×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Eta Princo, IV

IV

TIEL mi sciiĝis pri dua tre grava afero: la planedo, de kie li venis, estas apenaŭ pli granda ol la domo!

Tio ne povis min multe mirigi. Mi ja sciis, ke krom grandaj planedoj kiel Tero, Jupitero, Marso kaj Venuso, kiuj ricevis efektivajn nomojn, kelkaj estas tiel malgrandaj, ke oni tre malfacile povas vidi ilin per lorno. Kiam astronomo altrovas unu el ili, li atribuas al ĝi certan numeron kiel nomon. Ekzemple li nomas ĝin: "Asteroido 325. " Mi havas seriozajn motivojn por kredi, ke la planedo, de kie la eta princo venis, estas la asteroido B-612. Tiu asteroido estis vidita per lorno nur unufoje, en 1909, de turka astronomo.

Li tiam faris ĉe iu internacia astronomia kongreso grandan demonstracion pri sia eltrovo. Sed pro lia kostumo neniu kredis lin.

Tiaj estas la grandpersonoj.

Feliĉe por la reputacio de la asteroido B-612, iu turka diktatoro devigis sian popolon sub mortpuno vesti sin eŭropane. En tre eleganta vesto la astronomo refaris sian demonstracion en 1920. Kaj ĉifoje ĉiuj samopiniis kun li.

Se mi rakontis al vi tiujn detalojn pri la asteroido B-612 kaj konfidis ĝian numeron, estas nur pro la grandpersonoj. La grandpersonoj frandas ciferojn. Kiam vi parolas al ili pri nova amiko, ili neniam demandas vin pri ĉefaj aferoj. Neniam ili diras al vi: "Kia estas lia voĉo? Kiuj estas liaj ŝatataj ludoj? Ĉu li kolektas papiliojn?" Anstataŭe: "Kiom da fratoj li havas? Kiom li pezas? Kiom lia patro gajnas?" Nur tiam ili kredas, ke ili konas lin. Se vi diras al grandpersonoj: "Mi vidis belan domon el ruĝetaj brikoj kun geranioj ĉe la fenestroj kaj kolomboj sur la tegmento...", ili ne sukcesas imagi al si tiun domon. Oni devas diri al ili: "Mi vidis domon por cent mil frankoj." Tiam ili ekkrias: "Kiel beleta ĝi estas! " Nu, se vi diros al ili: "Pruvo ke la eta princo ekzistis, estas, ke li estis rava kaj ridis kaj deziris ŝafeton. Se iu deziras ŝafeton, tio pruvas, ke iu ekzistas", ili levos moke siajn ŝultrojn kaj nomos vin infano! Sed se vi diros al ili: "La planedo, de kie li venis, estas la asteroido B-612", ili tiam estos konvinkitaj, kaj ne plu ĝenos vin per siaj demandoj. Tiaj ili estas. Ni ne malpardonu tion al ili. La infanoj devas esti tre indulgemaj al la grandpersonoj.

Sed - kompreneble - ni, kiuj komprenas la vivon, ja fajfas pri numeroj! Mi bedaŭras, ke mi ne komencis tiun ĉi rakonton kvazaŭ fabelon. Plaĉus al mi diri:

"Foje estis eta princo, kiu loĝis sur planedo apenaŭ pli granda ol li, kaj tiu princo bezonis amikon." Por tiuj, kiuj komprenas la vivon, tio ĉi ŝajnus multe pli vera.

Fakte mi ne ŝatas, se oni legas mian libron supraĵe. Dolorigas min rakonti ĉi tiujn memoraĵojn. Jam antaŭ ses jaroj mia amiketo foriris kun sia ŝafeto. Se nun mi povas priskribi lin, mi faras tion por ne forgesi lin. Estas malgaje forgesi amikon. Ne ĉiu homo havas amikon. Kaj mi povus fariĝi tia, kiel la grandpersonoj, kiuj ne interesiĝas plu pri io krom ciferoj. Do ankaŭ pro tio mi aĉetis skatolon da farboj kaj aron da krajonoj. Ĉar mi neniam provis desegni ion alian krom fermita kaj malfermita boaoj, kiam mi estis sesjara, estas malfacile - en mia nuna aĝo - rekomenci desegni. Mi kompreneble povas fari la portretrojn kiel eble plej fidelaj. Sed mi ne estas tute certa, ĉu mi sukcesos. Unu desegno taŭgas, kaj alia ne similas plu. Mi ankaŭ eraras iom pri la staturo. Tie la eta princo estas tro granda. Aliloke li estas tro malgranda. Mi ankaŭ hezitas pri la koloro de lia vesteto. Mi do desegnas kun necerteco, tiel kaj tiel ĉi, pli-malpli bone. Eble mi eraros pri iuj pli gravaj detaloj, sed tion vi pardonu al mi. Mia amiketo neniam donis klarigojn. Eble li kredis min sama kiel sin. Sed mi - bedaŭrinde - ne kapablas vidi ŝafojn tra kesto. Eble mi estas iom kiel la grandpersonoj. Verŝajne mi maljuniĝis.


