×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Eta Princo, VIII

VIII

MI TRE rapide lernis pli bone koni tiun floron. De ĉiam kreskadis sur la planedo de la eta princo floroj tre simplaj, ornamitaj per unu sola vico da petaloj, okupantaj malmulte da spaco kaj ĝenantaj neniun. Ili aperis iumatene en la herbo kaj poste velkis tiuvespere. Sed tiu ĉi ekĝermis unu tagon el semo alblovita Dio-scias-de-kie, kaj la eta princo tre atente observis tiun ŝoson, kiu ne similis al la aliaj. Ĝi povis estis nova specio de baobabo.

Sed la arbusteto baldaŭ ĉesis kreski kaj komencis prepari floron. La eta princo, kiu ĉeestis la elvolviĝon de granda burĝono, ja sentis, ke iu mirakla aĵo ekaperos el ĝi, sed la floro, ŝirmata per sia verda ĉambro, senfine longe preparadis sian belecon. Ĝi zorge elektadis siajn kolorojn. Ĝi malrapide vestadis sin, ĝi taŭge surmetadis siajn petalojn unu post unu. Ĝi ne volis naskiĝi tute ĉifita, kiel la papavetoj... Ĝi ne volis aperi alie, ol plene radianta de beleco. Jes ja! Ĝi estis tre koketa! Ĝia mistera tualetado do daŭris tagojn kaj tagojn.

Kaj unu matenon, precize dum sunleviĝo jen ĝi ekaperis.

"Ha! mi apenaŭ vekiĝis... Mi pardonpetas... Mi ankoraŭ estas tute malkombita..."

Tiam la eta princo ne povis teni sian admiron: "Kiel bela vi estas! ". "Ĉu ne?" milde respondis la floro.

La eta princo ja divenis, ke ĝi ne estas tro modesta, sed ĝi estis tiel kortuŝa!

"Estas nun, mi kredas, la horo de la matenmanĝo" - ĝi baldaŭ aldonis - "Ĉu vi bonvolus atenti pri mi?... " Kaj la eta princo, tute konfuzita, iris por verŝilo da freŝa akvo kaj alportis ĝin al la floro. Tiel sufiĉe baldaŭ ŝi suferigis lin per sia iom ofendiĝema malmodesteco. Iutage, ekzemple, parolante pri siaj kvar dornoj, ĝi diris al la eta princo:

"Tigro, kun siaj ungegoj, ja povos veni!... " "Ne troviĝas tigroj sur mia planedo, kaj tigroj herbon ne manĝas." kontraŭdiris la eta princo.

"Mi ne estas herbo," milde respondis la floro.

"Pardonu al mi..."

"Mi neniel timas tigrojn sed ja abomenas trablovojn. Ĉu vi ne havas ventŝirmilon por mi? " "Abomeni trablovojn estas por planto malfeliĉa afero," rimarkigis al si la eta princo. "Tiu ĉi floro estas sufiĉe malfacila..."

"Ĉiuvespere vi devos meti super min kloŝon. Ĉe vi estas tre malvarme, malbone provizite. Tie, de kie mi devenas..."

Sed ĝi ĉesis paroli. Ĝi venis kiel semo. Ĝi nenion povus scii pri aliaj mondoj. Hontante pro kaptiĝo ĉe la preparo de tiel naiva mensogo, ĝi tusis du-tri-foje por malpravigi la etan princon:

"Ĉu vi havas ventŝirmilon? " "Mi estis ironta por ĝi, sed vi parolis al mi! " Tiam ĝi troigis sian tusadon, por - spite ĉion - trudi al li konscienc-riproĉojn. Tiel la eta princo, malgraŭ sia amo plena de bonvolo, baldaŭ sentis dubojn pri la floro. Li akceptadis negravajn vortojn serioze, kaj pro tio fariĝis tre malfeliĉa.

