×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Radio Verda, 07/02/2014 - Radio Verda - Programoj

07/02/2014 - Radio Verda - Programoj

Paŝtobestoj anstataŭas gazonmaŝinojn

En pluraj urboj en Eŭropo kaj Usono, oni anstataŭigas gazontondajn maŝinojn per bestoj.

La afero nomiĝas eko-paŝtado. Ĝi uzas ŝafojn, kaprojn kaj bovojn por prizorgi herbejojn kaj forigi veprejojn.

Bestoj ĉe la internacia flughaveno de Ĉikago en Usono okupiĝas pri maldensigado de loko ĉe kiu sen prizorgo povus ekesti risko de fajro aŭ malsekureco.

Cetere, en kelkaj malebenaj lokoj tondomaŝinoj ne sufiĉas.

Provizoraj bariloj malebligas ke la paŝtantaj bestoj vagu sur la aviadilajn kurejojn.

Similaj klopodoj en ekopaŝtado okazas ĉe la historia kongresa tombejo en Vaŝingtono kaj ĉe konstruaĵoj de la urba registaro en Parizo. Nun la metodo komencas populariĝi ankaŭ en Kanado.

Bovinoj kaj kaproj laboras por helpi bonteni parton de provinca parko en Manitobo.

Tim Fisher, posedanto de teamo de ekopaŝtaj ŝafoj en Ontario, rimarkis kreskantan intereson pri la fenomeno.

Li diras ke ŝafoj bonegas. Laŭ naturmedia vidpunkto, iliaj eligaĵoj bonas por la herboj kaj por la grundo.

La bestoj povas utili ankaŭ por turismo.

Urbeto en Alberto komencis reklami siajn ŝafojn kaj jam 21-jaran ekopaŝtan programon post kiam ili konstatis la reagojn de homoj al la ĉarmaj lanaj gazontondistoj.

Viaj prauloj ne dormis kiel vi

Viaj prauloj ne dormis kiel vi. Nu, viaj geavoj verŝajne dormis kiel vi. Ankaŭ viaj praprageavoj. Sed antaŭ la 19a jarcento, dormado ja malsamis. La maniero laŭ kiu viaj prauloj dormis ŝajnas tre stranga al modernuloj. Ili dormis dufoje. Kaj povas ankaŭ vi.

La ekziston de dormado du fojojn nokte unue malkovris Roger Ekirch, profesoro de historio ĉe la universitato Virgina Tech en Usono.

Liaj esploroj montris ke ni ne ĉiam dormis dum unu okhora periodo. Antaŭe ni dormis dum du pli mallongaj periodoj dum 12-hora nokto. Kutime, oni komence dormis tri-kvar horojn, vekiĝis, kaj post du-tri horoj reekdormis ĝis la mateno.

Aludoj al la afero aperas dise tra literaturo, kortumdokumentoj, personaj paperoj kaj diversaj efemeraĵoj de la pasinteco. Kio surprizas ne estas ke homoj dormis laŭ du sesioj, sed ke la koncepto estis oftega. Duparta dormado estis la normala, akceptata maniero.

Ekirch diras ke ne temas nur pri la nombro da aludoj, sed ke oni mencias ĝin kvazaŭ temas pri io tute ordinara kion ĉiuj scias.

Ekzemple, angla kuracisto skribis ke la ideala tempo por studado kaj pripensado estas inter “la unua dormo” kaj “la dua dormo”. Alia en la 16a jarcento klarigis kial laborklasanoj naskas pli da infanoj raportante ke ili kutime seksumis post la unua dormo.

Kion oni kutime faris dum tiuj kromaj mallumaj horoj?

La plimulto restis en siaj litoj kaj dormĉambroj. Foje oni legis. Ofte, ili uzis la tempon por preĝi. Religiaj libroj inkluzivis specialajn preĝojn celitaj al interdormaj horoj.

Aliaj jen dormis, jen parolis kun samĉambranoj, jen seksumis. Iuj pli aktivis kaj eliris por viziti najbarojn.

Kiel ni scias, ĉi tiu kutimo fine mortis. Ekirch supozas ke ĝi ŝanĝiĝis pro ekuzado de stratlampoj kaj poste de endoma elektra lumo, kaj ankaŭ pro la populariĝo de kafejoj. Povus esti ke kun pli da nokta lumo en la stratoj, la nokto ĉesis aparteni al krimuloj kaj subklasoj kaj iĝis tempo por labori aŭ renkontiĝi. Oni ekkonsideris ke duparta dormado estas malŝparema manerio pasigi ĉi tiujn horojn.

