×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Diversaĵoj, LA VERDA PUNO

LA VERDA PUNO

LA VERDA PUNO El fabeloj de la Verda Pigo de Louis Beaucaire: Foje en la vilaĝa lernejo oficis terura instruisto. Tiutempe instruistoj kutime severe traktis la lernantojn, kaj viaj gepatroj povus konfirmi la apartan malmildecon de sia tiama instruisto, s-ro Goralo. Ili certe memoras la survangojn, piedbatojn kaj pugvergadojn, kiuj pluvis ĉe ĉiu malfruiĝo, nelernita leciono aŭ malpermesita petolaĵo. Konfesu, karaj infanoj, ke via nuna instruisto, s-ro Rojelo, estas vere indulga, kiam li ekzemple igas vin skribi dudekfoje: “Mi ne metu prempinglon sur la seĝon de mia najbaro”. La lernantoj de s-ro Goralo provis venĝi sin, nomante la Gorilo, sed ve!, se li aŭdis tion: puno tuj falis. Kaj koncerne punojn la Gorilo estis inventema. Ĉu vi scias, kiel li gvidis la Esperanto-kurson? Apud sia katedro li havis poton da verda farbo, en kiu trempiĝis peniko. Kiam knabo balbutis en la recitado de poemo aŭ malĝuste respondis gramatikan demandon, s-ro Goralo kriis: – Alproksimiĝu! La kompatinda lernanto devis stari apud la katedro kaj ricevis sur la nazon tuŝon da verda farbo. La instruisto rikanis: – Tio helpos Esperanton eniri en vian cerbon. Kaj tio daŭris dum la tuta kurso. – Alberta, kial vi ne konas la diferencon inter “sonĝo” kaj “revo”? Alproksimiĝu! Malgraŭ ŝiaj larmoj baldaŭ verdiĝis la ĉarma roza nazo de Alberta. Se ŝi ankaŭ pekis kontraŭ la akuzativo, ŝi ricevis plu verdan koloron sur la dekstran vangon. Se Alberta krome ne sciis, kio estas la refleksivo, la peniko de s-ro Goralo ŝmiris ŝian maldekstran vangon. Vespere, kiam la infanoj revenis hejmen, ili ofte aspektis kiel karnavala irantaro. Por ke la gepatroj ne rimarku la verdan punadon, la lernantoj haltis apud la placa fontano kaj lavis siajn vizaĝojn. Poste ili dancis en rondoj, kantante: – Malamu, malamu la despoton. La Gorilo falu en sian poton. Iuj pasantoj demandis, kion signifas tiu stulta ludo. Kiam la infanoj respondis, ke tiel oni lernas Esperanton, la scivoluloj skuis la kapon, murmurante: – Vere stranga lingvo. S-ro Rubeno, la distrikta delegito de la Esperanto-movado, aŭdis pri tiu skandala pedagogio. Li decidis interveni: – S-ro Instruisto, oni raportis al mi, ke vi verdigas la nazojn de viaj lernantoj, kiam ili ne bone scias sian lecionon de Esperanto. S-ro Goralo agreseme bojis: – Nu, kial ne?

