×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Radio Verda, 07/02/2014 - Radio Verda - Programoj

07/02/2014 - Radio Verda - Programoj

Vidi per menso

Ni jam certe scias, ke homo estas pli ol fizika korpo. Se ni rigardas fizikan korpon kiel hardvaro, la menso devas esti la softvaro en la homa komputilo. Sed vere, kio estas softvaro? Ĝi estas komuna nomo de programaro, komuna kadro de diversaj programoj - ĝuste kiel homa menso. La homa menso povas fari multajn programprocezojn, eĉ ankaŭ nemalkovritajn, aŭ ne tro publikitajn aferojn. Eble eĉ la homo mem ne scias tion. Unu el tiuj nemalkovritaj programoj de la homa menso estas la reva vidado, en aliaj nomoj “distanca vidado” aŭ “izolita vidado”.

Komuna vorto en ĉiuj esprimoj estas “vido”. Do kia vidado ĝi estas? Reva vidado estas la kapablo vidi sen la okuloj. Ĝi estas speco de mensa perceptado. Uzante tiun ĉi metodon oni povas kolekti izolitajn (eĉ forajn) informojn uzante pli ol la normalaj - aŭ konataj - ses sensoj. Ĝi estas praktiko por akiri impresojn pri fora aŭ nevidata (foje sekreta) celo, uzante metapsiĥon, precipe ekstrasensajn perceptojn. Per aliaj vortoj ĝi estas ”senso per la konscio”. La reva vidado estas lernebla procezo.

Kiel ĝi funkcias? La temo estas ligata al la komuna kampo de konscio kaj al la diversaj statoj de la menso. La homa cerbo funkcias laŭ diversa bioelektra aktiveco. Estas diferenco inter ili en la konscia vivaktivado de la homo. Oni devas alproksimigi la bioelektran staton de la cerbo al la frekvenco de la komuna kampo de konscio. Ĝin oni povas atingi per ŝanĝita stato de la homa konscio, ekzemple meditado. Ties plej utila stato komenciĝas ĉe 4 Hz (hercoj). Ĉe tiu punkto oni povas komuniki kun la komuna kampo de konscio, kaj oni povas akiri ion ajn el la grandega informa bazo.

Eminenta perceptisto povas atingi tiun ĉi 4 hercan limon aŭ sube. La celo estas, ke li restu ĉirkaŭ la 4 Hz punkto, sed ne ekdormu, kaj li povu interkomuniki kun la ĉirkaŭaĵo (ekzemple: diri aŭ skribi kion li perceptas). La perceptantoj nomas tiun ĉi kampon "Interfaco Delto". Kiam la perceptanto atingas tiun ĉi staton, li povas akiri kiun ajn informon pri la difinita celo. Per tiu ĉi metodo oni povas malkovri preskaŭ ĉion, ekzemple: kie estas la perdita ŝlosilo, aŭ kie estas la ŝubmarŝipoj de la malamiko.

La procezo komenciĝas ĉe la difinado de kodo pri la ekzamenenda celo. La perceptanto havas nenian antaŭan informon pri la celo. Nur tiu persono konas ĝin, kiu kreas hazardan kodon pri ĝi, ĝenerale duoble kvar ciferoj. La kodo absolute ne rilatas al la celo kaj ne enhavas informojn pri ĝi. La taskfaranto forsendas la kodon al la perceptanto. Tiuj kiuj partoprenas la procezon ricevas la saman kodon. Ne gravas, kie situas la taskfaranto kaj kie situas la perceptanto. Ili ne devas esti en komuna ejo, nek en komuna kolonio aŭ kontinento.

La perceptanto memstare faras la perceptadon, se necesas, li ripetas ĝin ree, kaj fine dokumentas la rezulton. Kiam la rezulto pretiĝas, la perceptanto sendas ĝin al la taskfaranto, kiu verkas detalan raporton pri la ekzamenita celo, kaj jen, la iama sekreto estas malkovrita. Post la tuta sesio la perceptanto nature ricevas la informojn de la ekzamenita celo. Kiel videblas, distanca vidado estas bonega maniero por malkaŝi diversajn informojn, situaciojn, obejktojn, eventojn kaj aliajn.

Oni rajtas diri, ke tiu ĉi metodo apartenas al pseŭdosciencoj, sed oni eraras. La distanca vidado estas natura stato de homa konscio. Ni devas ĝin esplori kaj ekzameni.

Menciinda persono ĉe la temo - inter multaj aliaj - estas sinjoro Ingo Swann, kiun oni nomas "la patro de distanca vidado". La majstro mortis en Novjorko la 31an de januaro, en 2013, post eskcita kaj mistero-plena vivo.

