×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Diversaĵoj, SAMIDEANO LUPO

SAMIDEANO LUPO

SAMIDEANO LUPO FOJE estis lupo nomata Izenverdo, kiu parolis Esperanton kaj vivis en la arbaro, vi ja scias, en la granda arbaro limanta la ebenaĵon oriente de la vilaĝo. La hakistoj kaj la karbistoj rakontis, ke iafoje ili vidas teruran beston kun longaj dentoj kaj brilaj okuloj. La avinoj rememorigis pri simila kruela estaĵo, kiu antaŭ multaj jaroj formanĝis knabineton loĝantan en la domo plej proksima al la arbarorando. La sorto de tiu kompatinda viktimo tiel impresis la ceterajn infanojn, ke ili promesis neniam iri solaj for de la hejmo. Dum la bela sezono la familioj kiuj dimanĉe promenis en la arbaro, por kolekti konvalojn , fragojn, frambojn aŭ fungojn, kutime ne transpaŝis la maldensejon de la Granda Fago. Tiam Izenverdo, maljuna klera fraŭlo, diskrete retiriĝis en sian ermitejon, por mediti pri la homa malico. Vintre la arbaro ebligis al la lupo longajn vagadojn inter kverkoj kaj betuloj kaŝantaj siajn piedojn sub mola neĝa kovrilo. Tie ĉi kaj tie Izenverdo helpis malsanan cervon aŭ vunditan kapreolon fini sian suferplenan vivon. Pro tiu tasko destinita de la naturo la homoj nomaĉas la lupon kruela besto. Pri tia akuzo mi konversaciis kun Izenverdo, kiam la pasintan februaron ni hazarde renkontis nin ĉe la arbarorando. La lupo aspektis kiel osta markizo el Abruzoj. Kuntirante sian ŝultran felon, Izenverdo diris al mi: Kara pigo, vi scias, ke mi apartenas al malnova itala nobela familio. Fama praulino de mi nutris Romulon kaj Remon. Bedaŭrinde ne dankemaj estas la homoj. Mi suspiris: ̶ Samideano lupo, tion mi ofte spertis. ̶ Feliĉe mi studis la antikvan filozofion. ̶ Mi aŭdis, ke vi parolas la latinan pli bone ol kardinalo. La lupo humile ridetis: ̶ Jes, mi multe legas la filozofojn en mia solejo. Saĝuloj kiel Seneko kaj Mark-Aŭrelio konsolas min pri la kalumnioj de la vulgaruloj. Ĉu ne estas skandale, ke homoj atribuas al ni bestoj siajn malbonajn ecojn? Ili nomas stultulon azeno, timemulon leporo, perfidulon vulpo, malpurulon porko. Vi pigoj ŝtelas, ni lupoj murdas. Kaj, hi, hi, lasu min ridi, malbonaj esperantistoj krokodilas. ̶ Dum la lasta kongreso mi provis pruvi, ke ni pigoj ne estas ŝtelemaj, sed nur kolektemaj. Tiuteme mi inside menciis mian kuzon Lanio el Ateno, kiu ofte koleras pri ĉiuj artaĵoj rabitaj el Grekujo kaj senhonte eksponataj en alilandaj muzeoj. ̶ Ha, verda pigo, vi almenaŭ rajtas ĉeesti en kongresoj. Sed imagu la efekton, se lupo iam aperus en kongresa akceptejo. Mi ofte demandas min, kial mi lernis Esperanton. ̶ Samideano, tiel vi povas konversacii kun mi kaj legi la esperantan literaturon. Izenverdo moke grincis: ̶ La Esperanta literaturo estas preskaŭ tiel magra kiel mi. Ba, ne en unu tago elkreskis Kartago. ̶ Ĉu citaĵo de Seneko? ̶ Ne, proverbo de Zamenhof. Mi ekkriis mian admiron pri tiel vasta kulturo. La ermito modeste levis la ŝultrojn, reenŝovis ilin en sian eluzitan pelton, afable adiaŭis min kaj malaperis post rubusa vepro. Karaj infanoj, mi