ ne ĉirkaŭiris mian reĝlandon. “I have not yet circumnavigated my kingdom. Mi estas tre maljuna, mi ne havas lokon por kaleŝego, kaj piediri lacigas min. " I'm very old, I don't have room for a carriage, and walking makes me tired. " "Ho! sed mi jam vidis," diris la princo, kiu kliniĝis por ankoraŭfoje rigardi al la alia flanko de la planedo. but I have seen, "said the prince, who bent down to look once more at the other side of the planet. "Ankaŭ tie estas neniu..." "Do vi juĝos vin mem," respondis la reĝo. "Then you will judge yourself," replied the king. "Tio estas plej malfacila. Estas multe pli malfacile juĝi sin mem, ol juĝi la aliajn. Se vi sukcesos bone juĝi vin, tio signifos, ke vi estas vera saĝulo. " If you succeed in judging yourself well, it will mean that you are a true sage. " "Mi ĉie ajn povas min mem juĝi," diris la eta princo. "Mi por tio ne bezonas loĝi ĉi tie. " "Hm! Hm!" la reĝo diris. "Mi ja kredas ke ie sur mia planedo estas maljuna rato. Mi aŭdas ĝin dumnokte Vi povos juĝi tiun maljunan raton. I hear it at night. You can judge that old rat. De tempo al tempo vi kondamnos ĝin al morto. From time to time you will sentence him to death. Tiel ĝia vivo dependos de via juĝo. Thus its life will depend on your judgment. Sed ĉiufoje vi amnestios ĝin, por ŝpari ĝin. But every time you amnesty it, to save it. Estas nur unu. " "Mi," respondis la eta princo, "ne ŝatas kondamni al morto, kaj mi pensas, ke mi tuj foriros. " "I," replied the little prince, "do not like to be sentenced to death, and I think I am going away at once." "Ne," diris la reĝo. Sed la eta princo, fininte siajn preparojn, ne volis ĉagreni la maljunan monarkon: But the little prince, having finished his preparations, did not want to upset the old monarch:

"Se Via Reĝa Moŝto dezirus esti akurate obeata, Li povus doni al mi saĝan ordonon. “If Your Majesty wished to be promptly obeyed, He could give me a wise command. Ekzemple, Li povus ordoni al mi foriri antaŭ pasos unu minuto. For example, he could order me to leave before a minute had passed. Ŝajnas al mi, ke la kondiĉoj estas favoraj..." Ĉar la reĝo nenion respondis, la eta princo unue hezitis kaj poste kun suspiro ekiris for. As the king did not answer, the little prince hesitated at first and then with a sigh set off.

"Mi nomumas vin mia ambasadoro," tiam rapide kriis la reĝo. "I appoint you my ambassador," then cried the king quickly. Li surhavis mienon de grava aŭtoritatulo. He wore the countenance of an important authority.

"La grandpersonoj certe estas strangaj," diris al si la eta princo dumvoje. "The adults are certainly strange," said the little prince to himself on the way.