Mallonge post la komenco de la 20a jarcento, la koncepto de du dormoj estis malaperinta de la komuna scio.

Ĝis ĉirkaŭ 1990.

Eble ni forgesis pri la dudorma maniero, sed emoj al ĝi ankoraŭ troveblas en la moderna homo. Povus esti denaska biologia prefero pri du dormoj.

En la fruaj 90aj jaroj, psiĥiatro Thomas Wehr de la Naciaj Institutoj pri Mensa Sano okazigis esploron pri la influo de lumo sur dormado.

Al 15 viroj oni dum kvar semajnoj artefarite limigis taglumon. Anstataŭ ol resti aktivaj dum la kutimaj 16 horoj tage, ili komencis dormi post nur dek horoj. La aliajn 14 horojn ili troviĝis en fermita, malluma ĉambro kie ili ripozis aŭ dormis kiel eble plej multe. Ĉi tio simulas la tagnoktojn de la mezvintro, kun mallongaj tagoj kaj longaj noktoj.

Unue, la partoprenantoj dormadis dum longaj periodoj, verŝajne kompense pro dormomanko ofta inter modernuloj. Tamen, post kiam la dormbezono ekvilibriĝis, stranga afero komencis okazi.

Ili komencis dormi du fojojn.

Dum 12-hora periodo, la partoprenantoj kutime dormis ĉirkaŭ kvar-kvin horojn unue, vekiĝis, kaj post pluraj horoj reekdormis ĝis la mateno. Ili dormis dum ne pli ol ok horoj sume.

Dum la mezaj horoj de la nokto, inter la du dormoj, spertiĝis stranga trankvilo simila al meditado. Ne estis la dumnokta malkvieta turniĝado kiun multaj el ni spertis. La viroj ne zorgis pri tuja reekdormo sed uzis la tempon por ripozi.

Russell Foster, profesoro de dormoritma neŭroscienco ĉe la universitato Oksfordo, rimarkigas ke eĉ kun normalaj dormoritmoj, ĉi tia nokta vekiĝado ne ĉiam problemas. Multaj vekiĝas nokte kaj maltrankviliĝas pro tio. Li diras ke ili simple spertas postrestaĵon de la iama duparta dormokutimo.

Ekster laboratorio, ĉi tia dormoritmo ankoraŭ atingeblas, sed ĝi ja postulas ŝanĝon de nia moderna, elektra vivmaniero. Sen kroma lumo, ĝi ŝajne okazas nature.

Ĉu ni revivigu dudormadon?

Kvankam la historio montras ke dudormado oftis, kaj la scienco indikas ke ĝi estas en iaj kondiĉoj natura, ne estas konkludo ke ĝi pli bonas. Du dormoj eble lasas onin pli malstreĉita, sed tio povas esti simple ĉar oni intence donas al si pli da tempo por ripozi kaj dormi. Same respekti la unuopan okhoran dormon efiku same.

Notu ankaŭ ke dudormado postulas abundan mallumon - tian kiu eblas nature nur dum la vintro. La plia taglumo en aliaj monatoj igas ke dudormado malfacilas aŭ eĉ maleblas.

Eble dudormado estas simple ilo por helpi tratoleri la longajn, malvarmajn, tedajn noktojn de la vintro. Hodiaŭ estas pli da flekseblo. Se ni donas al nia dormado la tempon kaj respekton necesajn, la “normala” okhora dormo sufiĉu.

Sed se estos fojo kiam vi vekiĝas je la 2a kaj ne povas dormi, memoru pri via prapraprapraavo. Al li okazis same ĉiunokte.

Nur stevardinoj por ŝpari benzinkostojn

Hinda malaltpreza flugfirmao GoAir kalkulis ke ĝi povus ŝpari pli ol 500 mil dolarojn jare se ĉiuj ĝiaj stevardoj estus stevardinoj, ĉar virinoj estas averaĝe 20 kilogramojn malpli pezaj ol viroj.

Klopodante ŝpari benzinkostojn, la firmao konsideras ĉesi dungi virstevardojn favore al pli malpeza flugo.

40 procentoj de la nuna dungitaro de GoAir estas viroj, sed ili gardos siajn postenojn.

La firmao esploras ĉian eblan manieron por malaltigi kostojn por protekti profitojn.