longe raportis pri la lupo Izenverdo ne pro mia natura piga babilemo, sed por ke vi bone komprenu la daŭrigon de mia rakonto. Antaŭ ses aŭ sep jaroj mi ekkonis knabeton, kiu iafoje vizitis miajn poplajn kunvenojn kun siaj kamaradoj. Lia nomo estis Aleksandro. Ĝuste kiel vi faras hodiaŭ, li sidis en la herbo, sed li ne estis tre atentema. Anstataŭ aŭskulti miajn historiojn, li rigardis papiliojn flirtadi aŭ li absorbiĝis en la skulptado de aveluja bastono. Ankaŭ la lernejaj lecionoj de s-ro Rojelo ne interesis Aleksandron, eĉ ne la Esperanto-kurso. Tion oni tuj rimarkis pro lia malbona sciado de la Lingvo Internacia. Iam li decidis ĝui belan printempan posttagmezon, vagante laŭlonge de la arbarorando. Li kaŝis sian tornistron en fosaĵo kaj rigardis sciuron petoli sur branĉoj de kverko. Por sekvi ĝiajn amuzajn kapriolojn, nia Aleksandro, hororo!, penetris en la arbaron. Liaj gepatroj tamen tiel ofte ripetadis: “Aleĉjo, neniam iru sola en la arbaron. Tie estas granda lupo, kiu manĝus vin”. Sed Aleĉjo tute forgesis la gepatrojn. Tiom da aferoj distris lin: Pego morsis lian alvenon ̶ tak tak, Formikoj procesie krablis al sia fora konservejo ̶̶ paŝ paŝ, Ranetoj vete plonĝis en brilan marĉon ̶̶ plaŭ plaŭ, Eleganta kolubro zigzage ĉasis frenezetan muson ̶̶ ŝŝ ŝŝ, Kaŝita kukolo spitis Aleksandron: serĉu min ̶ kuku kuku, La knabo paŝetis, paŝetis, paŝis plu, certa, ke li baldaŭ trovos la kukolon, sed la ludema birdo restis nevidebla. Estis ja tiom da arboj, tiom da branĉoj, tiom da folioj. Liaj kruroj iom doloris. Li sidiĝis apud kresejo, demetis siajn ŝuojn kaj trempis siajn piedojn en la malvarma akvo. Per ŝtonetoj li timigis bluan libelon. Ridante, li tiel baraktis en la fonto, ke brilaj gutoj ŝprucis ĝis super lia kapo. Poste la laca knabo sterniĝis sur la musko kaj tuj ekdormis. Li sonĝis, ke s-ro Rojelo invitis kukolon partopreni en la muzikinstruado. La kukolo sidis sur la supra rando de la nigra tabulo kaj kantis strangan melodion: hu-u-u, hu-u-u. S-ro Rojelo grimacis kaj kriis: “Ne, vi kantas malĝuste, Aleksandro. Ĉesu miskanti kaj skribu centfoje: ΄Mi diligentu en la solfeĝa leciono.” La lernanto protestis: “Ne mi, sed la kukolo kantas malĝuste”. La kukolo sur la supra rando de la nigra tabulo, rikanis: ”Mi? Malĝuste? Hu-u-u, hu-u-u”. Aleksandro tiel furiozis kontraŭ la maljusta punskribo, ke li vekiĝis. Komence li ne konsciis, kie li kuŝas. La musko estis malvarma sub lia dorso. Palpe serĉante siajn litotukojn, li rimarkis, ke li ne dormas en sia hejma ĉambro. Noktis. La hu-u-u de lia sonĝo estis ululo de strigo. La tagaj bestoj malaperis. Nun la arbaro bruis maltrankvilige: bufoj kvakis, vaganta apro gruntis, kojotoj bojis. Karaj infanoj, vi scias, ke en nia arbaro ne vivas kojotoj, sed la nokto dekobligis la timon de Aleksandro kaj igis lin fantazii mil teruraĵojn. Haste li serĉis siajn ŝuojn en la mallumo, murmurante: “Mi tuj rekuru hejmen”. Nu, estas facile diri: “Mi tuj rekuru hejmen”, sed pli malfacile trovi la ĝustan direkton. Bona lernanto grimpus sur arbon, por observi, kie