×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Vere aŭ Fantazie, La Miriga Skatolo - Vere aŭ Fantazie

La Miriga Skatolo - Vere aŭ Fantazie

LA MIRIGA SKATOLO Dum mi laboris en Afriko por Tutmonda San-Organizo, mi ĉeestis multajn mirigajn okazaĵojn, kiujn eĉ post longa pripensado mi ne sukcesas kompreni.

Jen unu. Foje mi estis en vilaĝo kaj unu el la junuloj tie ek-malsan-iĝis.

Li ne plu povis stari. Se oni starigis lin, li falis. Kaj li preskaŭ ne plu povis movi sin. Nur malfacile li parolis. Ne temis pri ŝajnigo, ekzemple pro deziro ne labori, aŭ io simila. La eŭropa doktoro, kiu tie troviĝis kun mi, faris ĉiujn provojn necesajn en tia okazo por certiĝi pri la vero. Estus neeble kaŝi al li la veron, ĉar li konis ĉiujn eblecojn kaj sciis, kiamaniere agi por ricevi certecon. La eŭropa doktoro faris multajn demandojn al la juna malsanulo kaj longe, stude, rigardis ĉion en li el ĉiuj flankoj, sed li povis nur diri: "Mi ne komprenas.

Ĉio devus funkcii bone. Vi ŝajne estas en bonega sano. Vi devus povi stari kaj moviĝi, sed vi ne povas, kaj mi ne komprenas, kial. Iu amiko de la junulo decidis viziti tiun-kiu-havas-povon-pri-nevid-eblaĵoj — la fakulon pri super-naturaj aferoj: la sorĉiston — kaj li akceptis, ke ni iru kun li.

"Nun ni vidos ion interesan," la doktoro diris al mi.

Mi jesis. Mi min demandis, kian metodon la sorĉisto uzos por provi re-sanigi la junulon. La sorĉisto estis maljuna viro, kiu bonvenigis nin plej amike.

Tio iom mirigis min, ĉar mia antaŭa sperto estis, ke vilaĝaj sorĉistoj ne ŝatas eŭropajn doktorojn. Nia kunulo rakontis pri la malsano. Dum longa tempo la sorĉisto diris kaj faris nenion. Fine li ekstaris por iri preni brilan aĵon, kiu troviĝis ie en lia hejmo.

Mi diras "aĵon", ĉar mi vere ne povus priskribi ĝin. Estis eta afero kun multaj brilaj flankoj, kiuj donis al ĝi malsimplan formon. Kiam oni vidis tiun aĵon, oni tute ne povis bildigi al si, kio povas esti ĝia uzo. Tiun aĵon li metis sur tableton kaj rigardis tre forte, sen-move.

Neniam li turnis sin al ni aŭ al la vilaĝano. Li nur rigardis la aferon. Post du aŭ tri minutoj, li komencis eligi tre malaltajn sonojn, pli malpli kantajn. Ĉu estis kanto, ĉu estis poemo, ĉu estis simple rediraĵo, kiun li ree kaj ree ripetis, mi ne povas sciigi al vi, ĉar ni ne komprenis la vortojn. Eĉ la vilaĝano ne komprenis. La sono, fakte, estis tre malforta, preskaŭ ne aŭdebla. Eble eĉ ne estis vortoj, nur sonoj sen lingva signifo. Dum li tiel elkantis siajn ekster-ordinarajn sonojn, li malrapide movis sin.

Li restis sida, kompreneble, sed la supra duono de li moviĝis dekstren kaj maldekstren, tien kaj reen, fojfoje ankaŭ antaŭen kaj malantaŭen. La movoj kuniris kun la kanto. Dum li tiel faris, li ĉiam rigardis same forte la brilan formon antaŭ si.

La supra parto de li moviĝis, sed lia rigardo restis sam-direkta: ĉiam ĝin tenis la brilaĵo. Kiom da tempo ni restis tie, senmove, senparole, mi ne povus diri.

