×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2016, Forpeli vespojn

Forpeli vespojn

Vespoj rapide flugas tien kaj reen por percepti pli bone la medion. Ili pikas nur se ili vidas minacon por si kaj sia idaro.

La kafotablo estas kovrita, sed post surtabligo de la kuko kolektiĝas ankaŭ neinvititaj gastoj. Ĉar la odoro logas vespojn kiuj serĉas nutraĵon. Ili flugas tien kaj reen por kapti bildon; se oni volas forpeli ilin, tiam ili flugas ankoraŭ pli rapide. "Mi tamen ankoraŭ neniam spertis ke vespoj pro tio fariĝas agresemaj kaj atakas", diras zoologo de la universitato de Graz. "Plej ofte ili nur preterflugas kaj flugas reen por vidi kiu volas puŝi ilin. Ĉe tio ili moviĝas rapide ĉar ili tiel vidas pli bone." Kiel ĉiuj insektoj vespoj havas tiel nomatajn kompleksokulojn: t. e. multaj unuopaj okuloj per kiuj ili perceptas la medion kiel rastron el multege da punktoj. Per tio ili tamen vidas signife malpli bone ol la homo. Rapida moviĝo tien kaj reen alportas pli altan detalecon, ili tiel povas vidi ankaŭ parte tridimensie. Tion ankaŭ homo povas repercepti: Se oni fermas okulon kaj moviĝas, tio alportas pli bonan impreson pri la spaco ol se oni restas senmove sidanta. Krome vespoj flaras per siaj palpiloj. Ankaŭ tie la tien- kaj reenflugado plialtigas la ŝancon trovi odorojn.

Konsideri la konduton de la vespoj kiel agresemon do estas misinterpreto de la homo. Vere agresemaj vespoj fariĝas nur se temas pri la vivo, nome pri ilia propra, ekzemple se ili estas premataj, aŭ pri la vivo de ilia idaro: "Se oni detruas ilian neston, ili fariĝas tre malpacemaj, same kiel la abeloj", raportas la esploristo el propra sperto. Lia pli juna frato jam en la aĝo de ses jaroj estis pikita de proksimume 15 vespoj, kiam la najbara knabo dum komuna paŝtado de bovinoj en montara valo forkumis en tera nesto de vespoj.

La esploristo mem antaŭ kelkaj jaroj preskaŭ mem mordis en bulko kun kolbaso sur vespon. Kune kun esplorista partnero li igis el tio sciencan laboron. La sciencistoj nutris vespojn per sukerumita akvo kaj konstatis ke la insektoj ĉe pli dolĉa sukerakvo havas pli altan korpotemperaturon kaj estas pli moviĝemaj.

Sukero aparte altiras vespojn, sed ankaŭ viando same efikas. "Ili ja ankaŭ tranĉas belajn pecojn de la ŝinko ĉar ili bezonas proteinon por nutri siajn larvojn", diras la esploristo. En la naturo ili ĉasas tiucele aliajn insektolarvojn aŭ insektojn, eĉ abelojn.

Plue la esploristoj analizis la mastrumadon de diversaj vespospecioj. "Vespoj devas ekhejti sian flugmuskolaron por esti kapablaj moviĝi kaj flugi. Tio kostas multe da energio kaj ni elkalkulas energibilancojn." La esploristoj interesiĝas ĉe tio ankaŭ pri temperaturaj ampleksoj kiujn vespoj eltenas. Dum ĉe abeloj la spirado jam ĉe 10 gradoj C ĉesas funkcii, vespoj eltenas eĉ leĝerajn minusajn gradojn. Aliflanke pli altaj temperaturoj pli rapide malfortigas ilin ol abelojn, kial abeloj povas mortige hejti rabemajn vespojn en sia abelujo.

Sed kiel oni nun povas efike forpeli vespon? "Plej bone taŭgas verŝajne, kovri la bonodorantan kukon aŭ la panumitan kotleton", diras la esploristo.