Ĝi celas plimultigi sian aviadilaron de 15 al 80 kun laborantaro de 2000. Ili kredas ke bruligi malpli da benzino helpos ke ili atingu la celon pli rapide.

GoAir jam efektivigis similajn metodojn kiel aliaj flugfirmaoj por ŝpari pezon: pakaĵkotizojn, pli malpezajn seĝpoŝmagazinojn kaj dormkovrilojn, kaj malpli da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

Sur la novaj aviadiloj ĉe la finoj de la flugiloj instaliĝos flugiletoj kiuj helpos malpliigi benzinbezonon je kvin procentoj.

La ĉi-jara akra falo de la rupio kontraŭ la dolaro kun la plialtiĝanta kosto de benzino plistriktigis la buĝeton de la flugfirmao.

Benzinprezoj estas defio por la tuta flugindustrio kaj kreas postulojn por nova teĥnologio pri aerdinamiko kaj brulefiko.

Plia defio por malgrandaj flugfirmaoj estas la somersezono kiam mendado kutime pintiĝas.

Foti vian pladon povas plibongustigi ĝin

Se vi iam manĝis ĉe restoracio kun primanĝa blogisto, verkisto, aŭ entuziasmulo kiu devas zorge dokumenti la alvenintan pladon, vi verŝajne ĝeniĝis. Simile via pacienca kelnero kiu devas atendi antaŭ ol surtabligi la sekvan bovlon aŭ teleron, por ke via amiko povu foti. Sed kio se ni dirus al vi ke tiu simpla faro povus efektive plibongustigi la manĝaĵon?

Nova esploro de la Universitato de Minesoto en Usono konkludis ĝuste tion. La ideo estas ke dummanĝa rito povas ŝanĝi la gustan perspektivon de la manĝanto. Ĉu ne malaltkvalita vino gustas iomete pli bone post tosto? Ĉu ne normala kaj malpene aĉetita naskiĝtaga kuko iĝas iomete pli speciala akompanate de naskiĝtaga kanto? En iuj mondopartoj, estas kafaj kaj teaj ceremonioj, kaj specialaj festotagaj ritoj antaŭ ol rompi panon.

Se vi volas maksimume ĉerpi de la gusto de via manĝo, oni sugestas ke vi festu la simplan agon de kunmanĝado kun minimuma teĥnologia interrompado. Ritigu manĝadon kun amikoj kaj familio kaj festu tion anstataŭ ol fotadaĉi.

Se vi insistas dokumenti ĉiun pladon, jen kelkaj konsiloj por ke vi minimume trudu al viaj samtablanoj kaj ĉirkaŭuloj:

Malŝaltu la fulmilon. Fotoj pri manĝaĵo aspektas pli bone sen fulmilo. Cetere, foti sen ĝi estas malpli atentokapte. Aparte se vi eligas grandegan fotilon. Ni lasu la senintencan blindigadon al la paparacoj.

Lasu hejme la stativon. Malgraŭ la tentoj de portebla stativeto kaj preciza alĝustigado de la telero, memoru: vi estas ĉe restoracio, ne fotstudio. Neniu volas atendi senfinajn minutojn antaŭ ol manĝi dum vi perfektigas kaj reperfektigas la pozicion de la telero, la kandeloj, la glasoj, kaj tiel plu. Krom se vi volas manĝi sole la sekvan fojon.

Kaj se vi devas foti vian pladon, faru rapide. Ekzerciĝo perfektigas, do se vi estas tre fotema tio ne estu problemo. Kaj viaj kunmanĝantoj ĝojos. En la fino, la intenco de la rendevuo estas ilia kunesto kombine kun bona manĝo, ĉu ne?


07/02/2014 - Radio Verda - Programoj 02/07/2014 - Rádio Verde - Programas

Paŝtobestoj anstataŭas gazonmaŝinojn Grazing animals replace lawn mowers

En pluraj urboj en Eŭropo kaj Usono, oni anstataŭigas gazontondajn maŝinojn per bestoj. In several cities in Europe and the United States, lawn mowers are being replaced by animals.

La afero nomiĝas eko-paŝtado. The thing is called eco-grazing. Ĝi uzas ŝafojn, kaprojn kaj bovojn por prizorgi herbejojn kaj forigi veprejojn. It uses sheep, goats and cattle to take care of pastures and remove weeds.