Estis tag-meze ekstere, kaj en la ĉielo brilis varmega suno, sed en la sen-fenestra hejmo, kie ni sidis, oni povus pensi, ke nun estas nokto, ĉar preskaŭ nenio videblis: nur tiu brila dudek-flanka afero, kaj, iomete, la sorĉisto, kiu movis sin malrapide per movoj, kiuj kunfunkciis kun la muziko de lia nekomprenebla kanto. Kaj jen li finis sian mirigan agadon.

Dum minuto li restis senmova. Nenio aŭdiĝis. Iom post iom li aperis kiel homo, kiu malrapide eliras el dormo. Li ekrigardis nin, kaj ŝajnis, ke li ne estas tute certa, kie li troviĝas kaj kiuj sidas apud li. Li diris kelkajn vortojn en la loka lingvo. Nia kunulo tradukis: "La malsanon kaŭzis lia fratino," li diris, "la fratino de la junulo.

"Kiel?

", "Kial?" ni du diris samtempe. "Kial?

Ĉar, ŝia-opinie, li agis malbone, kaj ŝi sentis fortan malamon al li. Ŝi ne akceptas, ke li amas la knabinon, kun kiu li pli kaj pli ofte pasigas la tempon. "Kion ŝi faris por malsanigi sian fraton?

"Ŝi kaptis lian volon, metis ĝin en ujon, kaj kaŝis ĝin ie en la naturo. "Lian volon, ĉu?

Ni ne komprenis, sed venis neniu respondo. "Kion ni faru?

demandis la doktoro. La sorĉisto ekstaris. "Ni iru viziti la fratinon, kaj paroligu ŝin.

Kiam ni eliris el lia nokto-plena hejmo, la suno igis nin unu-minute senvidaj, tiel brila ĝi estis. Ni eksekvis la sorĉiston al dometo. Tie la fratino loĝis. La sorĉisto alprenis plej timigan sin-tenon, gravulan.

Oni sentis, ke li estas ulo grand-pova, kiun oni ne kontraŭ-staru, se oni deziras plu vivi bonan vivon. "Mi scias, kion vi faris al via frato," li diris.

Videble, ŝi ege ektimis. "Mi devus scii, ke vi venos, kaj ke utilos al nenio fari mian faron," ŝi respondis.

Ŝia sinteno montris, ke ŝi unu-flanke sub-metas sin, dum ali-flanke ŝi plej forte deziras malakcepti la inter-venon de "la ulo kun la povoj". Sed kion ŝi povus fari? Al sorĉisto oni ne povas kontraŭ-stari. "Diru, kien vi metis ĝin! Ŝi ne demandis, pri kio li parolas.

Ŝi ne miris pri lia diro. Ŝi eligis tre simplajn vortojn: "Venu kun mi! Ni forlasis la vilaĝon.

Post longa irado, komence sur mallarĝa vojeto, poste inter altaj kreskaĵoj, kie neniu vojo plu troviĝis, ni alvenis apud rivereton. Ŝi montris ter-levaĵon, malgrandan monteton, kiun iuj bestetoj faris el tero kaj pecoj de malnovaj kreskaĵoj. "Mi ĝin kaŝis en tio," ŝi diris.

Ni ĉiuj staris flanke, dum la sorĉisto malkonstruis la altaĵeton.

El ĝi li fine eligis la ujon: tre etan skatolon, kiu ne povus enhavi pli ol ion ege malgrandan. Mi esperis, ke li tuj malfermos ĝin, sed tion li ne faris.

Nia grupeto samvoje revenis vilaĝen. Tuj ni iris al la loĝejo de la malsana viro. Li kuŝis sur la tero ĉe sia pordo, duone ene, duone ekstere. La sorĉisto alparolis lin: "Vian volon forprenis via fratino, kaj ĝin kaŝis, sed ni devigis ŝin redoni ĝin al ni.

Tamen, antaŭ ol vi rajtos ĝin ricevi, mi devas unue scii, kion vi volas, ke okazu al via fratino. La frato restis senparola.

