×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Diversaĵoj, LA MILITO DE LA ĈAPELOJ

LA MILITO DE LA ĈAPELOJ

LA MILITO DE LA ĈAPELOJ el Fabeloj de la verda pigo, de Louis BEAUCAIRE

Foje reĝo rigardis sin en spegulo, kiel ĉiumatene post la razado. Rimarkinte ion, kion li ĝis tiam neniam rimarkis, li sonorigis al la ĉambelano. -- Via reĝa moŝto vokis min. -- Jes, alproksimiĝu kaj staru apud mi antaŭ la spegulo. La ĉambelano miris pro la nekutima ordono. -- Sinjoro ĉambelano, ĉu vi rimarkas ion? -- Kion mi rimarku? Via reĝa moŝto estas pli granda, pli bela, pli majesta, pli... -- Tatata! Rigardu bone. -- Mi rigardas. -- Ĉu vi ne vidas, ke vi, simpla ĉambelano, havas sur la kapo la saman ĉapelon kiel mi? -- Se via reĝa moŝto ordonos tion al mi, mi tuj deprenos mian ĉapelon, sed poste mi estos nur cambelano. -- Ne temas pri tio. Konservu vian simplan ĉapelon. Ĉu tamen ne decus, ke mia propra kapo estu pli lukse vestita ol la via? Bonvolu venigi la prezidanton de la Akademio. Malgraŭ siaj reŭmatismoj la prezidanto de la Akademio galopis al la reĝa palaco. -- Via reĝa moŝto vokis min. -- Jes, sinjoro prezidanto. Bonvolu sidiĝi kaj diri al mi, kiel vi skribas la vorton "reĝo". Balbutante, la Akademiestro literumis -- Ro - e - ĝo - o. -- Kio estas super la tria litero? -- Super la tria litero estas supersigno, via reĝa moŝto. La regnestro rikanis. -- Supersigno! Kiu inventis tiujn supersignojn? -- D-ro Zamenhof, via reĝa moŝto. -- Ĉu vi ne opinias, ke D-ro Zamenhof iel neglektis la hierarkion? La prezidanto de la Akademio malfermis la buŝon kaj rigardis sian suverenon per mirrondaj okuloj. La reĝo ekkriis -- Malbenita estu la Fundamento, kiu donis al reĝo simplan ĉapelon anstataŭ krono! Ĉu vi aŭdas, sinjoro prezidanto? Mi postulas mian kronon. Bonvolu do transdoni al ĉiuj presistoj de mia lando jenajn ordonojn 1e De nun, oni skribu la vorton "reĝo", uzante kronon anstataŭ simpla-supersigno. 2e Oni uzu du kronojn por la titolo "reĝa moŝto". 3e Oni uzu iom pli malgrandan kronon por la vorto "reĝino". La prezidanto de la Akademio riverencis tri fojojn kaj eliris el la palaco. Ne domaĝante siajn reŭmatismojn, li vizitis ĉiujn presistojn de la regno, por konigi al ili la reĝan dekreton. Oni devis kompreneble fandi novajn tipojn, sed ĉiuj korteganoj akordiĝis, por laŭdi la bonguston de la reĝo kaj trovi la novajn librojn duoble interesaj. Kiam oni lanĉas modon, multaj homoj volas imiti ĝin. Subite, krom pulĉinelo, kiu opiniis sian konusan ĉapelon belega, neniu estis kontenta pri sia supersigno Volis la ĝardenisto pajlan ĉapelon, la ŝipisto maristan ĉapon, la ĵurnalisto kvadratitan kaskedon, la ĉambristino puntan kufon, la ĝendarmo militistan kepon, la ĉampano korkon, la ĝemelo du supersignojn, la ĵonglisto tri aŭ kvar... La libroj ĉiam pli beliĝis, sed la laboro de la kompatindaj presistoj fariĝis tiel komplika, ke pluraj preferis ŝanĝi la metion, antaŭ ol freneziĝi. La prezidanto de la Akademio deklaris, ke