Se ankaŭ vi interesiĝas pri la temo, klaku sur la ligilo ĉe radioverda.com por havi detalajn informojn.

Fari bieron en la intesto

Viro en Teksaso, Usono stumblis en krizejon de malsanulejo. Li montris signojn de simpla ebrio, sed lia diagnozo igis lin medicina anomalio.

Oni trovis ke la nivelo de alkoholo en la sango de la 61-jarulo estis 0,37, kvinoblo de la leĝa limo en Teksaso. Sanigistoj supozis ke li ebrias, sed la viro insistis ke li trinkis eĉ ne unu guton da alkoholo la tutan tagon. Cetere, dum la antaŭaj kvin jaroj, li spertis okazojn de simila ebrio sen trinki alkoholon.

En raporto eldonita en la scienca revuo Scientific Research Publishing, usonaj sciencistoj Barbara Cordell kaj Justin McCarthy esploris kion ili nomas “intestofermenta sindromo”.

Cordell kaj McCarthy lernis pri la malsano de la viro, kaj kelkajn monatojn post lia vizito al la malsanulejo, ili decidis elprovi sian teorion.

La viro reiris al la malsanulejo kaj restis dum 24 horoj. Dum tiu tempo, li manĝis nutraĵojn riĉaj en karbonhidratoj. La esploristoj baldaŭ lernis la kaŭzon de lia problemo.

La paciento havis infekton de Saccharomyces cerevisiae, ordinara gisto. Kiam ajn li konsumis amelon - pastaĵon, panon aŭ gastrinkaĵon - la gisto fermentis kun la sukeroj, kaj iĝis etanolo.

Li produktis bieron en sia intesto.

Cordell rakontis ke la viro subite ebriiĝadis je hazardaj kaj neantaŭviditaj tempoj, do lia edzino aĉetis spiran alkoholmezurilon.

La sciencistoj diras ke ili suspektas ke antibiotikoj prenitaj de la paciento post ĥirurgio antaŭ pluraj jaroj detruis la bakterian ekvilibron de lia intesto, kaj tio permesis ke la gisto disfloris.

La kuraco simplis. La viro ricevis kontraŭfungan medikamenton kaj dieton de malmultaj karbonhidratoj por forigi la giston.

Cordell kaj McCarthy diras ke la sindromo maloftas kaj ke oni konas nur kvin okazojn en la lastaj 30 jaroj.

Konklude, ili diras ke kvankam temas pri malofta malsano, indus povi rekoni ĝin pro la sociaj riskoj kiel perdo de laboro, malfacilo en homaj rilatoj, malhonoro kaj eĉ eventuala arestiĝo kaj enkarceriĝo. Sanigistoj do aŭskultu pli atente la ebrian pacienton kiu malkonfirmas konsumon de alkoholo.


07/02/2014 - Radio Verda - Programoj 02/07/2014 - Rádio Verde - Programas

Vidi per menso See for yourself

Ni jam certe scias, ke homo estas pli ol fizika korpo. We already know that man is more than a physical body. Se ni rigardas fizikan korpon kiel hardvaro, la menso devas esti la softvaro en la homa komputilo. If we look at a physical body as hardware, the mind must be the software in the human computer. Sed vere, kio estas softvaro? Ĝi estas komuna nomo de programaro, komuna kadro de diversaj programoj - ĝuste kiel homa menso. It is a common name for software, a common framework for various programs - just like the human mind. La homa menso povas fari multajn programprocezojn, eĉ ankaŭ nemalkovritajn, aŭ ne tro publikitajn aferojn. The human mind can do many program processes, even undiscovered, or not overly published things. Eble eĉ la homo mem ne scias tion. Unu el tiuj nemalkovritaj programoj de la homa menso estas la reva vidado, en aliaj nomoj “distanca vidado” aŭ “izolita vidado”. One of these undiscovered programs of the human mind is dream vision, in other words "distance vision" or "isolated vision."

Komuna vorto en ĉiuj esprimoj estas “vido”. Do kia vidado ĝi estas? Reva vidado estas la kapablo vidi sen la okuloj. Dream vision is the ability to see without the eyes. Ĝi estas speco de mensa perceptado. It’s a kind of mental perception. Uzante tiun ĉi metodon oni povas kolekti izolitajn (eĉ forajn) informojn uzante pli ol la normalaj - aŭ konataj - ses sensoj. Using this method one can collect isolated (even remote) information using more than the normal - or known - six senses. Ĝi estas praktiko por akiri impresojn pri fora aŭ nevidata (foje sekreta) celo, uzante metapsiĥon, precipe ekstrasensajn perceptojn. It is a practice to obtain impressions of a distant or unseen (sometimes secret) purpose, using metapsychism, especially extrasensory perceptions. Per aliaj vortoj ĝi estas ”senso per la konscio”. In other words, it is "sense through consciousness." La reva vidado estas lernebla procezo.