brilas la norda stelo. Ve, Aleksandro neniam atentis la klarigojn de s-ro Rojelo pri la orientiĝaj signoj de la naturo. Li kuris, stumblis, ploris. Vergoj vipis liajn vangojn. Subite, vidante du okulojn flagri malantaŭ dika trunko, la knabo falis genue kaj kriegis: “La lupo! La lupo!” Izenverdo (ĉar fakte estis Izenverdo) milde diris: ̶ Infano, kial vi timas? Aleĉjo ĝemis: ̶ Sinjoro lupo, ne manĝu mi. Izenverdo ridis: ̶ Ho, ho! Mi ne manĝos vin. Sed kial vi mem manĝas la akuzativon? La malbona lernanto demandis: ̶ Kio mi manĝas? ̶ Vi manĝas la akuzativon. Eble mi povos helpi vin. Grimpu sur mian dorson kaj venu kun mi al mia ripozejo. Vole nevole Aleksandro kroĉiĝis al la kolhararo de la lupo kaj rajdis al fora kaŝejo, kie li profunde endormiĝis sur seka foliaro. Li sonĝis, ke lupo formanĝis la perfidan kukolon kaj devigis s-ron Rojelo skribi centfoje: “Aleksandro estas bona lernanto”. Matene sunstrio enŝoviĝis en la lupejon kaj lekis la vizaĝon de la knabo. Palpebrumante, li vekiĝis kaj miris pri sia nekutima kuŝejo. Vidante la maljunan lupon sidi apud li, Aleksandro reekploris. Izenverdo trankviligis lin: ̶ Infano, kial vi timas min? La knabo balbutis: Tial ke vi manĝis Ruĝkufulineto. La ermito skuis la kapon: ̶ Unue oni diras Ruĝkufulineton. Ĉu vi aŭdas? lineton, ton, ton! Kaj due mi kompatas la stultajn homojn, kiuj provas eduki siajn idojn, rakontante al ili plej terurajn sensensaĵojn: ogroj buĉas infanojn; patrinoj seniĝas je siaj gefiloj, intence vojerarigante ilin en profundajn arbarojn; sorĉistinoj aliigas homojn en porkojn; lupoj manĝas avinojn, ha ha! ostajn, sensukajn avinojn. Ha, belegaj estas viaj fabeloj, kiuj temas nur pri sango, trompo, monavido, ruzo, milito, murdo. Brave, brave! Aleksandro opiniis, ke la lupo pravas. Kial liaj libroj estas plenaj de tiaj fiaĵoj? Izenverdo kvietiĝis kaj demandis la infanon pri lia nomo, lia familio, lia lernejo. ̶ Mi konstatis, ke via kono de la Lingvo Internacia iom lamas, ĉu ne? Do mi tuj klarigu al vi la gravecon de la akuzativo. Vi diras erare: “Lupo manĝas infano”. Ni supozu, ke vi iam renkontos lupon, kiu tiel malbone parolas Esperanton, kiel vi. Nesciante, kiu manĝu kiun, eble tiu lupo manĝos vinnnn. Tiel ekestas legendoj, fabeloj, fabloj. Nun ni ekzamenu viajn pliajn lernejajn konojn. Ĉu vi neglektis la geografion? Vi ja erarvagis en la arbaro. Tio neniam okazas al normala besto. Ni ne havas kompasojn nek mapojn, kiel vi, sed tamen ni ĉiam trovas nian vojon per simplaj rimedoj. Dum du tagoj Aleksandro lernis de la klera lupo pli ol de s-ro Rojelo dum du jaroj. Ha, kiel bela klasĉambro estas la naturo! Tiuj helpaj lecionoj tamen ne konsolis la gepatrojn, kiuj angoris pro lia malapero. La instruisto konfirmis, ke ilia filo forestis de la lernejo. La patrino ploris. La patro petis najbarojn esplori putojn kaj garbejojn. Kiam kamarado de Aleksandro menciis ties intencon promeni apud la arbaro, la viroj de la vilaĝo organizis amasan serĉadon en la distrikto. Oni baldaŭ trovis la tornistron en la fosaĵo kaj tuj konjektis, ke