×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2016, Manaŭo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo Ĉar la proksima Brazila Kongreso de Esperanto okazos ĉi-monate en Manaŭo (Manáus en la portugala), hodiaŭ mi parolos iomete pri tiu urbo. Manaŭo estas la ĉefurbo de Amazono, la plej granda brazila subŝtato.

Ĉu vi povas imagi subŝtaton, kiu grandas la trioblon de Francio? Fakte Amazono etendiĝas sur pli ol 1,5 milionoj da km2.

Kiel la nomo indikas, ĝi situas en Amazonio, meze de la plej granda pluvarbaro de la mondo. Ĝia demografia denseco estas la dua plej malalta en Brazilo. En la subŝtato Amazono loĝas averaĝe nur ĉirkaŭ 2,5 homoj sur 1 km2.

Manaŭo estis fondita en 1669 de portugalaj kolonizantoj, kiuj evidente alvenis veturante el la orienta marbordo laŭ la rivero Amazono.

Ĉe Manaŭo, preskaŭ 1.400 km for de la maro, tiu rivero formiĝas per la kunfluo de la riveroj Solimões kaj Negra. La kunfluejo estas unu el la vidindaĵoj de Manaŭo, ĉar la turistoj povas vidi, kiel la akvo de la du riveroj - unu "normala", la alia tre malhela - fluas paralele dum pli ol 6 kilometroj. Alia vidindaĵo de Manaŭo estas ĝia operejo.

Ĉu operejo meze de la Amazonio, 1.400 km for de la maro kaj multe pli da kilometroj for de la plej gravaj brazilaj urboj (San-Paŭlo kaj Rio de Ĵanejro)? Jen la kialo: Ekde 1879 ĝis ĉirkaŭ 1910 la tuta regiono spertis grandegan ekonomian ekprosperon pro la produktado de kaŭĉuko. Brazilo fakte havis ties internacian monopolon. Manaŭo ege riĉiĝis. Dum la 1880-aj jaroj ĝi estis la plej riĉa urbo en la tropikoj, eĉ nomita "Parizo de la Tropikoj", kaj ĝi estis la internacia centro de komerco de diamantoj. Multaj eŭropanoj alvenis kaj setlis en la urbo. Ili kunportis sian ŝaton por la eŭropa kulturo. Pro tio kelkaj gravaj urbaj konsilistoj volis fari el Manaŭo grandan kulturan centron.

La konstruado de la operejo estis proponita en 1881, komenciĝis en 1884 kaj daŭris ĝis 1896. La arkitekto estis italo, kaj por la konstruado estis alvenigitaj multaj materialoj kaj pluraj artistoj kaj metiistoj el Eŭropo.

La operejo estis inaŭgurita la 31-an de decembro de 1896. Unu semajnon poste okazis la unua opera prezentado. La elektita opero estis la itala “La Gioconda”.

Tamen la granda ekonomia prospero pro kaŭĉuko en Amazonio finiĝis en la unua jardeko de la 20-a jarcento, ĉar en Azio la arboj plantitaj de la angloj - baze de semoj el Amazonio – estis pli produktivaj.

Manaŭo - kune kun la tuta regiono - malriĉiĝis. La fama operejo estis uzata la lastan fojon en tiu epoko en 1907.

Poste necesis renovigi ĝin, sed ne antaŭ la 1980-aj jaroj ĝi estis tute renovigita. Oni remalfermis ĝin en 1990. Nuntempe okazas en ĝi ne nur plurtipaj koncertoj, sed – ekde 1996 – ankaŭ ĉiujara Amazona Festivalo de Opero. Inter aliaj estis prezentitaj “La Ringo de la Nibelungo”, de Wagner, kaj “Carmen”, de Bizet.

Alia altiraĵo de Manaŭo estas kvar aŭ kvin hoteloj vere ene de la pluvarbaro, kelkajn kilometrojn for de la urbo. Nur per barko (aŭ helikoptero) oni atingas ilin. La unua kaj plej konata estas la Ariaú Amazon Towers, kie pluraj famuloj jam gastis, ekzemple la angla Princo Karolo (Prince Charles), Bill Gates kaj la usona eksprezidento Bill Clinton.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Ĉar la proksima Brazila Kongreso de Esperanto okazos ĉi-monate en Manaŭo (Manáus en la portugala), hodiaŭ mi parolos iomete pri tiu urbo.

Manaŭo estas la ĉefurbo de Amazono, la plej granda brazila subŝtato.

Ĉu vi povas imagi subŝtaton, kiu grandas la trioblon de Francio? Fakte Amazono etendiĝas sur pli ol 1,5 milionoj da km2.

Kiel la nomo indikas, ĝi situas en Amazonio, meze de la plej granda pluvarbaro de la mondo. Ĝia demografia denseco estas la dua plej malalta en Brazilo. En la subŝtato Amazono loĝas averaĝe nur ĉirkaŭ 2,5 homoj sur 1 km2.

Manaŭo estis fondita en 1669 de portugalaj kolonizantoj, kiuj evidente alvenis veturante el la orienta marbordo laŭ la rivero Amazono.

Ĉe Manaŭo, preskaŭ 1.400 km for de la maro, tiu rivero formiĝas per la kunfluo de la riveroj Solimões kaj Negra. La kunfluejo estas unu el la vidindaĵoj de Manaŭo, ĉar la turistoj povas vidi, kiel la akvo de la du riveroj - unu "normala", la alia tre malhela - fluas paralele dum pli ol 6 kilometroj.

Alia vidindaĵo de Manaŭo estas ĝia operejo.

Ĉu operejo meze de la Amazonio, 1.400 km for de la maro kaj multe pli da kilometroj for de la plej gravaj brazilaj urboj (San-Paŭlo kaj Rio de Ĵanejro)? Jen la kialo:

Ekde 1879 ĝis ĉirkaŭ 1910 la tuta regiono spertis grandegan ekonomian ekprosperon pro la produktado de kaŭĉuko. Brazilo fakte havis ties internacian monopolon. Manaŭo ege riĉiĝis. Dum la 1880-aj jaroj ĝi estis la plej riĉa urbo en la tropikoj, eĉ nomita "Parizo de la Tropikoj", kaj ĝi estis la internacia centro de komerco de diamantoj. Multaj eŭropanoj alvenis kaj setlis en la urbo. Ili kunportis sian ŝaton por la eŭropa kulturo. Pro tio kelkaj gravaj urbaj konsilistoj volis fari el Manaŭo grandan kulturan centron.