"Pli bone se mi ne estus aŭskultinta ĝin," li iutage konfidis al mi, "oni neniam aŭskultu florojn. Ilin oni nur rigardu kaj flaru. La mia aromis mian planedon, sed mi ne sciis ĝoji pro tio. Tiu afero pri ungegoj, kiu tiel multe incitis min, estus ja kortuŝinta min. " Li ankoraŭ konfidis al mi: "Mi tiam kapablis nenion kompreni! Mi estu prijuĝinta ĝin laŭ ĝiaj agoj, ne laŭ ĝiaj paroloj. Al mi ĝi donu aromon kaj helon. Mi neniam estu forkurinta. Mi estu diveninta ĝian amemon anstataŭ ĝiaj stultegaj ruzoj. La floroj estas tiel memkontraŭdiraj! Sed mi estis tro juna por kapabli ami ĝin!


VIII VIII VIII VIII VIII

MI TRE rapide lernis pli bone koni tiun floron. I very quickly learned to know that flower better. De ĉiam kreskadis sur la planedo de la eta princo floroj tre simplaj, ornamitaj per unu sola vico da petaloj, okupantaj malmulte da spaco kaj ĝenantaj neniun. Very simple flowers have always grown on the little prince's planet, adorned with a single row of petals, occupying little space and disturbing no one. Ili aperis iumatene en la herbo kaj poste velkis tiuvespere. They appeared in the grass one morning and then withered that evening. Sed tiu ĉi ekĝermis unu tagon el semo alblovita Dio-scias-de-kie, kaj la eta princo tre atente observis tiun ŝoson, kiu ne similis al la aliaj. But this one sprouted one day from a seed blown by God-knows-where, and the little prince watched very closely that shoot which did not resemble the others. Ĝi povis estis nova specio de baobabo. It could have been a new species of baobab.

Sed la arbusteto baldaŭ ĉesis kreski kaj komencis prepari floron. But the bush soon stopped growing and began to prepare a flower. La eta princo, kiu ĉeestis la elvolviĝon de granda burĝono, ja sentis, ke iu mirakla aĵo ekaperos el ĝi, sed la floro, ŝirmata per sia verda ĉambro, senfine longe preparadis sian belecon. The little prince, who had witnessed the unfolding of a great bud, did feel that some miraculous thing would emerge from it, but the flower, sheltered by its green room, had been preparing its beauty for an infinitely long time. Ĝi zorge elektadis siajn kolorojn. It carefully chose its colors. Ĝi malrapide vestadis sin, ĝi taŭge surmetadis siajn petalojn unu post unu. It dressed slowly, putting on its petals one by one. Ĝi ne volis naskiĝi tute ĉifita, kiel la papavetoj... Ĝi ne volis aperi alie, ol plene radianta de beleco. It did not want to be born completely wrinkled, like the poppies ... It did not want to appear other than fully radiant with beauty. Jes ja! Ĝi estis tre koketa! It was very flirtatious! Ĝia mistera tualetado do daŭris tagojn kaj tagojn. Its mysterious grooming therefore lasted for days and days.

Kaj unu matenon, precize dum sunleviĝo jen ĝi ekaperis. And one morning, just at sunrise, it appeared.

"Ha! mi apenaŭ vekiĝis... Mi pardonpetas... Mi ankoraŭ estas tute malkombita..." I barely woke up ... I'm sorry ... I'm still completely disheveled ... "

Tiam la eta princo ne povis teni sian admiron: "Kiel bela vi estas! Then the little prince could not hold his admiration: "How beautiful you are! ". "Ĉu ne?" milde respondis la floro.

La eta princo ja divenis, ke ĝi ne estas tro modesta, sed ĝi estis tiel kortuŝa! The little prince did guess that it was not too modest, but it was so moving!