Bestoj ĉe la internacia flughaveno de Ĉikago en Usono okupiĝas pri maldensigado de loko ĉe kiu sen prizorgo povus ekesti risko de fajro aŭ malsekureco. Animals at Chicago's international airport in the United States are engaged in thinning a place where without risk there could be a risk of fire or insecurity.

Cetere, en kelkaj malebenaj lokoj tondomaŝinoj ne sufiĉas. Moreover, in some uneven places shearing machines are not enough.

Provizoraj bariloj malebligas ke la paŝtantaj bestoj vagu sur la aviadilajn kurejojn. Temporary fences prevent grazing animals from roaming the airstrips.

Similaj klopodoj en ekopaŝtado okazas ĉe la historia kongresa tombejo en Vaŝingtono kaj ĉe konstruaĵoj de la urba registaro en Parizo. Similar efforts in pastoralism are taking place at the historic convention cemetery in Washington and at city government buildings in Paris. Nun la metodo komencas populariĝi ankaŭ en Kanado. Now the method is beginning to become popular in Canada as well.

Bovinoj kaj kaproj laboras por helpi bonteni parton de provinca parko en Manitobo. Cows and goats are working to help maintain part of a provincial park in Manitoba.

Tim Fisher, posedanto de teamo de ekopaŝtaj ŝafoj en Ontario, rimarkis kreskantan intereson pri la fenomeno. Tim Fisher, owner of an ecopast sheep team in Ontario, has noticed a growing interest in the phenomenon.

Li diras ke ŝafoj bonegas. He says sheep are great. Laŭ naturmedia vidpunkto, iliaj eligaĵoj bonas por la herboj kaj por la grundo. From an environmental point of view, their outputs are good for the grasses and for the soil.

La bestoj povas utili ankaŭ por turismo.

Urbeto en Alberto komencis reklami siajn ŝafojn kaj jam 21-jaran ekopaŝtan programon post kiam ili konstatis la reagojn de homoj al la ĉarmaj lanaj gazontondistoj. A small town in Alberta has started advertising its sheep and already a 21-year eco-grazing program after they noticed the reactions of people to the charming wool lawn mowers.

Viaj prauloj ne dormis kiel vi Your ancestors did not sleep like you

Viaj prauloj ne dormis kiel vi. Nu, viaj geavoj verŝajne dormis kiel vi. Well, your grandparents probably slept like you. Ankaŭ viaj praprageavoj. Also your great-grandparents. Sed antaŭ la 19a jarcento, dormado ja malsamis. But before the 19th century, sleeping did differ. La maniero laŭ kiu viaj prauloj dormis ŝajnas tre stranga al modernuloj. The way your ancestors slept seems very strange to moderns. Ili dormis dufoje. Kaj povas ankaŭ vi.

La ekziston de dormado du fojojn nokte unue malkovris Roger Ekirch, profesoro de historio ĉe la universitato Virgina Tech en Usono.

Liaj esploroj montris ke ni ne ĉiam dormis dum unu okhora periodo. His research showed that we did not always sleep for an eight-hour period. Antaŭe ni dormis dum du pli mallongaj periodoj dum 12-hora nokto. Previously we slept for two shorter periods during a 12-hour night. Kutime, oni komence dormis tri-kvar horojn, vekiĝis, kaj post du-tri horoj reekdormis ĝis la mateno. Usually, one initially slept for three or four hours, woke up, and after two or three hours fell back asleep until morning.

Aludoj al la afero aperas dise tra literaturo, kortumdokumentoj, personaj paperoj kaj diversaj efemeraĵoj de la pasinteco. Allusions to the matter appear scattered through literature, court documents, personal papers and various ephemeralities of the past. Kio surprizas ne estas ke homoj dormis laŭ du sesioj, sed ke la koncepto estis oftega. What is surprising is not that people slept for two sessions, but that the concept was very common. Duparta dormado estis la normala, akceptata maniero. Two-part sleep was the normal, accepted way.

Ekirch diras ke ne temas nur pri la nombro da aludoj, sed ke oni mencias ĝin kvazaŭ temas pri io tute ordinara kion ĉiuj scias.

Ekzemple, angla kuracisto skribis ke la ideala tempo por studado kaj pripensado estas inter “la unua dormo” kaj “la dua dormo”. For example, an English physician wrote that the ideal time for study and reflection is between "the first sleep" and "the second sleep." Alia en la 16a jarcento klarigis kial laborklasanoj naskas pli da infanoj raportante ke ili kutime seksumis post la unua dormo. Another in the 16th century explained why working classmates give birth to more children by reporting that they usually had sex after the first sleep.

