×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2016, Legu librojn, vivu pli longe

Legu librojn, vivu pli longe

Antaŭ nelonga tempo (14/07) mi verkis kontribuaĵon por la Esperanta RetRadio, kiu finiĝas per la jena frazo: “ La homaro konsistas el du homtipoj: tiuj, kiuj legas, kaj tiuj, kiuj ne legas.” Ĉi tiu penso sonas ja iom blaga, sed ne tute malvera. Hodiaŭ mi revenas al tiu temo, ĉar mi ĉiam supozas, ke libroj kaj legado estas afero kara al Esperantistoj, ĝenerale. Kaj certe niaj heroaj Esperantaj libroeldonistoj, konstante batalantaj kontraŭ tro modesta vendado, ŝatos la insiston. Vidu, kial.

Ekzistas institucio en Usono – “Esploroj pri sano kaj emeritiĝo” – kiu okupiĝas pri la sanstato de homoj post la 50-jara aĝo. Kiel parto de tiu esplorvojo, sciencistoj el la Universitato de Yale publikigis antaŭ nelonge kuriozan studaĵon. Dum dek du jaroj oni sekvis pli ol 3000 homojn post ilia 50-a aĝojaro, por trovi eventualajn influojn de la kutimo legi librojn sur la sanstaton. Nome, oni entute havis tri grupojn: 1. homoj, kiuj tute ne kutimis legi librojn; 2. homoj, kiuj legis po 30 minutoj ĉiutage; 3. homoj, kiujn oni konsideras “grandaj legantoj”, kiuj legas po 3 horoj ĉiutage. Je la fino de la studo, oni trovis statistikan datumon montrantan, ke pli da homoj en la dua grupo (30-minutoj-legantoj) atingis la aĝon de 62 jaroj (17 procentojn pli multe), kompare kun la unua grupo. Krome, ke eĉ pli multaj homoj en la tria grupo (“grandaj legantoj”) atingis la 62-an aĝojaron (23 procentojn pli multe), kompare kun la unua grupo. Alivorte, tiu esploro montris, ke regula legado de libroj pligrandigas la ŝancon vivi pli longe. Kompreneble, la aŭtoroj de la studaĵo klopodis neŭtraligi en siaj kalkuloj faktorojn, kiuj povus tendencigi la rezultojn: seksaj faktoroj, socia klaso, psikaj problemoj, eduknivelo, geedzeco, malsanoj. Restas indiko nepre konfirmenda per pliaj studoj – kiel ĉiam, nome de scienca rigoro. Tamen, sufiĉe fidinda indiko, ke legado de libroj tre probable influas la sanon de maturaj homoj. Kaj plej kurioze: tiu fenomeno validas nur por legado de libroj! Legado de ĵurnaloj kaj revuoj, eĉ se intensa kaj ofta, ne montris la saman rezulton. Ĉu libroj estas iom magiaj objektoj? Ĉu ne vere, ke niaj Esperantaj libroeldonistoj aplaŭdos ĉi tiun sciencan esploron?