la infano perdiĝis en la densejoj. Aŭdinte malproksime bojadon de hundoj, Izenverdo malgaje diris al sia lernanto: ̶ Grimpu sur mian dorson. Venis por vi la tempo reiri al la tiel nomata civilizacio. Mi rekondukos vin al la loko, kie mi trovis vin, kaj mi adiaŭos vin, sed neniam forgesu ke lupoj estas iafoje pli humanaj ol multaj homoj. Aleksandro sentis varman lekadon sur la nazo kaj la vangoj. Malfermante la okulojn, li vidis la muzelon de Nigrulo, la bona hundo de la gepatra domo, kiu ĝemblekis super lia vizaĝo. Baldaŭ multaj viroj alkuris al la kresejo, kriante: “Jen li kuŝas, jen li kuŝas”. Lia patro lin levis, kisis kaj forportis, dirante: “Mi kredas, ke li febras”. Dum la preĝeja sonorilo anoncis la ĝojan novaĵon al la vilaĝanaro, la patrino senvestigis la retrovitan filon, ŝovis lin en lian liton kaj petis la avinon prepari infuzaĵon el tiliaj floroj. La maljunulino kapjesis, lamentante: ̶ Nia kompatinda Aleĉjo vere bezonas trankviligaĵon. Ĉu vi aŭdas lin delire ripeti: “ Mia bona lupo, mia bona lupo”? Tio certe devenas de la strangaj aferoj, kiujn oni nun instruas en la lernejoj.


SAMIDEANO LUPO

SAMIDEANO LUPO FOJE estis lupo nomata Izenverdo, kiu parolis Esperanton kaj vivis en la arbaro, vi ja scias, en la granda arbaro limanta la ebenaĵon oriente de la vilaĝo. SAMIDEAN LUPO FOJE was a wolf named Izenverdo, who spoke Esperanto and lived in the forest, you know, in the great forest that borders the plain on the east of the village. La hakistoj kaj la karbistoj rakontis, ke iafoje ili vidas teruran beston kun longaj dentoj kaj brilaj okuloj. The hackers and the carbists told that sometimes they saw a terrible beast with long teeth and bright eyes. La avinoj rememorigis pri simila kruela estaĵo, kiu antaŭ multaj jaroj formanĝis knabineton loĝantan en la domo plej proksima al la arbarorando. The grandmothers were reminiscent of a similar cruel creature that many years ago devoured a little girl living in the house closest to the edge of the forest. La sorto de tiu kompatinda viktimo tiel impresis la ceterajn infanojn, ke ili promesis neniam iri solaj for de la hejmo. The luck of this poor victim so impressed the rest of the children that they had never promised to go alone from home. Dum la bela sezono la familioj kiuj dimanĉe promenis en la arbaro, por kolekti konvalojn , fragojn, frambojn aŭ fungojn, kutime ne transpaŝis la maldensejon de la Granda Fago. During the beautiful season, the families that went on Sunday on the woods, to collect calves, strawberries, raspberries or mushrooms, did not usually cross the Great Hague's slopes. Tiam Izenverdo, maljuna klera fraŭlo, diskrete retiriĝis en sian ermitejon, por mediti pri la homa malico. Then Izenverdo, an old educated bachelor, discreetly retreated to his hermitage to meditate on human malice. Vintre la arbaro ebligis al la lupo longajn vagadojn inter kverkoj kaj betuloj kaŝantaj siajn piedojn sub mola neĝa kovrilo. In winter the forest enabled the wolf to wander long among oaks and birches hiding his feet under a soft