IV IV IV IV 4

TIEL mi sciiĝis pri dua tre grava afero: la planedo, de kie li venis, estas apenaŭ pli granda ol la domo! SO I learned of a second very important thing: the planet he came from is barely bigger than the house!

Tio ne povis min multe mirigi. That couldn't surprise me much. Mi ja sciis, ke krom grandaj planedoj kiel Tero, Jupitero, Marso kaj Venuso, kiuj ricevis efektivajn nomojn, kelkaj estas tiel malgrandaj, ke oni tre malfacile povas vidi ilin per lorno. I did know that apart from large planets like Earth, Jupiter, Mars and Venus, which were given actual names, some are so small that it is very difficult to see them through a telescope. Kiam astronomo altrovas unu el ili, li atribuas al ĝi certan numeron kiel nomon. When an astronomer finds one of them, he assigns it a certain number as a name. Ekzemple li nomas ĝin: "Asteroido 325. For example he calls it: "Asteroid 325. " Mi havas seriozajn motivojn por kredi, ke la planedo, de kie la eta princo venis, estas la asteroido B-612. “I have serious reason to believe that the planet where the little prince came from is the asteroid B-612. Tiu asteroido estis vidita per lorno nur unufoje, en 1909, de turka astronomo. This asteroid was seen through a telescope only once, in 1909, by a Turkish astronomer.

Li tiam faris ĉe iu internacia astronomia kongreso grandan demonstracion pri sia eltrovo. He then gave a large demonstration of his discovery at an international astronomical congress. Sed pro lia kostumo neniu kredis lin. But because of his suit no one believed him.

Tiaj estas la grandpersonoj. Such are the adults.

Feliĉe por la reputacio de la asteroido B-612, iu turka diktatoro devigis sian popolon sub mortpuno vesti sin eŭropane. Fortunately for the reputation of the asteroid B-612, some Turkish dictator forced his people under death penalty to dress in European. En tre eleganta vesto la astronomo refaris sian demonstracion en 1920. In very elegant clothes, the astronomer repeated his demonstration in 1920. Kaj ĉifoje ĉiuj samopiniis kun li. And this time everyone agreed with him.

Se mi rakontis al vi tiujn detalojn pri la asteroido B-612 kaj konfidis ĝian numeron, estas nur pro la grandpersonoj. If I told you those details about the asteroid B-612 and confided in its number, it’s only because of the adults. La grandpersonoj frandas ciferojn. The adults are enjoying figures. Kiam vi parolas al ili pri nova amiko, ili neniam demandas vin pri ĉefaj aferoj. When you talk to them about a new friend, they never ask you about main things. Neniam ili diras al vi: "Kia estas lia voĉo? They never say to you, “What is his voice? Kiuj estas liaj ŝatataj ludoj? What are his favorite games? Ĉu li kolektas papiliojn?" Does he collect butterflies? " Anstataŭe: "Kiom da fratoj li havas? Instead: “How many brothers does he have? Kiom li pezas? How much does he weigh? Kiom lia patro gajnas?" How much does his father earn? " Nur tiam ili kredas, ke ili konas lin. Only then do they believe they know him. Se vi diras al grandpersonoj: "Mi vidis belan domon el ruĝetaj brikoj kun geranioj ĉe la fenestroj kaj kolomboj sur la tegmento...", ili ne sukcesas imagi al si tiun domon. If you say to adults: "I saw a beautiful house made of reddish brick with geraniums at the windows and pigeons on the roof ...", they can't imagine that house. Oni devas diri al ili: "Mi vidis domon por cent mil frankoj." They must be told, "I saw a house for a hundred thousand francs." Tiam ili ekkrias: "Kiel beleta ĝi estas! Then they exclaim, “How pretty it is! " Nu, se vi diros al ili: "Pruvo ke la eta princo ekzistis, estas, ke li estis rava kaj ridis kaj deziris ŝafeton. "Well, if you tell them, 'Proof that the little prince existed is that he was delightful and laughed and wanted a lamb. Se iu deziras ŝafeton, tio pruvas, ke iu ekzistas", ili levos moke siajn ŝultrojn kaj nomos vin infano! If someone wants a lamb, it proves that someone exists, ”they will shrug their shoulders and call you a child! Sed se vi diros al ili: "La planedo, de kie li venis, estas la asteroido B-612", ili tiam estos konvinkitaj, kaj ne plu ĝenos vin per siaj demandoj. But if you tell them, "The planet he came from is the asteroid B-612," then they will be convinced, and will no longer bother you with their questions. Tiaj ili estas. Such are they. Ni ne malpardonu tion al ili. Let's not forgive them. La infanoj devas esti tre indulgemaj al la grandpersonoj. The children must be very lenient to the adults.

