×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Jen nia IJK, Ĉapitro 7.2 – Komenco de la unua tago

Ĉapitro 7.2 – Komenco de la unua tago

Kabe: Kioma horo estas nun?

Ina: Jam estas kvin minutoj antaŭ la deka, aŭ naŭa kvindek kvin. Vi maltrafis la matenmanĝon…

Kabe: O, fek'! Kaj mi, kiu estas ege malsata.

Ina: Se vi hastos, vi povas almenaŭ trafi la malfermon de la kongreso.

Kabe: Kiam ĝi estos?

Ina: Je kvarono post la deka. Ĝi daŭros horon. Kaj je la dek-dua eblos manĝi.

Kabe: Bele. Mi antaŭĝojas. Diru, kio okazas dum la malfermo? Ĉu ĝi estas vizitinda entute?

Ina: Laŭ mi jes. Kutime ĝi ne estas tre vigla, sed por vi, kiel ‘novulo', povus esti interesa. Mi supozas, ke la prezidanto de TEJO diros kelkajn vortojn. Iu de LKK verŝajne prezentos la temon de la kongreso. Ĉiu IJK havas sian temon. Mi esperas, ke ankaŭ estos iom da muziko.

Ĉapitro 7.2 – Komenco de la unua tago Kapitel 7.2 – Beginn des ersten Tages Chapter 7.2 – Beginning of the first day Capítulo 7.2 – Início do primeiro dia Глава 7.2 – Начало первого дня

Kabe:   Kioma horo estas nun? Kabe: What time is it now?

Ina:      Jam estas kvin minutoj antaŭ la deka, aŭ naŭa kvindek kvin. Female: It's already five minutes to ten, or nine fifty-five. Vi maltrafis la matenmanĝon… You missed breakfast

Kabe:   O, fek'! Kabe: Oh, shit! Kaj mi, kiu estas ege malsata. And I, who am extremely hungry.

Ina:      Se vi hastos, vi povas almenaŭ trafi la malfermon de la kongreso. Ina: If you hurry, you can at least hit the opening of the convention.

Kabe:   Kiam ĝi estos?

Ina:      Je kvarono post la deka. Female: At a quarter past ten. Ĝi daŭros horon. It will take an hour. Kaj je la dek-dua eblos manĝi.

Kabe:   Bele. Mi antaŭĝojas. I'm looking forward to it. Diru, kio okazas dum la malfermo? Tell me, what happens during the opening? Ĉu ĝi estas vizitinda entute? Is it worth visiting at all?

Ina:      Laŭ mi jes. Female: I think so. Kutime ĝi ne estas tre vigla, sed por vi, kiel ‘novulo', povus esti interesa. Usually it’s not very lively, but for you, as a ‘newbie’, it might be interesting. Mi supozas, ke la prezidanto de TEJO diros kelkajn vortojn. I guess the president of TEJO will say a few words. Iu de LKK verŝajne prezentos la temon de la kongreso. Someone from LKK will probably present the theme of the congress. Ĉiu IJK havas sian temon. Each IJK has its own theme. Mi esperas, ke ankaŭ estos iom da muziko. I hope there will be some music as well.