Li movis sin eĉ ne iomete. Malrapide li turnis la rigardon al la fratino. En ĝi estis nek miro nek malamo. "Nenio speciala okazu al ŝi," li fine diris, ege malrapide.

Ŝajnis, ke li ne havas forton sufiĉan por fari la etajn movojn necesajn por paroli. Kaj li aldonis: "Ŝi komprenos. Eble jam nun ŝi komprenis. Tio sufiĉas. La sorĉisto transdonis la skatolon.

La malsanulo ĝin malfermis. Mi staris tute proksime kaj tre bone povis vidi: en ĝi estis nenio. Dum la junulo rigardegis plu kaj plu tiun nenion, lia maniero sin teni ŝanĝiĝis.

Lia senbrila rigardo refariĝis brila; li, antaŭe senmova, komencis moviĝi; vivo revenis en homon tri-kvarone en-dorman. Fine, li facil-move ekstaris kaj larĝe ridetis al ni. Li dankis nin kaj komencis paroli tute rapide. El la timiga malsano restis nenio plu. Longe la eŭropa doktoro kaj mi priparolis tiun okazaĵon, sed ni ne trovis respondon al niaj sin-demandoj.

Miriga okazaĵo, kiu aldoniĝis al aliaj mirigaĵoj, kiujn ni tra-vivis en Afriko. Eĉ hodiaŭ mi ne scias, kion opinii pri ĝi. Kaj vi, amiko leganto, ĉu vi spertis similajn aferojn aŭ aŭdis pri ili de ver-ama persono, kiun vi bone konas kaj al kiu vi povas kredi? Kion vi opinias?


La Miriga Skatolo - Vere aŭ Fantazie Die Wunderbox – wahr oder falsch The Wonder Box - True or False A Caixa Maravilha – Verdadeiro ou Falso

LA MIRIGA SKATOLO Dum mi laboris en Afriko por Tutmonda San-Organizo, mi ĉeestis multajn mirigajn okazaĵojn, kiujn eĉ post longa pripensado mi ne sukcesas kompreni. While I was working in Africa for the World Health Organization, I witnessed many amazing events that even after much thought I cannot understand.

Jen unu. Foje mi estis en vilaĝo kaj unu el la junuloj tie ek-malsan-iĝis. Once I was in a village and one of the young people there fell ill.

Li ne plu povis stari. He could no longer stand. Se oni starigis lin, li falis. Kaj li preskaŭ ne plu povis movi sin. And he almost couldn't move anymore. Nur malfacile li parolis. He only spoke with difficulty. Ne temis pri ŝajnigo, ekzemple pro deziro ne labori, aŭ io simila. It was not about pretending, for example because of a desire not to work, or something like that. La eŭropa doktoro, kiu tie troviĝis kun mi, faris ĉiujn provojn necesajn en tia okazo por certiĝi pri la vero. The European doctor who was there with me made all the tests necessary on such an occasion to be sure of the truth. Estus neeble kaŝi al li la veron, ĉar li konis ĉiujn eblecojn kaj sciis, kiamaniere agi por ricevi certecon. It would be impossible to hide the truth from him, because he knew all the possibilities and knew how to act to get certainty. La eŭropa doktoro faris multajn demandojn al la juna malsanulo kaj longe, stude, rigardis ĉion en li el ĉiuj flankoj, sed li povis nur diri: The European doctor asked many questions to the young patient and for a long time studied everything in him from all sides, but he could only say: "Mi ne komprenas.

Ĉio devus funkcii bone. Everything should work fine. Vi ŝajne estas en bonega sano. You seem to be in excellent health. Vi devus povi stari kaj moviĝi, sed vi ne povas, kaj mi ne komprenas, kial. You should be able to stand and move, but you can't, and I don't understand why. Iu amiko de la junulo decidis viziti tiun-kiu-havas-povon-pri-nevid-eblaĵoj — la fakulon pri super-naturaj aferoj: la sorĉiston — kaj li akceptis, ke ni iru kun li. A friend of the young man decided to visit the one-who-has-power-over-unseen-possibility - the expert on supernatural things: the sorcerer - and he accepted that we go with him.