blanket of snow. Tie ĉi kaj tie Izenverdo helpis malsanan cervon aŭ vunditan kapreolon fini sian suferplenan vivon. Here and there Izenverdo helped a sick deer or a wounded roe deer end their suffering life. Pro tiu tasko destinita de la naturo la homoj nomaĉas la lupon kruela besto. Because of this task destined by nature, humans cheat the wolf's cruel animal. Pri tia akuzo mi konversaciis kun Izenverdo, kiam la pasintan februaron ni hazarde renkontis nin ĉe la arbarorando. About this accusation I have been talking to Izenverdo, when in the past February, we have met us at the forest. La lupo aspektis kiel osta markizo el Abruzoj. The wolf looked like a bony marquess of Abruzas. Kuntirante sian ŝultran felon, Izenverdo diris al mi: Kara pigo, vi scias, ke mi apartenas al malnova itala nobela familio. Shrugging his shoulder, Izenverdo said to me: Dear magpie, you know I belong to an old Italian noble family. Fama praulino de mi nutris Romulon kaj Remon. A famous ancestor of mine fed Romulus and Remus. Bedaŭrinde ne dankemaj estas la homoj. Unfortunately the people are not grateful. Mi suspiris: ̶ Samideano lupo, tion mi ofte spertis. ̶ Feliĉe mi studis la antikvan filozofion. ̶ Fortunately I studied ancient philosophy. ̶ Mi aŭdis, ke vi parolas la latinan pli bone ol kardinalo. ̶ I heard you speak Latin better than a cardinal. La lupo humile ridetis: ̶ Jes, mi multe legas la filozofojn en mia solejo. The wolf smiled humbly: ̶ Yes, I read a lot of philosophers in my solitude. Saĝuloj kiel Seneko kaj Mark-Aŭrelio konsolas min pri la kalumnioj de la vulgaruloj. Sages like Seneca and Mark Aurelius comfort me with the slanders of the vulgar. Ĉu ne estas skandale, ke homoj atribuas al ni bestoj siajn malbonajn ecojn? Isn’t it outrageous that humans attribute to us animals their bad qualities? Ili nomas stultulon azeno, timemulon leporo, perfidulon vulpo, malpurulon porko. They call a fool an ass, a fearful hare, a treacherous fox, an unclean pig. Vi pigoj ŝtelas, ni lupoj murdas. You magpies steal, we wolves kill. Kaj, hi, hi, lasu min ridi, malbonaj esperantistoj krokodilas. And, hi, hi, let me laugh, bad Esperantists are crocodiles. ̶ Dum la lasta kongreso mi provis pruvi, ke ni pigoj ne estas ŝtelemaj, sed nur kolektemaj. ̶ During the last congress I tried to prove that we magpies are not thieves, but only collectibles. Tiuteme mi inside menciis mian kuzon Lanio el Ateno, kiu ofte koleras pri ĉiuj artaĵoj rabitaj el Grekujo kaj senhonte eksponataj en alilandaj muzeoj. At that time I internally mentioned my cousin Lanius of Athens, who is often angry at all the artwork looted from Greece and shamelessly exhibited in foreign museums. ̶ Ha, verda pigo, vi almenaŭ rajtas ĉeesti en kongresoj. Sed imagu la efekton, se lupo iam aperus en kongresa akceptejo. But imagine the effect if a wolf ever showed up at a convention reception. Mi ofte demandas min, kial mi lernis Esperanton. ̶ Samideano, tiel vi povas konversacii kun mi kaj legi la esperantan literaturon. ̶ Samideano, this way you can