Kiel ĝi funkcias? La temo estas ligata al la komuna kampo de konscio kaj al la diversaj statoj de la menso. The subject is linked to the common field of consciousness and to the various states of mind. La homa cerbo funkcias laŭ diversa bioelektra aktiveco. The human brain functions in a variety of bioelectrical activity. Estas diferenco inter ili en la konscia vivaktivado de la homo. There is a difference between them in the conscious activation of man's life. Oni devas alproksimigi la bioelektran staton de la cerbo al la frekvenco de la komuna kampo de konscio. The bioelectrical state of the brain must be approximated to the frequency of the common field of consciousness. Ĝin oni povas atingi per ŝanĝita stato de la homa konscio, ekzemple meditado. It can be achieved through a changed state of human consciousness, such as meditation. Ties plej utila stato komenciĝas ĉe 4 Hz (hercoj). Ĉe tiu punkto oni povas komuniki kun la komuna kampo de konscio, kaj oni povas akiri ion ajn el la grandega informa bazo. At this point one can communicate with the common field of consciousness, and one can get anything from the huge information base.

Eminenta perceptisto povas atingi tiun ĉi 4 hercan limon aŭ sube. An eminent perceiver can reach this 4 hertz limit or below. La celo estas, ke li restu ĉirkaŭ la 4 Hz punkto, sed ne ekdormu, kaj li povu interkomuniki kun la ĉirkaŭaĵo (ekzemple: diri aŭ skribi kion li perceptas). The goal is for him to stay around the 4 Hz point, but not to fall asleep, and to be able to communicate with the surroundings (for example: say or write what he perceives). La perceptantoj nomas tiun ĉi kampon "Interfaco Delto". The perceivers call this field "Interface Delta". Kiam la perceptanto atingas tiun ĉi staton, li povas akiri kiun ajn informon pri la difinita celo. Per tiu ĉi metodo oni povas malkovri preskaŭ ĉion, ekzemple: kie estas la perdita ŝlosilo, aŭ kie estas la ŝubmarŝipoj de la malamiko. With this method you can discover almost everything, for example: where is the lost key, or where are the enemy's submarines.

La procezo komenciĝas ĉe la difinado de kodo pri la ekzamenenda celo. The process begins at the definition of a code about the purpose to be examined. La perceptanto havas nenian antaŭan informon pri la celo. Nur tiu persono konas ĝin, kiu kreas hazardan kodon pri ĝi, ĝenerale duoble kvar ciferoj. Only that person knows it that creates a random code about it, generally double four digits. La kodo absolute ne rilatas al la celo kaj ne enhavas informojn pri ĝi. La taskfaranto forsendas la kodon al la perceptanto. The taskmaster sends the code to the recipient. Tiuj kiuj partoprenas la procezon ricevas la saman kodon. Ne gravas, kie situas la taskfaranto kaj kie situas la perceptanto. Ili ne devas esti en komuna ejo, nek en komuna kolonio aŭ kontinento. They must not be in a common place, nor in a common colony or continent.

La perceptanto memstare faras la perceptadon, se necesas, li ripetas ĝin ree, kaj fine dokumentas la rezulton. The perceiver independently makes the perception, if necessary, he repeats it repeatedly, and finally documents the result. Kiam la rezulto pretiĝas, la perceptanto sendas ĝin al la taskfaranto, kiu verkas detalan raporton pri la ekzamenita celo, kaj jen, la iama sekreto estas malkovrita. When the result is ready, the perceiver sends it to the taskmaster, who writes a detailed report on the examined object, and behold, the former secret is discovered. Post la tuta sesio la perceptanto nature ricevas la informojn de la ekzamenita celo. After the whole session the perceiver naturally receives the information of the examined object. Kiel videblas, distanca vidado estas bonega maniero por malkaŝi diversajn informojn, situaciojn, obejktojn, eventojn kaj aliajn. As you can see, distance vision is a great way to reveal a variety of information, situations, objects, events and more.

Oni rajtas diri, ke tiu ĉi metodo apartenas al pseŭdosciencoj, sed oni eraras. It may be said that this method belongs to the pseudosciences, but it is wrong. La distanca vidado estas natura stato de homa konscio. Ni devas ĝin esplori kaj ekzameni.