S-ro Rubeno provis milde konsciigi al li la pereigan efikon de tia instrumetodo: – Se ni tiel agus en nia urbo, neniu lernus la Lingvon Internacian. – Mi ne scias, kiel vi agas en via urbo (S-ro Goralo prononcis “en via urbo” kun naŭzita mieno), sed mi garantias al miaj junaj vilaĝanoj perfektan esperantistiĝon. Male vi… – Male mi…? – Male vi mem eĉ ne povus parkere reciti la dek ses regulojn de la Fundamento. – Mi konfesas, ke… – He, vi konfesas. Do, sinjoro, bonvolu lasi min labori laŭ mia propra sistemo kaj ne igu min perdi mian tempon. Mi devas nun replenigi mian poton per freŝa verda farbo por mia morgaŭa leciono. Adiaŭ! S-ro Goralo abrupte turnis la dorson al la delegito kun moka ridaĉo. Survoje s-ro Rubeno biciklis ĝis mia poplo kaj elverŝis sian koron: – Ho, verda pigo, kion vi opinias pri tiu terura instruisto? Tiam mi ne kapablis kompari la diversajn instrumetodojn. Por mi, juna denaska esperantista pigo, la Lingvo Internacia estis nur natura heredaĵo de miaj bonaj gepatroj. Mi provis forskui la ĉagrenon de s-ro Rubeno: – Sinjoro delegito, mi ja ofte vidis la verdigitajn vizaĝojn de la vilaĝaj infanoj. Ili malbenas sian instruiston, kiun ili nomas la Gorilo. Sed ĉu ne ĉefas, ke Esperanto disvastiĝas tiel ĉi aŭ tiel? – Ne, certe ne. La interna ideo ne toleras diktatorajn metodojn en la instruado aŭ la propagando de Esperanto. – Jes, vi pravas, s-ro Rubeno, Kion ni faru kontraŭ tio? – Mi mem ne havas rimedon por proponi, sed mi cerbumos pri tio. Eble vi dume trovos solvon. La delegito reprenis sian biciklon kaj malgaje pedalis al la urbo. Mi pensis: “Brave! Li cerbumos, kaj mi trovos solvon. Ha, oportuna agmaniero! Homoj misas, kaj ni, inteligentaj birdoj, riparu iliajn misaĵojn”. La infanoj, kiel vi nun faras, vizitis miajn poplajn kunvenojn, kaj, ĉiufoje kiam mi vidis verdajn spurojn sur nazo aŭ vango, mi demandis: – Ĉu vi ne diligente lernis vian lecionon de Esperanto? Ĉiuj kune ekkriis protestojn, el kiuj mi kaptis nur frazpecojn: “fiulo, sadisto, gorilo”, kaj aliajn insultojn, kiujn mi ne kuraĝas ripeti. Iam oni anoncis al la infanoj, ke post kelkaj tagoj inspektisto vizitos la lernejon. S-ro Goralo donis cent rekomendojn kaj avertojn: – La venontan merkredon ĉiuj aperu kun puraj vestoj, manoj, vizaĝoj, kajeroj. Escepte ne estos punoj antaŭ la inspektista moŝto. Sed eventualajn mankojn, erarojn, malkorektaĵojn merkrede kompensos duobla puno ĵaŭde. Tiu vizito de la inspektisto tremigis ĉiujn lernantojn. Mi trankviligis ilin: – Karaj infanoj, ne timu. Bone aŭskultu miajn konsilojn. Jen tio, kion vi faru. Sed, ŝŝ! Tio restu sekreta ĝis merkredo. Kiam la malnova aŭto de la inspektisto, s-ro Akrokul, haltis en la korto, s-ro Goralo demetis sian ĉapelon kaj blovis en sian trilfajfilon. Tiam la lernantoj, starantaj duvice, ĥore kriis: “Bonan tagon, s-ro inspektisto”. Ĉe dua fajfo la piedoj militiste ekmoviĝis (tri-kvar, tri-kvar!) kaj komencis eniri en la klasĉambron. Unuavide tia disciplino favore impresis s-ron Akrokul. En tiu momento aŭdiĝis terura eksplodo antaŭ la lernejo. Kio okazis? Sidante en la platano, meze de la korto, mi estis tute simple faliginta skatolon da verda farbo, kiun mi tenis en mia beko. La verda ŝmiraĵo trafis la karoserion de la malnova aŭto kaj ekfluis malsupren laŭ la antaŭa glaco ĝis sur la kapoto. S-ro Akrokul lamentis: – Ho, mia bela aŭto! Kion signifas tio? La infanoj kriis ĥore: – Tio estas la verda puno, sinjoro inspektisto. S-ro Goralo rigardis supren sed ne povis vidi min malantaŭ la folioj. Li vane provis forfroti per sia naztuko kaj siaj manikoj la verdan farbon, kiu mikisĝis kun la polvo de la karoserio. S-ro Akrokul demandis kolere: – Kion signifas “la verda puno”? – Ba, sinjoro inspektisto, tio signifas nenion. Aŭdante la lernantojn mallaŭte rikani, la Gorilo blekis: – Tri-kvar, tri-kvar! En la klasĉambron! Kaj li sekvis sian grumblantan superulon en la lernejon. Aj! Sur la sojlo hazarde embuskis la poto de la Gorilo, verdire ne hazarde, sed laŭplane. Kompreneble la inspektisto stumblis, kaj la farbo ŝprucis sur liajn ŝuojn kaj lian pantalonon. Mi kredas, ke dekduo da akcipitroj ne povus kune kriĉi tiel laŭte kiel s-ro Akrokul post tiu katastrofo. Li kriis plengorĝe: – Kion signifas tio? La klaso respondis ĥore: – Tio estas la verda puno, sinjoro inspektisto. La akraj okuloj de s-ro Akrokul fiksis sin sur s-ro Goralo, kiu viŝante sian ŝviton per sia naztuko, verdigis sian tutan vizaĝon. – Ĉu vi finfine klarigos al mi tiun verdan punon, sinjoro instruisto? La Gorilo balbutis: – Sinjoro inspektisto, kiam klasano ne diligente lernas Esperanton, mi delikate tuŝas lian nazon per verda farbo. Vi scias, sinjoro inspektisto, ke la verda koloro estas parto de la Esperanta kulturo kaj… – Bonvolu silenti. Oni ne sciis, ĉu la ordono direktiĝas al la instruisto aŭ al la laŭte ridantaj lernantoj. Kun dubema mieno la inspektisto iris al la katedro, murmurante: – En mia tuta kariero mi neniam spertis tian hontindaĵon. Sidiĝante, por iom cerbumi pri tiu nekredeblaĵo, li sentis sub la postaĵo ĝenan objekton. Li tuj ekstaris, tenante penikon plenan de verda farbo. Li preskaŭ ploris: – Kion signifas tio? La klaso refrenis: – Tio estas la verda puno, sinjoro inspektisto. De sur la platano mi subite vidis s-ron Akrokul elkuri el la lernejo, svingante penikon kaj ridaĉante kiel frenezulo: – Ha ha! la verda puno! Ha ha! la verda puno! Li saltis en sian verdigitan aŭton, bojigis la motoron, perdis sian kotŝirmilon kontraŭ la trunko de la platano kaj malaperis en nubo da benzinfetora polvo. S-ro Goralo vane postkuris lin vokante: – Sinjoro inspektisto! Sinjoro inspektisto! Malgaje la instruisto revenis en la klasĉambron, sidiĝis sur sia verda seĝo, iom pli verdigis sian vizaĝon per la malpura naztuko kaj murmuris: – Reiru hejmen kaj diru al viaj gepatroj, ke morgaŭ la lernejo estos fermita. Mi estas malsana. La lernejo restis fermita unu semajnon. Poste alvenis nova, juna instruisto, via nuna instruisto, s-ro Rojelo, kiu bezonas nek penikon nek poton da verda farbo, por ilustri siajn lecionojn de Esperanto. Ĉar la ŝtato ĉiam trovas taŭgan lokon por siaj oficistoj, s-ro Goralo fariĝis subdirektoro de la urba arestejo, kaj, kredu min aŭ ne, ankaŭ la nevolontaj gastoj de tiu malliberejo nomas lin la Gorilo.

Voĉlegis por vi Luis Jorge Santos Morales


LA VERDA PUNO THE GREEN PUNISHMENT

LA VERDA PUNO El fabeloj de la Verda Pigo de Louis Beaucaire: Foje en la vilaĝa lernejo oficis terura instruisto. THE GREEN PUNISHMENT From the tales of Louis Beaucaire's Green Magpie: Once upon a time there was a terrible teacher in the village school. ЗЕЛЕНЫЙ ПУНО Истории зелёной свеклы Луи Бокера: Иногда в деревенской школе они напоминали ужасного учителя. Tiutempe instruistoj kutime severe traktis la lernantojn, kaj viaj gepatroj povus konfirmi la apartan malmildecon de sia tiama instruisto, s-ro Goralo. At the time, teachers usually treated the students harshly, and your parents could confirm the particular harshness of their then teacher, Mr. Goral. Ili certe memoras la survangojn, piedbatojn kaj pugvergadojn, kiuj pluvis ĉe ĉiu malfruiĝo, nelernita leciono aŭ malpermesita petolaĵo. They certainly remember the slaps, kicks and punches that rained down at every delay, unlearned lesson or forbidden prank. Konfesu, karaj infanoj, ke via nuna instruisto, s-ro