"Nun ni vidos ion interesan," la doktoro diris al mi.

Mi jesis. I agreed. Mi min demandis, kian metodon la sorĉisto uzos por provi re-sanigi la junulon. I wondered what method the wizard would use to try to re-heal the young man. La sorĉisto estis maljuna viro, kiu bonvenigis nin plej amike. The sorcerer was an old man who welcomed us in the most friendly way.

Tio iom mirigis min, ĉar mia antaŭa sperto estis, ke vilaĝaj sorĉistoj ne ŝatas eŭropajn doktorojn. That surprised me a bit, because my previous experience was that village wizards don't like European doctors. Nia kunulo rakontis pri la malsano. Our companion told about the disease. Dum longa tempo la sorĉisto diris kaj faris nenion. Fine li ekstaris por iri preni brilan aĵon, kiu troviĝis ie en lia hejmo. Finally he got up to go get a shiny object that was somewhere in his home.

Mi diras "aĵon", ĉar mi vere ne povus priskribi ĝin. Estis eta afero kun multaj brilaj flankoj, kiuj donis al ĝi malsimplan formon. It was a small thing with many shiny sides that gave it an intricate shape. Kiam oni vidis tiun aĵon, oni tute ne povis bildigi al si, kio povas esti ĝia uzo. When you saw that thing, you couldn't imagine what it could be used for. Tiun aĵon li metis sur tableton kaj rigardis tre forte, sen-move. He put that thing on a tablet and looked very hard, motionless.

Neniam li turnis sin al ni aŭ al la vilaĝano. He never turned to us or the villager. Li nur rigardis la aferon. Post du aŭ tri minutoj, li komencis eligi tre malaltajn sonojn, pli malpli kantajn. After two or three minutes, he began to emit very low sounds, more or less singing. Ĉu estis kanto, ĉu estis poemo, ĉu estis simple rediraĵo, kiun li ree kaj ree ripetis, mi ne povas sciigi al vi, ĉar ni ne komprenis la vortojn. Whether it was a song, whether it was a poem, whether it was simply a retelling that he repeated over and over again, I cannot tell you, because we did not understand the words. Eĉ la vilaĝano ne komprenis. La sono, fakte, estis tre malforta, preskaŭ ne aŭdebla. Eble eĉ ne estis vortoj, nur sonoj sen lingva signifo. Maybe there weren't even words, just sounds without linguistic meaning. Dum li tiel elkantis siajn ekster-ordinarajn sonojn, li malrapide movis sin. While he thus uttered his extraordinary sounds, he moved slowly.

Li restis sida, kompreneble, sed la supra duono de li moviĝis dekstren kaj maldekstren, tien kaj reen, fojfoje ankaŭ antaŭen kaj malantaŭen. He remained seated, of course, but his upper half moved right and left, back and forth, sometimes forward and backward as well. La movoj kuniris kun la kanto. The movements went with the song. Dum li tiel faris, li ĉiam rigardis same forte la brilan formon antaŭ si. As he did so, he looked ever so intently at the shining form before him.

La supra parto de li moviĝis, sed lia rigardo restis sam-direkta: ĉiam ĝin tenis la brilaĵo. The upper part of him moved, but his gaze remained in the same direction: it was always held by the glitter. Kiom da tempo ni restis tie, senmove, senparole, mi ne povus diri.

Estis tag-meze ekstere, kaj en la ĉielo brilis varmega suno, sed en la sen-fenestra hejmo, kie ni sidis, oni povus pensi, ke nun estas nokto, ĉar preskaŭ nenio videblis: nur tiu brila dudek-flanka afero, kaj, iomete, la sorĉisto, kiu movis sin malrapide per movoj, kiuj kunfunkciis kun la muziko de lia nekomprenebla kanto. It was noon outside, and a hot sun was shining in the sky, but in the windowless home where we sat, you might have thought it was night, for almost nothing could be seen: only that bright twenty-sided thing, and, slightly, the sorcerer, who moved slowly with movements that worked together with the music of his incomprehensible song. Kaj jen li finis sian mirigan agadon. And here he finished his amazing performance.