Kion oni kutime faris dum tiuj kromaj mallumaj horoj? What was usually done during those extra dark hours?

La plimulto restis en siaj litoj kaj dormĉambroj. Most stayed in their beds and bedrooms. Foje oni legis. Ofte, ili uzis la tempon por preĝi. Often, they used the time to pray. Religiaj libroj inkluzivis specialajn preĝojn celitaj al interdormaj horoj. Religious books included special prayers aimed at intermittent hours.

Aliaj jen dormis, jen parolis kun samĉambranoj, jen seksumis. Others slept, talked to roommates, and had sex. Iuj pli aktivis kaj eliris por viziti najbarojn. Some were more active and went out to visit neighbors.

Kiel ni scias, ĉi tiu kutimo fine mortis. Ekirch supozas ke ĝi ŝanĝiĝis pro ekuzado de stratlampoj kaj poste de endoma elektra lumo, kaj ankaŭ pro la populariĝo de kafejoj. Ekirch assumes that it has changed due to the use of street lamps and later indoor electric lighting, and also due to the popularity of cafes. Povus esti ke kun pli da nokta lumo en la stratoj, la nokto ĉesis aparteni al krimuloj kaj subklasoj kaj iĝis tempo por labori aŭ renkontiĝi. It could be that with more night light in the streets, the night ceased to belong to criminals and subclasses and became a time to work or meet. Oni ekkonsideris ke duparta dormado estas malŝparema manerio pasigi ĉi tiujn horojn. Two-part sleep has been considered a wasteful way to spend these hours.

Mallonge post la komenco de la 20a jarcento, la koncepto de du dormoj estis malaperinta de la komuna scio. Shortly after the beginning of the twentieth century, the concept of two dreams had disappeared from common knowledge.

Ĝis ĉirkaŭ 1990.

Eble ni forgesis pri la dudorma maniero, sed emoj al ĝi ankoraŭ troveblas en la moderna homo. We may have forgotten about the two-way sleep, but tendencies to it can still be found in modern man. Povus esti denaska biologia prefero pri du dormoj. There could be an innate biological preference for two sleepers.

En la fruaj 90aj jaroj, psiĥiatro Thomas Wehr de la Naciaj Institutoj pri Mensa Sano okazigis esploron pri la influo de lumo sur dormado. In the early 1990s, psychiatrist Thomas Wehr of the National Institutes of Mental Health conducted a study on the influence of light on sleep.

Al 15 viroj oni dum kvar semajnoj artefarite limigis taglumon. Daylight was artificially limited to 15 men for four weeks. Anstataŭ ol resti aktivaj dum la kutimaj 16 horoj tage, ili komencis dormi post nur dek horoj. La aliajn 14 horojn ili troviĝis en fermita, malluma ĉambro kie ili ripozis aŭ dormis kiel eble plej multe. Ĉi tio simulas la tagnoktojn de la mezvintro, kun mallongaj tagoj kaj longaj noktoj. This simulates the day and night of midwinter, with short days and long nights.

Unue, la partoprenantoj dormadis dum longaj periodoj, verŝajne kompense pro dormomanko ofta inter modernuloj. First, the participants slept for long periods of time, likely to compensate for a lack of sleep common among moderns. Tamen, post kiam la dormbezono ekvilibriĝis, stranga afero komencis okazi. However, after the need for sleep was balanced, a strange thing began to happen.

Ili komencis dormi du fojojn.

Dum 12-hora periodo, la partoprenantoj kutime dormis ĉirkaŭ kvar-kvin horojn unue, vekiĝis, kaj post pluraj horoj reekdormis ĝis la mateno. Ili dormis dum ne pli ol ok horoj sume. They slept for no more than eight hours in all.

Dum la mezaj horoj de la nokto, inter la du dormoj, spertiĝis stranga trankvilo simila al meditado. During the middle hours of the night, between the two sleeps, a strange calm similar to meditation was experienced. Ne estis la dumnokta malkvieta turniĝado kiun multaj el ni spertis. It wasn’t the nightly turbulent spin that many of us experienced. La viroj ne zorgis pri tuja reekdormo sed uzis la tempon por ripozi. The men did not worry about an immediate re-sleep but used the time to rest.