Rojelo, estas vere indulga, kiam li ekzemple igas vin skribi dudekfoje: “Mi ne metu prempinglon sur la seĝon de mia najbaro”. Admit it, dear children, that your current teacher, Mr. Rojelo, is really indulgent when, for example, he makes you write twenty times: "I will not put a pushpin on my neighbor's chair." La lernantoj de s-ro Goralo provis venĝi sin, nomante la Gorilo, sed ve!, se li aŭdis tion: puno tuj falis. Mr. Goral's students tried to take revenge by calling themselves the Gorilla, but alas, if he heard that: punishment immediately fell. Kaj koncerne punojn la Gorilo estis inventema. And as for punishments the Gorilla was inventive. Ĉu vi scias, kiel li gvidis la Esperanto-kurson? Apud sia katedro li havis poton da verda farbo, en kiu trempiĝis peniko. Next to his chair he had a pot of green paint in which a brush was soaked. Kiam knabo balbutis en la recitado de poemo aŭ malĝuste respondis gramatikan demandon, s-ro Goralo kriis: – Alproksimiĝu! When a boy stammered in the recitation of a poem or answered a grammatical question incorrectly, Mr. Goral shouted: "Come closer!" La kompatinda lernanto devis stari apud la katedro kaj ricevis sur la nazon tuŝon da verda farbo. The poor pupil had to stand by the chair and receive a touch of green paint on his nose. La instruisto rikanis: – Tio helpos Esperanton eniri en vian cerbon. The teacher sneered: - That will help Esperanto get into your brain. Kaj tio daŭris dum la tuta kurso. – Alberta, kial vi ne konas la diferencon inter “sonĝo” kaj “revo”? - Alberta, why don't you know the difference between a "dream" and a "dream"? Alproksimiĝu! Malgraŭ ŝiaj larmoj baldaŭ verdiĝis la ĉarma roza nazo de Alberta. Despite her tears, Alberta's charming pink nose soon turned green. Se ŝi ankaŭ pekis kontraŭ la akuzativo, ŝi ricevis plu verdan koloron sur la dekstran vangon. If she also sinned against the accusative, she was given a greener color on the right cheek. Se Alberta krome ne sciis, kio estas la refleksivo, la peniko de s-ro Goralo ŝmiris ŝian maldekstran vangon. If Alberta also didn’t know what the reflexive was, Mr. Goral’s brush smeared on her left cheek. Vespere, kiam la infanoj revenis hejmen, ili ofte aspektis kiel karnavala irantaro. In the evenings, when the children returned home, they often looked like a carnival procession. Por ke la gepatroj ne rimarku la verdan punadon, la lernantoj haltis apud la placa fontano kaj lavis siajn vizaĝojn. So that the parents would not notice the green punishment, the students stopped by the placard’s fountain and washed their faces. Poste ili dancis en rondoj, kantante: – Malamu, malamu la despoton. Then they danced in circles, singing: "Hate, hate the despot." La Gorilo falu en sian poton. Iuj pasantoj demandis, kion signifas tiu stulta ludo. Kiam la infanoj respondis, ke tiel oni lernas Esperanton, la scivoluloj skuis la kapon, murmurante: – Vere stranga lingvo. When the children replied that this was how they learned Esperanto, the curious shook their heads, muttering: "It's a really strange language." S-ro Rubeno, la distrikta delegito de la Esperanto-movado, aŭdis pri tiu skandala pedagogio. Mr. Rubeno, the district delegate of the Esperanto movement, heard about this scandalous pedagogy. Li decidis interveni: – S-ro Instruisto, oni raportis al mi, ke vi verdigas la nazojn de viaj lernantoj, kiam ili ne bone scias sian lecionon de Esperanto. He decided to intervene: - Mr. Teacher, I was told that you make your students' noses green when they don't know their Esperanto lesson very well. S-ro Goralo agreseme bojis: – Nu, kial ne? Mr. Goral barked aggressively. "Well, why not?"