Dum minuto li restis senmova. For a minute he remained motionless. Nenio aŭdiĝis. Nothing was heard. Iom post iom li aperis kiel homo, kiu malrapide eliras el dormo. Little by little he appeared like a man slowly coming out of sleep. Li ekrigardis nin, kaj ŝajnis, ke li ne estas tute certa, kie li troviĝas kaj kiuj sidas apud li. He looked at us, and it seemed that he was not quite sure where he was and who was sitting next to him. Li diris kelkajn vortojn en la loka lingvo. Nia kunulo tradukis: Our companion translated: "La malsanon kaŭzis lia fratino," li diris, "la fratino de la junulo. "The illness was caused by his sister," he said, "the young man's sister.

"Kiel? "How?

", "Kial?" ", "Why?" ni du diris samtempe. "Kial?

Ĉar, ŝia-opinie, li agis malbone, kaj ŝi sentis fortan malamon al li. Because, in her opinion, he acted badly, and she felt a strong hatred towards him. Ŝi ne akceptas, ke li amas la knabinon, kun kiu li pli kaj pli ofte pasigas la tempon. She does not accept that he loves the girl with whom he spends more and more time. "Kion ŝi faris por malsanigi sian fraton?

"Ŝi kaptis lian volon, metis ĝin en ujon, kaj kaŝis ĝin ie en la naturo. "She captured his will, put it in a container, and hid it somewhere in nature. "Lian volon, ĉu? "His will, huh?

Ni ne komprenis, sed venis neniu respondo. We did not understand, but no answer came. "Kion ni faru? "What should we do?

demandis la doktoro. La sorĉisto ekstaris. The wizard stood up. "Ni iru viziti la fratinon, kaj paroligu ŝin. "Let's go see the sister, and make her talk.

Kiam ni eliris el lia nokto-plena hejmo, la suno igis nin unu-minute senvidaj, tiel brila ĝi estis. When we left his night-filled home, the sun blinded us for a minute, it was so bright. Ni eksekvis la sorĉiston al dometo. Tie la fratino loĝis. La sorĉisto alprenis plej timigan sin-tenon, gravulan. The sorcerer assumed a most frightening demeanor, dignified.

Oni sentis, ke li estas ulo grand-pova, kiun oni ne kontraŭ-staru, se oni deziras plu vivi bonan vivon. One felt that he was a powerful man who should not be opposed if one wished to continue living a good life. "Mi scias, kion vi faris al via frato," li diris.

Videble, ŝi ege ektimis. Apparently, she was very scared. "Mi devus scii, ke vi venos, kaj ke utilos al nenio fari mian faron," ŝi respondis. "I should have known you would come, and that it would be of no use doing my deed," she answered.

Ŝia sinteno montris, ke ŝi unu-flanke sub-metas sin, dum ali-flanke ŝi plej forte deziras malakcepti la inter-venon de "la ulo kun la povoj". Her attitude showed that on the one hand she submits herself, while on the other hand she most strongly wishes to reject the intervention of "the guy with the powers". Sed kion ŝi povus fari? Al sorĉisto oni ne povas kontraŭ-stari. A sorcerer cannot be resisted. "Diru, kien vi metis ĝin! "Tell me where you put it! Ŝi ne demandis, pri kio li parolas.

Ŝi ne miris pri lia diro. She was not surprised at his saying. Ŝi eligis tre simplajn vortojn: "Venu kun mi! She uttered very simple words: "Come with me! Ni forlasis la vilaĝon.