"Estas nun, mi kredas, la horo de la matenmanĝo" - ĝi baldaŭ aldonis - "Ĉu vi bonvolus atenti pri mi?... "It's time, I think, for breakfast," he added shortly, "would you mind me?" " Kaj la eta princo, tute konfuzita, iris por verŝilo da freŝa akvo kaj alportis ĝin al la floro. "And the little prince, utterly confused, went for a drop of fresh water and brought it to the flower. Tiel sufiĉe baldaŭ ŝi suferigis lin per sia iom ofendiĝema malmodesteco. So soon enough she afflicted him with her somewhat offensive arrogance. Iutage, ekzemple, parolante pri siaj kvar dornoj, ĝi diris al la eta princo:

"Tigro, kun siaj ungegoj, ja povos veni!... "A tiger, with its claws, can come! ... " "Ne troviĝas tigroj sur mia planedo, kaj tigroj herbon ne manĝas." "There are no tigers on my planet, and tigers don't eat grass." kontraŭdiris la eta princo. contradicted the little prince.

"Mi ne estas herbo," milde respondis la floro. "I'm not a grass," replied the flower gently.

"Pardonu al mi..."

"Mi neniel timas tigrojn sed ja abomenas trablovojn. "I'm not afraid of tigers, but I do hate them. Ĉu vi ne havas ventŝirmilon por mi? Don't you have a windbreak for me? " "Abomeni trablovojn estas por planto malfeliĉa afero," rimarkigis al si la eta princo. "To detest draft winds is an unfortunate thing for a plant," remarked the little prince to himself. "Tiu ĉi floro estas sufiĉe malfacila..." "This flower is pretty hard ..."

"Ĉiuvespere vi devos meti super min kloŝon. "Every evening you will have to put a bell over me. Ĉe vi estas tre malvarme, malbone provizite. You are very cold, poorly stocked. Tie, de kie mi devenas..." Where I come from ... "

Sed ĝi ĉesis paroli. But it stopped talking. Ĝi venis kiel semo. It came as a seed. Ĝi nenion povus scii pri aliaj mondoj. It could know nothing about other worlds. Hontante pro kaptiĝo ĉe la preparo de tiel naiva mensogo, ĝi tusis du-tri-foje por malpravigi la etan princon: Ashamed of being caught in the preparation of such a naive lie, it coughed two or three times to upset the little prince:

"Ĉu vi havas ventŝirmilon? " "Mi estis ironta por ĝi, sed vi parolis al mi! "I was going to go for it, but you talked to me!" " Tiam ĝi troigis sian tusadon, por - spite ĉion - trudi al li konscienc-riproĉojn. "Then it exaggerated his coughing, in spite of everything - to impose conscience on him. Tiel la eta princo, malgraŭ sia amo plena de bonvolo, baldaŭ sentis dubojn pri la floro. Thus the little prince, despite his love full of goodwill, soon felt doubts about the flower. Li akceptadis negravajn vortojn serioze, kaj pro tio fariĝis tre malfeliĉa. He took serious words seriously, and for that reason became very unhappy.

"Pli bone se mi ne estus aŭskultinta ĝin," li iutage konfidis al mi, "oni neniam aŭskultu florojn. "It would be better if I had not heard it," he confided to me one day, "never to hear flowers. Ilin oni nur rigardu kaj flaru. Just look at them and smell them. La mia aromis mian planedon, sed mi ne sciis ĝoji pro tio. Mine scented my planet, but I didn't know how to rejoice in it. Tiu afero pri ungegoj, kiu tiel multe incitis min, estus ja kortuŝinta min. That thing about claws, which excited me so much, would have really affected me. " Li ankoraŭ konfidis al mi: "Mi tiam kapablis nenion kompreni! "Then I couldn't understand anything! Mi estu prijuĝinta ĝin laŭ ĝiaj agoj, ne laŭ ĝiaj paroloj. I should be judged by its actions, not by its words. Al mi ĝi donu aromon kaj helon. To me it should give aroma and light. Mi neniam estu forkurinta. I should never have run away. Mi estu diveninta ĝian amemon anstataŭ ĝiaj stultegaj ruzoj. I should have guessed its affection instead of its stupid tricks. La floroj estas tiel memkontraŭdiraj! The flowers are so self-contradictory! Sed mi estis tro juna por kapabli ami ĝin! But I was too young to be able to love it!