S-ro Rubeno provis milde konsciigi al li la pereigan efikon de tia instrumetodo: – Se ni tiel agus en nia urbo, neniu lernus la Lingvon Internacian. Mr. Ruby tried to make him gently aware of the devastating effect of such a method of instruction: "If we did so in our city, no one would learn the International Language." – Mi ne scias, kiel vi agas en via urbo (S-ro Goralo prononcis “en via urbo” kun naŭzita mieno), sed mi garantias al miaj junaj vilaĝanoj perfektan esperantistiĝon. - I don't know how you act in your city (Mr. Goralo pronounced "in your city" with a disgusted expression), but I guarantee my young villagers a perfect esperantism. Male vi… – Male mi…? – Male vi mem eĉ ne povus parkere reciti la dek ses regulojn de la Fundamento. 'On the contrary, you yourself could not even recite the sixteen rules of the Foundation by heart. – Mi konfesas, ke… – He, vi konfesas. - I confess that… - Hey, you confess. Do, sinjoro, bonvolu lasi min labori laŭ mia propra sistemo kaj ne igu min perdi mian tempon. So, sir, please let me work according to my own system and don’t make me waste my time. Mi devas nun replenigi mian poton per freŝa verda farbo por mia morgaŭa leciono. I must now refill my pot with fresh green paint for my lesson tomorrow. Adiaŭ! S-ro Goralo abrupte turnis la dorson al la delegito kun moka ridaĉo. Mr. Goral abruptly turned his back on the delegate with a mocking laugh. Survoje s-ro Rubeno biciklis ĝis mia poplo kaj elverŝis sian koron: – Ho, verda pigo, kion vi opinias pri tiu terura instruisto? On the way Mr. Ruby cycled to my poplar and poured out his heart: "Oh, green magpie, what do you think of that terrible teacher?" Tiam mi ne kapablis kompari la diversajn instrumetodojn. Then I was not able to compare the various teaching methods. Por mi, juna denaska esperantista pigo, la Lingvo Internacia estis nur natura heredaĵo de miaj bonaj gepatroj. Mi provis forskui la ĉagrenon de s-ro Rubeno: – Sinjoro delegito, mi ja ofte vidis la verdigitajn vizaĝojn de la vilaĝaj infanoj. I tried to shake off Mr. Ruby's displeasure. "Mr. Delegate, I have often seen the green faces of the village children." Ili malbenas sian instruiston, kiun ili nomas la Gorilo. They curse their teacher, whom they call the Gorilla. Sed ĉu ne ĉefas, ke Esperanto disvastiĝas tiel ĉi aŭ tiel? But isn't it important that Esperanto spreads this way or that way? – Ne, certe ne. La interna ideo ne toleras diktatorajn metodojn en la instruado aŭ la propagando de Esperanto. The internal idea does not tolerate dictatorial methods in the teaching or propaganda of Esperanto. – Jes, vi pravas, s-ro Rubeno, Kion ni faru kontraŭ tio? – Mi mem ne havas rimedon por proponi, sed mi cerbumos pri tio. 'I have no means of proposing myself, but I will think about it. Eble vi dume trovos solvon. Maybe in the meantime you will find a solution. La delegito reprenis sian biciklon kaj malgaje pedalis al la urbo. The delegate picked up his bicycle and pedaled sadly towards the city. Mi pensis: “Brave! I thought, “Brave! Li cerbumos, kaj mi trovos solvon. Ha, oportuna agmaniero! Ah, a convenient course of action! Homoj misas, kaj ni, inteligentaj birdoj, riparu iliajn misaĵojn”. People are wrong, and we, intelligent birds, fix their mistakes ”. La infanoj, kiel vi nun faras, vizitis miajn poplajn kunvenojn, kaj, ĉiufoje kiam mi vidis verdajn spurojn sur nazo aŭ vango, mi demandis: – Ĉu vi ne diligente lernis vian lecionon de Esperanto? The children, as you do now, visited my poplar meetings, and, every time I saw green marks on my nose or cheek, I asked: "Have you not diligently learned your lesson in Esperanto?" Ĉiuj kune ekkriis protestojn, el kiuj mi kaptis nur frazpecojn: “fiulo, sadisto, gorilo”, kaj aliajn insultojn, kiujn mi ne kuraĝas ripeti. All together shouted protests, of which I caught only fragments of phrases: "villain, sadist, gorilla," and other insults that