×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Diversaĵoj, LA REVOVENDISTO

LA REVOVENDISTO

LA REVISTO Foje viro vendis revojn. Hodiaŭ nur kelkaj maljunaj poloj memoras rakontojn de siaj gepatroj pri tiu stranga komercisto. Ankaŭ mia avo ofte vidis lin migri inter Varsovio kaj Bjalistoko kun granda sako sur la dorso. Tiam oni renkontis ĉiusezone tiajn kolportistojn, kiuj proponis al la kamparanoj perlamotajn butonojn, puntajn rubandojn, buntajn almanakojn, kontrabandan tabakon kaj mil aliajn raraĵojn. La revovendisto male ne transportis tian miksamason en sia sako. Li vendis nur revojn. Vi demandas, karaj infanoj, kiel aspektas revoj, ĉu oni povas ilin kolekti, ordigi, konservi kaj vendi kvazaŭ terpomojn aŭ galoŝojn. Mi konfesas, ke via demando iom embarasas min, ĉar mi mem neniam vidis kolportiston eltiri revojn el sia sako. Mia piga fantazio igas min tamen supozi, ke revo estas aĵo ŝanĝiĝema kiel nubo kaj knedebla kiel argilo. Ĝi sendube iel daŭras pli malpli longe, kiel la stangeto de ĉokolado, kiun vi, Peĉjo, nun suĉas kun plezuro. Ridu, infanoj, ridu, sed certe estas, laŭ la raporto de mia patro, kiu aŭdis tion de mia avo, ke la feliĉaj homoj loĝantaj inter Varsovio kaj Bjalistoko tiutempe povis aĉeti ĉiajn revojn. Neniu konis la nomon de la kolportisto. Por ĉiuj li estis nur la revisto. Kuris la famo, ke li devenas de nobela familio infektita de la ideoj de la Franca Revolucio. Li ofte anoncis prosperajn tempojn, en kiuj regos libereco kaj egaleco. Kaj li nomis ĉiun homon frato aŭ fratino. Kutime la revisto alvenis dum la tagmanĝo. Li lokis sian sakon en angulo de la ĉambro kaj akceptis teleron da varma supo, kiun oni ĉiam proponis al li. Li raportis novaĵojn el foraj vilaĝoj, informiĝis pri la rikolto kaj prognozis la morgaŭan veteron. Poste oni deprenis la manĝilaron, kaj li garde metis sian multevaloran sakon sur la grandan tablon. Nu, gefratoj, kiajn revojn mi vendos al vi hodiaŭ? La patro gratis sian nukon: ̶ Se mi posedus du novajn ĉevalojn, tio ege helpus mian laboron. Sed eble pli utilus tridek bovinoj en la paŝtejo. ̶ La revo pri ĉevaloj kostas kvindek kopekojn, la revo pri bovinoj sesdek kopekojn. Donu al mi unu rublon, kaj vi havos ambaŭ revojn. La patrino bezonis sanon por la tuta familio kaj tri ŝrankojn plenajn de tolaĵoj. La deksepjara filino sopiris pri baldaŭa edziniĝo al la amata Johano. La unua filo deziris keston ŝtopitan per ĉiaj ludiloj: globetoj, ŝtonĵetilo, buntaj bildoj, stanaj soldatoj kaj precipe ligna ĉevalo, vi ja scias, tia ĉevalo sur kiu oni povas sin balanci dum du horoj. La alia filo postulis vojaĝon al Ameriko, kien elmigris onklo Vlaĉjo. Ridetante, la revisto eltiris ĉies revojn el sia trezorujo. ̶ Jen, frateto, revo pri Ameriko por dudek kopekoj. Nur dudek kopekojn entute kostas tiu revo entenanta veturon al la haveno, unu semajnon sur blanka vaporŝipo, admiro de grandaj domoj tuŝantaj la nubojn, kaj fine rajdadon sur ĉevaloj pli rapidaj ol la norda vento. Oni sciis, ke la revisto ne revenos antaŭ ol pasos pluraj monatoj. Oni volonte pagis tri rublojn kaj tridek kopekojn. Tia sumo estas ja modera prezo, se oni konsideras, ke tuta familio povos longe revadi pri novaj bovinoj, nova edzo, nova ŝtonĵetilo kaj nova transoceana vivo. Fine la revovendisto surŝultrigis sian kolportistan sakon kaj afable adiaŭis siajn gastigintojn. ̶ Ĝis revido, gefratoj. Mi rapidu, ĉar multaj homoj atendas min. Efektive, vidante la reviston aperi ĉe angulo de arbaro aŭ sur la herbeja vojeto, la kamparanoj ĉesis la laboron kaj ĝoje kuris al li. Saluton, revisto. Kion vi havas por mi en via sako? ̶ Kion vi bezonas, frato? La revisto atente aŭskultis la dezirojn de la viroj, de la virinoj, de la infanoj. Por ĉiuj li disponis revojn, ĉar jam de longe li spertis, ke la homoj ĉie sopiras al la samaj bonoj: sano, amo, amikeco, paco, longa vivo, sufiĉe da mono… Ankaŭ urbajn bazarojn kaj foirojn vizitis la revisto. Li eksponis siajn feliĉilojn meze de verda tuko sternita sur trotuaro, sub granda ruĝa ombrelo. Kiel la apudaj vendistoj, li laŭte alvokis la pasantojn: ̶ Haltu, fratino! Plibeligu vian ĉiutagan vivon. Revadu. Jen revoj por vi, ĉiaj revoj. Avinjo, nur kvardek kopekojn kostas revo pri la pasinteco. La maljunulino ridetis, pagis kaj foriris, memorante pri milda sezono, en kiu ŝi, bela knabino, kuris sub florantaj pomarboj, dancis kun siaj amikinoj, petolis kun la junuloj. Printempo. Printempo senfina por kvardek kopekoj… Okazis, ke la revisto perdis la paciencon aŭ eĉ koleris, kiam homoj petis de li malnoblaĵojn aŭ malhonestaĵojn. Ekzemple iam alproksimiĝis iu riĉulo vestita per multekosta peltaĵo. Por amuzi la gapulojn starantajn ĉirkaŭ la ruĝa ombrelo, li arogante demandis: Brokantisto, ĉu vi havas en vi sakaĉo revon pri posedo de tuta regiono? Mi dezirus pligrandigi mian bienon per la agroj de miaj najbaroj. La okuloj de la revisto ekfulmis. Li kraĉis teren kaj respondis kun naŭzita mieno: ̶ Sinjoro, mi ne povas vendi al vi tian revon, ĉar viaj najbaroj mem, kiuj sopiras al egaleco kaj frateco, ofte petis de mi revon pri via baldaŭa enterigo. Sakrante, la bienulo forrapidis sub la laŭta mokado de la homamaso. Por la fino de mia rakonto mi rezervis al vi, karaj infanoj, la plej belan epizodon de la vivo de la revisto. Ĝi okazis antaŭ multaj jaroj, sed mia patro tiel ofte ripetis tiun rakonton de mia avo, ke mi ankoraŭ memoras ĉiujn detalojn. La jaro 1878 proksimiĝis al sia fino. Neĝis. Sur la malplenaj stratoj de Varsovio la revisto paŝis kun sia sako sur la dorso. Neniu kliento haltigis lin, sed la kolportisto kutimis je sia sorto, kiu trudas al ĉiuj kolportistoj senĉesan vagadon renkonte al la printempo. En la Nowolipie strato li iom paŭzis antaŭ granda domo, demetis siajn gantojn kaj blovis sur siajn fingrojn. En tiu momento frapo sur vitron altiris lian atenton. Fenestro malfermiĝis kaj voĉoj vokis lin: ̶ Sinjoro revisto, eniru kaj varmiĝu apud ni. Li hezite trairis la ĝardenon antaŭ la domo. Ses aŭ sep junuloj en lernejaj uniformoj bonvenigis lin kaj kondukis lin en salonon, kie brulis kandeloj. Gimnaziano diris: ̶ Sinjoro revisto, la ĉielo sendis vin al ni. Demetu vian mantelon, sidiĝu kaj manĝu pecon de ĉi tiu torto, kiun la bona sinjorino Zamenhof bakis por ni. Ŝia filo Ludoviko fariĝis deknaŭjara antaŭ du tagoj. Sed ankoraŭ pli gravan eventon ni festas hodiaŭ. Ludoviko inventis lingvon universalan. Longe vivu nia genia Ludoviko! Ludoviko ŝajnigis indignon: ̶ Aleksandro Waldenberg, vi estas senhonta flatulo. Kiu scias hodiaŭ, ĉu nia “Lingwe Uniwersala” iam konkeros la mondon? Dekjara knabo kriis per akuta voĉo: ̶ Certe, frato, certe. Aleksandro pravas. Ni kune rekantu “Malamikete de las nacjes”, por montri al la revista moŝto, kiel bele sonas via nova lingvo. ̶ Silentu, Felikso. Via babilado tedas nian gaston. La revisto levis la manon: ̶ Tute ne. Via afero ege interesas min. Unu lingvo por ĉiuj homoj, tio estas unika revo, kiun ĝis nun neniu petis de mi. Aleksandro Waldenberg demandis: ̶ Ĉu vi havas tian revon en via sako? Mi tuj ĝin aĉetos kaj donacos al mia amiko Ludoviko. Espereble ĝi ne estos tro multekosta. La kolportisto pacience maĉis sian pecon da torto kaj post silento murmuris: ̶ Fratoj, la tuta oro de la tero ne sufiĉus, por pagi ĝin. Jen, prenu vian belan revon kaj diskonigu ĝin al la ceteraj homoj. Nun mi foriru, ĉar restas ankoraŭ kelkaj revoj en mia sako. Bonvolu danki la dommastrinon pro ŝia bona kuko. Poste la revisto malaperis por ĉiam. Neniu scias, kie kaj kiam li mortis. Dum longaj jaroj Lazaro Ludoviko Zamenhof poluris sian praan gimnazianan lingvon, kiu fine fariĝis nia bela Esperanto. Li tiel penege laboris por ĝia disvastigado, ke ankaŭ li mortis tro frue. Sed lia revo vivas plu kaj iam nepre efektiviĝos.