Menciinda persono ĉe la temo - inter multaj aliaj - estas sinjoro Ingo Swann, kiun oni nomas "la patro de distanca vidado". A notable person on the subject - among many others - is Mr. Ingo Swann, who is called "the father of distance vision." La majstro mortis en Novjorko la 31an de januaro, en 2013, post eskcita kaj mistero-plena vivo. The master died in New York City on January 31, 2013, after an exciting and mystery-filled life.

Se ankaŭ vi interesiĝas pri la temo, klaku sur la ligilo ĉe radioverda.com por havi detalajn informojn. If you are also interested in the topic, click on the link at radioverda.com for detailed information.

Fari bieron en la intesto Make beer in the gut

Viro en Teksaso, Usono stumblis en krizejon de malsanulejo. A man in Texas, USA stumbled into a hospital emergency room. Li montris signojn de simpla ebrio, sed lia diagnozo igis lin medicina anomalio. He showed signs of simple intoxication, but his diagnosis made him a medical anomaly.

Oni trovis ke la nivelo de alkoholo en la sango de la 61-jarulo estis 0,37, kvinoblo de la leĝa limo en Teksaso. The 61-year-old's blood alcohol level was found to be 0.37, five times the legal limit in Texas. Sanigistoj supozis ke li ebrias, sed la viro insistis ke li trinkis eĉ ne unu guton da alkoholo la tutan tagon. Healers assumed he was drunk, but the man insisted he had not drunk a single drop of alcohol all day. Cetere, dum la antaŭaj kvin jaroj, li spertis okazojn de simila ebrio sen trinki alkoholon. Moreover, for the previous five years, he had experienced occasions of similar intoxication without drinking alcohol.

En raporto eldonita en la scienca revuo Scientific Research Publishing, usonaj sciencistoj Barbara Cordell kaj Justin McCarthy esploris kion ili nomas “intestofermenta sindromo”. In a report published in the scientific journal Scientific Research Publishing, American scientists Barbara Cordell and Justin McCarthy investigated what they call "bowel syndrome".

Cordell kaj McCarthy lernis pri la malsano de la viro, kaj kelkajn monatojn post lia vizito al la malsanulejo, ili decidis elprovi sian teorion. Cordell and McCarthy learned about the man's illness, and a few months after his visit to the hospital, they decided to test their theory.

La viro reiris al la malsanulejo kaj restis dum 24 horoj. Dum tiu tempo, li manĝis nutraĵojn riĉaj en karbonhidratoj. During that time, he ate foods rich in carbohydrates. La esploristoj baldaŭ lernis la kaŭzon de lia problemo.

La paciento havis infekton de Saccharomyces cerevisiae, ordinara gisto. The patient had an infection with Saccharomyces cerevisiae, a common yeast. Kiam ajn li konsumis amelon - pastaĵon, panon aŭ gastrinkaĵon - la gisto fermentis kun la sukeroj, kaj iĝis etanolo. Whenever he ate starch — pasta, bread, or gastronomy — the yeast fermented with the sugars, and became ethanol.

Li produktis bieron en sia intesto.

Cordell rakontis ke la viro subite ebriiĝadis je hazardaj kaj neantaŭviditaj tempoj, do lia edzino aĉetis spiran alkoholmezurilon. Cordell recounted that the man was suddenly intoxicated at random and unforeseen times, so his wife bought a breathalyzer.

La sciencistoj diras ke ili suspektas ke antibiotikoj prenitaj de la paciento post ĥirurgio antaŭ pluraj jaroj detruis la bakterian ekvilibron de lia intesto, kaj tio permesis ke la gisto disfloris. The scientists say they suspect that antibiotics taken by the patient after surgery several years ago destroyed the bacterial balance of his gut, and that allowed the yeast to bloom.

La kuraco simplis. The cure was simple. La viro ricevis kontraŭfungan medikamenton kaj dieton de malmultaj karbonhidratoj por forigi la giston. The man was given antifungal medication and a low-carbohydrate diet to remove the yeast.

Cordell kaj McCarthy diras ke la sindromo maloftas kaj ke oni konas nur kvin okazojn en la lastaj 30 jaroj. Cordell and McCarthy say the syndrome is rare and that only five cases have been known in the last 30 years.

Konklude, ili diras ke kvankam temas pri malofta malsano, indus povi rekoni ĝin pro la sociaj riskoj kiel perdo de laboro, malfacilo en homaj rilatoj, malhonoro kaj eĉ eventuala arestiĝo kaj enkarceriĝo. In conclusion, they say that although it is a rare disease, it should be able to recognize it because of the social risks such as loss of work, difficulty in human relationships, disgrace and even eventual arrest and incarceration. Sanigistoj do aŭskultu pli atente la ebrian pacienton kiu malkonfirmas konsumon de alkoholo. Healers should therefore listen more carefully to the drunk patient who denies alcohol consumption.