×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Jen nia IJK, Ĉapitro 6.3 – Alveno kaj akceptiĝo

Ĉapitro 6.3 – Alveno kaj akceptiĝo

Kabe: Tiuj personoj vere aspektis lacaj… Kaj ne estis tre afablaj.

Ina: Vi pravas, sed memoru, ke la LKK laboras jam dum eble ok horoj sen multe da paŭzoj. Mi certas, ke ili estos pli afablaj kaj babilemaj dum la semajno.

Kabe: Bone. Nun ni trovu la amasloĝejon, kaj poste mi ŝatus ion manĝi…

Ina: Ĉu vi vidis la knabinon ĉe la TEJO-budo?

Kabe: Jes, kio pri ŝi? Ĉu vi konas ŝin?

Ina: Bedaŭrinde ne… Sed ŝi estas ege bela, ĉu ne?

Kabe: Mi konsentas, tamen ne bone komprenas… Ĉu al vi plaĉas inoj?

Ina: Jes… Mi volis diri al vi antaŭe, sed ial ne faris. Virinoj plaĉas al mi pli ol viroj aspekte ktp.

Ĉapitro 6.3 – Alveno kaj akceptiĝo Kapitel 6.3 – Ankunft und Annahme Chapter 6.3 – Arrival and acceptance Chapitre 6.3 – Arrivée et acceptation

Kabe:   Tiuj personoj vere aspektis lacaj… Kaj ne estis tre afablaj. Kabe: Those people really looked tired… And weren't very kind.

Ina:      Vi pravas, sed memoru, ke la LKK laboras jam dum eble ok horoj sen multe da paŭzoj. Female: You’re right, but remember that the LKK has been working for maybe eight hours now without much breaks. Mi certas, ke ili estos pli afablaj kaj babilemaj dum la semajno. I’m sure they’ll be kinder and more talkative during the week.

Kabe:   Bone. Kabe: Okay. Nun ni trovu la amasloĝejon, kaj poste mi ŝatus ion manĝi… Now let's find the hostel, and then I'd like something to eat…

Ina:      Ĉu vi vidis la knabinon ĉe la TEJO-budo? Female: Did you see the girl at the TEJO booth?

Kabe:   Jes, kio pri ŝi? Kabe: Yeah, what about her? Ĉu vi konas ŝin? Do you know her

Ina:      Bedaŭrinde ne… Sed ŝi estas ege bela, ĉu ne? Female: Unfortunately not… But she's extremely pretty, isn't she?

Kabe:   Mi konsentas, tamen ne bone komprenas… Ĉu al vi plaĉas inoj? Kabe: I agree, but I don't understand… Do you like females?

Ina:      Jes… Mi volis diri al vi antaŭe, sed ial ne faris. Female: Yes… I wanted to tell you before, but for some reason didn’t. Virinoj plaĉas al mi pli ol viroj aspekte ktp. I like women more than men in appearance and so on.