Sed - kompreneble - ni, kiuj komprenas la vivon, ja fajfas pri numeroj! But - of course - we who understand life do whistle about numbers! Mi bedaŭras, ke mi ne komencis tiun ĉi rakonton kvazaŭ fabelon. I’m sorry I didn’t start this story like a fairy tale. Plaĉus al mi diri: I would like to say:

"Foje estis eta princo, kiu loĝis sur planedo apenaŭ pli granda ol li, kaj tiu princo bezonis amikon." "Once upon a time there was a little prince who lived on a planet barely bigger than him, and that prince needed a friend." Por tiuj, kiuj komprenas la vivon, tio ĉi ŝajnus multe pli vera. For those who understand life, this would seem much more true.

Fakte mi ne ŝatas, se oni legas mian libron supraĵe. In fact I don’t like it if you read my book on the surface. Dolorigas min rakonti ĉi tiujn memoraĵojn. It pains me to recount these memories. Jam antaŭ ses jaroj mia amiketo foriris kun sia ŝafeto. Already six years ago my little friend left with his lamb. Se nun mi povas priskribi lin, mi faras tion por ne forgesi lin. If I can describe him now, I do so so as not to forget him. Estas malgaje forgesi amikon. It is sad to forget a friend. Ne ĉiu homo havas amikon. Not everyone has a friend. Kaj mi povus fariĝi tia, kiel la grandpersonoj, kiuj ne interesiĝas plu pri io krom ciferoj. And I could become like the adults who are no longer interested in anything but numbers. Do ankaŭ pro tio mi aĉetis skatolon da farboj kaj aron da krajonoj. So that’s also why I bought a box of paints and a set of pencils. Ĉar mi neniam provis desegni ion alian krom fermita kaj malfermita boaoj, kiam mi estis sesjara, estas malfacile - en mia nuna aĝo - rekomenci desegni. Because I never tried to draw anything other than closed and open boas when I was six years old, it’s hard - at my current age - to start drawing again. Mi kompreneble povas fari la portretrojn kiel eble plej fidelaj. I can of course make the portraits as faithful as possible. Sed mi ne estas tute certa, ĉu mi sukcesos. But I’m not entirely sure if I’ll succeed. Unu desegno taŭgas, kaj alia ne similas plu. One design fits, and another doesn't look like it anymore. Mi ankaŭ eraras iom pri la staturo. I’m also a little wrong about the stature. Tie la eta princo estas tro granda. There the little prince is too big. Aliloke li estas tro malgranda. Elsewhere he is too small. Mi ankaŭ hezitas pri la koloro de lia vesteto. I also hesitate about the color of his dress. Mi do desegnas kun necerteco, tiel kaj tiel ĉi, pli-malpli bone. So I draw with uncertainty, this and that, more or less well. Eble mi eraros pri iuj pli gravaj detaloj, sed tion vi pardonu al mi. I may be wrong about some more important details, but forgive me for that. Mia amiketo neniam donis klarigojn. My friend never gave any explanations. Eble li kredis min sama kiel sin. Maybe he believed me the same as himself. Sed mi - bedaŭrinde - ne kapablas vidi ŝafojn tra kesto. But I - unfortunately - am not able to see sheep through a box. Eble mi estas iom kiel la grandpersonoj. Maybe I’m a bit like the adults. Verŝajne mi maljuniĝis. I must have grown old.