×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2016, Porsportaj aŭskultiloj

Porsportaj aŭskultiloj

Multaj sportkurantoj sen muziko faras neniun paŝon. Estas klare ke ili ne volas kuri kun grandaj kapaŭskultiloj kiuj kovras la orelon. Aliflanke enorelaj aŭskultiloj ofte dum moviĝo tro rapide malfiksiĝas. La solvo estas tial porsportaj kapaŭskultiloj.

Muziko motivigas - tamen nur se ĝi alvenas vere tie kie ĝi alvenu. Kiu sur la kurbendo aŭ dum la kurado en arbaro ĉagreniĝas pro la malbona sonkvalito de siaj kapaŭskultiloj, tiu pensu eble pri akiro de specialaj porsportaj kapaŭskultiloj. Se ili havas la taŭgan grandecon ili ne nur bone sonas, sed ili precipe sidas sekure sur la orelo.

Kiu volas aĉeti porsportan kapaŭskultilon, tiu devas decidi inter variaĵo kun orela aŭ nuka interliga arketo. Kvankam la ĉeorelaj arketoj plej ofte estas tre flekseblaj kaj permesas fleksi ilin al plej taŭga formo, ili tamen ne plaĉas al ĉiu. Por portantoj de okulvitroj ili ĉiukaze ne estas rekomendindaj.

Por certigi pli grandan moveblecon kelkaj kapaŭskultiloj tute rezignas pri ĉe sporto ĝenanta kablo al la sonigilo kaj vetas pri Bludento (Bluetooth). Sendrate konektiĝas la kapaŭskultiloj kun la kompufono. Bateria ŝargo sufiĉas por proksimume kvin horoj.

Demando pri gusto estas ankaŭ la tipo de kapaŭskultiloj: La enorelaj aŭskultiloj komplete fermas la aŭdkanalon per orelŝtopiloj. Tio servas por impresa sonigo de basoj. Kelkaj portantoj sentas ĝenon per la premo en la oreloj. Krome la ŝtopiloj reduktas la ĉirkaŭan bruon kaj tiel povas fariĝi danĝero en la strata trafiko. Aliaj estas la malfermaj orelbutonaj modeloj kiuj kvazaŭ nur pendiĝas en la orelon: Laŭ ekspertoj ili ja ofte donas pli bonan spacan impreson, sed ili sonas aliflanke iom pli mallarĝe. Ĉe aĉeto de enorelaj aŭskultiloj oni krome atentu ke la kunliveritaj orelkusenoj laŭforme bone taŭgas. Ĉar ĉiu orelo estas malsama: La orela konko kaj la aŭdkanalo povas esti malgrandaj, mezgrandaj aŭ grandaj. Oni povas eltrovi la ĝustan grandecon se oni prove portas la kusenojn dum duona horo. Orelaj kusenoj kiuj komence bone sidas sur la orelo povas post iom da tempo malfiksiĝi. Kelkaj ofertantoj aldonas kusenojn je pluraj grandecoj.

Estas ankaŭ kapaŭskultiloj kiuj forfiltras la ĉirkaŭantan bruon, ĉu elektronike, ĉu per anatomia ŝtopo de la aŭdkanalo.

Ĉar ĉe sporto ŝvito, ŝprucakvo kaj malpuraĵoj kvazaŭ akompanas la kapaŭskultilojn, plej multaj el ili estas rezistivaj kontraŭ akvo kaj polvo. Por certigi tion, aĉetantoj serĉu en la produktpriskriboj pri tiel nomataj IP-atestoj. Tiukaze ankaŭ la purigo de la kapaŭskultiloj post la sportado senprobleme eblas.

Kompreneble ĉio tio havas sian prezon: Kalkulu kun prezo de kelkdek eŭroj.

Porsportaj aŭskultiloj Sportkopfhörer