Post longa irado, komence sur mallarĝa vojeto, poste inter altaj kreskaĵoj, kie neniu vojo plu troviĝis, ni alvenis apud rivereton. After a long walk, at first on a narrow path, then among high growths, where no road could be found anymore, we arrived next to a stream. Ŝi montris ter-levaĵon, malgrandan monteton, kiun iuj bestetoj faris el tero kaj pecoj de malnovaj kreskaĵoj. She pointed to a mound, a small hill that some little animals had made of earth and pieces of old growth. "Mi ĝin kaŝis en tio," ŝi diris.

Ni ĉiuj staris flanke, dum la sorĉisto malkonstruis la altaĵeton. We all stood to the side as the wizard demolished the hill.

El ĝi li fine eligis la ujon: tre etan skatolon, kiu ne povus enhavi pli ol ion ege malgrandan. From it he finally took out the container: a very small box that could not contain more than something extremely small. Mi esperis, ke li tuj malfermos ĝin, sed tion li ne faris. I hoped he would open it right away, but he didn't.

Nia grupeto samvoje revenis vilaĝen. Our little group returned to the village along the same route. Tuj ni iris al la loĝejo de la malsana viro. Immediately we went to the sick man's apartment. Li kuŝis sur la tero ĉe sia pordo, duone ene, duone ekstere. He was lying on the ground by his door, half in, half out. La sorĉisto alparolis lin: The wizard addressed him: "Vian volon forprenis via fratino, kaj ĝin kaŝis, sed ni devigis ŝin redoni ĝin al ni.

Tamen, antaŭ ol vi rajtos ĝin ricevi, mi devas unue scii, kion vi volas, ke okazu al via fratino. However, before you are allowed to receive it, I must first know what you want to happen to your sister. La frato restis senparola.

Li movis sin eĉ ne iomete. He didn't move a bit. Malrapide li turnis la rigardon al la fratino. En ĝi estis nek miro nek malamo. There was neither wonder nor hatred in it. "Nenio speciala okazu al ŝi," li fine diris, ege malrapide. "Let nothing special happen to her," he finally said, very slowly.

Ŝajnis, ke li ne havas forton sufiĉan por fari la etajn movojn necesajn por paroli. Kaj li aldonis: "Ŝi komprenos. Eble jam nun ŝi komprenis. Maybe now she understood. Tio sufiĉas. La sorĉisto transdonis la skatolon.

La malsanulo ĝin malfermis. Mi staris tute proksime kaj tre bone povis vidi: en ĝi estis nenio. I was standing very close and could see very well: there was nothing in it. Dum la junulo rigardegis plu kaj plu tiun nenion, lia maniero sin teni ŝanĝiĝis. As the young man gazed over and over at that nothingness, his manner of holding himself changed.

Lia senbrila rigardo refariĝis brila; li, antaŭe senmova, komencis moviĝi; vivo revenis en homon tri-kvarone en-dorman. His dull look became bright again; he, previously motionless, began to move; life returned to a man three-quarters asleep. Fine, li facil-move ekstaris kaj larĝe ridetis al ni. Finally, he stood up easily and smiled broadly at us. Li dankis nin kaj komencis paroli tute rapide. El la timiga malsano restis nenio plu. There was nothing left of the dreaded disease. Longe la eŭropa doktoro kaj mi priparolis tiun okazaĵon, sed ni ne trovis respondon al niaj sin-demandoj. The European doctor and I discussed this incident for a long time, but we did not find an answer to our questions.

Miriga okazaĵo, kiu aldoniĝis al aliaj mirigaĵoj, kiujn ni tra-vivis en Afriko. An amazing event that was added to other amazing things we experienced in Africa. Eĉ hodiaŭ mi ne scias, kion opinii pri ĝi. Kaj vi, amiko leganto, ĉu vi spertis similajn aferojn aŭ aŭdis pri ili de ver-ama persono, kiun vi bone konas kaj al kiu vi povas kredi? And you, friend reader, have you experienced similar things or heard about them from a true-loving person whom you know well and whom you can believe? Kion vi opinias?