×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 8.2

Ĉapitro 8.2

"Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, verŝajne al la urbo. Ĉu mi sekvu lin al la urbo? Ĉu mi sekvu lin en la urbon? Ĉu mi sekvu lin en la urbo? "Se li iros piede, eble li vidos min, verŝajne li vidos min. Li suspektos, ke mi lin sekvas. Li turnos sin al mi. Mi ektimos. Mi paliĝos, aŭ mia vizaĝo iĝos ruĝa kiel tomato. Jes, mi konas min. Mi paliĝos kaj tuj poste ruĝiĝos. Ĉiaokaze, mi maltrankviliĝos. Jam nun mi maltrankviliĝas. "Se li iros per buso, li eĉ pli certe vidos, ke mi sekvas lin, ĉar ni devos kune atendi ĉe la haltejo. " Linda ne sukcesas decidi, kion ŝi faru. Ŝi timas. Ŝia koro batas rapide. Ŝi volus, ke Tom kaj Bob estu kun ŝi, ke ili helpu ŝin, ke ili helpu ŝin decidi. Ŝi estas tute sola. Ŝi sentas, ke ŝia koro rapidiĝas, sed ŝi ne scias, kion fari. Kaj jen, antaŭ ol ŝi povis decidi, antaŭ ol ŝi sukcesis retrankviliĝi, jen la juna viro ekstaras. Li rigardas al la koridora pordo. Ĉu tien li iros? Li rigardas al la pordo, tra kiu oni eliras al la urbo. Ĉu tien? Jes, tien li iras. Kaj Linda aŭtomate ekstaras kaj ekpaŝas al la sama pordo. Ne ŝi decidis. Ŝajnas, ke ŝia korpo decidis mem. Ŝajnas, ke ŝiaj kruroj agas mem. Nu, ĉiaokaze, jen Linda sekvas lin. Al kiu mistera destino?

Ĉapitro 8.2 Chapter 8.2 Chapitre 8.2 Capítulo 8.2 Глава 8.2

"Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, verŝajne al la urbo. "And if he goes out that door, he'll go outside, probably to the city. Ĉu mi sekvu lin al la urbo? Shall I follow him to town? Ĉu mi sekvu lin en la urbon? Should I follow him into town? Ĉu mi sekvu lin en la urbo? Should I follow him into town? "Se li iros piede, eble li vidos min, verŝajne li vidos min. "If he goes on foot, maybe he'll see me, he'll probably see me. Li suspektos, ke mi lin sekvas. He'll suspect I'm following him. Li turnos sin al mi. He will turn to me. Mi ektimos. I will be scared. Я буду напуган. Mi paliĝos, aŭ mia vizaĝo iĝos ruĝa kiel tomato. I will turn pale, or my face will turn red like a tomato. Я побледнею, или мое лицо станет красным, как помидор. Jes, mi konas min. Yes, I know myself. Да, я знаю себя. Mi paliĝos kaj tuj poste ruĝiĝos. I will turn pale and blush immediately. Я буду бледным, а потом краснею. Ĉiaokaze, mi maltrankviliĝos. Anyway, I'll worry. Во всяком случае, я буду волноваться. Jam nun mi maltrankviliĝas. "Se li iros per buso, li eĉ pli certe vidos, ke mi sekvas lin, ĉar ni devos kune atendi ĉe la haltejo. " "If he goes by bus, he'll see even more that I'm following him, because we'll have to wait together at the stop." «Если он ходит на автобусе, он будет еще уверен в том, что я следую за ним, потому что нам придется ждать вместе на остановке». Linda ne sukcesas decidi, kion ŝi faru. Linda can't decide what to do. Линда не может решить, что делать. Ŝi timas. She is afraid. Она напугана. Ŝia koro batas rapide. Ее сердце бьется быстро. Ŝi volus, ke Tom kaj Bob estu kun ŝi, ke ili helpu ŝin, ke ili helpu ŝin decidi. She would like Tom and Bob to be with her, to help her, to help her decide. Она хотела бы, чтобы Том и Боб были с ней, чтобы помочь ей, чтобы помочь ей решить. Ŝi estas tute sola. Она совершенно одна. Ŝi sentas, ke ŝia koro rapidiĝas, sed ŝi ne scias, kion fari. She feels her heart speed up, but she doesn't know what to do. Она чувствует, что ее сердце учащается, но она не знает, что делать. Kaj jen, antaŭ ol ŝi povis decidi, antaŭ ol ŝi sukcesis retrankviliĝi, jen la juna viro ekstaras. And here, before she could decide, before she managed to calm down, here is the young man standing up. И здесь, прежде чем она смогла принять решение, прежде чем она смогла расслабиться, здесь стоял молодой человек. Li rigardas al la koridora pordo. He looks at the corridor door. Ĉu tien li iros? Will he go there? Он пойдет туда? Li rigardas al la pordo, tra kiu oni eliras al la urbo. He looks at the door through which one exits to the city. Он смотрит на дверь, через которую можно выйти в город. Ĉu tien? Is it there? Есть ли? Jes, tien li iras. Yes, that's where he goes. Kaj Linda aŭtomate ekstaras kaj ekpaŝas al la sama pordo. And Linda automatically gets up and walks to the same door. И Линда автоматически встает и подходит к той же двери. Ne ŝi decidis. No she decided. Нет, она решила. Ŝajnas, ke ŝia korpo decidis mem. It seems her body has decided on its own. Кажется, ее тело решило самостоятельно. Ŝajnas, ke ŝiaj kruroj agas mem. It looks like her legs are acting on their own. Кажется, ее ноги действуют сами по себе. Nu, ĉiaokaze, jen Linda sekvas lin. Well, anyway, here's Linda following him. Ну, во всяком случае, вот Линда следует за ним. Al kiu mistera destino? To what mysterious destiny? К какой загадочной судьбе?