Russell Foster, profesoro de dormoritma neŭroscienco ĉe la universitato Oksfordo, rimarkigas ke eĉ kun normalaj dormoritmoj, ĉi tia nokta vekiĝado ne ĉiam problemas. Russell Foster, a professor of sleep rhythmic neuroscience at Oxford University, points out that even with normal sleep rhythms, this kind of nocturnal awakening is not always a problem. Multaj vekiĝas nokte kaj maltrankviliĝas pro tio. Li diras ke ili simple spertas postrestaĵon de la iama duparta dormokutimo. He says they are simply experiencing a remnant of the former two-part sleep habit.

Ekster laboratorio, ĉi tia dormoritmo ankoraŭ atingeblas, sed ĝi ja postulas ŝanĝon de nia moderna, elektra vivmaniero. Outside of a laboratory, this kind of sleep rhythm is still achievable, but it does require a change in our modern, electric lifestyle. Sen kroma lumo, ĝi ŝajne okazas nature. Without extra light, it apparently happens naturally.

Ĉu ni revivigu dudormadon? Should we revive sleep?

Kvankam la historio montras ke dudormado oftis, kaj la scienco indikas ke ĝi estas en iaj kondiĉoj natura, ne estas konkludo ke ĝi pli bonas. Although history shows that sleep deprivation is common, and science indicates that it is in some conditions natural, there is no conclusion that it is better. Du dormoj eble lasas onin pli malstreĉita, sed tio povas esti simple ĉar oni intence donas al si pli da tempo por ripozi kaj dormi. Two sleeps may leave you more relaxed, but this may be simply because you are deliberately giving yourself more time to rest and sleep. Same respekti la unuopan okhoran dormon efiku same. Respecting the single eight-hour sleep has the same effect.

Notu ankaŭ ke dudormado postulas abundan mallumon - tian kiu eblas nature nur dum la vintro. Note also that sleep deprivation requires plenty of darkness - one that is naturally possible only during the winter. La plia taglumo en aliaj monatoj igas ke dudormado malfacilas aŭ eĉ maleblas. The extra daylight in other months makes it difficult to sleep or even impossible.

Eble dudormado estas simple ilo por helpi tratoleri la longajn, malvarmajn, tedajn noktojn de la vintro. Maybe sleeping is simply a tool to help endure the long, cold, tedious nights of winter. Hodiaŭ estas pli da flekseblo. Today there is more flexibility. Se ni donas al nia dormado la tempon kaj respekton necesajn, la “normala” okhora dormo sufiĉu. If we give our sleep the time and respect it needs, the "normal" eight-hour sleep will suffice.

Sed se estos fojo kiam vi vekiĝas je la 2a kaj ne povas dormi, memoru pri via prapraprapraavo. But if there will be a time when you wake up at 2 a.m. and can’t sleep, remember your great-great-great-grandfather. Al li okazis same ĉiunokte.

Nur stevardinoj por ŝpari benzinkostojn Just stewardesses to save on gas costs

Hinda malaltpreza flugfirmao GoAir kalkulis ke ĝi povus ŝpari pli ol 500 mil dolarojn jare se ĉiuj ĝiaj stevardoj estus stevardinoj, ĉar virinoj estas averaĝe 20 kilogramojn malpli pezaj ol viroj. Indian low-cost airline GoAir has calculated that it could save more than $ 500,000 a year if all its flight attendants were flight attendants, as women are on average 20 kilograms lighter than men.

Klopodante ŝpari benzinkostojn, la firmao konsideras ĉesi dungi virstevardojn favore al pli malpeza flugo. In an effort to save gasoline costs, the company is considering stopping hiring male flight attendants in favor of a lighter flight.

40 procentoj de la nuna dungitaro de GoAir estas viroj, sed ili gardos siajn postenojn. 40 percent of GoAir’s current staff are men, but they will keep their jobs.

La firmao esploras ĉian eblan manieron por malaltigi kostojn por protekti profitojn. The company is exploring every possible way to lower costs to protect profits.

Ĝi celas plimultigi sian aviadilaron de 15 al 80 kun laborantaro de 2000. It aims to increase its aircraft from 15 to 80 with a workforce of 2000. Ili kredas ke bruligi malpli da benzino helpos ke ili atingu la celon pli rapide. They believe that burning less gasoline will help them reach the goal faster.

GoAir jam efektivigis similajn metodojn kiel aliaj flugfirmaoj por ŝpari pezon: pakaĵkotizojn, pli malpezajn seĝpoŝmagazinojn kaj dormkovrilojn, kaj malpli da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. GoAir has already implemented similar methods as other airlines to save weight: luggage fees, lighter seat pockets and blankets, and less food and drink.

Sur la novaj aviadiloj ĉe la finoj de la flugiloj instaliĝos flugiletoj kiuj helpos malpliigi benzinbezonon je kvin procentoj. On the new aircraft at the ends of the wings will be installed flyers that will help reduce gasoline demand by five percent.

La ĉi-jara akra falo de la rupio kontraŭ la dolaro kun la plialtiĝanta kosto de benzino plistriktigis la buĝeton de la flugfirmao. This year’s sharp fall of the rupee against the dollar with the rising cost of petrol has tightened the airline’s budget.

Benzinprezoj estas defio por la tuta flugindustrio kaj kreas postulojn por nova teĥnologio pri aerdinamiko kaj brulefiko. Gasoline prices are a challenge for the entire flight industry and are creating demands for new technology in aerodynamics and combustion efficiency.

Plia defio por malgrandaj flugfirmaoj estas la somersezono kiam mendado kutime pintiĝas. An additional challenge for small airlines is the summer season when ordering usually peaks.

Foti vian pladon povas plibongustigi ĝin Photographing your dish can enhance it

Se vi iam manĝis ĉe restoracio kun primanĝa blogisto, verkisto, aŭ entuziasmulo kiu devas zorge dokumenti la alvenintan pladon, vi verŝajne ĝeniĝis. If you’ve ever eaten at a restaurant with a premium blogger, writer, or enthusiast who has to carefully document the arriving dish, you’ve probably been annoyed. Simile via pacienca kelnero kiu devas atendi antaŭ ol surtabligi la sekvan bovlon aŭ teleron, por ke via amiko povu foti. Similarly your patient waiter who has to wait before putting the next bowl or plate on the table so that your friend can take a photo. Sed kio se ni dirus al vi ke tiu simpla faro povus efektive plibongustigi la manĝaĵon? But what if we told you that this simple act could actually make the food taste better?

Nova esploro de la Universitato de Minesoto en Usono konkludis ĝuste tion. New research from the University of Minnesota in the United States has concluded just that. La ideo estas ke dummanĝa rito povas ŝanĝi la gustan perspektivon de la manĝanto. The idea is that a rite of passage can change the taste perspective of the eater. Ĉu ne malaltkvalita vino gustas iomete pli bone post tosto? Doesn’t low-quality wine taste a little better after toast? Ĉu ne normala kaj malpene aĉetita naskiĝtaga kuko iĝas iomete pli speciala akompanate de naskiĝtaga kanto? Doesn’t a normal and effortlessly purchased birthday cake become a little more special accompanied by a birthday song? En iuj mondopartoj, estas kafaj kaj teaj ceremonioj, kaj specialaj festotagaj ritoj antaŭ ol rompi panon.

Se vi volas maksimume ĉerpi de la gusto de via manĝo, oni sugestas ke vi festu la simplan agon de kunmanĝado kun minimuma teĥnologia interrompado. Ritigu manĝadon kun amikoj kaj familio kaj festu tion anstataŭ ol fotadaĉi.

Se vi insistas dokumenti ĉiun pladon, jen kelkaj konsiloj por ke vi minimume trudu al viaj samtablanoj kaj ĉirkaŭuloj:

Malŝaltu la fulmilon. Fotoj pri manĝaĵo aspektas pli bone sen fulmilo. Cetere, foti sen ĝi estas malpli atentokapte. Aparte se vi eligas grandegan fotilon. Ni lasu la senintencan blindigadon al la paparacoj.

Lasu hejme la stativon. Malgraŭ la tentoj de portebla stativeto kaj preciza alĝustigado de la telero, memoru: vi estas ĉe restoracio, ne fotstudio. Neniu volas atendi senfinajn minutojn antaŭ ol manĝi dum vi perfektigas kaj reperfektigas la pozicion de la telero, la kandeloj, la glasoj, kaj tiel plu. Krom se vi volas manĝi sole la sekvan fojon.

Kaj se vi devas foti vian pladon, faru rapide. Ekzerciĝo perfektigas, do se vi estas tre fotema tio ne estu problemo. Kaj viaj kunmanĝantoj ĝojos. En la fino, la intenco de la rendevuo estas ilia kunesto kombine kun bona manĝo, ĉu ne?