talk to me and read Esperanto literature. Izenverdo moke grincis: ̶ La Esperanta literaturo estas preskaŭ tiel magra kiel mi. Izenverdo squeaked mockingly: ̶ Esperanto literature is almost as lean as I am. Ba, ne en unu tago elkreskis Kartago. Well, Carthage did not grow in one day. ̶ Ĉu citaĵo de Seneko? ̶ Ne, proverbo de Zamenhof. ̶ No, Zamenhof's proverb. Mi ekkriis mian admiron pri tiel vasta kulturo. La ermito modeste levis la ŝultrojn, reenŝovis ilin en sian eluzitan pelton, afable adiaŭis min kaj malaperis post rubusa vepro. The hermit modestly shrugged his shoulders, shoved them back into his worn fur, kindly bade me farewell, and disappeared after a bramble bush. Karaj infanoj, mi longe raportis pri la lupo Izenverdo ne pro mia natura piga babilemo, sed por ke vi bone komprenu la daŭrigon de mia rakonto. Dear children, I have long reported on the Izenverdo wolf not because of my natural magpie chatter, but so that you may well understand the continuation of my story. Antaŭ ses aŭ sep jaroj mi ekkonis knabeton, kiu iafoje vizitis miajn poplajn kunvenojn kun siaj kamaradoj. Six or seven years ago I met a little boy who occasionally visited my poplar meetings with his comrades. Lia nomo estis Aleksandro. Ĝuste kiel vi faras hodiaŭ, li sidis en la herbo, sed li ne estis tre atentema. Anstataŭ aŭskulti miajn historiojn, li rigardis papiliojn flirtadi aŭ li absorbiĝis en la skulptado de aveluja bastono. Instead of listening to my stories, he watched butterflies flutter or he was absorbed in the carving of a hazelnut stick. Ankaŭ la lernejaj lecionoj de s-ro Rojelo ne interesis Aleksandron, eĉ ne la Esperanto-kurso. Mr. Rojelo's school lessons did not interest Alexander either, not even the Esperanto course. Tion oni tuj rimarkis pro lia malbona sciado de la Lingvo Internacia. This was immediately noticed due to his poor knowledge of the International Language. Iam li decidis ĝui belan printempan posttagmezon, vagante laŭlonge de la arbarorando. Once he decided to enjoy a beautiful spring afternoon, wandering along the forest edge. Li kaŝis sian tornistron en fosaĵo kaj rigardis sciuron petoli sur branĉoj de kverko. He hid his knapsack in a ditch and watched a squirrel play on oak branches. Por sekvi ĝiajn amuzajn kapriolojn, nia Aleksandro, hororo!, penetris en la arbaron. To follow its amusing somersaults, our Alexander, horror !, penetrated into the forest. Liaj gepatroj tamen tiel ofte ripetadis: “Aleĉjo, neniam iru sola en la arbaron. Tie estas granda lupo, kiu manĝus vin”. Sed Aleĉjo tute forgesis la gepatrojn. Tiom da aferoj distris lin: Pego morsis lian alvenon ̶ tak tak, Formikoj procesie krablis al sia fora konservejo ̶̶ paŝ paŝ,  Ranetoj vete plonĝis en brilan marĉon ̶̶ plaŭ plaŭ, Eleganta kolubro zigzage ĉasis frenezetan muson ̶̶ ŝŝ ŝŝ, Kaŝita kukolo spitis Aleksandron: serĉu min ̶ kuku kuku, La knabo paŝetis, paŝetis, paŝis plu, certa, ke li baldaŭ trovos la kukolon, sed la ludema birdo restis nevidebla. So many things distracted him: Woodpecker bit his arrival ̶ tak tak, Ants crawled in procession to his distant preserve ̶̶ step by step, Frogs plunged into a bright swamp ̶̶ plau plau, Elegant cobra zigzag hunted a crazy mouse ̶̶ ŝŝ ŝŝ, Hidden cuckoo defied Alexander: look for me ̶ kuku kuku, The boy paced, paced, paced on, sure he would soon find the cuckoo, but the playful bird remained invisible. Estis ja tiom da arboj, tiom da branĉoj, tiom da folioj. Liaj kruroj iom doloris. Li sidiĝis apud kresejo, demetis siajn ŝuojn kaj trempis siajn piedojn en la malvarma akvo. Per ŝtonetoj li timigis bluan libelon. Ridante, li tiel baraktis en la fonto, ke brilaj gutoj ŝprucis ĝis super lia kapo. Poste la laca knabo sterniĝis sur la musko kaj tuj ekdormis. Li sonĝis, ke s-ro Rojelo invitis kukolon partopreni en la muzikinstruado. La kukolo sidis sur la supra rando de la nigra tabulo kaj kantis strangan melodion: hu-u-u, hu-u-u. S-ro Rojelo grimacis kaj kriis: “Ne, vi kantas malĝuste, Aleksandro. Ĉesu miskanti kaj skribu centfoje: ΄Mi diligentu en la solfeĝa leciono.” La lernanto protestis: “Ne mi, sed la kukolo kantas malĝuste”. La kukolo sur la supra rando de la nigra tabulo, rikanis: ”Mi? Malĝuste? Hu-u-u, hu-u-u”. Aleksandro tiel furiozis kontraŭ la maljusta punskribo, ke li vekiĝis. Komence li ne konsciis, kie li kuŝas. La musko estis malvarma sub lia dorso. Palpe serĉante siajn litotukojn, li rimarkis, ke li ne dormas en sia hejma ĉambro. Noktis. La hu-u-u de lia sonĝo estis ululo de strigo. La tagaj bestoj malaperis. Nun la arbaro bruis maltrankvilige: bufoj kvakis, vaganta apro gruntis, kojotoj bojis. Karaj infanoj, vi scias, ke en nia arbaro ne vivas kojotoj, sed la nokto dekobligis la timon de Aleksandro kaj igis lin fantazii mil teruraĵojn. Haste li serĉis siajn ŝuojn en la mallumo, murmurante: “Mi tuj rekuru hejmen”. Nu, estas facile diri: “Mi tuj rekuru hejmen”, sed pli malfacile trovi la ĝustan direkton. Bona lernanto grimpus sur arbon, por observi, kie brilas la norda stelo. Ve, Aleksandro neniam atentis la klarigojn de s-ro Rojelo pri la orientiĝaj signoj de la naturo. Li kuris, stumblis, ploris. Vergoj vipis liajn vangojn. Subite, vidante du okulojn flagri malantaŭ dika trunko, la knabo falis genue kaj kriegis: “La lupo! La lupo!” Izenverdo (ĉar fakte estis Izenverdo) milde diris: ̶ Infano, kial vi timas? Aleĉjo ĝemis:  ̶ Sinjoro lupo, ne manĝu mi. Izenverdo ridis: ̶ Ho, ho! Mi ne manĝos vin. Sed kial vi mem manĝas la akuzativon? La malbona lernanto demandis: ̶ Kio mi manĝas? ̶ Vi manĝas la akuzativon. Eble mi povos helpi vin. Grimpu sur mian dorson kaj venu kun mi al mia ripozejo. Vole nevole Aleksandro kroĉiĝis al la kolhararo de la lupo kaj rajdis al fora kaŝejo, kie li profunde endormiĝis sur seka foliaro. Li sonĝis, ke lupo formanĝis la perfidan kukolon kaj devigis s-ron Rojelo skribi centfoje: “Aleksandro estas bona lernanto”. Matene sunstrio enŝoviĝis en la lupejon kaj lekis la vizaĝon de la knabo. Palpebrumante, li vekiĝis kaj miris pri sia nekutima kuŝejo. Vidante la maljunan lupon sidi apud li, Aleksandro reekploris. Izenverdo