×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2016, Femina" atingis sian dekan vivojaron

Unu el la konceptoj, kiuj postulas de moderna homo rekonsideradon, estas tiu pri “maljuneco”. Dum la lastaj jardekoj, tiu koncepto draste ŝanĝiĝas.

Fakuloj pri socia sano uzas interesan kalkulon por mezuri la staton de iu loĝantaro: ĝi estas la “perspektivo de vivodaŭro”, okaze de la naskiĝo. En Brazilo, kiam naskiĝas infano, ĝi havas nuntempe la mezuman ŝancon vivi 75 jarojn, laŭ la lastaj kalkuloj. Ĉi tio estas bela evoluo, se oni konsideras, ke en la jaro 1950, tiu ŝanco egalis al 43 vivojaroj.

Ĝi signifas, ke la higienaj, nutraj kaj medicinaj rimedoj en tiu lando forte progresis. En Japanujo, nome alte evoluinta socio, la perspektivo de vivodaŭro okaze de naskiĝo estas de 83 jaroj. Sed ne temas ĉi tie nur pri vivodaŭro, sed pri aktiva ĝuado de la vivo. Antaŭ kelkaj jardekoj, 60-jaruloj estis preskaŭ ĉiam invalidoj, kiuj ne sukcesis senti sin utilaj kaj efektive partoprenantaj en la familia vivo. Nuntempe ili vojaĝas, sportumas, amindumas, studas, instruas, laboras. Pli kaj pli ofte oni montras per amaskomunikiloj homojn, kiuj donas brilajn ekzemplojn de sana, vigla maljuniĝo. Antaŭ nelonge unu plia bela ekzemplo de tiu evoluo, rilate aĝon, publikiĝis plurloke. La afero meritas diskonigon. Doreen Pechey, 71-jara angla sinjorino, fariĝis la plej maljuna (aŭ malplej juna!) baletistino en Britio, akceptita en la prestiĝa Reĝa Akademio de Danco. Tio estis ŝia revo, de ŝia infana aĝo. Pro financaj familiaj malfacilaĵoj ŝi ne povis plenumi ĝin. Nun ŝi estas emerita inĝeniero kaj dum dek jaroj sin preparis por ekzameno en la sesa grado de danco. En tiu nivelo, oni koncentriĝas prefere je interpretado, ol tekniko. Kaj ŝi estis akceptita apenaŭ 2 jarojn post operacio por enmeto de genua protezo. Eĉ la sobra institucio gratulis al ŝi per facebook. La dancistino pruvis, ke grandaĝaj homoj povas ankoraŭ fari multon. Dancado, ekzemple, estas saniga al la korpo kaj al la menso. Ĝi eĉ forte kontribuis por ŝia rekapabliĝo, post la genuoperacio. Nun ŝi trejnas ĉiutage, ankaŭ hejme, kie ŝi ripete levas la gambojn ĝis 90-grada angulo kaj tuŝas la nazon per genuo. Ŝi planas atingi la sepan gradon. Pensu bone: kio estas “maljunulo”?