li rezignos sian oficon, se oni plu tedos lin per tia bagatelo. Oni memoru, ke tiu kroma laborado perdigis al li la lastajn tri harojn, kiuj konsistigis lian propran kapornamaĵon. Ve, la unuavide nur supraĵa tumulto degeneris en klasbatalon kaj eĉ en intercivitanan militon, kiun la historiistoj nomis "la milito de la ĉapeloj". En ĉiuj presejoj de la lando la 22 malriĉaj literoj rifuzis kunlabori kun la 5 riĉaj ĉapelitaj literoj. Ili strikis kaj manifestaciis surstrate kontraŭ la aroganteco de la burĝaj literoj. Ĉi tiuj rimarkigis, ke ili ne kulpas pri sia nobela denaskiteco, kaj ke ili estas nemalhaveblaj por la bona funkciado de la socio. Sufiĉas ja rigardi la ruĝajn afiŝojn de la ribeluloj "Abocoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!" Oni devas vole nevole uzi supersignojn. Maldekstraj intelektuloj provis pruvi, ke oni povas verki proletajn skribaĵojn sen supersignoj, kaj la ruĝaj afiŝoj poste tekstis "Abocoj el la tuta mondo, unuigu viajn fortojn!". La aŭtoroj de detektivaj romanoj kaj la gazetistoj protestis, ke oni ne rajtas trudi al ili tian ĵongladon. La intelekta vivo stagnis, sed neniu tendaro volis cedi. La situacio difektiĝis ĉiutage iom pli. Okazis kio devis okazi: terura batalo. De sur la plej alta branĉo de mia poplo mi observis per lorno la movadojn de la korpusoj en la ebenaĵo. Pezaj pafaĵoj hajlis el la linio de la nombre superaj senĉapeluloj "fiuloj - banditoj - kruduloj - abomenuloj - murdistoj!". La atakitoj rezistis, firme tenante super si siajn supersignojn kvazaŭ militistajn kaskojn. Kiam ili kontraŭatakis, sangajn vundojn kaŭzis al la simpluloj la akraj sagopintoj de la cirkumfleksitaj insultoj "aĥ - fuŝuloj - sovaĝuloj - aĉuloj - apaĉoj!". La sorto de la batalo restis nedecidita. Vespere la presistoj devis bandaĝi kontuzojn, tuberojn kaj rompojn de multaj difektitaj literoj. Por venki tiun ribelon, la reĝo ordonis dungi fremdajn literojn el Francujo, Ĉeĥoslovakujo kaj aliaj barbaraj landoj posedantaj strangajn, minacaspektajn literojn. Aŭdinte tion, la prezidanto de la Akademio kunvenigis la hieraŭajn malamikojn kaj per kortuŝaj paroloj petegis ilin forgesi sian sterilan kverelon kaj solidariĝi kontraŭ la invadantoj -- Karaj alfabetanoj, vi formas unu grandan rondon familian, en kiu ne estas riĉaj kaj malriĉaj, belaj kaj malbelaj literoj, sed nur egalaj kunuloj. Gravas ĉiu el vi, kun aŭ sen ĉapelo. Supersignoj ja ne estas frivola galanterio, kiel volis kredigi al ni la reĝo, sed iloj nepre necesaj por la internacia kompreniĝo. Tondra aplaŭdo substrekis tiujn ardajn vortojn. La literoj lo, i, bo, e, ro kaj a kriis -- For la tirano! Ĉiuj kunkriis -- For! Vivu la demokratio! La saman tagon la reĝo fuĝis eksterlanden kun sia luksa supersigno sub la brako. La prezidanto de la Akademio fariĝis prezidento de la respubliko, kaj de tiam la literoj de la Esperanta aboco senĉese kunverkas belegajn tekstojn, antaŭ kiuj la tuta mondo respekte kaj admire demetas la ĉapelon.