trankviligis lin: ̶ Infano, kial vi timas min? La knabo balbutis: Tial ke vi manĝis Ruĝkufulineto. La ermito skuis la kapon: ̶ Unue oni diras Ruĝkufulineton. Ĉu vi aŭdas? lineton, ton, ton! Kaj due mi kompatas la stultajn homojn, kiuj provas eduki siajn idojn, rakontante al ili plej terurajn sensensaĵojn: ogroj buĉas infanojn; patrinoj seniĝas je siaj gefiloj, intence vojerarigante ilin en profundajn arbarojn; sorĉistinoj aliigas homojn en porkojn; lupoj manĝas avinojn, ha ha! ostajn, sensukajn avinojn. Ha, belegaj estas viaj fabeloj, kiuj temas nur pri sango, trompo, monavido, ruzo, milito, murdo. Brave, brave! Aleksandro opiniis, ke la lupo pravas. Kial liaj libroj estas plenaj de tiaj fiaĵoj? Izenverdo kvietiĝis kaj demandis la infanon pri lia nomo, lia familio, lia lernejo. ̶ Mi konstatis, ke via kono de la Lingvo Internacia iom lamas, ĉu ne? Do mi tuj klarigu al vi la gravecon de la akuzativo. Vi diras erare: “Lupo manĝas infano”. Ni supozu, ke vi iam renkontos lupon, kiu tiel malbone parolas Esperanton, kiel vi. Nesciante, kiu manĝu kiun, eble tiu lupo manĝos vinnnn. Tiel ekestas legendoj, fabeloj, fabloj. Nun ni ekzamenu viajn pliajn lernejajn konojn. Ĉu vi neglektis la geografion? Vi ja erarvagis en la arbaro. Tio neniam okazas al normala besto. Ni ne havas kompasojn nek mapojn, kiel vi, sed tamen ni ĉiam trovas nian vojon per simplaj rimedoj. Dum du tagoj Aleksandro lernis de la klera lupo pli ol de s-ro Rojelo dum du jaroj. Ha, kiel bela klasĉambro estas la naturo! Tiuj helpaj lecionoj tamen ne konsolis la gepatrojn, kiuj angoris pro lia malapero. La instruisto konfirmis, ke ilia filo forestis de la lernejo. La patrino ploris. La patro petis najbarojn esplori putojn kaj garbejojn. Kiam kamarado de Aleksandro menciis ties intencon promeni apud la arbaro, la viroj de la vilaĝo organizis amasan serĉadon en la distrikto. Oni baldaŭ trovis la tornistron en la fosaĵo kaj tuj konjektis, ke la infano perdiĝis en la densejoj. Aŭdinte malproksime bojadon de hundoj, Izenverdo malgaje diris al sia lernanto: ̶ Grimpu sur mian dorson. Venis por vi la tempo reiri al la tiel nomata civilizacio. Mi rekondukos vin al la loko, kie mi trovis vin, kaj mi adiaŭos vin, sed neniam forgesu ke lupoj estas iafoje pli humanaj ol multaj homoj. Aleksandro sentis varman lekadon sur la nazo kaj la vangoj. Malfermante la okulojn, li vidis la muzelon de Nigrulo, la bona hundo de la gepatra domo, kiu ĝemblekis super lia vizaĝo. Baldaŭ multaj viroj alkuris al la kresejo, kriante: “Jen li kuŝas, jen li kuŝas”. Lia patro lin levis, kisis kaj forportis, dirante: “Mi kredas, ke li febras”. Dum la preĝeja sonorilo anoncis la ĝojan novaĵon al la vilaĝanaro, la patrino senvestigis la retrovitan filon, ŝovis lin en lian liton kaj petis la avinon prepari infuzaĵon el tiliaj floroj. La maljunulino kapjesis, lamentante: ̶ Nia kompatinda Aleĉjo vere bezonas trankviligaĵon. Ĉu vi aŭdas lin delire ripeti: “ Mia bona lupo, mia bona lupo”? Tio certe devenas de la strangaj aferoj, kiujn oni nun instruas en la lernejoj.