I dare not repeat. Iam oni anoncis al la infanoj, ke post kelkaj tagoj inspektisto vizitos la lernejon. The children were once told that in a few days an inspector would visit the school. S-ro Goralo donis cent rekomendojn kaj avertojn: – La venontan merkredon ĉiuj aperu kun puraj vestoj, manoj, vizaĝoj, kajeroj. Mr. Goral gave a hundred recommendations and warnings: "Next Wednesday, everyone should come in clean clothes, hands, faces, and notebooks." Escepte ne estos punoj antaŭ la inspektista moŝto. Except there will be no penalties before the inspector. Sed eventualajn mankojn, erarojn, malkorektaĵojn merkrede kompensos duobla puno ĵaŭde. But any shortcomings, mistakes, inaccuracies on Wednesday will be offset by a double penalty on Thursday. Tiu vizito de la inspektisto tremigis ĉiujn lernantojn. Mi trankviligis ilin: – Karaj infanoj, ne timu. Bone aŭskultu miajn konsilojn. Listen carefully to my advice. Jen tio, kion vi faru. Sed, ŝŝ! Tio restu sekreta ĝis merkredo. That remains a secret until Wednesday. Kiam la malnova aŭto de la inspektisto, s-ro Akrokul, haltis en la korto, s-ro Goralo demetis sian ĉapelon kaj blovis en sian trilfajfilon. When the inspector's old car, Mr. Akrokul, stopped in the yard, Mr. Goral took off his hat and blew into his trill whistle. Tiam la lernantoj, starantaj duvice, ĥore kriis: “Bonan tagon, s-ro inspektisto”. Then the students, standing in two, shouted in unison, "Good morning, Inspector." Ĉe dua fajfo la piedoj militiste ekmoviĝis (tri-kvar, tri-kvar!) At a second whistle the feet began to move militarily (three-four, three-four!) kaj komencis eniri en la klasĉambron. and began to enter the classroom. Unuavide tia disciplino favore impresis s-ron Akrokul. At first sight such a discipline favorably impressed Mr. Akrokul. En tiu momento aŭdiĝis terura eksplodo antaŭ la lernejo. At that moment a terrible explosion was heard in front of the school. Kio okazis? Sidante en la platano, meze de la korto, mi estis tute simple faliginta skatolon da verda farbo, kiun mi tenis en mia beko. Sitting in the plane tree, in the middle of the courtyard, I had simply dropped a box of green paint, which I held in my beak. La verda ŝmiraĵo trafis la karoserion de la malnova aŭto kaj ekfluis malsupren laŭ la antaŭa glaco ĝis sur la kapoto. The green ointment hit the body of the old car and flowed down the windshield to the hood. S-ro Akrokul lamentis: – Ho, mia bela aŭto! Mr. Akrokul lamented: "Oh, my beautiful car!" Kion signifas tio? La infanoj kriis ĥore: – Tio estas la verda puno, sinjoro inspektisto. S-ro Goralo rigardis supren sed ne povis vidi min malantaŭ la folioj. Li vane provis forfroti per sia naztuko kaj siaj manikoj la verdan farbon, kiu mikisĝis kun la polvo de la karoserio. He tried in vain to rub the green paint that had mixed with the dust of the body with his handkerchief and sleeves. S-ro Akrokul demandis kolere: – Kion signifas “la verda puno”? – Ba, sinjoro inspektisto, tio signifas nenion. Aŭdante la lernantojn mallaŭte rikani, la Gorilo blekis: – Tri-kvar, tri-kvar! Hearing the pupils giggle softly, the Gorilla howled: "Three-four, three-four!" En la klasĉambron! Kaj li sekvis sian grumblantan superulon en la lernejon. And he followed his grumbling superior into school. Aj! Sur la sojlo hazarde embuskis la poto de la Gorilo, verdire ne hazarde, sed laŭplane. The Gorilla's pot was accidentally ambushed on the threshold, not by chance, but by plan. Kompreneble la inspektisto stumblis, kaj la farbo ŝprucis sur liajn ŝuojn kaj lian pantalonon. Of course the inspector stumbled, and the paint splattered on his shoes and his pants. Mi kredas, ke dekduo da akcipitroj ne povus kune kriĉi tiel laŭte kiel s-ro Akrokul post tiu katastrofo. I believe a dozen hawks could not scream together as loudly as Mr. Akrokul after that disaster. Li kriis plengorĝe: – Kion signifas tio? He cried with a full throat: "What does that mean?" La klaso respondis ĥore: – Tio estas la verda puno, sinjoro inspektisto. La akraj okuloj de s-ro Akrokul fiksis sin sur s-ro Goralo, kiu viŝante sian ŝviton per sia naztuko, verdigis sian tutan vizaĝon. Mr. Akrokul's sharp eyes fixed on Mr. Goral, who, wiping his sweat with his handkerchief, greened his whole face. – Ĉu vi finfine klarigos al mi tiun verdan punon, sinjoro instruisto? La Gorilo balbutis:  – Sinjoro inspektisto, kiam klasano ne diligente lernas Esperanton, mi delikate tuŝas lian nazon per verda farbo. The Gorilla stammered: "Inspector, when a classmate is not diligently learning Esperanto, I gently touch his nose with green paint." Vi scias, sinjoro inspektisto, ke la verda koloro estas parto de la Esperanta kulturo kaj… – Bonvolu silenti. You know, Mr. Inspector, that the color green is part of Esperanto culture and… - Please shut up. Oni ne sciis, ĉu la ordono direktiĝas al la instruisto aŭ al la laŭte ridantaj lernantoj. It was not known whether the order was addressed to the teacher or to the loudly laughing students. Kun dubema mieno la inspektisto iris al la katedro, murmurante: – En mia tuta kariero mi neniam spertis tian hontindaĵon. With a dubious expression the inspector went to the chair, muttering: "I have never experienced such shame in my whole career." Sidiĝante, por iom cerbumi pri tiu nekredeblaĵo, li sentis sub la postaĵo ĝenan objekton. Sitting down, to think a little about that unbelievable thing, he felt an annoying object under his ass. Li tuj ekstaris, tenante penikon plenan de verda farbo. He immediately stood up, holding a brush full of green paint. Li preskaŭ ploris: – Kion signifas tio? He almost cried: "What does that mean?" La klaso refrenis: – Tio estas la verda puno, sinjoro inspektisto. The class refrained: "That is the green punishment, Mr. Inspector." De sur la platano mi subite vidis s-ron Akrokul elkuri el la lernejo, svingante penikon kaj ridaĉante kiel frenezulo: – Ha ha! From the plane tree I suddenly saw Mr. Akrokul running out of the school, waving a brush and laughing like a madman: "Ha ha!" la verda puno! Ha ha! la verda puno! Li saltis en sian verdigitan aŭton, bojigis la motoron, perdis sian kotŝirmilon kontraŭ la trunko de la platano kaj malaperis en nubo da benzinfetora polvo. He jumped into his green car, barked the engine, lost his mudguard against the trunk of the plane tree and disappeared in a cloud of gas-stinking dust. S-ro Goralo vane postkuris lin vokante: – Sinjoro inspektisto! Mr. Goral chased him in vain, calling out: "Inspector!" Sinjoro inspektisto! Malgaje la instruisto revenis en la klasĉambron, sidiĝis sur sia verda seĝo, iom pli verdigis sian vizaĝon per la malpura naztuko kaj murmuris: – Reiru hejmen kaj diru al viaj gepatroj, ke morgaŭ la lernejo estos fermita. Sadly the teacher returned to the classroom, sat down on his green chair, made his face a little greener with the dirty handkerchief, and murmured: "Go home and tell your parents that the school will be closed tomorrow." Mi estas malsana. La lernejo restis fermita unu semajnon. Poste alvenis nova, juna instruisto, via nuna instruisto, s-ro Rojelo, kiu bezonas nek penikon nek poton da verda farbo, por ilustri siajn lecionojn de Esperanto. Then came a new, young teacher, your current teacher, Mr. Rojelo, who needs neither a brush nor a pot of green paint to illustrate his Esperanto lessons. Ĉar la ŝtato ĉiam trovas taŭgan lokon por siaj oficistoj, s-ro Goralo fariĝis subdirektoro de la urba arestejo, kaj, kredu min aŭ ne, ankaŭ la nevolontaj gastoj de tiu malliberejo nomas lin la Gorilo. Because the state always finds a suitable place for its employees, Mr. Goral has become deputy director of the city jail, and, believe me or not, the reluctant guests of that prison also call him the Gorilla.

Voĉlegis por vi Luis Jorge Santos Morales Luis Jorge Santos Morales read aloud for you