LA MILITO DE LA ĈAPELOJ THE WAR OF THE HATS

LA MILITO DE LA ĈAPELOJ el Fabeloj de la verda pigo, de Louis BEAUCAIRE THE WAR OF THE HATS from Tales of the Green Magpie, by Louis BEAUCAIRE

Foje reĝo rigardis sin en spegulo, kiel ĉiumatene post la razado. Sometimes a king looked at himself in a mirror, as he did every morning after shaving. Rimarkinte ion, kion li ĝis tiam neniam rimarkis, li sonorigis al la ĉambelano. Noticing something he had never noticed before, he rang the bell to the chamberlain. -- Via reĝa moŝto vokis min. -- Jes, alproksimiĝu kaj staru apud mi antaŭ la spegulo. - Yes, come closer and stand next to me in front of the mirror. La ĉambelano miris pro la nekutima ordono. -- Sinjoro ĉambelano, ĉu vi rimarkas ion? -- Kion mi rimarku? Via reĝa moŝto estas pli granda, pli bela, pli majesta, pli... -- Tatata! Rigardu bone. -- Mi rigardas. -- Ĉu vi ne vidas, ke vi, simpla ĉambelano, havas sur la kapo la saman ĉapelon kiel mi? -- Se via reĝa moŝto ordonos tion al mi, mi tuj deprenos mian ĉapelon, sed poste mi estos nur cambelano. 'If your Majesty orders me to do so, I will take off my hat at once, but then I will be only a chamberlain. -- Ne temas pri tio. Konservu vian simplan ĉapelon. Keep your hat simple. Ĉu tamen ne decus, ke mia propra kapo estu pli lukse vestita ol la via? Shouldn't my own head be more luxuriously dressed than yours, though? Bonvolu venigi la prezidanton de la Akademio. Please bring the president of the Academy. Malgraŭ siaj reŭmatismoj la prezidanto de la Akademio galopis al la reĝa palaco. Despite his rheumatism the president of the Academy galloped to the royal palace. -- Via reĝa moŝto vokis min. -- Jes, sinjoro prezidanto. Bonvolu sidiĝi kaj diri al mi, kiel vi skribas la vorton "reĝo". Balbutante, la Akademiestro literumis -- Ro - e - ĝo - o. Stammering, the Headmaster spelled - Ro - e - ĝo - o. -- Kio estas super la tria litero? -- Super la tria litero estas supersigno, via reĝa moŝto. 'Above the third letter is an accent, Your Majesty. La regnestro rikanis. The ruler sneered. -- Supersigno! Kiu inventis tiujn supersignojn? Who invented those accents? -- D-ro Zamenhof, via reĝa moŝto. -- Ĉu vi ne opinias, ke D-ro Zamenhof iel neglektis la hierarkion? - Don't you think that Dr. Zamenhof somehow neglected the hierarchy? La prezidanto de la Akademio malfermis la buŝon kaj rigardis sian suverenon per mirrondaj okuloj. The president of the Academy opened his mouth and looked at his sovereign with mirrored eyes. La reĝo ekkriis -- Malbenita estu la Fundamento, kiu donis al reĝo simplan ĉapelon anstataŭ krono! The king exclaimed - Cursed be the Foundation, which gave a king a simple hat instead of a crown! Ĉu vi aŭdas, sinjoro prezidanto? Mi postulas mian kronon. Bonvolu do transdoni al ĉiuj presistoj de mia lando jenajn ordonojn 1e De nun, oni skribu la vorton "reĝo", uzante kronon anstataŭ simpla-supersigno. So please pass on to all the printers of my country the following orders 1e From now on, the word "king" should be written, using a crown instead of a simple accent. 2e Oni uzu du kronojn por la titolo "reĝa moŝto". 3e Oni uzu iom pli malgrandan kronon por la vorto "reĝino". La prezidanto de la Akademio riverencis tri fojojn kaj eliris el la palaco. The president of the Academy bowed three times and left the palace. Ne domaĝante siajn reŭmatismojn, li vizitis ĉiujn presistojn de la regno, por konigi al ili la reĝan dekreton. Not sparing his rheumatisms, he visited all the printers of the kingdom, to acquaint them with the royal decree. Oni devis kompreneble fandi novajn tipojn, sed ĉiuj korteganoj akordiĝis, por laŭdi la bonguston de la reĝo kaj trovi la novajn librojn duoble interesaj. New types had to be fused, of course, but all the courtiers agreed, to praise the king's good taste, and to find the new books doubly interesting. Kiam oni lanĉas modon, multaj homoj volas imiti ĝin. When fashion is launched, many people want to imitate it. Subite, krom pulĉinelo, kiu opiniis sian konusan ĉapelon belega, neniu estis kontenta pri sia supersigno Volis la ĝardenisto pajlan ĉapelon, la ŝipisto maristan ĉapon, la ĵurnalisto kvadratitan kaskedon, la ĉambristino puntan kufon, la ĝendarmo militistan kepon, la ĉampano korkon, la ĝemelo du supersignojn, la ĵonglisto tri aŭ kvar... La libroj ĉiam pli beliĝis, sed la laboro de la kompatindaj presistoj fariĝis tiel komplika, ke pluraj preferis ŝanĝi la metion, antaŭ ol freneziĝi. Suddenly, except for a little girl who thought her conical hat was beautiful, no one was happy with her accent. two accents, the juggler three or four ... The books became more and more beautiful, but the work of the poor printers became so complicated that many preferred to change the trade before going mad. La prezidanto de la Akademio deklaris, ke li rezignos sian oficon, se oni plu tedos lin per tia bagatelo. Oni memoru, ke tiu kroma laborado perdigis al li la lastajn tri harojn, kiuj konsistigis lian propran kapornamaĵon. Ve, la unuavide nur supraĵa tumulto degeneris en klasbatalon kaj eĉ en intercivitanan militon, kiun la historiistoj nomis "la milito de la ĉapeloj". En ĉiuj presejoj de la lando la 22 malriĉaj literoj rifuzis kunlabori kun la 5 riĉaj ĉapelitaj literoj. Ili strikis kaj manifestaciis surstrate kontraŭ la aroganteco de la burĝaj literoj. Ĉi tiuj rimarkigis, ke ili ne kulpas pri sia nobela denaskiteco, kaj ke ili estas nemalhaveblaj por la bona funkciado de la socio. Sufiĉas ja rigardi la ruĝajn afiŝojn de la ribeluloj "Abocoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!" Oni devas vole nevole uzi supersignojn. Maldekstraj intelektuloj provis pruvi, ke oni povas verki proletajn skribaĵojn sen supersignoj, kaj la ruĝaj afiŝoj poste tekstis "Abocoj el la tuta mondo, unuigu viajn fortojn!". La aŭtoroj de detektivaj romanoj kaj la gazetistoj protestis, ke oni ne rajtas trudi al ili tian ĵongladon. La intelekta vivo stagnis, sed neniu tendaro volis cedi. La situacio difektiĝis ĉiutage iom pli. Okazis kio devis okazi: terura batalo. De sur la plej alta branĉo de mia poplo mi observis per lorno la movadojn de la korpusoj en la ebenaĵo. Pezaj pafaĵoj hajlis el la linio de la nombre superaj senĉapeluloj "fiuloj - banditoj - kruduloj - abomenuloj - murdistoj!". La atakitoj rezistis, firme tenante super si siajn supersignojn kvazaŭ militistajn kaskojn. Kiam ili kontraŭatakis, sangajn vundojn kaŭzis al la simpluloj la akraj sagopintoj de la cirkumfleksitaj insultoj "aĥ - fuŝuloj - sovaĝuloj - aĉuloj - apaĉoj!". La sorto de la batalo restis nedecidita. Vespere la presistoj devis bandaĝi kontuzojn, tuberojn kaj rompojn de multaj difektitaj literoj. Por venki tiun ribelon, la reĝo ordonis dungi fremdajn literojn el Francujo, Ĉeĥoslovakujo kaj aliaj barbaraj landoj posedantaj strangajn, minacaspektajn literojn. Aŭdinte tion, la prezidanto de la Akademio kunvenigis la hieraŭajn malamikojn kaj per kortuŝaj paroloj petegis ilin forgesi sian sterilan kverelon kaj solidariĝi kontraŭ la invadantoj -- Karaj alfabetanoj, vi formas unu grandan rondon familian, en kiu ne estas riĉaj kaj malriĉaj, belaj kaj malbelaj literoj, sed nur egalaj kunuloj. Gravas ĉiu el vi, kun aŭ sen ĉapelo. Supersignoj ja ne estas frivola galanterio, kiel volis kredigi al ni la reĝo, sed iloj nepre necesaj por la internacia kompreniĝo. Tondra aplaŭdo substrekis tiujn ardajn vortojn. La literoj lo, i, bo, e, ro kaj a kriis -- For la tirano! Ĉiuj kunkriis -- For! Vivu la demokratio! La saman tagon la reĝo fuĝis eksterlanden kun sia luksa supersigno sub la brako. La prezidanto de la Akademio fariĝis prezidento de la respubliko, kaj de tiam la literoj de la Esperanta aboco senĉese kunverkas belegajn tekstojn, antaŭ kiuj la tuta mondo respekte kaj admire demetas la ĉapelon.